Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Pri malvera sonatako kaj brua malsukceso
de Jorge FIALLO  
20a novembro 2017

Jorge Fiallo La 17-an de novembro 2017

Jen popola diro : la krimulo kredas, ke ĉiuj agas same kiel li. Sed li ankaŭ insultas per fumnuboj kaj subtile kaŝas sin. Okaze de la supozebla sonatako – infaneca preteksto de Usono por bari siajn rilatojn kun Kubo –, estas pruvoj pri tio, ke la usona registaro faris tre konscian uzon de tiu resurso.

La usona muzikosciencistino D-ino Suzanne G. Cusick skribis en sia artikolo „La muziko kiel torturo / La muziko kiel armilo”, ke ŝi estis forte ŝokita sciinte, ke ŝia registaro uzadis la muzikon kaj la sonon por rompi la volon de aliulo. La fina kialo por komenci la studadon estis la libro „Taglibroj pri Bagdado” de Nuha al-Radi, kiu rakontas la jenon pri la unua Milito en la Golfo :

„Post la ĉesigo de la milito, la aliancanoj pasigis la tutan tagon kaj la nokton superflugante niajn kapojn pli rapide ol la sonrapideco, ĝuste kiel ili faris en Panamo, kiam per muziko ili atakis Noriegan, kiu estis enfermita en la ambasadejo de Vatikano. Dum dek kvin tagoj Bush per peza rokmuziko atakis la malfeliĉan vatikanan ambasadoron kaj Noriegan. Nia torturo daŭris plurajn monatojn, 20 aŭ 30 fojojn, tage kaj nokte.”

Cusick rakontas pri la ekzisto de Ordinara Grupo de Ne-mortigaj Armiloj, kiuj de 1998 ĝis 1999 destinis unu trionon de sia buĝeto al la sonarmila evoluigo fare de kontraktistoj, kiuj laboras en rilato kun la Defend-Oficejo almenaŭ de la jaro 1997, kaj la grupo estas, ŝi diras :

„… parto de ordinara teĥnikaro por pridemandado, uzata de la CIA (centra oficejo de esplorado) – kunlabore kun sekretaj agentejoj de Anglio kaj Kanado – en la dua duono de la 20-a jarcento. […] La subtenantoj de tiu ĉi teĥnikaro nomas ĝin „torturo sen kontakto” […] La unua kontrakto de mi konata pri tiutipaj armiloj estis subskribita la 18-an de novembro 1998, kaj ĝi rajtigis la jam malaperinta Synetics Corporation krei grandprecizan radion de ne aŭdeblaj sonoj – tio estas vibrantaj ondoj de malpli ol 100 [hercoj] – por estigi sekvojn „de kripligaj ĝis mortigaj”. En 1999 Maxwell Technologies patentis la Hypersonic Sound System (hipersona sonsistemo), alia grandpreciza „aparato por regi malamikajn homamasojn aŭ kontraŭagi homrabistojn”.

La muzikosciencistino celis scii kiajn muzikaĵojn kaj kriteriojn ili sekvis por elekti la ĝustajn sonojn por pridemandadoj, sed ne estigi moralan, etikan aŭ politikan debaton pri torturo, kvankam ŝi akceptas, ke tiu temo estas en si mem interesa. Ŝi donas klarajn datumojn laŭ la hodiaŭa cirkonstancaro : la krimulo, kiu akuzas aliajn homojn laŭ sia propra pensmaniero.

Tiu estas la plej naiva kondiĉo, ĉar la artikolo de Cusick klarigas, ke la agentejoj de ŝia lando scias kiuj aparatoj, teĥnikaro, fakuloj kaj buĝeto estas necesaj por nur la eksperimentoj, kaj por konstati la efikojn de tiu torturo ĉe la homo ; tiuj resursoj estas maleblaj por lando, kiu suferas la plej longdaŭran embargon en la historio, sed ĉu ataki diplomatojn, kiam estis esperoj pri la milidigo de la embargo ? Ni uzu frazon el nia popola diro : tion povas elpensi eĉ ne la rostinto de la graso !

Indas noti, surbaze de la supozebla „pruvo”, kiu estas la sonregistraĵo de verŝajne grileda bruo, ke aparte de la ciŭdirekta radia elsendo de la sonondoj ĉirkaŭ la generatoro, tiuj altfrekvencaj sonoj estas pli direkteblaj kaj bezonas malpli da potenco por esti kaptitaj ol la mezaj kaj malaltaj frekvencoj (pro tio ni povas aŭdi la fluteton sur la fona tuta orkestro).

Tamen, por ke ili povu de certa distanco ĝeni – laŭ intenseco kaj daŭro – precizan homon, sed ne aliajn – se oni povos ilin lanĉi kiel mallarĝan kaj konstantan radion evitante bruegon en la plej silenta kvartalo – tiu homo devos kunlabori kaj ne movi la kapon, kaj krome oni nun konsideras nek la nivelon de lia aŭdkapablo nek lian kapablon koncentriĝi je la specifa sonfonto.

Mi konservas kuriozan elektronikan „sonforpelilon de moskitoj”. Mi neniam sukcesis forpeli iun ajn insekton, eĉ ne al ĝi „rekte pafante” tiun sonon (kiu ja ŝajnas simila al tiu priskribita kiel orelbruo – grileda bruo – kiu aperas en la interna orelo mem), des malpli dispecigi ĝiajn flugilojn, kiel iu asertis en la okazo, ke la frekvenco de la flugilbatado kongruas kun la frekvenco de la „forpelilo”. Estis jam faritaj versioj pri tia „forpelilo” funkciantaj en komputiloj kaj modernaj telefonoj.

