Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Trump kaj la tiel nomataj sonatakoj
de Bruno RODRÍGUEZ PARILLA  
14a novembro 2017

La rimedoj kontraŭ Kubo estas nepravigeblaj kaj ili havas politikajn kialojn

Gazetara konferenco kun partopreno de la kuba ministro pri eksteraj rilatoj Bruno Rodríguez Parrilla, en la National Press Club, Vaŝingtono, la 2-an de novembro 2017, „59-a jaro de la Revolucio”.

La rimedoj kontraŭ Kubo estas nepravigeblaj kaj ili havas politikajn kialojn

Gazetara konferenco kun partopreno de la kuba ministro pri eksteraj rilatoj Bruno Rodríguez Parrilla, en la National Press Club, Vaŝingtono, la 2-an de novembro 2017, „59-a jaro de la Revolucio”.

Gvidantino : Bonan vesperon. Dankon al ĉiuj pro via ĉeesto en tiu ĉi gazetara konferenco kun la ministro pri eksteraj rilatoj de Kubo, Bruno Rodríguez Parrilla.

Unue, la ministro faros deklarojn kaj poste li respondos demandojn.

Mi volas memorigi ĉiujn pri tio, ke disponeblas servoj de samtempa tradukado al la angla lingvo.

Bruno Rodríguez : Bonan vesperon.

La pasintan semajnon mi venis al Vaŝingtono por renkontiĝi kun kubanoj loĝantaj en Usono, kaj hodiaŭ mi venis por kunsidi kun kongresanoj [membroj de la federacia asembleo de Usono], kun entreprenistoj, kun reprezentantoj de akademioj kaj kun vi, por prezenti la opiniojn de la kuba registaro pri la rilatoj inter Kubo kaj Usono en la nunaj cirkonstancoj.

Mi venis ankaŭ por demandi, kial anstataŭ efike kunlabori kun la kubaj instancoj pri la klarigado de la okazintaĵoj, kiuj supozeble damaĝis la sanon de usonaj diplomatoj kaj ties familianoj en Havano, la usona registaro decidis politikigi tiujn ĉi okazintaĵojn kaj uzi ilin kiel pretekston por venigi la rilatojn al la epoko de malamikeco. Nun estas la momento, kiam la usona registaro devas diri la veron aŭ prezenti pruvojn.

Okazis grava retroiro de la rilatoj inter ambaŭ registaroj. Ĝi unue manifestiĝis per la direktivo de la prezidanto Donald Trump, la pasintan 16-an de junio, kiam li anoncis la decidon potencigi la ekonomian, komercan kaj financan embargon kontraŭ Kubo. Tio signifas reveni al malnova politiko, sensukcesa, propra al la Malvarma Milito.

Ĝuste hieraŭ, por la dudeksesa fojo la internacia komunumo postulis de Usono, preskaŭ unuanime, ke ĝi ĉesigu la embargon kontraŭ Kubo. Ni scias, ke tiu ĉi estas la opinio de la vasta plimulto el diversaj sektoroj de la usona socio kaj de la kubaj enmigrintoj ĉi tie loĝantaj.

La retroiro de la rilatoj inter ambaŭ landoj akriĝis post kiam la usona registaro laste decidis notinde redukti la personaron de sia ambasadejo en Havano, kaj tute nepravigeble forpeli 17 oficistojn el la kuba amabasadejo en tiu ĉi urbo, kun la preteksto de la menciitaj okazintaĵoj en rilato kun siaj diplomatoj.

La usona registaro havis akran reagon : ĝi avertis la vojaĝontojn celante, ke ili ne vizitu Kubon ; ĝi anoncis pri redukto de gastoĉambroj en kelkaj hoteloj, kaj ĝi invitis siajn civitanojn raporti pri iu ajn simptomo simila al tiu de la diplomatoj. Antaŭe, ĝi malpermesis la vojaĝojn de oficialaj delegitaroj al Havano.

