Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Udo Ulfkotte mortis
de Jan Fleischhauer  
15a januaro 2018

Der Spiegel, 2018-01-14

La kontestata aŭtoro kaj politika aktivulo Udo Ulfkotte mortis. La ĵurnalisto, antaŭe ĉe la Frankfurter Allgemeine Zeitung (FAZ), lastan vendredon 56-jara mortis pro korinfarkto. Unu el liaj plej konataj libroj estas „Aĉetitaj ĵurnalistoj” (originale : „Gekaufte Journalisten”). Li aperis ĉe manifestacioj de la [ekstremdekstra kaj rasista partio] Pegida kaj estis unu el la plej unuaj kiuj deklaris la Islamon malamiko.

La SPIEGEL-redaktisto Jan Fleischhauer portretis Ulfkotte en junio de 2015. En la sekvo ni denove publikigas tiuj portreton. Foje Udo Ulfkotte estis en Afriko kune kun la federacia prezidanto Roman Herzog. Vespere li en drinkejo konatiĝis kun iu, kiu konatigis al li la planon elĉieligi per raketo la prezidantan aviadilon dum ĝia pluflugado al Etiopujo. Laŭdire la ribeluloj jam estis lokintaj la koncernan pafaparaton ĉe la limo en la ĝangalo. Ulfkotte laŭvorte kredis tiun ulon.

Sekvamatene li aperis pala pro zorgo en la registiĝa halo. Kiel bona raportisto, kia li estis, li ankoraŭ estis forsendita raporton pri la okazonta katastrofo. Tiel la mondo almenaŭ scios, ke li estis ĉiam pli rapide kaj pli bone informita ol la konkurenculoj.

La kolegoj, kun kiuj la redaktisto sendita de la „Frankfurter Allgemeine” kundividis sian scion, ridante fajfis pri la averto. La fakton, ke la flugmaŝino horojn poste sendifekte alteriĝis en Adis-Abebo, li atribuis al la favora providenco.

Sekretaj planoj de la federacia registaro

Oni povas diri pri Ulfkotte ion ajn, sed kun li oni neniam enuas. Ĉiam li ie kaptis ion, kio sonas tiom aŭdaca, ke oni apenaŭ emas kredi tion. Se ne estas sudanaj ribeluloj sur militpado, pri kiuj li povas raporti, tiam li tutcerte liveras ion novan pri la retoj de la ĝihadistoj, kiuj subfosas Germanujon, aŭ pri la sekretaj planoj de la federacia registaro elmeti la landon al la internaciaj nutraĵkonzernoj.

Senŝerce : Ulfkotte estas konvinkita, ke la federacia kancelierino kaŝe laboras por subfosi la propran provizadon de la Federacia Respubliko je nutraĵoj. En kazo de krizo la nutraĵrezervoj sufiĉos nur por tri ĝis kvin tagoj, laŭ liaj kalkuloj. Tio ne povas lasi trankvila iun kiel lin.

En la manoj de Ulfkotte eĉ la germana ĵurnalismo fariĝas atentostreĉa temo. Kiu estus pensita, ke per libro pri la ĉi-landa gazetara pejzaĝo eblas fari furorlibron ? „Aĉetitaj ĵurnalistoj” nomiĝas la libro, kiu jam de 18 semajnoj troviĝas en la SPIEGEL-listo de aktualaj furorlibroj. La eldonejo vendis pli ol 120.000 ekzemplerojn, jen sukceso kiun atingas nur malmultaj nefikciaj libroj. Kvankam eĉ ne aperis normala recenzo. La sola ĵurnalisto pri komunikiloj, kiuj ĝis nun trovis la libron de Ulfkotte inda je detala recenzo, estas Stefan Niggemeier, kaj li malkonsilis aĉeti ĝin, ĉar la plej multaj informoj ne rezistas al kontrolo, li skribis.

Taskanto ĉe CIA kaj Wall Street

Por ĉiuj, kiuj ankoraŭ nenion aŭdis pri „Aĉetitaj ĵurnalistoj”, jen la resumo : La gazetara ĵurnalistaro laboranta ĉe la tiel nomataj altkvalitaj komunikiloj, envere estas korupta amaso de monprenantoj, kiuj sisteme mensogas kaj trompas la publikon. Anstataŭ servi al siaj legantoj, la membroj de tiu mizera kasto skribas laŭ la plaĉo de siaj sekretaj taskantoj ĉe la CIA kaj Wall Street. En la mondo de Ulfkotte ĉiam ekzistas iu, kiu en la fono tenas la fadenojn en sia mano. En tiu ĉi kazo tiu estas la usona financa elito, kiu tra la sekretaj servoj kontrolas la publikan opinion. Tio sonas, mi koncedas, iom tro streĉita. Aliflanke : Tiu viro dum 17 jaroj laboris ĉe la „FAZ”, la enkarniĝo de la germana altkvalita gazeto. En la redaktejo li kompetentis interalie pri la sekretaj servoj, ekde antaŭ nelonge li denove el tio ricevas ĉiumonate monon en formo de entreprena pensio.

