Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Brazilo, analizo de la demokratia ruiniĝo
de Joël PERICHAUD  
12a novembro 2018

Fine de 2011, Luis Inácio Lula da Silva finis sian duan mandaton de prezidanto kun rekorda populareco : pli ol 85 elcentoj da favoraj opinioj. Li postlasis al Dilma Rousseff enviindan heredaĵon. Brazilo ree notis kreskojn. Proksimume 40 milionoj da brazilanoj leviĝis el malriĉeco ; la kvoto de senlaboreco estis tre malalta, la salajroj pli altaj, la socialaj helpoj multaj, la aliro al loĝejo, al kreditoj kaj al superaj studoj estis malfermitaj al la plej malriĉaj kategorioj, la registara dialogo kaj interkompreniĝo kun la socialaj movadoj ekzistis. Brazilo, laŭdata de la “internaciaj institucioj”, disvolvis ĉiuflankan diplomatian agadon.

Poste la prezidanto Michel Temer enpotenciĝis pro vera institucia ŝtatrenverso sekve al absurda politika proceso. Li atingis la eksigon de Dilma Rousseff, la legitima prezidantino. Sen ajna elekto-mandato li tuj komencis malmunti la socian heredaĵon kaj la demokratiajn atingojn de la “lulismo“ : Altigo de publikaj elspezoj estas blokita por 20 jaroj, la sociaj helpoj estas malaltigataj aŭ nuligataj, la rajtoj de la laboristoj pritonditaj, la ekologio oferita. La institucioj por defendo de la rajtoj, de la medio kaj de la vundeblaj loĝantaroj estas senigitaj je parto de sia buĝeto. La privatigoj estas restartigitaj, la politikoj de antaŭmalhelpo estas forlasitaj profite al la “ĉio subprema”.

La eksigo de Dilma Rousseff (en 2016) ebligis la starigon de “reformoj”, kiuj celas la tavolojn de la simpla popolo kaj komencis brutalan procezon de socia kaj demokratia malprogreso. Kiel kutime la dekstrularo kaj ekstremdekstrularo uzis la pretekston de forta ekonomia recesio kaj de eksplodo de krima perforto por blovi sur la braĝojn de socia maltoleremo kontraŭ la plej malriĉaj homoj kaj de politika malamo.

Lula, la granda favorato de la sondaĵoj, estis kondamnita al 12 jaroj da mallibero nur sur la bazo de “konvinkoj” de juĝisto decidinta malebligi lian kandidatecon. Li estis rekte enprizonigita, izolita kaj senigita je la ebleco publike paroli por malebligi esti kandidato ĉe tiuj ĉi prezidant-elektoj. Paralele la lando spertis gravan kreskon de politika perforto. La murdo, en marto 2018, de Marielle Franco (delegitino de la Partio Socialismo kaj Libereco PSOL estis komentita en la komunikiloj, sed multaj ceteraj politikaj krimoj restis en la ombro. En nur unu jaro 71 aktivuloj (sengrundaj kampuloj, indiĝenoj, metiprotektantoj ktp) estis murditaj. Tiu nombro estas la plej alta de 14 jaroj.

La elekto de Jair Bolsonaro ne estas vere surpriza. Ĝi estas la rezulto de kunefikado de pluraj faktoroj : la rompo de la socia interkonsento starigita de Lula ; la konservativa ondo, kiu iras tra la lando kaj la krizo, kiun spertas la socialaj kaj politikaj maldekstroj.

Ekonomia krizo, Lava Jato kaj rompo de la socia interkonsento

La “lulismo” estas la frukto de multaj intertraktadoj. Ĝi apogis sin sur “interkonsento de klasoj” inter la tavoloj de la simpla loĝantaro kaj la brazilaj ekonomiaj elitoj. La politiksciencisto Gilberto Maringoni memorigas la bazojn de tiu interkonsento : “interezkvotojn tre enspezigajn por la kapitalo, minimumajn salajro-altigojn kaj laŭcelajn socialajn politikojn”.

Por akiri larĝan subtenon en la parlamento, nepran por regi Brazilon, en la kadro de la koalicia prezidanteco, la registaro de Lula faris multajn kompromisojn kaj multajn aliancojn, ankaŭ kun la plej dekstraj politikaj fortoj, pro kio li devis rezigni pri partoj de sia origina programo.

La rezulto estis disvolvado miksanta novliberalajn makro-ekonomiajn orientiĝojn, politikojn de stimulado de la interna merkato per publikaj investoj, larĝanimaj kreditoj, altigo de salajroj kaj de socialaj servoj, subten-disponoj al la eksportaj sektoroj kaj al la brazilaj multnaciaj konzernoj.