Tiuj ĉi decidoj negative influis la funkciadon de la kuba ambasadejo en Vaŝingtono, precipe de la financo-komerca oficejo, kiu estis entute senmebligita, kaj de la konsulejo, kies personaro estas reduktita.

Kiu estas la celo de tiu ĉi decido, kiu lasis sen dialoganto la usonan entreprenan sektoron kaj kaŭzis gravajn problemojn en la konsulejaj servoj por la kubanoj loĝantaj en Usono, kiuj volas viziti siajn familianojn en Kubo, kaj ankaŭ por la usonaj civitanoj vojaĝontaj al nia lando ?

Kiu estas la celo de la malpermeso je vizoj en la usona konsulejo en Havano, kio haltigis la demarŝojn de la kubaj civitanoj, kiuj por elmigri aŭ viziti Usonon devas nun iri demarŝi al alia lando, kun la sekvoj de multekosteco kaj praktika neeblo ?

La rimedoj havis ankaŭ negativan sekvon en la kunlaborado koncerne komunajn temojn, en la dialogoj kaj en la vojaĝoj inter ambaŭ landoj, la familiaj rilatoj kaj la migrado. Malpermesiĝis, ekzemple, renkontiĝo pri teĥnologio de la kampkulturo ; malfaciliĝis la kunlabora agado koncerne ĝuste sanon ; malpermesiĝis kulturaj, sportaj, studentaj eventoj, kaj la vojaĝoj de pluraj dekoj da usonaj grupoj.

Tiuj ĉi agoj estis akompanataj de pluraj malrespektaj kaj ofendaj diroj pri Kubo fare de la usona prezidanto. Tiuj diroj reprenas la malamikan retorikon de la plej malfacilaj momentoj.

La prezidanto Trump kaj altrangaj funkciuloj de lia registaro asertis, ke iliaj diplomatoj en Havano estis atakitaj, kaj ili [la funkciuloj] atribuis la atakon rekte al la kuba registaro, sed ili ne povis prezenti eĉ etan pruvon pri tiu atako.

La rimedoj kontraŭ Kubo estas nepravigeblaj kaj ili havas politikajn kialojn ; ili bazas sin ne sur pruvoj nek sur esploroj. La kuba registaro ne havas iun ajn respondecon pri la okazintaĵoj laŭdire damaĝintaj la usonajn diplomatojn.

La kubaj instancoj estis informitaj pri tiuj ĉi okazintaĵoj en februaro de tiu ĉi jaro, kaj ili tuj komencis detalan kaj prioritatan esploradon ; ili insistis pri la graveco havi la efikan kunlaboradon de la fakaj agentejoj de Usono. Oni tuj kreis plurfakan esplorkomitaton ; oni alvokis multajn fakulojn kaj la kuban sciencan komunumon ; oni multe pristudis la radielektran spacon, kaj okazis epidemiologiaj esploroj ; oni aplikis rimedojn de protektado de la loĝejoj de usonaj diplomatoj ; oni aplikis specifajn rimedojn en rilato kun la protektado de la vizitataj lokoj ; okazis teknike striktaj kontrolvizitoj al la publikaj lokoj, kie supozeble okazis la atakoj, kaj oni havis intervjuojn kun dekoj da najbaroj kaj kubanoj loĝantaj en la regiono.

Ni pozitive taksas la kvar dialogojn okazintajn kun reprezentantoj de la Federacia Oficejo de Esplorado (FBI laŭ la angla), al kiuj oni disponigis ĉiujn rimedojn por surloke esploradi, inkluzive de permeso preni specimenojn, enlandigi modernan aparataron kaj aliri instalaĵojn en nia lando.

Tiu ĉi kunlaborado, tiu ĉi permeso viziti nian landon estas unika fakto en la dulandaj interrilatoj.

Kial oni liveris al ni sonspecimenojn teknike falsitajn, manipulitajn, kiuj ne plenumas la internaciajn regulojn, kaj do estas senvaloraj por la esplorado ? Krome, el la analizado rezultis, ke tiuj specimenoj damaĝas nek la aŭdkapablon nek la sanon.

