Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Komune majstri la kvar plej grandajn minacojn
de Jeremy CORBYN  
31a majo 2018

Parolado okaze de la Tago de la Homrajtoj, la 10-an de decembro 2017 en Ĝenevo, tradukita el la angla al la germana de Josefa Zimmermann (www.nachdenken.de) kaj elgermanigita de Vilhelmo Lutermano.

[…] Mi volas uzi tiun ĉi okazon, antaŭ la Internacia Tago de la Homrajtoj, por aparte indiki la plej grandajn minacojn por la tuta homaro kaj la demandon, kial ŝtatoj devas meti sin kun sia tuta pezo malantaŭ vera internacia kunlaborado kaj la homrajtoj, sur individua kaj kolektiva niveloj, sociale kaj ekonomie, jure kaj konstitucie, en la propra lando kaj eksterlande, se ni volas alfronti la aktualajn minacojn kaj superi ilin.

Mia lando staras ĉe la vojbranĉiĝo. La decido de la brita popolo forlasi la Eŭropan Union (EU), faritan per la referendumo, postulas prepensadon pri nia rolo en la mondo. Iuj volas uzi la briteliron por reĵeti Britujon al si mem, deturni sin de la ekstera mondo kaj timi ĉiujn aliajn kiel konkurencantojn. Aliaj volas uzi la briteliron por pli ardigi la ekzistantan ekonomian sistemon, kun ĉiuj ĝiaj malsekurecoj kaj maljustaĵoj kaj pereigi Britujon kiel malreguligitan impost-oazon kun malaltaj salajroj, limigitaj rajtoj kaj pritranĉitaj socialaj prestaĵoj.

Mia partio staras por tute alia estonteco, kiam ni forlasos la EU. Ni volas daŭrigi la plej bonajn internaciajn tradiciojn de la laborista movado kaj de nia lando. Ni imagas ankaŭ ekster la EU densajn kaj kunlaborajn rilatojn kun niaj eŭropaj najbaroj, surbaze de solidareco, reciproka utilo kaj justa komerco, kune kun longperspektivaj internaciaj rilatoj en la tuta mondo. Ni fieras, ke Britujo en 1998 estis inter la unuaj subskribintoj de la Eŭropa Konvencio pri Homrajtoj, kiun ni ankris en nia leĝo kiel Human Rights Act.

Pro tio la Laborpartio (Labour) daŭrigos la laboron kun aliaj eŭropaj ŝtatoj, progresemaj partioj kaj movadoj en la Eŭropa Konsilantaro, por certigi, ke nia lando kaj la ceteraj landoj plenumu siajn internaciajn devojn. Same kiel la UN-Homrajta Konsilantaro helpas certigi, ke landoj kiel la nia plenumu niajn devojn, ekz-e ĉe la rajtoj por homoj kun handikapoj, pri kiuj ni laŭ la ĉi-jara raporto fiaskis. Internacia kunlaborado, solidarec, komuna agado, estas la valoroj, kiujn ni volas decide realigi en nia ekstera politiko.

Tiuj ĉi valoroj determinos ĉion, kion la venonta laborpartia registaro pritraktos sur la monda scenejo, por helpe de la diplomatio starigi progreseman, reguligitan internacian sisteon, kiu donos justecon kaj sekurecon por ĉiuj. Ili devas esti vere ĉiom-ampleksaj kaj aplikeblaj por la fortuloj kaj la malfortuloj, se ili devas ĉie ĝui subtenon kaj konfidon. Ili devas ne uzataj por disciplinigo de la malfortuloj, dum la fortuloj povas fari aŭ ne fari tion, kio al ili plaĉas, alie ili diskreditiĝos kiel kiel potenc-rimedo, ne kiel rimedo de justeco. Pro tio ni devos certigi, ke potenculoj konservu kaj respektu la internaciajn regulojn kaj la internacian juron. Se ni ne sukcesos tion, la idealoj de la Deklaro de Homrajtoj de 1948 estos pli espero ol realo kaj la internaciaj reguloj fariĝos memserva menuo por tiuj potencoj, kiuj internacie dominas. Kunlaborado kun aliaj landoj estas urĝe necesa por antaŭenigi la homrajtojn kaj por mastri la kvar plej grandajn interrilatajn minacojn al la homaro.

