Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Kial la Tutlanda Asocio de la Pafilo havas tiom da potenco en Usono ?
de Sergio ALEJANDRO GÓMEZ  
12a marto 2018

Sergio Alejandro Gómez La 27-an de februaro 2018

Kiam okazas pafado en Usono – bedaŭrinde ili estas ĉiam pli mortigaj kaj oftaj – la Tutlanda Asocio de la Pafilo (TAP) fariĝas novaĵo kaj ricevas kritikojn pro sia fervora subteno al armilportado. Poste la tempo pasas kaj ŝajne neniu tro atentas ĝis tragedio denove batas la landon.

Ĝuste tio okazis la pasintan 14-an de februaro post atako en la lernejo Stoneman Douglas en Florido, kiam mortis 17 homoj kaj estis vunditaj 20 pro pafado per atakfusilo AR-15.

La kampanjo en la gazetaro estas intensa, sed ne malsimila disde tiuj en antaŭaj okazoj. Tio estas ripetiĝanta situacio, kie la TAP sukcesis ĉiam venki. Tamen, kial tiu organizaĵo estas tiom potenca kaj influhava ?

Ĝia historio komenciĝis en la fino de la usona civila milito, kiam la kolonelo William C. Church kaj la generalo George Wingate fondis asocion por klopodi grandskale eviti la celmistrafojn de la antikva norda armeo, kiu estis malpli sperta ol la sudaj malamikoj.

La generalo Ambrose Burnside, kiu poste agadis kiel guberniestro en Rhode Island, kaj senatano, estis la unua prezidanto de TAP. De tiam kaj ĝis la nuntempo estas nenombreblaj la politikistoj kaj altranguloj havantaj fortajn rilatojn kun la organizaĵo, kio multobligas ties influon. Naŭ usonaj prezidintoj membras en ĝi, kaj famaj aktoroj kiel Tom Selleck kaj Whoopi Goldberg publike subtenas ĝin.

Kvankam ĝiaj komencaj celoj centriĝis en ĝusta uzado de la armiloj kaj instigo al ĉasado, jam en la 20-a jarcento la estroj konstatis la gravecon influi la politikan spacon de la lando, kie populariĝis la reformado en rilato kun la armilposedo pro la notinda kvanto da perfortaĵoj ligitaj al armiloj.

En la plimulto de la progresintaj landoj estis tiurilate aplikataj striktaj leĝoj dum la lastaj jardekoj, kaj nun la kvanto da viktimoj tie estas notinde pli malgranda kompare kun tiu de Usono.

Ĉu la Dua Amendo rajtigas la membrojn ?

La origino de la tuta polemiko koncerne la armilojn en Usono estas en rilato kun 25 vortoj aldonitaj al la Konstitucia Ĉarto en 1791, kiel parto de la Rajto-Deklaro.

„Ĉar necesas armeo bone ordigita por la sekureco de libera ŝtato, oni ne rompos la rajton de la popolo posedi kaj porti armilojn”, diras la tiel nomata Dua Amendo.

La TAP firme sekvis la laŭliteran interpreton de teksto skribita antaŭ pli ol du jarcentoj, sen teni en konsidero la ŝanĝiĝon de la cirkonstancoj.

Pluraj fakuloj substrekas ĝian malfirmecon. Unue, la nocio „popolo” de la tiel nomataj patro-fondintoj estis notinde limigita, ĉar ĝi inkludis nek la sklavojn kaj en kelkaj okazoj ankaŭ ne la virinojn.

Krome, la TAP mem senhezite helpis mastrumi la armiluzadon, kiam la reorganiziĝanta „popolo” estis la nigrulaj komunumoj de la Nigraj Leopardoj en Kalifornio. La konata Protokolo Mulford – nomata laŭ la nomo de la leĝisto, kiu ĝin prezentis por limigi la uzadon de armiloj en publikaj lokoj – estis aprobita de la tiama guberniestro Ronald Reagan en 1967, kvankam li mem estis fervora apoganto de la Dua Amendo.

Same, la termino „armiloj” konstante ŝanĝiĝas, kaj multaj homoj sin demandas ĉu la Konstitucio subtenas la individuan rajton posedi atakpafilon, kies uzado estas milita, aŭ „ciferecarmilon” de la nova cifereca erao.

En kvin el la lastaj plej mortigaj pafadoj, inkluzive de tiuj en Florido kaj Las Vegas, ĉefrolis iu AR-15, kiu estas duonaŭtomata atakpafilo tre ŝatata en Usono.

Nikolas Cruz – la 19-jara junulo, kiu faris la atakon en la lernejo Stoneman Douglas – leĝe aĉetis la armilon, kvankam li havis historion de perforto kaj malstabilan sintenon en la sociaj retejoj.

En la lastaj jaroj estis multaj leĝaj iniciatoj por malpermesi la uzadon de tiaj pafiloj, sed tio ne estas nova afero. En 1994, dum la regado de Clinton, la parlamento aprobis leĝon, kiu malpermesis uzi pafilojn kiel AR-15 dum dek jaroj. Tamen, la industrio manipulis por daŭre vendi tiajn objektojn kun alia aspekto.