La kubaj spertuloj povis aliri nek la homojn damaĝitajn nek la koncernajn lokojn. Kial ?

La kubaj kuracistoj partoprenantaj en la esplorado ne povis dialogi kun la usonaj kuracistoj, kiuj prizorgis la usonajn diplomatojn. Kial tio okazis ?

Kial la kuracista raporto liverita al Kubo estis ĝenerala kaj sen objektivaj datumoj, kiel la ordo de sinsekvo de la simptomoj kaj ties detalaj karakterizoj, kio malebligis fari diagnozon ? Oni eĉ ne scias ĉu tiuj diplomatoj alvenis en Kubon kun iuj el tiuj sanproblemoj.

Okazis neniu kunsido de spertuloj el ambaŭ landoj por analizi la teĥnologion, kiun supozeble oni uzis. Kial ?

Kial daŭre publikiĝas sekretaĵoj fare de anonimaj funkciuloj de la registaro, kiuj nutras ĉiajn onidirojn sen objektiva bazo kaj sen konkretaj pruvoj ?

Malgraŭ tiuj mankoj la kubaj instancoj daŭrigas la esploradon, kaj ili antaŭrezulte konkludis, ke ekzistas neniu pruvo pri la menciitaj okazintaĵoj kaj ankaŭ ne pri la kaŭzoj kaj la origino de la sanproblemoj raportitaj de la usonaj diplomatoj kaj ties familianoj. Ankaŭ ne ekzistas pruvoj pri tio, ke tiuj ĉi sanproblemoj estis kaŭzitaj de ia ajn atako dum la restado de la diplomatoj en Kubo.

Profunde altiras la atenton, do, ke la usona registaro plu parolas pri „atakoj” kaj pri „sonatakoj”, kaj ke ĝi aplikas punrimedojn kontraŭ Kubo, kvankam estas ekspertize pruvite, ke tiu problemo ne eblas, ĉar la raportitajn simptomojn oni ne povas atribui al sola kaŭzo, kaj ĉar ne ekzistas konata teĥnologio ebliganta direkti sonfonton ĝuste al difinitaj homoj sen damaĝi aliajn.

Se Havano estus vere nesekura loko, oni ne estus petinta de januaro ĝis oktobro – en 2017 – 212 vizojn por familianoj kaj amikoj de la diplomatoj, kiuj ankaŭ ne estus farintaj pli ol 250 rondvojaĝojn ekster la kuba ĉefurbo.

Ni demandas nin, kial oni postulas de Kubo klarigi okazintaĵojn, kiujn Usono ne pruvis. Endas diri, ke ankaŭ la usonaj fakaj agentejoj havas nek pruvojn pri la realeco de la raportitaj „atakoj” nek hipotezojn pri la origino de la sanproblemoj de la diplomatoj.

La kuba registaro volas daŭrigi la respekteman dialogon kaj honestan kaj objektivan kunlaboradon kun Usono, kaj ĝi promesis fini la esploradon por klarigi tiujn ĉi faktojn.

La usona registaro devas ĉesigi la politikigon de tiu ĉi afero, ĉar tiu agado povos estigi malamikecan akriĝon kaj retroiron de la dulandaj interrilatoj, kun negativaj sekvoj por ambaŭ popoloj kaj landoj.

Multajn dankojn. Mi respondos demandojn.

Gvidantino : Nun, la ministro pri eksteraj rilatoj respondos kelkajn demandojn. Bonvolu, necesas, ke vi identigu vin kaj uzu la mikrofonojn disponeblajn en la salono.

Martha Andrés (Prensa Latina) : Bonan vesperon, ministro.