Estas detala kaj tre konata artikolo de la licenciatoj Frank Coro kaj Silvia Suárez publikigita en la Kuba Gazeto pri Tropika Medicino – bibliografia revizio de la temoj publikigitaj antaŭ pli ol du jardekoj en pluraj lokoj de la planedo –, pri la uzo de elektronikaj sonaparatoj kun supozebla forpela efiko [… kun] 15 rektaj kaj 2 nerektaj referencoj, kaj en ĉiuj oni konkludas, ke tiuj ĉi aparatoj ne evitigas al la portanto la pikon de moskitoj. Tie oni listigas 9 el la testitaj aparatoj, kaj ankaŭ 16 el la ĉefaj specioj de moskitoj uzitaj en la [… faritaj] eksperimentoj de Alasko ĝis la Ekvadora Afriko.

Oni raportas, ke „en Anglujo oni monpunis du kompaniojn, ĉar ili faris senbazan reklamadon anoncante siajn elektronikajn forpelilojn de moskitoj„ … sed ili estas plu reklamataj kaj vendataj.

Sed en la Interreto estas io ajn, kaj ĉiu povas elekti ion por kredi je iaj ajn ondoj eĉ elektromagnetaj, kiel la tiel nomata „hum”, pri kiu oni ne havas pravan klarigon. Ĉu oni povis kompreni kaj mastrume uzi ĝin en Kubo ? Kelkaj homoj priskribas ĝin, kiel sonon de tre malalta frekvenco, dum aliaj ligas ĝin al Apokalipso.

Pri la damaĝo fare de intensaj sonoj – koncerne la sonatakojn al Noriega kaj al la personaro de la Vatikana Ambasadejo en Panamo –, indas demandi (ĉar tie oni damaĝis ĉiujn kaj ĉion en la ĉirkaŭaĵo) ĉu tiu okazo estis unu el la multaj, kiujn Usono eŭfemisme nomas „flankajn damaĝojn”, kiuj inkluzivas mortigitojn, vunditojn kaj malsanulojn pro ĵetado de ĉiaj bomboj kaj kugloj. Ne gravas ĉu temas pri malamikaj soldatoj, propraj soldatoj aŭ tiuj de la aliancanoj, ĉu pri senkulpaj civitanoj – kiel en la okazo klarigita de William Blum, kiam senkulpuloj ne konantaj la efikojn de armiloj fabrikitaj el transuranio riskis „pulman kanceron, ostan kanceron, renajn malsanojn, genetikajn problemojn kaj aliajn gravajn malsanojn”. Tiu ĉi aŭtoro, eksa oficisto de la usona Ŝtat-Oficejo, kompletigas la diron de D-ino Helen Caldiccott pri tio, ke „Usono okazigis du atommilitojn ; la unuan kontraŭ Japanujo en 1945 kaj la duan en Kuvajto kaj Irako 1991”, kaj li aldonas trian, kontraŭ Jugoslavujo en 1999.

Usono ne hontas, ke ĝi atribuas al aliaj homoj intencojn ne realigitajn, kvazaŭ ĝi povus simple imagi tion kaj akuzi tiujn, kiuj eble iam povus fabriki atomarmilojn – oni ne scias kiam kaj ankaŭ ne ĉu tio okazos – por postuli al ili rezigni la planojn uzi tiun energion por pacaj celoj, kaj se tion ili ne faras, blokadi ankaŭ ilin.

Ne, eĉ Usono mem ne kredas tion : ĝi fabrikas mensogojn kaj ekrulas ilin kiel tiun monbileton, kiun antaŭ kelkaj jaroj ĝi ĉesis subteni per oro, kaj ĝiaj vortoj ŝvelas en la klopodo domini la mondon, almenaŭ ĝis kiam malaperos ĝia ŝajna kuraĝo, kio jam alproksimiĝas kiel pruvis Kubo kaj la lastaj kaj tre gravaj laborsesioj de la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj.

Notoj

[en la originalo ne aperas lokaj indikoj en la teksto –ndlt] :

1. Kusick, Suzanne, 2006, „La muziko kiel torturo / La muziko kiel armilo”, TRANS. Transkultura Gazeto pri Muziko, 10, (artikolo 2). Tradukis : Sebastián Cruz kaj Rubén López Cano.

2. Raporto legita la 21-a de junio 2011, 3:45 ptm. Cusick ricevis la premion Philip Brett de la Amerika Asocio de Muzikosciencistoj pro sia studo pri la uzado de bruo kaj muziko dum la pridemandado al malliberuloj okaze de la „milito kontraŭ la teroro”.

3. al-Radi, Nuha. 1998. Baghdad Diaries : A Woman’s Chronicle of War and Exile. Novjorko, Vintage, p. 58. Citita de Kusick, citita artikolo.

4. McCoy, Alfred W. 2006. A Question of Torture : CIA Interrogation, from the Cold War to the War on Terror, Novjorko, Metropolitan Books, menciita de Kusick, citita artikolo.

5. Kusick aludas la kontrakton ĉe : https://www.armysbir/com/awards/sbir_fy99_phaseii_company.htm http://dictionaryofwar.org/en-dict/....

La kompanio diras, ke en tiu epoko la metodo povis okazigi rompiĝon de la tímpano je nivelo de 185 dB, vundi la pulmojn je 200 dB, kaj mortigi la homon je 200 dB (Laŭ referenco kaj noto de Kusick, J.F).

6. Kuba Gazeto pri Tropika Medicino, Vol. 50 (2), 1998, pp.89-92 Blum, William, Estado villano, Eldonejo Aprilo, Havano, 2005, p. 126.

Elhispanigita de Norberto Díaz Guevara

fonto : http://www.cubadebate.cu/noticias/2...