Unue, la kreskanta koncentriĝo de senmezuraj riĉaĵo kaj potenco en la manoj de eta elito, sistemo, kiun iuj nomas novliberalismon. Per tio en la tuta mondo la malegaleco, la marĝenigo, la malsekureco kaj la kolero estis ekstreme akrigitaj.

Due, la klimatŝanĝo, iu kondukas al malstabileco, akrigas konfliktojn en la tuta mondo kaj minacas nian estontecon.

Trie, la senekzemple nombro de homoj, kiuj estas fuĝantaj el konfliktoj, persekutado, rompoj de homrajtoj, socialaj kolapsoj kaj klimataj katastrofoj.

Kvare, fine, la uzado de unuflankaj militaj operacoj kaj intervenoj anstataŭ diplomatio kaj intertraktado por solvi dispuojn kaj por eksigi registarojn.

La dominanta tutmonda ekonomia sistemo kolapsas. Ĝi aperigas mondon, en kiuj nur malmultaj superriĉuloj regas 90 elcentoj de la tutmondaj resursoj, en kiu kreskanta malsekureco kaj groteska malegaleco regas ene kaj inter la nacioj kaj perdigas al la evolulandoj taksate pli ol 100 miliardojn da dolaroj jare per impostevito de la konzernoj kaj en kiu jare 1 biliono da dolaroj estas elsuĉataj el la tutmonda Sudo per kontraŭleĝaj financaj fluoj. Tio estas tutmonda skandalo. Kiel kaj por kiu la mondo plu evoluas, tio ne estu daŭre diktata de la plej potencaj internaciaj konzernoj. Tridek jaroj post la unuaj programoj de struktura adoptiĝo kun iliaj detrua efiko en grandaj partoj de la mondo kaj jardeko post la financa kraŝo de 2008 la ortodoksa novliberalismo staras antaŭ sia kolapso.

Tiu ĉi momento, de konfido-krizo en bankrota ekonomia kaj socia ordo, donas al ni la unikan okazon por starigi novan ekonomian kaj socian interkonsenton, kiu metas en la centron la interesojn de la plimulto. Sed la diseriĝado de la sistemo de la tutmonda elito kaj de ĝiaj ne refutitaj privilegioj instigas iujn politikistojn vigligi timojn, fendi, kaj primoki la internacian kunlaboradon kiel nacian kapitulacon. La fia malpermeso por islamanoj envojaĝi, fare de la prezidanto Trump, kaj lia malamika retoriko kontraŭ Meksiko fortigis rasismajn kaj seksismajn antaŭjuĝojn kaj devojigas la fokuson for de la aktualaj agadoj de la registaro dominata de Wallstreet. En Britujo, kie en la lasta jardeko la salajroj de la plej multaj homoj malaltiĝis, dum al la entreprenoj kaj al la superriĉuloj alfluis miliardoj en formo de impost-malaltigoj, la ĉefministrino afiŝis malpli ekstreman pozicion, sen tamen perdi la celon el la okuloj : deturni la atenton el la fiasko de la registaro kaj el ties veraj planoj. Ŝi minacas per forigo de la leĝo pri homrajtoj, kiu garantias ĉiujn politikajn kaj civitanajn rajtojn de nia popolo kaj de kiu profitas ĉiu homo en nia lando. Kaj ŝi diras : “Kiu asertas esti mondcivitano, tiu nenie rajtas pretendi je civitanaj rajtoj.”