Tenante en konsidero, ke Kubo multfoje anoncis la mankon de kunlaborado – de la usonaj instancoj – koncerne la transdonon de la necesaj informoj por solvi aŭ klarigi la problemojn raportitajn de la diplomatoj – kaj tiun temon oni ofte pritraktis –, ĉu la usonaj instancoj donis iun klarigon pri tiu rifuzo ? Krom la diroj de la ŝtatoficejo, ĉu estis iu klarigo pri la kialo de la rifuzo transdoni tiujn informojn ? Ĉu estas planitaj pliaj vojaĝoj de la usonaj instancoj al Kubo, por daŭrigi tiujn ĉi esploradojn aŭ iel kunlabori kun la kubaj aŭtoritatoj ?

Bruno Rodríguez : Kubo havas tutan pretecon daŭrigi la kunlaboradon koncerne la esploradon de tiu ĉi grava afero. Kubo same havas zorgojn pro la sanproblemoj de la usonaj diplomatoj kaj ties familianoj, kaj se ĝi havas ion fareblan por sanigi ilin, ĝi kun plezuro tion faros.

Tio estas : la okazintaj interŝanĝoj estis utilaj, sed la usona registaro ne transdonis pruvojn kaj ankaŭ ne liveris sufiĉan informon ; ĝi same ne permesis interŝanĝojn inter la fakuloj, kaj ĉio estas necesa por atingi la veron.

Kubo volas koni la veron ; ĝi havas neniun problemon pri la vero, kaj mi ripetas, ke la plej grava detalo estas, ke delikataj aferoj en rilato kun la sano de homoj ne estu pretekstoj por apliki politikajn rimedojn, kiuj celas damaĝi la evoluon de la dulandaj interrilatoj.

Serena Marshall (abc News) : Dankon, ministro.

Mi volas bone kompreni : Ĉu vi akuzas Usonon pri tio, ke ĝi mensogas – pro politikaj kialoj – koncerne tiujn ĉi atakojn ? Vi diris, ke Usono liveris al Kubo neniun pruvon pri tiuj ĉi atakoj. Ĉu eblas, ke aliaj homoj faris tiujn atakojn rompante la kuban suverenecon ?

Bruno Rodríguez : Mi diras, ke okazis neniu atako, ke okazis neniu intenca faro, ke okazis neniu specifa incidento. Se Usono opinias la malon, mi invitas ĝin prezenti pruvojn. Vi povas fari tiujn ĉi samajn demandojn al viaj parolistoj.

Oni povas absolute ekskluzivi la eblon, ke iu estigis tiujn intencajn incidentojn kontraŭ la usonaj diplomatoj aŭ ties familianoj en Havano.

La usona registaro klarigis, ke kelkaj el ĝiaj funkciuloj kaj familianoj havas sanproblemojn. Ni estas tute pretaj profunde esplori tiujn problemojn.

Nun mi firme asertas, ke tiuj sanproblemoj ne povas estiĝi pro unusola kaŭzo. Oni ne precizigis la momenton, kiam ili okazis ; ne eblis koni la sinsekvon de kuracistaj diagnozekzamenoj, kaj la usona registaro ne liveris al Kubo la nomojn de la homoj, kiuj supozeble estis viktimoj de tiuj incidentoj – kaj mi asertas, ke ili ne okazis – ; Usono ne liveris la nomojn de la diplomatoj aŭ familianoj kun sanproblemoj, kaj ankaŭ ne liveris eĉ elementan kuracistan raporton, kiu ne rompas la privatecon de la malsanuloj. Tio estas entute observata de Kubo : Ne rompi la privatecon de la pacientoj, sed jes koni kiel oni faris la diagnozojn.

Estas science pruvite – vi povas demandi parolistojn aŭ fakulojn pri medicino en tiu ĉi lando –, ke unusola kaŭzo ne povas estigi tiom da diversaj simptomoj kaj sanproblemoj en tiuj diplomatoj kaj familianoj.

Michele Kelemen (npr) : Mi demandas : Ankaŭ Kanado raportis similajn incidentojn. Ĉu vi povas diri, kiel oni traktas tiun ĉi aferon ? Ĉu okazis iu kunsido ĉi tie en Vaŝingtono ? Kiu estas via rilato kun la registaro de Trump ?

