Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Linukso - ĉu komunumo de komunistoj ?
de Vilhelmo Lutermano  
13a januaro 2006

Linukso - ĉu komunumo de komunistoj ?

Kiel Majkrosofto kredas diskreditigi la liberprograman komunumon

(Sendita de demon vendrede, la 14-an de januaro 2005, je 7:29)

SE KREDI LA ĴUSAJN eldirojn de Bill Gates, tiam la malferm-fonta komunumo (angle Open-Source-Community) konsistas el aro da modernaj komunistoj.

Estas sufiĉe konate, ke la Microsoft-ĉefo Steve Ballmer ne havas multajn pozitivajn sentojn pri la libera komunumo. Jen la defendantoj de tiu komunumo ne kredas je intelekta proprieto, jen ili alproprigas al si la laboron de iuj aliaj, kaj jen ili parazitas. Krome, Ballmer vidas en la libera programaro nur modan fenomenon kiun necesas venki, ĉar laŭ tiu manaĝero, libera programaro ne kapablas antaŭeniĝi tiom kiom kapablas Microsoft Vindozon.

Sed ke ne nur Ballmer havas malbonan opinion pri la komunumo, atestas intervjuo kun Bill Gates ĉe CNet. Demandite pri lia rilato al programpatentoj, Gates respondis laŭsence : « Mi dirus, ke pli ol iam ekzistas en la mondo ekonomiaj sistemoj kiuj kredas je intelekta proprieto. Ekzistas nur malmultaj komunistoj en tiu ĉi mondo. Tamen ekzistas nova speco de komunistoj, kiuj ŝatus seniĝi je la sprono por muzikistoj kaj filmistoj kaj programar-produktistoj sub diversaj formoj. Ili ne kredas ke tiu sprono ekzistu », tiel Gates.

Tuj respondis komentistoj, kiuj ne volas egaligi la komunumon kaj la opinion pri libereco de programaroj kun komunismo. « Bill Gates kredas ke mi estas komunisto », resumas Bill Thompson, komentisto de BBC-News. Thompson neas la eldiron de Gates kaj aldonas, ke Microsoft, pro pluraj kialoj, havas la intereson domini kaj difini la estonton de la teĥnologio. Por tio, la entrepreno volas uzi praktikon de patentoj, kiu ekskludas konkurentojn kaj cementas la statuson de la firmao. La vizio de Microsoft estas ĉe tio, laŭ Thompson, la dominado de la merkato kaj kontrolado de la kompleta cifereca enhavo kiel muziko, filmoj, ludoj kaj aliaj formoj de ciferecaj datenoj.

Ankaŭ Wired demandas sin, kion pensi pri la eldiroj de Gates. La intervjuo, laŭ ĝi, atestas, kiom malproksima Gates estas de la granda kaj daŭre kreskanta komunumo. Lawrence Lessing, profesoro pri juro ĉe la renoma Stanford-universitato kaj prezidanto de Creative Commons, povas nur elire el konfuzo inter « komunumanoj » kaj « komunistoj ». Creative Commons estas organizo, kiu propagandas « racian kopirajton ». Intelektaj verkoj estu protektataj, sed ne por ĉiam aŭ por neproporcie longa tempo. Celo estas fortigi la libere disponeblan komunan intelektan proprieton kaj malhelpi, ke tiu povu esti monopoligita de firmao aŭ organizo.

La komunumo reagas al tiuj akuzoj senemocie kaj humure, eĉ se Thompson donas al ĝi apartan rangon. Ja neniu volas estonte legi reklamon kiel « Where do you want to go today ? - but get permission from Microsoft first [Kien vi volas iri hodiaŭ ? - sed unue akiru permeson de Majkrosofto] ».

Informo : zdnet.co.uk

Elgermanigita de Monda Asembleo Socia (MAS) -vl