En favora internacia ekonomia kunteksto tiu “nov-disvolvisma” modelo kontentigis ĉiujn : la plejriĉulojn same kiel la plejmalriĉulojn. Sed tiu modelo ne povis rezisti al la efikoj de la ekonomia krizo kaj al la “lava jato” (rapid-lavado) [1].

Ekde 2012-2014 la enspezoj el eksportado abrupte falis (pro la malaltiĝo de krudmaterialaj prezoj), la kresko stagnis, la ŝuldo altiĝis, la senindustriiĝo kaj la senlaboreco ree altiĝis. Por eviti malaltiĝon de la profitkvotoj la dominantaj klasoj premas al Dilma Roussef adopti politikon de konsumlimigo kaj de fundamentaj reformoj.

Dilma Roussef, post fari sian elektokampanjon laŭ “maldekstra” programo, cedis kaj nomumis aferbankiston, Joaquim Levy, ĉefo de la financ-ministrejo.

Tiu liberala kaj konsumlimiga turniĝo kompreneble akrigis la efikojn de la krizo kaj ne trankviligis la dominantajn klasojn … Pli malbone, ĝi malkontentigis grandan parton de la mezaj klasoj kaj de la sociaj kategorioj plej tuŝataj de la krizo ; ĝi donas fortan senton de perfido, ankaŭ ene de la Partio de Laboristoj (PT), kaj subfosis la kredindon de Dilma Roussef. En la momento, kiam ŝia populareco estis plej malalta, eksplodis giganta skandalo de “lava jato”, kiu sekvigis ĝeneralan “saviĝu-kiu-povas” en la politika mondo. La grandaj komunikiloj (kontraŭaj al la PT) denuncis la PT kaj Lula kiel la ĉefajn arĥitektojn de la korupto-sistemo … idealaj propekaj kaproj …

La Partio Brazila Demokratia Movado (PMDB), granda partnero de la koalicio, implikita en la skandalo, forlasis la PT por proksimiĝi al la PSDB (Partio de la Brazila Socialdemokrataro), la granda partio de la opozicio.

Tiu perfido ebligis eksigi la prezidantinon Dilma Roussef, kiu fariĝis ĝena, malfermi la pordon al la starigo de alternativa koalicio kaj por la du partioj kaj iliaj aliancanoj en la parlamento eskapi el danĝera enketo.

La reakcia ondo

Ekonomia krizo kaj “lava jato” malfortigis Dilma Rousseff, dubigis ŝian kredindon kaj rapidigis ŝian falon. Sed la eksigo kaj la reveno al la stirilo de la malnovaj oligarĥoj estas ankaŭ la sukceso de duobla reakcia ofensivo farita samtempe en la nacia parlamento kaj surstrate, kun la apogo de la grandaj naciaj komunikiloj.

Malgraŭ la venko de Dilma Rousseff la elektoj de Oktobro 2014 kondukis al starigo de la plej reakcia parlamento post la reveno de la demokratio en Brazilo.

La plej malprogresemaj tendencoj kaj ilia kapablo malutili fortiĝis kontraŭ la progresemuloj. La premgrupo de la grund-proprietuloj havas pli ol 220 deputitojn (el 513) kaj tiu de la evangeliistoj 87 deputitojn (73 en 2010, 59 en 2002 kaj 18 en 1986). Kun aliaj reakciaj grupoj (defendantoj de akra politiko de sekureco kaj de la punsistemo, de la libera entrepreno ktp), ankaŭ kreskanta, ili estas ege plimultaj en la parlamento. Ili voĉdonis do, je grandega plimulto, por eksigo de Dilma Rousseff, kaj anstataŭigis ŝin per ŝia vicprezidanto, Michel Temer, interŝanĝe kun avantaĝaj koncedoj … Kiel diras Nelson Marquezelli, unu el la ĉefoj de la grundproprietulaj parlamentanoj : “la kampkulturo estas la bazo de la lando. Se vi ne donas al ĝi ministron, kiu parolas la saman lingvon kiel la Kampara Fronto, li ne restas « tre » longe. Nek la ministro, nek la prezidantino …”

La parlamentanoj, kiuj voĉdonis kontraŭ la prezidantino, invokante sian eklezion, sian familion, la danĝeron de komunismo aŭ la memoron de iam torturisto, trovis aliancanon en la strataj manifestacioj. Ni memorigu, ke la eksigo de la prezidantino estis antaŭita de eksterordinara mobiliziĝo. Inter Junio 2013 kaj Marto 2016 centoj da miloj da homoj manifestaciis sur la stratoj de la grandaj urboj.

