Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Donaco el Ĉinujo por la 200-a naskiĝtago – Mega-Markso por Trevero
de Spiegel-online  
5a majo 2018

Kvin metrojn alta monumento de Karlo Markso nun apartenas al la urba bildo de Trevero. La donaco el Ĉinujo estis senvualigita okaze de la 200-a naskiĝtago de la ekonomikisto – kaj zorgas ne nur por entuziasmo

Por la 200-a naskiĝtago de Karlo Markso la urbo Trevero senvualigis gigantan statuon de la mondfama pensisto. Ĝi montras lin kun granda barbo kaj en solena kostumo, per unu piedo paŝante antaŭen. La disputata bronzo-Markso estas donaco de Ĉinujo al la naskiĝurbo de la ekonomikisto. La donacintoj el Ĉinujo, laŭ la loka gazeto „Trierischer Volksfreund“ [„Trevera Popolamiko”] pensis pri ĉio : Ili aldonis al la 5,50 metrojn alta figuro ankaŭ kongruan ruĝan drapon por la tago de senvualigo.

Por la festo venis proksimume 200 honorgastoj, inter ili la rejnland-palatina ĉefministrino Malu Dreyer (Socialdemokrata Partio de Germanujo SPD), la SPD-ĉefino Andrea Nahles kaj la vicministro de la informoficejo de la Ŝtatkonsilantaro de la Popolrespubliko Ĉinujo, Guo Weimin.

Samtempe okazis protestoj kaj manifestacioj de Marks-kontraŭuloj kaj Marks-adeptoj. Plurcent kritikantoj kolektiĝis ĉirkaŭ la monumento. Ĝi staras sur placo proksima de la Porta Nigra [pordego el la romia tempo]. Tiu iama romia urbopordego estas la atributo de Trevero. Okazis akra kritiko, ke la urbo lokas tiom grandan Karlo-Markso-statuon el Ĉinujo sur tiun placon.

Laŭ la „Trevera Popolamiko” la urbo origine tute ne volis tiom grandan statuon. Oni pensis pri malgranda, proksimume vivogranda figuro vid-al-vide de la ekzistanta Karl-Marks-domo. Sed poste oni aŭdis el Ĉinujo, ke la donaco fariĝos multe pli granda.

Nahles volas transigi la tezojn de Markso en la nuntempon

Markso, unu el la spiritaj patroj de la komunismo, naskiĝis la 5-an de majo 1818 en Trevero kaj tie pasigis la unuajn 17 jarojn de sia vivo. La ĉefministro Dreyer diris : „La donacon el Ĉinujo mi sentas kiel kolonon kaj ponton de partnereco“. La datreveno, laŭ li, estas okazo por nove rigardi al Markso kaj diskuti pri li.

Sabatmatene jam okazis festo en la naskiĝdomo de Markso. Por la posttagmezo estis programita granda civitana festo ĉe la „Mega-Markso“. Ekde sabato malfermiĝis ankaŭ tri grandaj ekspozicioj pri la Markso-datreveno en Trevero.

La SPD-ĉefino Andrea Nahles diris, ke Markso estas parto de la socialdemokrata historio. Ĝis la Godesberga Programo de 1959 la SPD konsideris sin kiel marksista partio. „Hodiaŭ la SPD kompreneble jam delonge ne estas plu marksisma mondpercepta partio, sed en la plurismo de sia memkompreno ankaŭ Markso kaj liaj ideoj daŭre apartenas al ĝi“, diris Nahles.

La politiko, laŭ ŝi, staras antaŭ novaj demandoj, pro la ciferecigo. „Kaj mi pensas, ke estus bone, se ni en tiu ĉi loko klopodus por traduki Markson en kelkaj liaj bazaj analizoj tradukus lin en la estantecon“, diris la SPD-ĉefino. Apartenas al la tradicio de la laborista movado, „meti la teĥnologiajn ŝanĝojn, la detruajn ŝanĝojn, kiuj venas per la ciferecigo, en la servon de la homo kaj formi ilin por la utilo de la homoj.“

Günther Jauch malkontentas pri Markso – kaj tamen kunfestas

Kontraŭ la krimoj faritaj sub komunista regado la politikistino de la partio Die Linke [La Maldekstro] Sahra Wagenknecht defendis Markson. „Se ĉiu respondecus pri tio, kio okazas lianome, tiam Jesuo Kristo devus hodiaŭ pendi jam en neniu preĝejo“, diris Wagenknecht al la Rhein-Neckar-Zeitung. Kiu deklaras Markson kiel antaŭpensinto de aŭtoritatecaj sistemoj, tiu certe neniam legis liajn eseojn. „Markso nenie postulis ŝtatigitan planekonomion. Lia celo estis demokratio,“ diris Wagenknecht. „Sed li ja vidis jam frue la problemon, ke tre grandaj riĉaĵoj signifas potencon, potencon kiu povas subfosi kaj detrui la demokration.“

La televid-moderatoro Günther Jauch dum celebrado antaŭ la Karl-Marks-domo laŭtlegis la naskiĝdokumenton de la filozofo. „Mi konsideras Markson granda teoriulo. Koncerne la praktikan realigon, tio miaopinie misokazis“, diris Jauch. Li klare preferas „la socialan merkatekonomion por la homoj ol ĉian formon de socialismo aŭ de komunismo“. Sed la ceremonioj en la naskiĝurbo de la pensisto estas „tute konvenaj“.“Tio estas tute granda kaj politike-historie transformeganta teorio, kiun Markso disvolvis“, diris Jauch. „Pro tio, mi opinias, oni ja rajtas iom festi.“

El „Der Spiegel online“ de la 5-a de majo 2018 elgermanigita de Vilhelmo Lutermano