Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
La koalicio kontraŭ la Islama Ŝtato moviĝas popoljure sur ekstreme maldika glacio Gazetara informo de Alexander S. Neu de la 10-a de Julio 2018
de Alexander S. Neu  
13a julio 2018

“La nun tria de mi iniciatita ekspertizo de la Scienca Servo de la Germana Federacia Parlamento pri la demando, ĉu la milita agado de ŝtatoj en kaj kontraŭ Sirio estas konforma al la popoljuro aŭ ĉu ĝi konsistigas rektan rompon de la popoljuro, estas denove forta vangofrapo por la federacia registaro kaj por ĝia ekstera- kaj sekurec-politika pozicio”, deklaras Alexander S. Neu, kunordiganto de la frakcio DIE LINKE en la komisiono pri defendo kaj taskito pri Orient-Eŭropo. Neu daŭrigas :

“La ekspertizo – kvankam tio ne plaĉas al la Federacia Registaro, kiu per ĝi pravigas la EU-sankciojn kontraŭ Ruslando – senambigue konkludas, ke la rusa armea interveno, invitita de la siria registaro, estas konforma al la popoljuro. Per tio kompreneble estas nenio dirita pri la milita senchavo de la interveno nek pri la viktimoj inter la civila loĝantaro ĉe eblaj tiel nomataj ’sendistingaj atakoj’ en la seco de la ĝeneva konvencio.

Male al tio, la tiel nomata Koalicio kontraŭ la IŜ, gvidata de Usono kaj kun partopreno de la germana armeo kun ĝia referenco al doktri o ’unable/unwilling’ [’nekapabla/nevola’], kiu relativigas la suverenecon [de Sirio], moviĝas popoljure sur ekkstreme maldika glacio – des pli ke la IŜ estas esence venkita. Krome la siria registaro eniam montris mankantan volon kontraŭbatali la IŜ (’unwilling’). Pli ĝuste la koalicio kontraŭ la IŜ, gvidata de Usono, kelkfoje eĉ maleligis al la siria ŝtato (’unable’) povi efike agadi kontraŭ la IŜ kaj kontraŭ aliaj teroristaj grupoj, ekzemple per sankcioj de la EU kontraŭ la siria registaro aŭ per rekta okupado de siria ŝtata teritorio fare de la usona armeo. Aldoniĝas, ke Usono kaj ĝiaj aliancanoj diversmaniere subtenas la ribelulojn kaj plurfoje eĉ rekte atakis la sirian armeon, kio konsistigas klaran rompon de la popoljuro.

La germana registaro devas bridi sian elreliĝantan fantazion pri interpretado de la popoljuro kaj fine revenigi Germanujon al la vojon de la kodigita popoljuro. Kiel DIE LINKE ni konsideras tiun ĉi ekspertizon konfirmo de nia plendo ĉe la federacia konstitucia tribunalo kontraŭ la interveno de la germana armeo kadre de la mandato kontraŭ la IŜ.”

Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano la 13-an de Julio d 2018