Ekzistas alternativo al tiu bankrota kaj detrua ordo. Ni ne povas lasi al la plej grandaj konzernoj kaj bankoj de la mondo difini la reguloj kaj formi la sistemon laŭ ilia propra bontrovo. La monda ekonomio povas kaj devas zorgi pri la komuna bonstato kaj por la plimulto de la loĝantaroj. Sed tio postulas veran kaj profundan strukturŝanĝon sur internacia nivelo. La Unuiĝinta Naciaro [1] havas decidan rolon ĉe trovado de nova interkonsento kaj de komuna bazo de solidareco kaj de respekto de la homrajtoj, kaj de internacia regulado kaj de kunlaborado. Al tio apartenas, kiel komuna platformo por demokratiaj gvidantoj, ke oni paroli klare pri malklaraj potencrilatoj.

Tia momento okazis la 4-an de Decembro 1972, kiam la ĉilia prezidanto Salvador Allende, kiu malgraŭ potenca opozicio kaj interveno de Usono estis elektita, alpaŝis la podion de la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝinta Naciaro en Novjorko. Li postulis tutmondajn disponojn kontraŭ la minaco fare de transnaciaj konzernoj, kiuj ne sentas sin raportodeva, nek al ajnaj ŝtato, parlamento nek organizaĵo, kiuj reprezentas la interesojn de la publiko. Naŭ monatojn poste li estis murdita de puĉo gvidata de la generalo Augusto Pinochet. Tio kondukis al diktatoreco daŭranta 17 jarojn, kiu faris Ĉilion prov-laboratorio por fundamenta merkat-radikalismo. Sed 44 jarojn poste ĉie en la mondo homoj leviĝas kontraŭ la nelimigita potenco de la multnaciaj konzernoj eviti siajn impostojn, rabi grundon, ekspluati resursojn kaj al laborfortoj kaj al komunumoj ŝiri la koron el la korpo.

Pro tio mi hodiaŭ promesas, ke la venonta laborpartia registaro en Britujo aktive subtenos la klopodojn de la UN-homrajta konsilantaro pri jure deviga traktato, kiu submetos la transnaciajn konzernojn al regularo orientita al la homrajtoj. Vera entreprena respondeco devas koncerni ankaŭ ĉiujn agadojn de filiaj societoj kaj de liverantoj. Devas ne ekzisti punlibereco por entreprenoj, kiuj rompas homrajtojn aŭ detruas nian medion, kiel ekz-e en la konfliktoj pri la mineral-elminado en la Demokratia Respubliko Kongo.

Evoluhelpo tro longe baziĝis sur la dogmo, ke ne limigitaj merkatoj kaj ne travideblaj multnaciaj konzernoj estas la ŝlosilo por solvi tutmondajn problemojn. Pro tio, la venonta laborpartia registaro la evoluhelpa ministrejo havos la duoblan taskon ne nur forigi la malriĉecon, sed ankaŭ redukti la malegalecon en la mondo. Por atingi tiun celon, ni devas ataki la tutmondan skandalon de impostevito kaj agi kontraŭ la trompado de fakturoj – kontraŭ la prirabado de evolulandoj kaj la forigo de resursoj el nia propra publika administracio. Sole en Afriko ĉiujare perdiĝas taksataj 35 miliardoj da dolaroj per impostevito kaj 50 miliardoj per kontraŭleĝaj financo-fluoj. Tio larĝe superas la alfluon de 30 miliardoj da jara evoluhelpo. Kiel montriĝis ĉe la Paradise- kaj Panamo-paperoj, oni ne lasu al la superriĉuloj kaj potenculoj reguligi sin mem. Ni devas devigi multnaciajn konzernojn eldoni landspecifajn raportojn, dum ni devas helpi la sudajn landojn protekti sin kontraŭ financa elsangigo fare de rabaj konzernoj. Pro tio la venonta laborpartia registaro klopodos kunlabori kun la imposinstancoj de la evolulandoj, laŭ la modelo de Zambio, kiu per kunlaborado ku la norvega helporganizaĵo NORAD sukcesis haltigi la prirabadon.