Bruno Rodríguez : Jes, tio estas. Kanado raportis kelkajn sanproblemojn ; estas efika kunlaborado inter ambaŭ registaroj kaj inter la fakaj agentejoj ; ni estas entute pretaj daŭrigi tiun kunlaboradon.

Vi certe notis la radikalan kaj paradoksan diferencon inter la kanadaj raportoj kaj la aŭdacaj, nepravigeblaj kaj nesaĝaj asertoj de la usonaj parolistoj, pri supozeblaj atakoj aŭ intencaj faroj. Rilate al la kanada registaro la situacio estas tute alia. La dulanda interrilato estas daŭre tre kontentiga ; la kanadanoj plu amase vojaĝas al Kubo kiel turistoj, kaj ili ĝuas la liberecon viziti nian insulon, precipe en la tempo de la kanada malmilda vintro. Ni daŭrigos la kunlaboradon kun la koncernaj instancoj de tiu lando en rilato kun tiuj ĉi sanproblemoj.

Tracy Wilkinson (Los Angeles Times) : Unu demandon : Ĉu vi povis kontakti la registaron de Trump dum via restado ĉi tie ?

Alian demandon : Vi parolis pri la manko de kunlaborado fare de Usono. Kio okazis koncerne la kvar kunsidojn kun la FBI menciitajn de vi ? Ĉu ankaŭ tie ne estis kontentiga interŝanĝo ?

Bruno Rodríguez : Antaŭ proksimume unu monato mi vizitis la ŝtatsekretarion Tillerson celante daŭrigi riĉan dialogon pri la ĝeneralaj dulandaj temoj, kaj kunlabori por koni la tutan veron per la daŭrigata esplorado.

En tiu ĉi okazo ne estis kontaktoj kun la registaro de Usono, sed mi faras miajn multajn taskojn menciitajn en la komenco.

Kiu estas via dua demando ?

Tracy Wilkinson : Ĉu ankaŭ ne kun la FOEBIstis kunlaborado ?

Bruno Rodríguez : Mi sciigis, ke la FBI havis kvar periodojn da esplorado en nia lando ; mi ne parolas ĝuste pri kunsidoj, kaj ĝis nun ĝi prezentis neniun konkludon, neniun hipotezon, kaj ankaŭ ne anoncas iun pruvon pri eventuala atako aŭ intenca incidento, nek pri specifa incidento.

Oni devas demandi sin : ĉar la tuta sekreteca sektoro de Usono, ĉar la surloke faritaj esploroj, ĉar la kanada kaj kubaj esploroj ne sukcesis trovi iun pruvon pri intencaj faroj, kial la ŝtatoficejo, eĉ kelkaj tŭitaĵoj el la Blanka Domo insistas taksi ilin kiel „sonatakojn” ? Tiun demandon oni devas fari al Usono.

Carlos Franganillo (TelevisiónEspañola) : Mi volas demandi, ministro : Konstatinte la politikajn rimedojn – krom tiun ĉi krizon – aplikatajn de la usona registaro en la lastaj monatoj, ĉu vi opinias, ke la registaro de Trump volas komplete haltigi la alproksimiĝon, kiun iniciatis la registaro de Obama ?

Bruno Rodríguez : Mi ne parolis pri krizo ; tiun vorton mi ne uzis. Mi priskribis la situacion, kiel gravan retroiron en la dulanda interrilato.

Estas notinde kaj konate, ke la 16-an de junio en evento celanta kontentigi ekstremismajn dekstremajn sektorojn kaj malgrandan – kaj ĉiam pli izoliĝintan kaj maljuniĝantan – kubdevenan grupon, la prezidanto Trump anoncis la decidon notinde akrigi la embargon kaj severe plilimigi al la usonaj civitanoj ilian liberecon vojaĝi al Kubo, jam limigitan pro la ekzisto de vojaĝpermesiloj, kiuj diskriminacias kaj malvastigas rajtojn kaj civilajn liberecojn.

