Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
POSTKONGRESA VOJAĜO en KUBO
de METZ_Zdravka  
29a marto 2018

TAKE 9 (la Tutmonda Amerika Kongreso de Esperanto) finiĝis la 17-an de februaro 2018, en Havano. Tuj post la fermo de la kongreso kaj post lasta fotado en kongreseja hotelo Panamericano, komforta aŭtobuso atendis jam la 28 kongresanojn, kiuj pasigos semajnon vizitante kvar urbojn en centra Kubo. Ĉiuj jam konis sin bone fine de TAKE, ĉar ni kune vojaĝis uzante la saman buson al kongresejo kaj reen en nia loĝkvartalo dum la tuta kongresa semajno.

Duonvoje, nia simpatia gvidanto Alberto proponis ke buso haltu kaj ke ni leviĝu, elaŭtobusiĝu, manĝetu dum kelka tempo en la regiono de Playa Giron. La nomo tuj vekis mian memoron pri la jaro 1990, kiam en Playa Giron nia familio partoprenis IJK-on. Tiame ŝajnis al mi ke ni vojaĝis longe de Havano, sed hodiaŭ la tempo pli rapide pasis.

La sabatan posttagmezon ni atingis la 500-jaran urbon Cienfuegos, ĉe la suda bordo de Kubo. Tie, tre rapide po grupoj dividitaj, ni ekloĝiĝis en privataj domoj kie ni ankaŭ matenmanĝis ĉe tiu gastiganta familio. Iom poste ni jam renkontiĝis ĉe indikita proksima restoracio, ĉar la vespermanĝoj estis ĉiam komunaj en restoracio.

Estis ankaŭ planite ke E-istoj de la vizitataj urboj venu renkonti kaj gvidi vojaĝantajn E-istojn por konatigi al ni la historion de iliiaj urboj. En Cienfuegos venis kvar geesperantistoj, de kiuj unu estis vera spertulino, ŝi multe sciis pri la urbo kaj pri historiaj informoj.

Ĉiuj ŝatis viziti malnovan fortikaĵon en Cienfuegos, promeni vespere sur la ĉefstrato Prado, viziti malnovan teatrejon, ĝui rigardante sunsubiron de belega teraso de malnova restoracio gustumante trinkaĵojn. Vere bela loko kaj bonega etoso.

Sekvan tagon ni atingis Trinidad. La urbon prezentis al ni Lazaro [1] kun la temoj, la sola esperantisto tie, kiu tuj la unuan vesperon grimpis monteton. Tie situis niaj dometoj, ĉar li volis ke ni sentu vesperan etoson de la urbo. Kantado, muzikado aŭdeblis de ĉiu korto kie estis restoracio. En unu ankaŭ ni sidiĝis post hora vagado kaj trinkis tipajn kubajn koktelojn : piña-colada, cuba libremojito.

La historia kono de Lazaro impresis nin ĉiujn. Li facile rakontis pri iama vivo de loĝantoj, pri religio kaj oriŝoj, pri sorto kaj vivo de sklavoj, pri iamaj loĝantoj de la insulo – la praloĝantoj. Ĝuste tiu lasta temo estis interesa, ĉar iuj pensas ke la historio de Kubo komenciĝis per alveno de Eŭropanoj.

La indiĝenoj vivis tie dum Hispanoj malkovris la insulon, sed ili estis tuj disigitaj, tiele malfortigitaj kaj ili malaperis iom post iom. Ni vizitis historian muzeon. Ĉe la fino de la vizito Lazaro montris al ni la foton de urbaj konsilantoj de Trinidad en 19-a jarcento. Tie ankaŭ lia praavo de patrina flanko estis unu de la membroj.

Lazaro vojaĝis kun ni, tagon poste, ĝis proksima valo de Sancti Spiritus, kie ni vizitis koloni-epokan lokon. Tie loĝis, laboris kaj suferis sklavoj. Ili laboris sur sukerkanaj kampoj, je ne homaj kondiĉoj. Fakte, ili estis konsiderataj kiel bestoj ĝis la jaro 1860, kiam ĉesis la sklavismo en Kubo. Ni vizitis lokon nomatan ’’muelilo’’ – ronda, ekstera konstruaĵo kun tegmento en kies mezo estis premilo de sukerkano. Mi havis eblecon mane turni muelilon, por iom aktori - esti unu de tri sklavoj, kiuj puŝis pezan, dikan stangon, rondirante en la sama cirklo. Post du tiaj turnoj jam komencis flui dolĉa suko. La tria sklavo kiu enmetadis sukerkanan tigon en muelilon, devis aliflanke de ĝi repreni presitan tigon de sukerkano kaj denove remeti sub premilon. La saman tigon sklavoj devis ĉiam denove remeti por premi ĝis lasta guto, dum restis nur fibra sukerkano. Tian sukon oni boligadis por ricevi melason kaj fine sukeron.

Ni poste trinkis la dolĉan sukon, miksitan kun glacipecoj. Estis vere bongusta refreŝigo. Ni adiaŭis Lazaron kaj li bondeziris al ni vojaĝantoj ankoraŭ interesajn kaj agrablajn momentojn.