Morgaŭ estos la Internacia Tago kontraŭ Korupto. Korupto ne estas io, kio okazas nur “tie malsupre”. Nia registaro ludis centran rolon ĉe la ebligo de korupto, kiu subfosas demokratiojn kaj rompas homrajtojn. Temas pri tuteca temo, kiu postulas tutecajn respondojn. Kiam homoj estas tenataj en malriĉeco, dum politikistoj alidirektas publikajn rimedojn en impostparadizojn, tiam tio estas korupto. Kaj laboristpartia registaro decide agos kontraŭ impostparadizoj. Ĝi enkondukos severajn gvidliniojn por travideblo por kronkolonioj kaj transmaraj teritorioj, inkluzive de publikaj registroj, en kiujn enmetendas la proprietuloj, direktoroj, la plej gravaj akciuloj kaj profitantoj, same kiel konzernoj kaj trustoj.

La klimatŝanĝo estas la dua granda minaco kontraŭ la homaro. Nia planedo estas en danĝero. La tutmonda varmiĝo ne estas negebla. La nombro de naturkatastrofoj post 1970 kvarobliĝis. La ciklonoj, kiel tiu, kiu ĵus trafis Karibujon, estas pli foraj, ĉar ili alprenas pli da malsekeco el pli varmaj oceanoj. Pro la klimatŝanĝo la mara temperaturo altiĝas. La kaŭzo de tio estas ellasoj de forcejaj gasoj, precipe el la riĉaj landoj. Kaj la landoj kun la plej malalta aer-poluado, plej ofte evolulandoj, estas plej forte trafataj de la detruoj – kun mediaj damaĝoj, kiuj kondukass al malabundo de nutraĵoj kaj al sociaj distordoj. Ni devas rilati al ili solidarece …

La internacia komunumo devas disponigi resursojn, kaj la plej grandaj medi-poluantoj devas ankaŭ transpreni la plej grandan ŝarĝon. Pro tio mia peto al la registaroj de la landoj, kiuj respondecas pri la plej grandaj mediaj detruoj, inkluzive de Britujo :

Unue, ampleksigi la kapacitojn por reagi al la katastrofoj ĉie en la mondo. Niaj armeoj, kiuj apartenas al la plej bone trejnitaj kaj plej kapablaj en la mondo, povu alporti siajn spertojn ankaŭ ĉe naturkatastrofoj. Italujo ĉe tio estas en pionira rolo kun sia mararmeo, kiu intertempe estas uzata tre diverse. Due, enpreni la kostojn pri medidtruo en la financ-planadon, kion la Laboristpartio intencas fari en la brita financ-ministrejo. Trie, firme stari por la historia pariza klimatkontrakto. Kaj fine, fari seriozajn kaj rektajn paŝojn en la direkto de nuligi respektive pritranĉi la ŝuldojn.

Ni, kiel internacia komunumo, devas fariĝi aktivaj kontraŭ la maljustaĵo, kiun suferas tiuj landoj, kiuj estas alfrontitaj al la sekvoj de la klimatŝanĝo, kiun ili mem ne kaŭzis kaj kiuj samtempe devas repagi siajn ŝuldojn al eksterlandoj. Pripensindas la vortoj de la prezidanto de Burkina Faso, Thomas Sankara, kiun li eldiris en 1987 antaŭ la Organizaĵo de Afrika Unueco, malmultajn monatojn, antaŭ ol esti, ankaŭ li, murdita de ŝtatrenverso : “La ŝuldoj ne repageblas”, li diris, “unue, ĉar la kreditoroj ne mortos se ni ne pagos, sed ni mortos …, se ni pagos”.