Ni aŭdis aliajn dirojn de la prezidanto Trump kaj de aliaj funkciuloj kaj parolistoj de la usona registaro, kiuj havas karakteron klare entrudeman, mensogan, kaj alvokas diversajn pretekstojn ; sed evidente la celo estas retroiri en la dulanda interrilato kaj damaĝi la atingitan progreson.

Oni devas demandi sin : Kiun celon povas havi tio, ke oni malpermesas al la kubanoj viziti Usonon aŭ, eĉ, ke ili elmigros al Usono ? Kiun celon povas havi tio, ke oni malpermesas al la entreprenistoj usonajn negocojn, per la senmebligo de la Financo-Komerca Oficejo de nia ambasadejo en Vaŝingtono, kiam estas tute klare, ke ĝenerale en la usona socio pli ol du trionoj el la homoj – inkluzive de la kubanoj loĝantaj en tiu ĉi lando – akceptas la normaligon de la rilatoj inter ambaŭ landoj ?

Lucía Leal (EFE) : Mi volas rekapti la demandon pri tio faritan de la artikolistino : Ĉu vi kredas, ke la registaro de Trump fantaziis aŭ almenaŭ uzis tiujn ĉi okazintaĵojn por iom bari la alproksimiĝon ? Ĉu vi povas precizigi, kun kiu vi kunsidis en la Kongreso ? Dankon.

Bruno Rodríguez : Mi povas firme aserti, ke tiu, kiu certigas tiujn atakojn, intencajn farojn aŭ specifajn incidentojn, kiel kaŭzojn de tiuj ĉi sanproblemoj, antaŭpense mensogas.

Mi diris kaj konfirmas, ke oni uzas tiujn ĉi sanproblemojn kiel pretekston kun politika karaktero, kun politikaj celoj, por damaĝi la atingitan progreson kaj damaĝi la dulandan interrilaton.

Mi havis tre kontentigan kunsidon kun pli ol dek du senatanoj kaj kongresanoj, en kiu ni pritraktis multajn temojn pri la dulanda interrilato.

Francesca Emanuele (Telesur) : Bonan vesperon, ministro. Unue, mi volas demandi vin, ĉu vi povas diri, kiu estas tiu eta pruvo aŭ tiu eta informo donita de la registaro al vi, pri tiuj supozeblaj sonatakoj ?

Due, vi parolis pri esplorado en Kubo por povi diri, ke estas neniu pruvo. Kiuj partoprenis en tiu esplorado ?

Bruno Rodríguez : La usona registaro kaj ĝiaj fakaj agentejoj prezentis eĉ ne la plej etan pruvon. Ili prezentis nek hipotezojn nek spurojn, des malpli konkludojn.

Mi komentis, ke Kubo faris detalan esploradon indikitan de la alta nivelo de la kuba registaro ; tiu esplorado havis kompletan kaj absolutan prioritaton, kaj plurfakan karakteron, kun partopreno de la rekonata kuba scienca sektoro, kiu faris profundajn, vastajn, plurfakajn esplorojn ebligantajn firme aserti, ke okazis nenia atako, nenia intenca faro, nenia specifa incidento, kiu povas esti kaŭzo de la menciitaj sanproblemoj.

Mi ripetas, ke ni estas pretaj labori kun la usonaj fakuloj por koni la tutan veron, por fari – laŭ niaj ebloj – la plej ĝustajn diagnozojn, kaj klarigi la diversajn kialojn por tiuj sanproblemoj.

En la kuba loĝantaro, en la usona loĝantaro, estas iu kvanto de homoj havantaj diversajn malsanojn, kaj la simptomoj estas similaj. Estas diversaj kaŭzoj de tio. Sed temas pri tio, ke oni eltrovu la diversajn kaŭzojn, kaj donu la plej bonan atenton al la malsanaj diplomatoj kaj ties familianoj ; se Kubo disponas je iu solvo, ĝi tiun donos kun granda plezuro.