Kio okazis, por ke iu al sia branĉo ĝenerale kaj al la eksa dungisto speciale deklaras la militon ? Kiu legis la libron „Aĉetitaj ĵurnalistoj”, tiu scias, ke la situacio estas nenie tiom aĉa kiel precize ĉe la „FAZ”. Efektive la libro estas en esencaj partoj regulado de kontoj kun la frankfurta tradicia gazeto.

Loĝdomo kiel fortikaĵo

Ne tiel facilas iri al Ulfkotte, sed ĉio alia estus seniluziiĝo. Li ne troviĝas en la telefonlibro. Ankaŭ ne eblas simple veturi al li, ĉar li tenas sian loĝlokon sekreta. Akceptulino ĉe lia eldonejo rekomendas, ke oni prefere lasu tie telefonnumeron.

„Ni vivas en la arbaro sur aŭtarcia tereno”, diras Ulfkotte ĉe kontaktiĝo. Nur la pastro kaj la urbestro scias, laŭ li, kie li loĝas. La domo estas konstruato en lago, kun propra provizo je kurento kaj akvo. Kiu volas proksimiĝi al li ne rimarkate, tiu devos unue super metrojn altan barilon kaj poste iri tra anseraro. Anseroj alarmas pli bone ol hundoj. Unu el la libroj, kiujn Ulfkotte verkis post sia eliro el la ĵurnalismo, temas pri la demando kiel transvivi la venontan mondmiliton. La transformado de la loĝdomo en fortikaĵon evidente estas antaŭkondiĉo por tio.

Ulfkotte disponas pri la impresa kapablo prezenti la plej aventurajn aferojn en ĉiutaga tono. En januaro li fariĝis 55-jara, sed li aspektas mirige knabeca. Lia emo al brita aspekto subtenas la impreson de iom pliaĝinta korporacia studento.

Kiu atendas renkonti iun, ĉe kiu oni vidas lian frenezon, tiu seniluziiĝos. La sole okulfrapa manio estas lia rapida koleriĝo. Ulfkotte estas sentema koncerne bruojn. Se ie aŭdeblas muziko, li tuj petas mallaŭtigi aŭ prefere elŝalti ĝin. Tio okazas ankaŭ en publikaj lokoj. Ĉar li rendevuas nur en ĝenerale alireblaj spacoj, ĉia renkontiĝo kun li estas ligita kun la danĝero pli malbonigi lian jam sen tio delikatan sanon.

Multspeca historio de malsano

Sano estas granda temo. Ulfkotte antaŭzorge komunikas, ke li „lastatempe transvivis plurajn korinfarktojn”. Aldoniĝas la sekvoj de grava ski-akcidento, la postsekvoj de kapvundiĝo ricevita ĉe falo sur ŝtuparo, malbone kuracita tropika malario kaj la malfruaj sekvoj de venengasa damaĝo de la pulmo, kiu ĝis hodiaŭ malfaciligas al li la spiradon. Ankaŭ la kerno de lia libro estas historio de malsanulo. Koncerne subaĉeteblon, per kiu Ulfkotte reklamas, la afero restas sufiĉe superrigardebla. En Omano dum redakta vojaĝo li lasis Emiron pagi lian kurson de subakviĝo, aldoniĝis kelkaj hotelfakturoj, kiujn li ne pagis mem. Pri la subaĉeteblo de kolegoj li povas nur supozi. Tie, kie la afero konkretiĝas, li restas ĉiam ree ĉe siaj propraj deliktoj.

