Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Kartvelio 1918-21 kiel nova mito pri “ora epoko”
de Nikolao GUDSKOV  
26a marto 2018

Nikolao Gudskov : Recenzo de la libro de Eric Lee, "La eksperimento. La forgesita revolucio de Kartvelujo 1918-1921".

Kartvelio 1918-21 kiel nova mito pri "ora epoko”

La libro de Eric Lee "La eksperimento. La forgesita revolucio de Kartvelujo 1918-1921” traktas kelkajn diversgrade forgesitajn historiajn eventojn el la epokoj de la 1-a kaj 2-a Rusaj revolucioj. La centro de la libro estas dediĉita al la memstara Kartvela popola respubliko dum la 2-a Rusa revolucio, kiun la aŭtoro opinias la plej aŭtentika ekzemplo de demokratia socialismo dum la tuta homara historio. Pri tio ni parolu pli detale, sed multe pli forgesita nuntempe estas alia epizodo, kiun la aŭtoro konsideras provludo al la ĉefaj eventoj – Guria respubliko, t.e. teritorio de popola memregado en unu distrikto de Kartvelio dum la 1-a Rusa revolucio.

Vere, la eventoj en 1905-a-06-a jaroj estis tiom buntaj kaj rapide ŝanĝiĝantaj sur grandega teritorio de la Rusia imperio, ke malgranda Guria distrikto proksime al la imperia rando plene perdiĝas en la memoro. Tamen tio, kio okazis tie, kiel insistas la aŭtoro, laŭ sia signifo kaj profundeco multe superas la faman Parizan komunumon de 1871. Tie la loka loĝantaro sukcesis establi memregadon kaj socian ordon, tre proksiman al elementa socialismo : la ĉefa gvida organo fariĝis ĉiusemajna popola kunveno en ĉiu vilaĝo, kaj ĝiaj funkcioj kunigis la leĝodonan, plenuman kaj juĝan branĉojn de la povo. El sporadaj popolaj tumultoj en 1902-04 jaroj en 1905 formiĝis forta strukturita respubliko kun armitaj sindefendaj taĉmentoj, kiun oni sukcesis subpremi nur per granda milita forto post sufiĉe longa ekzistoperiodo (multe pli longa kaj kun multe pli da pozitivaj atingoj ol de la Pariza komunumo…). Pli konscia kaj sinsekva la kamparana respubliko fariĝis pro intima kunlaboro kun la lokaj social-demokrataj komitatoj, kaj ne nur la kamparanoj lernis ion de la konsciaj marksistoj, sed ankaŭ la marksistoj multon lernis el la praktika agado de la ribelintaj kamparanoj – ankaŭ por la estonto, kaj, laŭ la opinio de la aŭtoro, la ĉefaj sukcesoj de la kartvelaj social-demokratoj dum la dua Rusa revolucio ŝuldas al la Guria instruo. Kaj inter tiuj sekvoj estis granda aŭtoritato de la socialdemokrata partio ne nur inter la urbaj laboristoj kaj intelektuloj, sed ankaŭ inter kamparanoj, kio en industrie ne tro evoluinta regiono estis precedenco ekskluziva. Mi nur notu, ke tiu ordo en Guria respubliko, kiun priskribas Lee, pli similas al idealoj de kamparanaj anarĥiistoj, ol al tiuj de marksistoj.

Kiam komenciĝis la 2-a Rusa revolucio de 1917, en Kartvelio, diference de kelkaj aliaj etnaj regionoj de la Rusia imperio, ne ekzistis fortaj separismaj tendencoj. Tamen, pro la eventoj en la ĉefurboj kaj centraj regionoj de la lando, pro komenciĝinta tie furioza civitana milito, Transkaŭkazio entute, kaj Kartvelio aparte, fariĝis izolita, kaj la sendependeco falis en manojn de ties gvidoroj sufiĉe neatendite. Kaj la povon en la lando kaptis la socialdemokratoj, kiuj havis netan subtenon de la loĝantaro de 70 ĝis 80 %. Havante tian subtenon, troviĝo de la socialdemokratoj ĉe la pinto de la potenco en la lando estas tute natura afero.