Gvidantino : Ministro, oni faros la lastan demandon.

Bruno Rodríguez : La lastan demandon.

Karen DeYoung (The Washington Post) : Dankon.

Vi diris, ke se Usono plu politikigas tiun ĉi aferon okazos akriĝo de la problemo. Ĉu vi povas diri tion, kion vi aludas ; kiun akriĝon vi antaŭvidas en la okazo, ke tiu ĉi situacio daŭras ?

Bruno Rodríguez : Ĝis nun okazis konsiderindaj retroiroj.

La usona registaro anoncis ŝanĝon de la politiko por malmildigi la kontraŭkuban embargon, kiun pli ol du trionoj el la usonaj elektantoj konsideras antikva ; kiu apartigas Usonon de la anoncitaj celoj ; kiu damaĝis la kuban popolon ; kiu estas rompo de la homrajtoj de la kubanoj ; kiu estas stagnita en la Malvarma Milito ; kiu estigis gravan izoliĝon en Latinameriko, Karibio kaj ĝenerale en la mondo, kio estis hieraŭ pruvite en la Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj okaze de la voĉdonado kontraŭ tiu politiko.

Mi diris, ke estas tute senbaza, nesaĝa kaj politika la decido praktike senmebligi ambaŭ ambasadejojn : la usonan ambasadejon en Havano kaj la kuban ambasadejon en Vaŝingtono.

Krome mi konsideras, ke malpermesi en Havano vizojn – de vojaĝantoj kaj migrantoj – al la kubanoj loĝantaj en Kubo faras multekostaj kaj tre malfacilaj la plej multajn vojaĝojn, kaj ke tio damaĝas la interesojn, damaĝas la proprajn interesojn de la homoj.

Mi same demandis, kiun celon havas malpermesi al la usonaj entreprenistoj la rilatojn kun Kubo, kiuj estas jam severe limigitaj de la embargo.

Evidente, se la usona registaro daŭre aplikas rimedojn kontraŭ Kubo, estos pli multe damaĝitaj la naciaj interesoj de ambaŭ landoj, la interesoj de ambaŭ popoloj, de la homoj en ĉiu flanko de la markolo de Florido. Mi ne trovas pravigon por tio, ke kontraŭdiroj inter registaroj estigos damaĝojn al la homoj. Eĉ, la ekzisto de diferencoj estas bonega kialo por daŭrigi kaj vastigi la dulandan dialogon kaj la kunlaboradon, kiu estas la maniero en civilizeco pritrakti tiujn diferencojn.

Kompreneble, apliki kromajn rimedojn por malmildigi la embargon damaĝos la homojn kaj, kompreneble, damaĝos ankaŭ la kuban ekonomion.

Oni devas demandi sin pri la sekvoj de la agado bari kaj limigi ankoraŭ pli multe la vojaĝojn de la usonanoj al Kubo, kiuj – kiel sciate – ŝatas gasti en la vastiĝanta sektoro de la privataj loĝejoj en nia lando. Mi do bedaŭras tion, ke oni decidas sur politikaj kialoj, kun tiuj ĉi pretekstoj aŭ aliaj, kaj mi antaŭdiras, ke se daŭras tiu ĉi situacio la dulandaj interrilatoj havos pli grandan damaĝon kaj la sekvojn pagos la loĝantoj de ambaŭ landoj, kion ni absolute ne volas.

Mi konfirmas la volon de la kuba registaro pri la daŭrigo de la dialogo kaj de la kunlaborado, sur absoluta respekto kaj suverena egaleco, eĉ kadre de la diferencoj inter ambaŭ registaroj.

Mi multe dankas vian ĉeeston. Morgaŭ mi plu faros miajn taskojn, kaj poste mi rapide revenos al Havano.

Multan dankon.

Elhispanigita de Norberto Díaz Guevara fonto : gazeto Granma, papera versio de la 4-a de novembro 2017