La kreskanta klimata krizo jam nun altigas la ĉion superantan nombron de homoj, kiuj fuĝas pro konfliktoj kaj pro malespero. Hodiaŭ ekzistas pli da rifuĝantoj kaj elpelitoj ol iam ajn antaŭe post la Dua Mondmilito. Rifuĝantoj estas homoj kiel ni. Sed alie ol ni ili estas devigataj fuĝi el sia patrujo pro perforto, persekutado kaj pro klimata ĥaoso.

Unu el la plej grandaj moralaj defioj de nia tempo estas, laŭspirite kaj laŭlitere plenumi la Ĝenevan Konvencion de Rifuĝintoj de 1951. Ĝia kerna principo estis simpla : protekti rifuĝantojn kaj rifuĝintojn. Sed dek landoj, kies ekonomia forto egalas al 2,5 elcentoj de la monda ekonomio, gastigas la rifuĝantojn de la duona mondo. Urĝas la tempo, ke la pli riĉaj landoj leviĝu kaj komune montru sian humanecon. Fiasko signifas, ke milionoj de sirianoj ene de sia detruita hejmlando estas elpelitaj aŭ fuĝis eksterlanden. Rohingjoj revenis al Mianmaro sen la garantio de ŝtata civitaneco aŭ protekto kontraŭ ŝtata perforto ; aŭ rifuĝantoj estis por nedifinita tempo tenataj en tendaroj ne taŭgaj por loĝigi homojn, kiel en Papuo-Novgvineo aŭ en Naŭruo. Kaj afrikaj rifuĝantoj en la milite detruita Libio estis venditaj en sklavecon. Tiuj faktoj devus inciti nian senton pri humaneco kaj homa solidareco. Eŭropaj ŝtatoj devas kaj povas fari pli, vide al la kreskanta mortokvoto inter la migruloj kaj rifuĝantoj, kiuj transiras Mediteraneon. Kaj ni devas pli aktive agi kontraŭ la homkomercistoj.

Sed ni diru tion klare : Longperspektiva solvo povas esti nur internacia kunlaborado surbaze de la homrajtoj, kiu klare eldiras la kaŭzojn de konfliktoj, persekutado kaj de malegaleco. Mi pasigis la plej grandan parton de mia vivo, kune kun multaj aliaj, proponadi diplomation kaj dialogon anstataŭ militon kaj konflikton, ofte alfrontante malamikecon. Sed mi estas daŭre konvinkita, ke tiu estas la sola vojo por certigi veran kaj daŭreman sekurecon por ĉiuj. Kaj eĉ post la katastrofaj invadoj kaj okupadoj de la lastaj jaroj denove estiĝas premo decidi sin por militaj disponoj. America First aŭ Empire 2.0 kiel vojo al tutmonda sekureco. Mi scias, ke la homoj en Britujo estas nek sensentaj por la suferoj de aliuloj nek blindaj al la sekvoj kaj rebatoj de la senrespondecaj militoj, kiujn nia propra lando faris.

Militoj cele al reĝimŝanĝo, invadoj, intervenoj kaj okupadoj, en Irako, en Afganujo, Libio kaj Somalio, memkulpe fiaskis, detruis landojn kaj regionojn kaj faris la mondon kaj Britujon pli danĝera loko. Kaj dum la brita registaro kelkfoje emfazas homrajtojn, en aliaj kazoj ĝi silentas pri rompoj de homrajtoj aŭ eĉ komplicas kun ili. Tro multaj konscie fermis la okulojn antaŭ la monstraj rompoj de la homrajtoj, kiuj aktuale okazas en Jemeno, instigitaj de la armil-vendoj al Saud-Arabujo en la valoro de multaj miliardoj da pundoj. La metodo voli nenion vidi, nenion aŭdi kaj nenion diri subfosas nian kredindon kaj nian kapablon aktivi kontraŭ rompoj de homrajtoj. La tuta ŝtata subteno de Britujo al Jemeno en la lasta jaro estis malpli ol 150 milionoj da pundoj – malpli ol la profitoj de la britaj armilfabrikistoj, kiuj vendas armilojn al Saud-Arabujo.