Necesas rimarki, ke influo de aliaj socialismaj partioj en Kartvelio estis preskaŭ neglektebla, same kiel kontraŭdiroj interne de la sola marksisma partio. Do, agado de socialistoj-revoluciuloj, bolŝevistoj kaj aliaj, malpli signifaj tendencoj, tie tute ne tiom gravis, kiel en la cetera teritorio de la Rusia imperio. (La etikedo “menŝevistoj”, kiun aplikis al ili rusiaj bolŝevistoj, ne estas tute ĝusta, ĉar ene de Kartvelio mem influo de bolŝevistoj estis ne tro signifa, kaj ili tie ne devenis el la iam komuna unueca partio, kiel okazis en Rusio. Bolŝevistoj venis al Kartvelio kiel jam formiĝinta aliloke ideologia tendenco.) Tiu ideologia kaj politika unueco permesis, kiel opinias la aŭtoro, krei en Kartvelio unikan eksperimenton pri establo en la lando sistemon de demokratia socialismo, imago pri kiu hantas antaŭ socialistoj dum jarcento, sed kiu neniam kaj nenie realiĝis – krom, kiel insistas E. Lee, en tiu transkaŭkazia lando dum tri jaroj.

La libro estas apologia rilate al la tiama kartvelia reĝimo kaj al ĝia ĉefo Noe Ĵordania (aliaj gravaj kartvelaj social-demokratoj, eĉ tiuj, kiuj ludis en certaj periodoj gravan rolon en Rusio, kiel Ĉĥeidze kaj Cereteli, estas nur sporade menciataj). La atingoj estas ofte troigataj, kaj la mankoj kaj misoj malpliigataj – tamen el la priskribitaj faktoj, se oni ne konsideras tiajn troigojn, eblas rekonstrui sufiĉe objektivan bildon.

Laŭ la aŭtoro, la reformoj, kiuj okazis en la Kartvelia demokratia respubliko dum ĝia ekzisto, havis ĝuste socialism-demokratian karakteron : ili strebis al justa solvo de agrikultura demando, kreo de miksita ŝtate-privata ekonomio, de liberaj eksterpolitikaj sindikatoj kaj subtenon de ĉiam kreskanta kooperativa movado. La Konstitucio, zorge ellaborita (kaj definitive akceptita nur en la lastaj tagoj de la memstara ekzisto de la demokratia respubliko) estis modela kaj plej evoluinta en ĉiuj demokratiaj vidpunktoj por tiu tempo. Estas ioma kontraŭdiro inter ebleco de ekzisto de demokratia socialismo en la lando, kie ¾ de la loĝantaro estis kamparanoj, kaj la industria evoluo estis en ĝerma stato. La reganta marksisma partio tion devis kompreni, kaj, evidente, ne akcelis tro la socialismigon de la tuta ekonomio, celante tion post signifa modernigo kaj industriigo. En tiu senco la kartvelaj social-demokratoj samopiniis kun bolŝevistoj en la periodo de NEP (Nova Ekonomia Politiko), kiu regis en la Soveta Rusio kaj USSR inter 1921 kaj 1928. En kio ili ja diferencis, estis sistemo de demokratiaj balotoj, kiu en Kartvelio en 1918-21 ĉiam ekzistis (nu, tamen, dum certa tempo la bolŝevistoj ja estis malpermesita partio !). Tamen, permesi opozicion en kondiĉoj de unupartia registaro kaj preskaŭ unupartia parlamento ne estas speciale aŭdaca demokratia atingo, ĝin tiuokaze eblas simple ignori …

La aŭtoro insistas pri humaneco de la kartvelaj social-demokratoj kompare al bolŝevistoj, pri principe paca karaktero de ilia regado. Nu, se temas pri skalo de kruelaĵoj dum la civitana milito en Rusio kaj eventoj en Kartvelio, tion diri eblas. Tamen la libro mem entenas faktojn, ke la kartvelaj social-demokratoj tute ne ĉiam estis nuraj humanistoj, sed tute pragmataj politikistoj, ĉar sen tio ili apenaŭ elvivus kiel ŝtatgvidantoj – tio videblas en iliaj rilatoj kun jen germanaj, jen britaj okupaciintoj, jen kun blanka armeo de Denikin (kaj tio ne estas riproĉo, nur konstato de la faktoj). Sed pli gravas iliaj militaj kunpuŝiĝoj kun najbaroj kaj internaj ribelantoj.