Ni atingis la novan urbon Santa Clara, oni nomas ĉi urbon – urbo de Ĉe Gevara, la urbo kiu estis la centro de la revolucio de Kubo. En Santa Clara troviĝas muzeo kaj maŭzoleo de Ĉe. Ni nur preterpasis monumenton, la alvenantan posttagmezon, ĉar estis planite viziti ĝin sekvatage.

En ĵaŭdo ni unue vizitis fabrikon de kubaj cigaroj, kiujn oni mane faras dum 40 jaroj. Jes 200 laboristoj dum kvin tagoj prizorgas ke ĉiu cigaro estu tradicie bonkvalita ; unu persono komencas kaj finas la cigaron. Laboristo prenas tabakan folion unuope, metas ĝin por premi sub pezan premilon, poste prenas tiun glatan tabakfolion, eltranĉas laŭ necesa formo, plenigas folion per rulita tabako, jam antaue klasifikitaj. Ni havis la rajton observi tiujn lertajn manojn. Aliflanke de profesiaj laboristoj samtempe troviĝas lernantoj, kiuj ricevas daŭran instruadon ĝis pliperfektiĝo kaj poste enposteniĝo.

Ne nur dikeco, longeco kaj aromo de la cigaro gravas, sed ankaŭ maniero kiel ĝi brulas. Tial ĝi devas pasi precizan procedon ke ĝi plenumu sian normon laŭ sia nomo. Jes, ĝi devas havi perfektecon. Tion kontrolas spertulo, kiu kompreneble havas ilojn por la kontrolo.

Farado de tiaj cigaroj estas nur por eksterlando, ĉefe eksportataj al Eŭropo : Francio kaj Hispanio. [2] Pro la pluvo ĉiuj kuris aŭ rapidis al aŭtobuso.

Ni ankaŭ eksciis ke la muzeo pri Ĉe povus esti fermita pro la pluvo. Tamen, ni veturis tien kaj ĝuste tiun respondon ni havis kaj ni vere ne povis eniri. Je nia demando pri kialo, oni informis nin, ke dum pluvtago la humideco estas tiom alta kaj ĝi povintus damaĝi multajn dokumentojn kaj pro tio ili fermas la pordon al publiko, por ke ne damaĝiĝu paperaj dokumentoj.

Ni veturis al hotelo kaj poste havis liberan tempon por ripozi, aŭ viziti urbon. Kelkaj marŝis ĝis trajna stacio, kelkaj vizitis historian muzeon, galerion en la centro kaj ni simple iom vagis por senti la etoson de la urbo. Kiam noktiĝis, arboj de ĉefa placo pleniĝis je nigraj birdoj, tri malsamaj specioj (laŭ Normando) kiuj tiom laŭte kriis, ke oni malfacile povis aŭdi dum nia vespera promeno.

Matene je sunleviĝo, ni volis revidi la birdojn kaj kalkuli la nombron. Ili estis certe pluraj miloj, kiuj iom post iom forflugis.

Dum nia lasta mateno en Santa Clara ni nur havis tempon veturi ĝis la muzeo de Ĉe Gevara kaj almenaŭ fotiĝi antaŭ la monumento. Bedaŭrinde, ni ne plu povis viziti ĉi muzeon tiun vendredon. Ni devis forlasi la urbon pro longa vojaĝo kiu atendis nin ĝis Havano kaj atingi la urbon tagmeze. Ni havis buson por atingi Varaderon antaŭ la vespero. Geamikoj el Koreio havis posttagmezan flugon hejmen.

Jam estis tagmezo. Restis al ni pli ol 20 km ĝis Havano. Normando kaj mi akceptis la fakton ke ni devos ekvojaĝi nur je la 17-a horo. Alberto ĉiam facile adaptiĝis al iu nova situacio kiam la plano devus iom ŝanĝiĝi. En tiu rezigna momento, Alberto venis al ni kaj anoncis ke : junulo de KEA iris jam aĉeti busbiletojn, atendos nin ĉe busa stacidomo, nia postkongresa buso veturigos nin rekten tien, la junulo transdonos al ni biletojn kaj ni devos nur pagi al li kaj rapide enviciĝi por eniri buson je 13-a horo.

Alberto estis kiel anĝelo kiu solvis nian problemon maltrafi ĝustan buson. Ni feliĉis. Imagu, salutante postkongresajn geamikojn, ni devis rapidi. Ili ĉiuj estis ĉe siaj fenestroj por saluti nin. Kia bela fino, kvazaŭ rigardante filmon, sed ĝi ja, vere okazis al ni.

Alberto, veninte ĉe bushaltejo, tuj rekonis la junulon kaj prezentis lin al ni kaj poste ĉio iris glate. Loka aŭtobuso estis plena, tamen du lastaj seĝoj estis liberaj por ni.

Tiele, atinginte Varaderon, la suno estis sufiĉe alte. Ni rapide trovis nian gastejon, prenis ban-kostumojn kaj iris ludi en la mar-ondojn en agrable varma oceano. Varadero ofertas sablajn plaĝojn sur 35 km marborde. Sekvamatene estis jam tempo ke mi revenu al Montrealo post dusemajna restado en bela kaj varma Kubo, kiu havas - dise tra la lando - multnombrajn grupojn de aktivaj esperantistoj. Vere mi havis grandan plezuron ĉiam uzi esperanton kaj senti min komprenata en tiu verda kuba movado.

Zdravka METZ.