Tiu movado, komencita de aŭtonomistaj maldekstraj grupoj por postuli malpli kostajn kaj pli bonkvalitajn publikajn servojn rapide fariĝis rekte konservativa, dum la protestmovado etendiĝis al aliaj sektoroj, altiris aliajn publikojn kaj enfokusiĝis al la temo de korupto kaj transformiĝis, ekde Marto 2014, en perfortan kampanjon de protestado kontraŭ la PT kaj por la eksigo de la prezidantino.

La bildo, kiun la grandaj komunikiloj disvastigas de la demokratia kaj civitana vekiĝo de tuta popolo kontraŭ la korupto, estas malĝusta. La socia profilo de la manifestaciantoj (mezaj ĝis superaj klasoj), la ideologio de la mobilizantaj organizaĵoj (ultra-liberalaj, liberecanaj, por-viv-aj, por-pafarmiloj, por malaltigo de impostoj, por pli akraj sekurec-politikoj, por milita interveno, kontraŭ komunismo, por moraligo de la kolektiva kaj individua vivo, ktp) lasas nenian dubon pri la reakcia karaktero de tiu movado.

Ĝia giganta kresko klarigeblas per la apogo, kiun ĝi ricevis de la dominantaj klasoj, de la politika ekonomia, komunikila kaj jura mondo. Sed ĝi ankaŭ montras soci-kulturajn ŝanĝojn, ekz-e la kreskegon de la evangeliaj eklezioj kaj vastan movadon de politika mobiliziĝo de la mezaj klasoj, sur fono de krizo de la maldekstro.

La maldekstroj en krizo

Fronte al tiu konservativa sukcesego la brazilaj maldekstroj estas malfortiĝintaj kaj dividitaj, ili eĉ ne havas plu la monopolon de la strato.

La PT, la granda perdanto de la lokaj elektoj de Oktobro 2016, estas jam nur la ombro de si mem kaj hodiaŭ pagas la prezon de siaj kontraŭnaturaj aliancoj, de la grandparta forlaso de sia socia programo profite al teĥnokrata mastrumado, al liberalaj politikoj de la dua registaro Rousseff kaj al la implikiĝo de pluraj siaj altaj politikaj respondeculoj en la skandalo de “lava jato”.

Ĉio ĉi senkreditigis ĝian politikan programon kaj nutris grandegan senton de seniluziiĝo, de perfido, de ribelado, kiu konsiderinde malgrandigis ĝian elekto-bazon, reduktis sian ankriĝon en la dominataj klasoj kaj malmobilizis ĝiajn membrojn.

Fakte la PT portas ankaŭ parton de respondeco en tiu granda salto malantaŭen.

Aldo Fornahzieri skribis en pamfleto alvokante la partion por fari sian memkritikon : ”la gvidaj strukturoj de la partio lasis sin korupti, la membroj lasis sin servistigi kaj la sociaj movadoj, iam moviĝantaj ĉirkaŭ la PT, nun moviĝas ĉirkaŭ la ŝtato (…) perdante sian batal-energion en sia batalo por la rajtoj kaj por la sociala justeco (…). Estas vere, ke la PT volis esti “modelo de ĝusta administracio de la publikaj aferoj”, “etika cemento” kaj la instiganto de etendita demokratio …

Sed la krizo, kiu tuŝas la PT, estas ankaŭ tiu de ĉiuj brazilaj sociaj kaj politikaj maldekstroj. Neniu el iliaj partoj estas hodiaŭ kapabla levi la torĉon por fariĝi hegemonia. Ili pagas sian mankon de ideologia aparteno, la kadukiĝon de la sindikata movado, la dissolviĝon de klasa identeco, la malmuntiĝo de la asociaj ligoj, la maljuniĝo de la membroj kaj la fulmrapida kresko de la malsekureco. Ankaŭ pro tio pli kaj pli da brazilanoj aliĝas al moraligaj kaj sekurigaj solvoj de tre konservativaj pentekostistaj eklezioj (tre kreskantaj en kvartaloj de la simpla popolo) aŭ al simpligaj sloganoj de dekstraj aŭ ekstremdekstraj politikistoj kiel tiuj de la tre kontraŭvirina, kontraŭsamseksemula kaj kontraŭfremdula Jair Bolsonaro.

Lia elektiĝo al la prezidanteco, la urbestriĝo de Rio-de Ĵanejro, la dua plej granda urbo de la lando, de la ultrakonservativa evangelia pastro de la Universala Eklezio de la Regno de Dio, Marcelo Crivella, la sukceso de la movado por eksigo de Dilma Roussef kaj ĝiaj plej grandaj organizaĵojn (Movimento Brasil Live, Vem pra Rua ktp) estas lasta averto por brazilaj maldekstroj kaj por ĉiuj socialdemokrataj “maldekstroj” de la mondo.

Joël PERICHAUD.

Esperantigita de Vilhelmo Lutermano