Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Deklaro pri Trump kaj Irano
de Pacmovado - Saint-Ouen  
17a aŭgusto 2018

Pacmovado (Mouvement de la Paix, La 13-an de Aŭgusto 2018

Deklaro

Trump kaj Irano : Decidi pri la estonteco de Irano estas la tasko de la irananoj kaj nur de ili

Post retiri la subskribon de Usono pri la irana atom-traktato, la prezidanto de Usono decidis kreskigi ĉiajn sankciojn kaj deklaro veran ekonomian militon kontraŭ Irano, al kiu partopreni li deziras trudi ankaŭ aliajn ŝtatojn.

La deklarita celo de Usono, en Irano same kiel en aliaj landoj, estas atingi aŭ trudi la politikajn ŝanĝojn, kiujn ĝi deziras.

Neniu trompiĝas pri la fakto, ke Usono celas nur siajn ekonomiajn interesojn kaj Trump siajn malnoblajn interesojn pri la elektoj.

Ĉiuj atestoj de tiuj, kiuj revenas el Irano, sed ankaŭ la voĉoj, kiuj leviĝas ene de la irana loĝantaro montras, kelairana popolo aspiras ŝanĝon, sed ne volas, ke tiu ŝanĝo trudiĝu al ĝi elekstere. La movado de la virinoj kontraŭ la devo porti la vualon, la vigleco de la irana kinarto kaj de la intelekta kaj literatura vivo same kiel la sociaj mobiliziĝoj montras socion edukitan, politike konscian pri la problemoj, aspirantan al gravaj ŝanĝoj en sia lando, same por eliri el la dominado dela klerikoj super la socio kiel por batali kontraŭ la korupto kaj por eniri modernan kaj demokratian socion. La ideoj de la verda revolucio estas daŭre aktualaj, la venko de la reformistoj en la iranaj elektoj montras la direkton, en kiu la popolo volas iri.

Tamen la irana popolo solidaras kun la irana ŝtato por kontraŭstari ĉian eksteran entrudiĝon kiu celas trudi ŝanĝojn deekstere kun rompo de la Ĉarto de la Unuiĝinta Naciaro [1]

La rifuzo de la interkonsento pri la irana atomprogramo kaj la perforta, kvankam malrekta interveno de Usono e la naciajn aferojn de Irano, sed ankaŭ en la aferojn de aliaj landoj – tra sankcioj kontraŭ ĉia ekonomia kunlaborado kun Irano – povas konduki nur al malrapidigo de la demokratiiga movado, kiu evoluas en la tuta irana socio de la bazo ĝis en la sferoj de la alta administrado.

Se ni ne volas, ke en Irano okazu same kiel okazis en Irako, Libio, Sirio, tiam necesas nun ree aserti, ke la estonteco de la irananoj devas decidi ili mem kaj neniu alia.

La procedo, kiun Usono aktuale disvolvas, estas plena de danĝeroj por la paco en tiu regiono jam turmentata de la konfliktoj.

Estas nun la momento, en kiu Francujo kaj la Eŭropa Unio devas ekparoli por diri sian pozicion kontraŭ tiun de Trump, postuli la striktan aplikadon de la interkonsento pri la irana atomprogramo, restarigi la diplomatian dialogon kun Irano.

Cetere, sendepende de nia opinio pri la irana politika sistemo kaj pri la politiko aplikata de Irano, regione kaj internacie, ne estas la tasko de Usono – kiu rompas la Traktaton pri atoma nedisvastigo (TAN) kiel la plej multaj ŝtatoj posedantaj atomarmilojn, inkluzive de Francujo – doni instruojn kaj trudi solvojn. La interkonsento pri la irana atomprogramo estis bona kompromiso.

Ni havas kialon por esti tre maltrankvilaj, kaj la plej malbona povas okazi, se oni scias, ke usona ŝtatsekretario proponas, ke estus bone reguligi la iranan demandon same kiel oni reguligis la libian demandon.

Se oni konas la rezultojn de la milito en Irako kaj en Libio koncerne la kompletan malstabiligon de la regiono, oni povas nur timi la plej grandan malbonon per la interveno de Usono aŭ de ties aliancanoj en la regiono (Saud-Arabujo kaj Israelo speciale).

NE al la ekonomia milito kaj NE al ĉia armea interveno. Prioritaton al la dialogo !

Francujo kaj la Eŭropa Unio devas aŭdigi siajn voĉojn por respektigi la interkonsenton pri la irana atomprogramo kaj la pacigajn solvojn por la tuta regiono, ankaŭ por respektigi la rajtojn de la palestina popolo per agnosko de la ŝtato Palestino.

En Parizo, la 13-an de aŭgusto 2018

La Pacmovado

Pacmovado

9, rue Dulcie-September

FR-93400 Saint-Ouen

01 40 12 09 12

www.mvtpaix.org

© 2018 Le Mouvement de la Paix