Se oni volas paroli kun li pri tio, li tuj aliras sian veran temon. La vera fiaĵo estas laŭ li, ke liaj engaĝiĝoj kiel ĵurnalisto unue ruinigis lian sanon kaj ke li poste estis krome mistraktita, kiam li jam ne estis tiel laborforta. La historio, kiel la „FAZ” misuzis lin en la irana-iraka venengasa milito, prezentiĝas jene : En julio de 1988 la redaktejo sendis lin al Bagdado. Dum vizito de la fronto li trafis en atakon de mustarda gaso, kiun li transvivis nur pro multe da bonŝanco kaj kun damaĝita pulmo. Kelkajn monatojn poste la kuracistoj konstatis Hodgkin-limfo-kanceron. Ili taksis lian pluvivadon je ne pli ol tri semajnoj. La fakton, ke li kontraŭ-atende venkis la malsanon, Ulfkotte atribuas al sia decido konsekvence rifuzi la konsilon de la kuracistoj.

Emo por Afriko kaj la Proksim-Oriento

Berthold Kohler, la eldonisto ĉe la „Frankfurter Allgemeine” respondeca pri politiko, foje ironie demandis, ĉu necesas esti freneza por labori ĉe la „FAZ”. Aŭ ĉu oni freneziĝas, se oni iom longe laboras por tiu gazeto. Pri Ulfkotte ĉiukaze ĉiuj samopinias, ke en neniu alia redaktejo li trovintus tiom longan dungotempon kiom ĉe la frankfurta gazeto.

La „FAZ” havas la reputacion de fera seriozeco, sed por tiuj, kiuj laboras ĉe ĝi, ĝi estas ankaŭ loko de libereco, kie oni grandanime pretervidas kondutstrangaĵojn kaj originalecojn. Male al aliaj redaktejoj, ĉe la pinto ne staras ĉefredaktisto, kiu gardas la linion, sed eldonistaro, kiu mastrumas la gazeton kvazaŭ ligo de konkurencantaj princlandoj. Kio eniras la gazeton, tio estas ne malofte lasita al la emo de la unuopaj redaktistoj. Ulfkotte dekomence okulfrapis per sia intereso pri sekretaj servoj, kiun li lerte sciis kombini kun emo pri Afriko kaj la Proksimoriento. El siaj ekskursojn tra tiu malluma kontinento de sekretoj ni kunportis ne nur la plej ekzotajn trinkaĵojn – ekskolego kredas memori pri botelo da kamelvosto en absinto – sed ankaŭ harstarigajn historiojn.

Kelkfoje la kolegoj dubis pri kion pensi pri tio. Aliflanke ili ankaŭ fieris havi iun en la redaktejo, kiu disponas pri tiom bonaj rilatoj en mondo, kiu normale restis fermita al la „FAZ”. Kiam Ulfkotte laboris por libro pri la germana sekreta servo, plurfoje venis en la redaktejon kun stako da paperoj por ĉiuj videble stampitaj per „konfidenca” aŭ „sekreta”. Ion tian oni ne kutimis en la informredaktejo en Frankfurto.

Ŝanĝo al drameco

Iam la historioj komencis fariĝi ĉiam pli sovaĝaj kaj pli harstarigaj. La avantaĝo ĉe la raportaj objektoj de Ulfkotte etis, ke oni neniam devis timi kontraŭprezenton. Kiu povus plendi, kiam li skribis, ke la CIA sukcesis laŭspuri rondon de kontrabandistoj, kiu dissendis uranoksidon en etaj, rondaj skatoloj ? Sed tio estis ankaŭ malavantaĝo, ĉar tiel ĉia korektorimedo mankis.

En lia privata vivo la aferoj ankaŭ turniĝis dramecen. Kiam Ulfkotte anoncis sin malsana pro kraniofrakturo, okazis unu post la alia tri klarigojn por la vundiĝo. Unue, ke li estis stumblinta super kato kaj dorse falis sur la kela ŝtuparo. Poste cirkulis la historio, ke membroj de la pakistana sekreta servo pelis lin tra la domo kaj ĉe tio puŝis lin sur la kelŝtuparon. En la tria variaĵo li survoje al la leterkesto estis de malantaŭe batita per ferstango. Ulfkotte volonte vekas la impreson, ke li por la „Frankfurter Allgemeine” estis dum multaj jaroj eksterlande. „Inter 1986 kaj 1998 li vivis plejparte en islamaj ŝtatoj (Irako, Irano, Afganujo, Saud-Arabujo, Omano, Emirlandoj, Egiptujo, Jordanio), tiel en lia retpaĝo. Sed neniu el liaj tiutempaj kolegoj povas memori, ke li iam ajn havis eksterlandan postenon. Kiu trairas la artikolojn de Ulfkotte, trovas kiel skriblokon plej ofte Frankfurton, kio indikas, ke li estis pli fidela al sia hejma redaktejo ol li hodiau opinias. Efektive lia domkonstruado en la proksima montaro Taunus, kiu okupis lin pli ol dece ankaŭ dum la labortempo, postulis de li multan engaĝiĝon.

