Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Interparolado kun la politika vickomisaro de la Komunista Partio de Zimbabvo
de Manfred Idler  
17a aŭgusto 2018

En Zimbabvo ĉi-jare okazis elektoj la 30-an de Julio. Ili estis la unuaj post la eksigo de Robert Mugabe en Novembro 2017. Ĉe la elektoj oni decidis pri la konsisto de la parlamento kaj pri la prezidanto pere de lokaj mandatuloj. La Komunista Partio de Zimbabvo (KPZ) decidis ne kandidati ĉe la elektoj. La gazeto Unsere Zeit (UZ) parolis kun Lenin Tinashe Chisaira, politika vickomisaro de la KPZ, pri la elekto kaj pri la postaj okazaĵoj.

Manfred Idler : Interparolado kun la politika vickomisaro de la Komunista Partio de Zimbabvo

UZ : Via ankoraŭ tre juna partio ne kandidatis ĉe la elektoj en Zimbabvo de la 30-a de Julio. Pro kio ?

Lenin T. Chisaira : La KPZ efektive estas tre juna partio, ĝi aĝas apenaŭ du jarojn. En 2017 ĝi estiĝis el la kuniĝo de diversaj grupoj en Zimbabvo kaj Sud-Afriko. Al tiuj grupoj apartenis la “Komunista Ligo de Zimbabvo”, la “Unio de la Komunistoj de Zimbabvo” kaj la “Komunista Movado de Zimbabvo”. Tiuj unuiĝis dum fondo-renkontiĝo en la urbo Bulavajo. La KPZ do troviĝas ankoraŭ en la fazo de konstruiĝo kaj de kresko.

Pro tio ne ŝajnis tre senchava kandidati jam nun. Sed ni ŝanĝos tiun starpunkton por estontaj elektoj en demokratia debato kaj laŭ la volo de la membraro.

Por la ĉi-jara elekto ĉiuj konkurantaj dekstraj partioj kandidatis. Ne ekzistis alternativa voĉo de la maldekstruloj, kaj tio estis kialo por serioza zorgo, ĉar la nesufiĉo de burĝaj elektoj postulas maldekstran voĉon.

UZ : Kio ŝanĝiĝis en Zimbabvo ekde la puĉo kontraŭ Mugabe en Novembro de la lasta jaro ?

Lenin T. Chisaira : Ekonomie, la transpreno de la prezidanteco fare de Emmerson Mnangagwa post la larĝe subtenata, sed de la armeo gvidata leviĝo de Novembro 2017 kondukis al dekstriĝo de la Partio de Liberigo, “Afrika Nacia Unio de Zimbabvo – Patriota Fronto” (ZANU-PF). Mnangagwa deklaris, ke Zimbabvo estas “amika al entreprenistoj” kaj “malfermita al komercoj”. Tiu ŝanĝo dekstren montras malluman vizion por la estonteco por la membroj de la zimbabva laborista klaso, kiuj plejparte jam suferis sub la “struktur-adaptiĝo” trudita de la Monda Banko kaj de la Internacia Mon-Fonduso.

UZ : Kiel la elektoj okazis, ĉu ili nomeblas demokratiaj ?

Lenin T. Chisaira : Koncerne la burĝan demokration, la kondiĉoj de la elekto antaŭ konatigo de la rezultoj klare ŝanĝiĝis. La opozicio povis landvaste reklami por si, kaj ĝiaj reklamaĵoj aperis en la komunikiloj, kvankam ne senpage. La ĉefaj problemoj okazis pro tro fruaj venk-deklaroj de la opozicio. Tio delogis ĝiajn ekstremajn adeptojn surstratiĝi, ĉirkaŭi registarajn veturilojn kaj ĝeni ties veturantojn, kaj al la eksplodo de perforto la 1-an de Aŭgusto, dum kiu ses homoj estis mortpafitaj de armeanoj. Nia partio en deklaro kondamnis la uzon de pafiloj.

Kvankam la plej granda opozicia partio, la “Movado por demokratia ŝanĝo” (MDC) konsideras la elekto-rezulton falsita, necesas konstati, ke tradiciaj aliancanoj de la opozicio estas konvinkitaj, ke tio spegulas la pensadon en la popolo. La eksa opozicia delegito Eddie Cross diras : “Apenaŭ ekzistas duboj, ke tiu ĉi estis la plej demokratia elekto en Zimbabvo ekde la sendependiĝo.” Ankaŭ neregistaraj organizaĵoj, tradicie kontraŭaj al la ZANU-PF, ekz-e la “Zimbabwe Election Support Network”, konstatas, ke ĝiaj enket-rezultoj kongruas kun la elekto-rezulto. La MDC ne prezentis pruvojn por sia riproĉo de elekto-falsado. La opozici-gvidanto Nelson Chamisa, dum sia gazetara konferenco, kiu komence estis ĝenata de la polico, prezentis nur kelkajn mizerajn parolturnojn, kiujn la komunikiloj ne konsideris menciindaj.