Kion tio diras pri la prioritatoj de nia lando el aŭ pri la rolo de nia registaro ĉe la homa katastrofo, ki nun trafas Jemenon ? Nia kredindo, se ni esprimas nin kontraŭ la etnaj purigadoj pri la rohingjaj islamanoj, estas serioze subfosata de la brita subteno al la armeo de Mianmaro. Kaj niaj registaroj eldiras retorikajn konfesojn pri la duŝtata solvo en la israela-palestina konflikto, sed faras nenion kontraŭ la subpremado kaj senproprietigo de la palestina popolo. 70 jarojn, post kiam la UN-Ĝenerala Asembleo decidis pri ŝtato Palestino apud la estiĝanta israela ŝtato kaj duona jarcento post da okupado de la tuta historia Palestino fare de Israelo ili inspiriĝu de la israelaj pac-aktivuloj kiel Guŝ Ŝalom kaj Peace Now kaj postulu ĉesigon de la masivaj rompoj de la homrajtoj, kiujn la palestinanoj devas ĉiutage suferi. La konstanta okupado kaj la kontraŭleĝa konstruado de setlejoj estas rompo de la internacia juro kaj malebligas la pacon. La anonco de la usona prezidanto agnoski Jerusalemon kiel israelan ĉefurbon, inkluzive de la ĉirkaŭantajn palestinajn regionojn, estas minaco por la paco, kiu prave estis internacie kondamnata. La decido estas ne nur facilanima kaj provoka, ĝi ankaŭ entenas la danĝeron, ke politika solvo de la israela-paletina konflikto multe malproksimiĝas.

La parolado de la prezidanto Trump antaŭ la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝinta Naciaro en septembro indikis iom gravan minacon kontraŭ la paco. Lia atako kontraŭ multflankeco, homrajtoj kaj popoljuro devus zorgigi nin ĉiujn. Kaj ne estas la ĝusta momento por rompi la iranan atomkontrakton, kiu estas grava interkonsento inter Irano kaj grupo de mondpotencoj por redukti la streĉitecojn. Tiuj minacas ne nur la Mezorienton, sed ankaŭ la korean duoninsulon. Kiaj instigoj ekzistas por Pjongjango kredi, ke malarmado alportas avantaĝojn, se Usono samtempe neniigas siajn atomajn interkonsentojn kun Irano. Trump kaj Kim Jong Un kun siaj absurdaj militinstigaj ofendoj kaŭzas teruran atoman minacon.

Komune kun preskaŭ la tuta homaro mi alvokas al la du gvidantoj : Tio ne estas ludo, faru paŝon retro disde la abismo ! Estas ĝenerale konata, ke milito kaj perfort ne solvas la problemojn en la mondo. Perforto produktas perforton. En la jaro 2016 preskaŭ tri kvaronoj de ĉiu mortoj pro terorismo okazis en kvin landoj : Irako, Afganujo, Sirio, Niĝerio kaj Zomalio. Ni komune elpaŝu por la viktimoj de milito kaj terorismo kaj por justeco en la tuta mondo. Kaj ni esprimu la postulon, ke la plej grandaj armilproduktistoj zorgu por tio, ke ĉiuj armileksportoj restu egalaj, ne nur jure, sed ankaŭ kiel morala devigo. Tio signifas malpermeson de armileksportoj, se ekzistas la klara danĝero, ke ili estos uzataj por rompi homrajtojn aŭ por krimoj kontraŭ la homaro.