Pri la lasta afero necesas diri aparte. La plej mornaj epizodoj, priskribitaj en la libro, estas rilatoj de la social-demokrata registaro al la etnaj malplimultoj, fakte – kun tutaj regionoj, kie tiuj malplimultoj loĝis. Uzante kaj tiaman, kaj, des pli, modernan retorikon de la kartveloj, la etnaj konfliktoj en Kartvelio estis elvokitaj deekstere (legu : de rusoj). Nu, tiutempe la rusoj, okupiĝintaj pri intercivitana milito kaj spertantaj detruadon de ĉio en siaj teritorioj, apenaŭ povis kulpi pri iuj enmiksiĝoj en la internajn kartveliajn aferojn, sed la sama situacio, kiu elvokis strebon al sendependeco ĉe kartveloj, elvokis la samajn sentojn ĉe abĥazoj kaj osetoj, kiuj dum jarcentoj estis konsiderataj kiel ekspluatantoj kaj subpremantoj (en la Suda Osetio, ekzemple, la bienuloj-nobeloj estis kartveloj, kaj kampuloj – osetoj). Do, la klasaj konfliktoj ricevis evidente etnajn kolorojn, kaj strebo al emancipiĝo transformiĝis al naciaj ribeloj. Kaj la ribeloj estis subpremitaj senkompate, kiel atencoj kontraŭ la demokratia respubliko. Dum la sovetia epoko tiuj konfliktoj plejparte “brulis subtere” (kvankam iufoje pli akre riveliĝis), sed tuj post denova ricevo de kartvelia sendependiĝo en 1991 arde ekflamis… Ĝenerale, malsukceso pace solvi etnajn konfliktojn – malgraŭ ĉiuj belaj proklamoj en oficialaj dokumentoj – estis la ĉefa kaŭzo de pereo de la kartvela “eksperimento”, eĉ se ĝi vere en ĉiuj aliaj rilatoj estis ekzemplo de demokratia socialismo. Lee mem sendezire agnoskas, ke demokratia Kartvelio, ĵus liberiĝinte el imperiaj katenoj, tuj mem ekkondutis rilate al siaj malplimultoj, kiel malgranda imperio.

La plej dubindaj konsideroj de la aŭtoro estas lia analizo de kaŭzoj de la subita ĉeso de la ekzisto de la Kartvela demokratia respubliko kaj okupo de ĝi fare de la ruĝa armeo. Li opinias, ke tio estis propra iniciato de Stalin (helpe de Orĝonikidze), kaj nek Trocki, nek Lenin sciis pri ĝia komenco, kaj nur poste devis agnoski ĝin de facto. La afero ŝajnas stranga – Stalin printempe de 1921 ankoraŭ ne havis povon, kiu permesus al li lanĉi grandskalan militan operacion (ĉiopova diktatoro li fariĝis ne pli frue ol post 8 jaroj). Alia afero, ke Lenin povis komenci ĝin pro intenca misinformo, kiu troigis la militajn agojn kaj skalon de ribeloj en la regiono, kaj lanĉis ĝin por preventi pliintensigon de la konfliktoj. Ĉiuokaze, la ruĝa armeo treege facile, rapide kaj, ĝenerale, sen signifa sangofluo kaj granda rezisto, okupis la sendependan Kartvelion – kiun je unu jaro pli frue diplomatie agnoskis – kaj establis tie “sovetan potencon”. Aliaj landoj apenaŭ serioze tion protestis – ja neniu el ili Kartvelion agnoskis (la aŭtoro ne hazarde kun galo priskribas, ke la britaj komandantoj dum okupacio en 1919 rilatis al kartveloj kiel al sovaĝaj indiĝenoj), kaj en la Ligo de Nacioj ĝi ne estis reprezentita.

Mi opinias, ke facileco de la ruĝarmea okupo de Kartvelio eblis pro tio, ke en la popolaj amasoj la nacia sento ĝis la grado de nepra sendependeco dum nuraj 3 jaroj ankoraŭ ne plene enradikiĝis, kaj tiuj avantaĝoj, kiujn la sendependeco ĝis tiu momento donis – liberiĝo de kampuloj el bienuloj, libera mastrumado, ebleco pri eta kaj mezgranda entreprenado, kreado de kooperativoj ks. – ne plu estis malpermesata ankaŭ de bolŝevistoj, enkondukintaj post fino de la interna milito anstataŭ severa milittempa komunismo NEP-on. Kaj la klasa diferenco inter bolŝevistoj kaj socialdemokratoj, kiel sole regantaj partioj, ne estis tiom drasta, por ke oni risku sian vivon, defendante iun el ili. Cetere, granda parto de kartvelaj (kaj ne nur) social-demokratoj transiris al la bolŝevista partio post ties venko. Estis perdita la demokratia ordo – sed eĉ ĝi ankoraŭ ne ricevis ĉiujn formalajn trajtojn ĝis la fino de la ekzisto de la respubliko – ja Konstitucia asembleo akceptis la Konstitucion jam en Batumo, post fuĝo de la registaro el Tbiliso.