UZ : Kun kiaj argumentoj la registara partio ZANU-PF sub Emmerson Mnangagwa iris en la elekto-kampanjon ? Kiajn celojn la opozicia “Movado por demokratia ŝanĝo” proponas ?

Lenin T. Chisaira : La partio de la liberiga erao ZANU-PF kaj la MDC, kiu antaŭe proksimis al la laborista movado, estis la ĉefaj kontraŭantoj ĉe la elekto. Ekzistas multaj aliaj partioj, sed ili estas preskaŭ sensignifaj. La du granduloj antaŭ la elektoj prezentis klare novliberalajn programojn, dekstrajn kaj amikajn al la entreprenistoj. Mi citu du rimarkindajn teksterojn el la programoj. La unua el la programo de la ZANU-Pf :

“Ni troviĝas en sistemŝanĝo gvidata de la ZANU-PF, kie la fokuso de la estonta registaro troviĝos en la malfermo de la lando por la komerco … Ni apogos investojn kaj iros kurson afablan por investistoj, kiu kondukos al fortigo de la ekonomio kaj al kresko …” (ZANU-PF, The People’s Manifesto 2018, p. 1).

La sekva tekstero estas el la programo de la MDC :

“Restarigo de la merkato por grundo kaj elmeto de propriet-dokumentoj al la favoratoj de la grundreform-programo. Apogo al eksterlandaj rektaj investoj kaj al eksterlandaj akci-aĉetoj per nova invest-leĝo kaj per faciligo de la komerca agado.” (MDC, New Zimbabwe Pledge por a sustainable and Modernisation Agenda for Real Transformation, p. 26)

Pro tio mi diras, ke ekzistis absolute nenio, kio pravigus socialistan aŭ sindikatan subtenon, precipe por la MDC. Mi havis kelkajn longajn Twitter-diskutojn kun la prezidanto de la zimbabva sindikata ligo ZCTU, Peter Mutasa. Ŝajnas al mi, ke la laborista movado, precipe la ZZCTU-gvidantaro, subiĝis al popolismaj influoj kaj preterlasis doni al siaj membroj superrigardon super la politikaj fortoj. Same la studenta movado, mi diskutis kun la gvidantoj de la Studenta Ligo ZINASU kaj postulis, ke ili ne subtenu partion, antaŭ ol aperas studentaj postuloj, kiel tiuj je senpaga instru-sistemo, en la programoj. Ilia neŭtrala sinteno des pli transformiĝis al subteno por la MDC, ju pli la elekto-tago proksimiĝis.

UZ : Kiaj taskoj kaj defioj post la elekto staras antaŭ via partio ?

Lenin T. Chisaira : La elekto ĉiukaze utilis al la elito kaj al la aferistoj. La gravaj partiprogramoj estis simile novliberalaj, mi memorigu pri la cititaj teksteroj. La opozicio perdis, ĉar ĝi faris taktikajn erarojn. Ĝi estis malbone organizita ; ĝia ekstera-politika mesaĝo estis kontraŭdira. La faktoro resursoj ludis tro malgrandan rolon. Tamen ĝi atingis impresan rezulton, sed tiuj estis precipe la protestaj voĉoj kontraŭ la ZANU-PF.

La tempo jam en la elekto-kampanjo estis matura por alternativo. Alie ol en la tagoj de la iama sindikatisto kaj opozicia politikisto Morgan Tsvangirai, kiam dum la elektoj en Zimbabvo ekzistis maldekstra alternativo, ĉi-jare ne estiĝis tiaj iluzioj. La maldekstro, apud disaj opini-esprimoj, ne havis fortan voĉon.

La ĉefa tasko kaj defio por la KPZ estas daŭrigo de la parti-konstruado. La partio devas kreski trans siajn ekzistantajn grupojn kaj etendiĝi en la entreprenoj, en la kampkulturo kaj en la kamparaj komunumoj. Tion ni volas atingi en la venonta jaro, por ke en 2019 povu okazi tutlanda parti-kongreso.

Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, 2018-08-17