Britujo estas unu el la plej grandaj armil-eksportistoj de la mondo. Pro tio ni devas plenumi niajn internaciaj devojn, sed samtempe trovi vojojn por transformi nian armilindustrion en socie senchavan, altkvalita teĥnologi-produktadon. Pro tio mi salutas la antaŭ nelonge faritan decidon de la usona parlamento, kiu entenas du senprecedencajn aferojn : unue, la agnoskon de la rolo de Usono en la detruado de Jemeno, inkluzive de la enaera brulaĵ-provizado de aviadiloj de la koalicio gvidata de Saud-Arabujo, kiu faris esencan parton de la bombadoj kaj la duonon de la elektado de atakceloj. Due ĝi klargis, ke la Kongreso ne permesis tiun arme-uzadon.

Jemeno estas trafita de homa katastrofo kaj de la plej granda ĥolero-epidemio de la historio. La internacia komunumo devas insiste klarigi sian starpunkton al tiuj, kiuj konsentas kun la milito de Saud-Arabujo en Jemeno, inkluzive de la registaro de Theresa May, por unuflanke plenumi niajn jurajn kaj moralajn devojn pri armilvendo kaj aliflanke urĝe intertrakti pri batalhalto kaj ĉesigo de tiu katastrofa konflikto. Se ni prenas la pacon serioze, tiam ni devas fortigi la internacian kunlaboradon kaj volon por paco.

Britujo ĉe tio havas gravan rolon, post kiam ĝi ne sukcesis en la lastaj jaroj kontribui al tio per konsiderindaj partoj de trupoj.

Ni estas decidintaj uzi la ŝancon esti forto de paco, de diplomatio kaj de trudado de la homrajtoj. La laborpartio estas decidinta uzi ĉiujn siajn diplomatiajn eblecojn kaj konsularajn kapablojn. Por tio ni ree uzos konsilistojn pri homrajtoj en niaj ambasadejoj ĉie en la mondo. Homrajtoj kaj justeco staros en la centro de nia ekstera politiko, kune kun la konfeso subteni la Unuiĝintan Naciaron.

La Unuiĝinta Naciaro donas unikan platformon por internacia kunlaborado kaj por komuna agado. Kaj por povi esti efikaj, la membroŝtatoj devas apogi la reform-agendon de la ĝenerala sekretario Guterres.

La mondo atendas, ke la konsilantaro pri sekureco de la Unuiĝinta Naciaro reagu, ke ĝi fariĝu pli reprezenta kaj transprenu sian rolon en la politiko pri paco kaj sekureco. Ni ĉiuj povas vivi en pli paca mondo. La deziro krei pli bonan vivon por ni ĉiuj ardas en ni ĉiuj. Ĉe la realigo de tiu celo necesas la agado de la registaroj, de la civila socio, de la sociaj movadoj kaj de la internaciaj organizaĵoj.

Ni devas duobligi niajn klopodojn por krei tutmondan, regul-bazitan sistemon, kiu estu valida por ĉiuj kaj kiu funkcias por la multaj kaj ne por la malmultaj.

Neniam plu unue bombi kaj poste pensi kaj paroli ! Neniam plu duoblaj normoj en la ekstera politiko ! Neniam plu propekaj kaproj por hejme kolekti poentojn ! Anstataŭ tio : solidarecon, saĝan gvidadon kaj kunlaboradon.

Komune ni povas konstrui novan socian kaj ekonomian sistemon surbaze de la homrajtoj kaj justeco, krei klimatan justecon kaj pli bonan manieron de kunvivado sur tiu ĉi planedo, respekti la homdignon de la rifuĝantoj kaj rifuĝintoj kaj proponi al ili sekuran lokon, labori por paco, sekureco kaj interkompreniĝo.

Tio estas la minimumo, kion ni povas fari por la transvivado de la homaro. Ni devas honori kaj agnoski la defendantojn de la homrajtoj en la tuta mondo, kiuj riskas sian vivon por aliulo. Nia voĉo devas esti ankaŭ ilia voĉo.

Elgermanigita de Jeremy Corbyn, en : Marxistische Blätter, 2018, n-ro 2, p. 74-80, de Vilhelmo Lutermano