Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
La prezidanto de Ĉinujo pri la marksismo
de Por Esto !  
5a majo 2018

„La marksismo estas la instrumento por atingi la estontecon”, asertis la ĉefa gvidanto de Ĉinujo, Xi Jinping, en sia laŭdo de Karlo Markso kiel „gvidanto de la homaro“ dum la ceremonio de ducentjariĝo de lia naskiĝo

Pekino, Ĉinujo, la 4-an de majo 2018 (EFE/REUTERS)

La prezidanto de Ĉinujo, Xi Jinping, hodiaŭ memorigis la ducentjariĝon de la naskiĝo de Karlo Markso per solena ceremonio en la Granda Palaco de la Popolo, kie li laǔdegis la ideojn de la germana pensisto, kiuj 200 jarojn poste teorie daŭre regas en la aktuala ĉina komunista reĝimo.

„Ducent jarojn poste, pro la eksterordinaraj kaj profundaj ŝanĝoj en la homa socio, la nomo de Karlo Markso estas daŭre respektata en la tuta mondo kaj lia teorio ankoraŭ brilas per la lumo de la vero“, asertis la ĉina ĉefgvidanto, kiu en sia parolado menciis multajn epizodojn en la vivo de la politika teoriulo.

Grandega portreto de la filozofo el Trevero (okcidenta Germanujo), naskita la 5-an de majo 1818, troviĝis antaŭ la ceremonio en la sama loko, kiun en aliaj grandaj eventoj kutime okupas la blazono de la Popolrespubliko aŭ la falĉileto kaj martelo, kiuj simbolas la Komunistan Partion de Ĉinujo.

„La marksismo, kiel impresa mateniĝo, prilumas la vojon de la homaro en ties esplorado de la historiaj leĝoj kaj en ĝia serĉado de sia propra liberiĝo", asertis Xi en parolado de horo kaj duono antaŭ militistaj kaj civilaj eminentuloj de la lando, en la salonego, kie la reĝimo celebras siajn plej gravajn ceremoniojn.

Xi, kiu en siaj kvin unuaj jaroj de regado progresigis la teoria studadon de la marksismo inter la altaj komunistaj rangoj por sukcesi ian „revenon al la radikoj”, hodiaŭ ne hezitis kvalifiki Markson kiel „la plej grandan pensiston de la modernaj tempoj” en lia kvalito de „instruisto de la proletara revolucio”.

La dua jarcentiĝo de la naskiĝo de Markso estis memorigata en Ĉinujo per multnombraj agadoj, de organizado de ekspozicioj ĝis reeldono, fare de ŝtataj eldonejoj, de marksaj klasikaĵoj kiel „La kapitalo” kaj „La Manifesto de la Komunista Partio”, tiu lasta verkita kune kun sia samlandano Frederiko Engelso.

„Ni devas uzi la avantaĝojn, fari la iniciaton kaj gajni la estontecon. Ni devas konstante plibonigi la kapablon uzi la marksismon por analizi kaj solvi praktikajn problemojn”, diris Xi, sub granda portreto de Markso en podio ornamita per skarlataj kaj oraj kurtenoj.

La decido de la Komunista Partio de Ĉinujo alkroĉiĝi al la politikaj teorioj de Markso estas daŭre io „tute ĝusta”, diris la prezidanto Xi. „La senĉesa valorigo de la signifo kaj la modernigo de la marksismo estas tute ĝusta”, li asertis. Li diris : „Hodiaŭ ni memoras pri Markso por omaĝi la plej gravan pensiston de la homara historio kaj samtempe por deklari nian firman kredon je la scienca vero de la marksismo.”

Kvankam la pli malortodoksa ĉina marksismo, tiu de la kolektivaj bienoj kaj la produktadfortoj en la mano de la ŝtato mortis kun Mao Zedong en 1976, la reĝimo, kiun nun prezidas Xi Jinping, daŭre konsideras sin heredanto de la teorioj de la germana pensisto, kion li hodiaŭ demonstris.

Omaĝoj en Trevero

La memorigo pri Karlo Markso inundis lian naskiĝurbon, Treveron (en la sudorienta Germanujo), je la ducentjariĝo de la naskiĝo de la aŭtoro de „La kapitalo” kaj de la „Komunista Manifesto”, kies pensado stampis grandan parton de la politikaj disputoj.

La urbo dediĉas tri grandajn ekspoziciojn al Markso, kiuj hodiaŭ oficiale malfermiĝas al la publiko.

Krom tiuj ekspozicioj okazas 600 agadoj, de kongresoj ĝis muzikaj prezentadoj, kiuj temas pri unu el la plej disputataj kaj plej influaj eminentuloj de la lastaj du jarcentoj.

Trevero kaj la tuta Germanujo decidis provi uzi la pozitivan parton el la pensado de la fondinto de la komunismo per kritika dialogo.

La plej granda el la tri ekspozicioj en Trevero nomiĝas „Karlo Markso, 1818-1883. Vivo, verko, tempo” kaj okazas en du urbaj muzeoj, la Rejnlanda Muzeo kaj la Simeonsstift.

Inter la objektoj, kiuj troviĝas en tiu ekspozicio, estas la unua paĝo de la manuskripto de la „Komunista Manifesto” kaj ekzemplero de „La kapitalo”, en kiu Markso permane faris notojn.

Elhispanigita el „Por Esto !” de la 5-a de majo, p. 6 de la internacia parto, de Vilhelmo Lutermano