Tipa Ulfkotte-klarigo

Tamen li sentis sin profunde trafita, kiam la eldonistoj klarigis al li, ke oni volas aliposteni lin de la informa redaktejo al tiu de la interreta. La posteno en la cifereco, kiu tiam ankoraŭ estis en mizera stato, ŝajnis al la gvidantaro de la firmao eleganta solvo por la redaktisto, kiu fariĝis al ili maltrankviliga. Ulfkotte komprenis la ŝanĝon kiel degradon. Post iom da disputado kun la personar-fako la fino estis kontrakto pri disiĝo. Hodiaŭ Ulfkotte asertas, ke la „FAZ” puŝis lin el la firmao, ĉar ĝi ne volis plu dungi homon, kiu ekde sia kancer-malsaniĝo estis konsiderata handikapita. Neniu el la redaktejo, laŭ li, vizitis lin, kiam li troviĝis en la kaĉo, aŭ alie montris sian kompaton pri lia sorto. Eĉ pli malbone : La personar-fako preterlasis anonci lian venengasan vundiĝon al la asocio pri laborakcidentoj. Aĥ, kion signifas „preterlasis” : konscie ne faris ! Kial ? Tipa Ulfkotte-klarigo : Por ne malutili al la ĥemia industrio, el kies produktado la gaso devenis. Ĉe Ulfkotte ĉiu historio strebas al malluma punkto, pro tio oni tiel eme aŭdas ĝin.

Kiu konas la procedojn ĉe la „FAZ”, tiu scias, kiel absurda estas la imago, ke tie severaj oficirtipoj ordonas al siaj redaktistoj iri al la fronto. En la person-aktujo troviĝas serio da leteroj kun deziroj je resaniĝo, en kiuj la entrepren-gvidantaro certigas al la malsanulo, ke oni „ne lasos lin fali”. Ankaŭ konserviĝis letero de la geedzoj Ulfkotte, en kiu tiu dankas „pro la grandioza subteno, kiun ni ricevis”.

La bela flanko ĉe konspirteorioj

Por la manko de anonco al la asocio pri laborakcidentoj pri la laŭdira venengasa vundiĝo de sia redaktisto la gazeto havas simplan klarigon : Kiel anonci malsanon, pri kiu oni scias nenion ? Nur en decembro de 2013 la eksa eldonisto Fritz Ullrich Fack, samtempe kun la entrepren-gvidantaro, ricevis leteron, en kiu Ulfkotte deklaris, ke en la jaroj ĉe la „FAZ” li ricevis „multnombrajn profesie kondiĉitajn vundiĝojn kaj malsanojn”. Fack reagis konsternite al la riproĉo, ke li sendis sian redaktiston al la fronto kontraŭ pli bona scio kaj per tio agis kontraŭ sia dungista devo de antaŭvido kaj helpo : La „elmetiĝo al venena gaso”, kiun Ulfkotte laŭdire suferis, estas „fabrikaĵo por pravigi pretendojn je jensio”. En la „Frankfurter Allgemeine” oni vidas la aferon tiel, ke la eksa informredaktisto per akuzoj volas plialtigi siajn entreprenajn pensiojn, kiujn li rajtas kiel antaŭtempa pensiulo. Tiel oni tie komprenas ankaŭ retmesaĝon, kiun ĝi ricevis kelkajn semajnojn post la apero de lia libro. „Mi tutcerte ne interesiĝas pri plua reciproka akriĝo”, oni tie legas. „Sed por tio estus bele kaj ankaŭ necese, ke du flankoj proksimiĝu unu al la alia.” „Aĉetitaj ĵurnalistoj” estas intencita nur kiel komenco. Ulfkotte anoncis, ke sekvos du kromaj libroj pri la komunikila komerco. En blogo li raportas pri sekreta renkontiĝo de kelkaj eldonistoj, ĉe kiu la sinjoroj interkonsentis fari ĉion por malhelpi lin – la gazetaro kaj la registaro povas „komune neniigi” lin. So, se la sekvaj volumoj ne aperos, tiam oni scias, kial. Jen la bela flanko ĉe konspirteorioj : Kio ajn okazos, la bildo trafas.

Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, 2018-01-15