Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Nova nomo por malnovaj strategioj kontraŭ Kubo : "fake news"
de Alejandra GARCÍA  
11a marto 2018

La kreskado de falsaj informoj en la gazetaro kaj en la sociaj retejoj klopodas fortigi gazetarajn, politikajn kaj diplomatajn ĉirkaŭbarojn kontraŭ Kubo. La rapideco de la kontraŭmensoga reago hodiaŭ estas pli grava ol iam ajn.

Alejandra García La 8-an de marto 2018

La 14-an de aprilo 2016 raporto de la hispana novaĵagentejo EFE informis la mondon pri konfisko de 401 kilogramoj da kokaino en la haveno de Colón, Panamo, troviĝantaj en kontenero veninta de la havana haveno de Mariel, kaj kies fina celo estis Belgujo.

Post la koncernaj esploroj – kontrolo de radiologiaj bildoj, kaj aliaj procedoj establitaj por la inspektado de konteneroj – la Ĝenerala Doganejo de Kubo firme neis, ke dum ĝia restado en kuba teritorio tiu kontenero havis narkotaĵojn en sia strukturo aŭ en la metalaj ujoj, kie vere estis nur mielo.

La agentejo EFE raportis la respondon de Havano, sed granda plimulto de la gazetoj, kiuj tri tagojn antaŭe abunde prikomentis la novaĵon „Panamo konfiskas 401 kilogramojn da kokaino veninta de Kubo kaj celanta Belgujon”, ne sekvis la novan novaĵon.

Kelkajn monatojn antaŭe, la 18-an de oktobro 2015 la Ministerio pri Eksteraj Aferoj de Kubo neis la asertojn de kelkaj gazetoj pri la supozata ĉeesto de kubaj militistoj en Sirio, kiu havas civilan militon de antaŭ preskaŭ unu jardeko. En la oficiala deklaro de la Ministerio oni neas la informon malserioze diskonigitan unue de la usona televidĉeno Fox News kaj poste de aliaj komunikiloj.

La kutimo intence diskonigi falsajn novaĵojn – fenomeno konata kiel fake news – multobliĝis en la lastaj tempoj, kiam la komunikiloj havas pli da kapablo je diskonigo kaj rapideco.

La falsa novaĵo pri supozataj „sonatakoj” kontraŭ diplomatoj de la usona ambasadejo en Kubo, kiu en la lastaj monatoj havis vastan reeĥon, estas alia klara ekzemplo.

Kvankam kubaj sciencistoj publike refutis la eblon de tia atako, ne malmultaj usonanoj kredas, ke Kubo uzis sonarmilojn, kiuj preter realeco ŝajnas elmetitaj el filmo de James Bond. Tiu sinteno sekvas de la diroj de la usonaj amaskomunikiloj.

Tamen, tiu ĉi situacio ne estas nova. Dum pluraj jarcentoj Kubo estas celo de operacioj de informtoksiĝo, kiel strategio por politika kaj socia malstabiligo.

La eksplodigo de la militŝipo USS Maine, la 15-an de februaro 1898 en la havana haveno, estas eble la plej antikva ekzemplo de fake news uzata kiel motivo por milita interveno fare de Usono, kaj per ĝi la najbara lando komencis la nuntempan imperiisman ekspansion. La ŝipo estis intence dronigita por pravigi oportunisman militon de Usono kontraŭ Hispanujo, kiam la kubaj batalantoj por la sendependeco estis proksimaj liberiĝi de la kolonia regado en la insulo.

Per tiu ĉi „novaĵo” por la unua fojo aperis infografiaĵo, kiam William Randolph Hearst, potenculo de la sensaciisma gazetaro, decidis kunigi al la raporto tutpaĝan desegnaĵon de la brulanta ŝipo Maine, kun la celo kiel eble plej multe dramigi la novaĵon. De tiam la uzado de bildoj estas unu el la teĥnikaj rimedoj, kiuj multe pli instigis la fake news, ĉar ili faras kredebla la informon.