Cetere, la aŭtoro tre alte taksas ekskluzivajn demokratiajn kvalitojn de tiu Konstitucio de 1921. Vere, por sia tempo ĝi, verŝajne, estis tre bona. Kaj kiam en 1991 Kartvelio proklamis sendependiĝon, estis anoncita ekvalido de tiu Konstitucio. Sed … ĝi ial ne ekfunkciis normale, stabila potenco ne formiĝis, ekflamis etnaj konfliktoj … kaj en 1995 oni akceptis tute novan Konstitucion. Ĉu kulpas mankoj de la dokumento, aŭ simple la cirkonstancoj estis tiaj, ne tute gravas – tamen, se la Konstitucio vere estus tiom perfekta, la nova tute ne fariĝus bezonata (sufiĉus nur certaj ŝanĝoj).

Al mi ŝajnas, ke strebo trovi la idealan socion (kiel ajn ĝi nomiĝu – demokratia socialismo aŭ Regno de presbitero Johano – en iu politika praktiko de pasinto estas simpla nova provo krei miton pri iu ora epoko. Tamen tio ne estas afero nur vana – se ni fantazias pri aspekto de la ora epoko, ni komencas kompreni, kion ni ja reale volas havi !

Malgraŭ ĉiuj troigoj kaj prisilentoj, malgraŭ supertakso de iuj aferoj kaj subtakso de aliaj, la peno de Eric Lee rakonti pri la “Kartvelia eksperimento” estas interesega kaj stimulas meditojn pri la ĉefa temo – kial ĝis nun en landa skalo nenie sukcesis por longa tempo “demokratia socialismo” ? Eĉ se vere tiu sistemo, kiu naskiĝis en 1918-21 en Kartvelio estis ĝuste ĝi, kia sorto ĝin atendus en pli longa perspektivo (se ne venus la ruĝa armeo) ? Ĉu ĝi evoluus al io pli socialisma, aŭ Kartvelio poiomete transformiĝus al ordinara burĝe-demokratia lando, kie regas ĝenerale kapitalisma ekonomio, kiel okazis al pluraj landoj kun social-demokrataj registaroj ? Respondoj povas esti malsamaj, sed mem restarigo de la demandoj estas valora. Tial apero de la libro en Esperanto estas grava por internacia publiko, kiu interesiĝas pri socialismo, marksismo, demokratio, anarĥiismo kaj etnaj interrilatoj en ties ligo kun ĉiuj supraj aferoj.

Kaj fine kelkaj vortoj pri la Esperanta teksto. Bedaŭrinde, en ĝi estas multe da tajperaroj, inkluzive preterlasojn de vortoj kaj eĉ plenaj frazoj, kio iom stumbligas la legadon. La traduko mem estas flua kaj klara, sed ĉi tie indas fari jenan rimarkon. Ĉar esperantigis la libron grupo sub gvido de Renato Corsetti, evidentas, ke ĝi estas farita en la “bona lingvo”, do, la landoj havas nomojn aŭ kun sufikso –uj- (Kartvelujo), aŭ tute ne havas indikojn (do, oni devas konjektadi, kion signifas la vorto “Kaŭkazo” – ĉu montoĉenon, ĉu landon, en kiu troviĝas la montoĉeno kun tiu nomo ?). Forigo de neologismoj atingas tiun gradon, ke anstataŭ la zamenhofa vorto “teroro” (kiu signifas certan politikan rimedon) estas uzata “teruro” (kiu, tamen, estas ja homa sento). Samtempe, la tradukistoj senhezite uzas la neologismon “ostaĝo” anstataŭ tute komprenebla fundamenta “garantiulo”, ks. Mi ne opinias ĉion tion gravaj mankoj, simple notas, ke intensa strebo al “bona lingvo” ne ĉiam kondukas al plene sinsekvaj rezultoj.

Nikolao Gudskov

Eric Lee. La eksperimento. La forgesita revolucio de Kartvelujo 1918-1921. Tradukita el la angla de Renato Corsetti ka. Monda Aembleo Socia (MAS), 2017. 248 p. ISBN 978-2-36960-117-3 (MAS-libro n-ro 200)