Fine, en 2004 la leĝo ne plu aplikiĝis kaj ĝi ne estis renovigita. Nun kelkaj leĝistoj, kiel la demokrata senatano el Kalifornio S-ino Dianne Feinstein, klopodas aprobi malpermeson uzi specifajn tipojn, laŭ leĝo pli strikta ol tiu de 1994. Inter aliaj detaloj, ili klopodas malpermesi tiujn armilojn, kiuj havas militajn funkciojn kaj ŝargilojn kun pli ol dek kugloj.

Tamen, la politika premado de TAP klopodas centri la atenton en la antaŭaĵoj kaj mensa malsano de la atakantoj, kaj en tion la TAP-anoj sukcesis engaĝi la prezidanton Donald Trump. Tiu agado estis la strategio de TAP en la pasintenco, kaj ĝi funkciis.

La TAP-anoj estas pli influaj ol sia mono

Nur en la pasinta jaro TAP elspezis pli ol 50 milionojn da dolaroj por influi la agadon de la politikistoj kaj helpi tiujn, kiuj subtenas ĝiajn ideojn.

La plej granda parto de tiu mono iris al la nuna prezidanto Donald Trump, kies sintenoj en la kampanjo estis multe pli malfortaj ol tiuj de lia demokrata kontraŭulo Hillary Clinton.

La prezidonto ricevis eĉ la formalan subtenon de la organizaĵo okaze de la elektoj. Li laste taksis „grandaj patriotoj” la gvidantojn de TAP, kio estigis malkontenton en la liberalaj sektoroj pro la individueca sinteno en rilato kun temo tre grava por ĉiuj civitanoj.

La senatano el Florido Marco Rubio estas alia homo, kiu ricevis grandajn monsumojn (3,3 milionojn da dolaroj, laŭ kelkaj fontoj) kaj lia agado malprestiĝigas lin okaze de la tragedio en Stoneman Douglas.

Sed la influo de tiu ĉi organizaĵo ne estas pravigebla nur per la monujo, kiu estas pli malgranda ol tiuj de aliaj politikaj premgrupoj kun pli malgrandaj rezultoj.

La TAP sukcesis havigi al si gravan pozicion en la vivo de la usonanoj, asertas la fakuloj, kaj fari vivstilo la portadon de armiloj. La organizaĵo publikigas diversajn gazetojn kaj okazigas eventojn en la tuta lando. Ĝi malfermis eĉ interretan kanalon kun propra enhavo, kaj ĝi planas malfermi kablan, por konkuri kun la „mensogoj” de agentejoj kiel CNN, laŭ diroj de la TAP-estroj.

Sur tiu vojo la TAP-anoj kreskigas la rankorojn de grandaj sektoroj de la usona loĝantaro kontraŭ la politikistoj, kaj ili certigas al la loĝantoj, ke posedi armilon estas la nura maniero defendi sin kontraŭ la „diktaturo de Vaŝingtono”.

Tiuj, kiuj voĉdonis por Donald Trump en la lastaj elektoj – blankuloj kun malalta eduknivelo – estas la celoj de la Asocio.

La TAP havas liston de taksoj por politikistoj, kiu enhavas registrojn de A ĝis F (A estas la plej bonaj kaj F la plej malbonaj), kaj kiu estas disdonata al la membroj. Ĝi utilas kiel ŝanĝomono okaze de elektoj. Rubio, ekzemple, havas A+, kiu estas la plej bona takso.

„Ni ne sukcesos sen la senhaltaj klopodoj kaj horoj da servado fare de ĉirkaŭ kvin milionoj da membroj”, legeblas en la retejo de TAP.

En la lastaj tagoj pluraj gravaj kompanioj en Usono rezignis la rilatojn kun TAP, kiel flanko de civila movado gvidata de junaj lernantoj de Florido. La movado postulas, ke „Neniam plu” okazu epizodoj kiel tiu de la 14-a de februaro.

Tamen, malmultaj kredas, ke la puŝo sufiĉos por malaperigi unu el la plej antikvaj kaj plej bone strukturitaj usonaj organizaĵoj.

La tiama voĉisto de Bill Clinton, George Stephanopoulos, resumis per unu frazo la potencon de TAP : „Ili estas bonaj knaboj ; ili alvokas siajn membrojn ; ili verkas ; voĉdonas ; pagas siajn impostojn. Kun la paso de la tempo ili plenumas siajn volojn”.

Intertempe la ceteraj usonanoj rigardas la horloĝon kaj atendas la venontan tragedion.

Kelkaj indicoj

500 000 dolaroj estas la prezo de pafilo AR-15 en Florido. Tio estas preskaŭ la duono de la prezo de la lasta iPhone en Usono.

En 5 el la 6 plej mortigaj pafadoj en la lastaj jaroj ĉefrolis iu AR-15.

18 jaroj estas la leĝa aĝo por posedi AR-15. Tamen, oni devas havi pli ol 21 jarojn por alkoholumi en drinkejoj en la plimulto el la usonaj ŝtatoj.

5 milionoj membras en TAP, laŭ asertoj de la organizaĵo, kvankam kelkaj analizistoj konsideras, ke la kvanto estas troigita.

200 milionoj estas la kvanto de armiloj supozate ekzistantaj en Usono. Kelkaj konsideras, ke ili estas pli ol 300 milionoj.

Sergio Alejandro GÓMEZ.

Elhispanigita de Norberto Díaz Guevara

fonto : http://www.granma.cu/el-mundo-a-con...