La potenco de la „fake news” en la sociaj retejoj

La alveno de la sociaj retejoj tre multobligis la efikon de la mensogo damaĝante la informmastrumadon de la tradiciaj komunikiloj. Fakuloj asertas, ke post du jaroj laŭ la nuntempa ritmo 50 % de la novaĵoj en la sociaj retejoj estos falsaj.

„Nun oni jes povas paroli pri rimedoj vere amasaj kaj facile uzataj”, klarigas Pablo Sapag, instruisto pri Historio de la Reklamado, en la Universitato Complutense de Madrido.

„Ĉar la ĵurnalismo mem iom malprogresis – aldonas Sapag – tiuj, kiuj uzadis la novajn teĥnikojn por aliaj celoj venkas. Tiu ĉi epoko estas epoko de progreso de la reklamado en tiu senco”.

Tion dirante per aliaj vortoj, la tempoj de photoshop, la lumfiltriloj kaj la sociaj retejoj kreis en la interreta navigantaro kutimon vidi kun malgranda kritikemo preparitajn fotojn. Oni ĝenerale akceptas la ideon, ke en la erao de Fejsbuko oni demokratiigis la informon, sed vere kadre de la superabundeco de realaj kaj ne-realaj datenoj la reklamado estas la plej efika afero, ĉar ĝenerale oni ĝin faras profesie. Tiuj kun kapablo pagi kampanjon ne estas la individuoj, sed la registaroj kaj la organizaĵoj, kiuj interesiĝas pri la ekonomia aŭ politika profito de iu ideo.

Abundas la ekzemploj. Dum kelkaj jardekoj niaj ĉefaj gvidantoj estis celoj de tiuj ĉi kampanjoj ellaboritaj ĝuste por konfuzi la loĝantaron, kaj nun tiuj kampanjoj libere vastiĝas en la sociaj retejoj kaj foje sukcesas atingi ankaŭ la stratojn.

Tiu estas la okazo de supozata malkresko de la indico pri monŝanĝo en CADECA [1], ĉar tiu falsa informo rulis en Sancti Spíritus en aprilo 2016. Post kresko de la kvanto da homoj alirantaj bankojn en tiu urbo, funkciuloj de tiuj institucioj klarigis al la loĝantaro, ke estis neniu modifo en la monŝanĝa politiko.

Krome, ekrulis en la retejoj la falsa diro pri ŝanĝiĝo en la Leĝo 105 pri Sociala Sekureco en Kubo, kiu validas de la jaro 2009, kaj tio estigis maltrankvilecon en la loĝantaro.

La pasintan 11-an de novembro la Ministerio pri Edukado neis la eblan fermon de la Antaŭ-Universitata Instituto de Sciencoj „Vladimir Ilich Lenin”, kiu estas unu el la lernejoj plej famaj en Kubo. Tio okazis post la momento, kiam multaj interretaj navigantoj esprimis maltrankvilon pri tio.

La vic-ministro pri Edukado S-ino Margarita Mc Pherson neis la dirojn pri fermo de tiu instituto, per komento en sia fejsbuka profilo la 7-an de novembro 2017, kaj ŝi klarigis, ke „ĝi ne nur ne malaperas, sed oni alĝustigas la spacojn de dormoĉambroj kaj klasoĉambroj tenante en konsidero la nuntempan kaj estontan matrikulojn”.

Duonveroj, onidiroj kaj falsaĵoj kunekzistas en universo, kie la fake news havas klik-rapidecon. La instituciaj fontoj kaj la ĵurnalismo devas nun kuniĝi pli forte ol iam ajn por rapide nei tiujn novaĵojn, kiuj ŝajnas kaj aŭdiĝas realaj. La oportuna informo plu estas la nura vakcino kontraŭ la disvastiĝo de la mensogo, tiu viruso damaĝanta la hodiaŭan mondon.

elhispanigita de Norberto Díaz Guevara fonto : http://www.granma.cu/cuba/2018-03-0...