Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Parolado en la Plenkunsido de la UN pri la temo „Bezono ĉesigi la ekonomian, komercan kaj financan embarbon trudatan de Usono al Kubo”, la 1-an de novembro 2017
de Bruno RODRÍGUEZ PARILLA  
11a novembro 2017

Bruno Rodríguez Parrilla : Parolado en la Plenkunsido de la UN pri la temo „Bezono ĉesigi la ekonomian, komercan kaj financan embarbon trudatan de Usono al Kubo”, la 1-an de novembro 2017

Sinjoro prezidanto ; Tre elstaraj sinjoroj konstantaj reprezentantoj ; Elstaraj delegitoj ; Usonaj kaj kubaj civitanoj loĝantaj en Usono, kiuj troviĝas en tiu ĉi salono :

Mi volas esprimi al la popolo kaj registaro de Usono, al la urbestro Bill De Blasio ; al la guberniestro Andrew Cuomo kaj aliaj aŭtoritatuloj de Novjorko, samkiel al la lokaj civitanoj kaj tre speciale al la familianoj de la viktimoj, la plej sincerajn kondolencojn nome de la kubaj popolo kaj registaro, pro la terorista atako okazinta en la hieraŭa vespero. Mi kondolencas ankaŭ al la popoloj kaj registaroj de Argentino kaj Belgujo.

Sinjoro prezidanto :

Mi esprimas la plej firman kondamnon al la malrespektaj, ofendaj kaj entrudaj deklaroj antaŭ kelkaj minutoj faritaj de la usona ambasadorino ĉe la Unuiĝintaj Nacioj (UN), kontraŭ la kuba registaro.

Mi memorigas vin pri tio, ke Usono, kie klare okazas malobservoj de la homaj rajtoj, kio profunde zorgigas la internacian komunumon, ne havas eĉ minimuman moralan aŭtoritaton por kritiki Kubon, kiu estas malgranda lando, solidara, kun vasta kaj agnoskita internacia agado ; nobla, laborema kaj amikema popolo.

Ŝi parolas nome de la ĉefo de imperio, kiu respondecas pri multaj militoj hodiaŭ okazantaj sur la planedo, kiuj murdas senkulpulojn kaj estas la kerna faktoro de monda malstabileco kaj de gravegaj endanĝerigoj de la paco kaj la internacia sekureco ; ili rompas la internacian juron kaj la ĉarton de la OUN, kiun ŝi cinike ĵus elvokis.

Ne temas pri 55 jaroj, sinjorino ambasadorino, via unua frazo estas erara ; temas pri 26 laborsesioj kiel tiu ĉi, kaj pli ol unu jarcento depost la origino de la faktoj hodiaŭ pridebatataj.

Ŝi mensogas, uzas la saman stilon hodiaŭ regantan en la usona politiko. La afero komenciĝis antaŭ eĉ la ekzisto de la kuba nacio. Kiam la kuba popolo por la unua fojo ekbatalis en 1868, jam vekiĝis la voloj de la tiama kaj hodiaŭa usona imperiismo je aneksado kaj regado.

En 1898, uzante pretekston – kio estas trajto de la moderna usona historio : eksplodigo de la ŝipo Maine en kuba haveno – Usono entrudiĝis kiel aliancanoj de la kubaj sendependistaj fortoj, kaj poste okupis la landon kiel invadantoj, trudis la Amendon Platt [1], rompis la sendependecon kaj suverenecon de Kubo ; ĝi faris tri permilitajn okupadojn, dum 60 jaroj ĝi trudis sian absolutan dominadon, kiu ĉesis la unuan de januaro 1959 okaze de la eniro de la Ribela Armeo en Havanon kaj la venko de la kuba revolucio, kiu ĝis nun faras la samajn batalojn, kiuj inspiris nian popolon antaŭ pli ol 100 jaroj (aplaŭdoj).

Ŝi mensogas ; ŝi uzis frazon supozeble atribuante al kuba fonto iun aserton pri la tiel nomata Oktobra Krizo aŭ Krizo de la Misiloj ; mi invitas ŝin konigi la fonton, konigi la aŭtoron, prezenti pruvojn. Tio ŝajnas tŭitaĵo simila al tiuj, kiuj abundas en tiu ĉi lando en la nunaj tempoj de malamo, divido kaj fia politiko (aplaŭdoj).

Okaze de la venko de la kuba revolucio la usona registaro celis ŝanĝi la reĝimon. La politiko deklarita de la prezidanto Trump la 16-an de junio, ne estas nova ; ĝi estas la sama politiko, malnova politiko kun pasintecaj trajtoj.

Ŝi menciis la elstaran usonan ambasadoron Adlai Stevenson. Ŝi forgesis komenti, ke li havis la malfeliĉan devon, trompite de sia registaro, en laborsesio de la sekureca konsilantaro montri fotojn de iuj kubaj aviadiloj – vere usonaj – havantaj identigilojn de la kuba armeo, kiuj la 15-an de aprilo bombadis Havanon, estigis multajn perdojn, kaj tio estis la antaŭludo de la atako al la Porkogolfo (Playa Girón) [2].

Tiuj bombadoj kaj la nevola mensogo de la ambasadoro Stevenson, kiu estis trompita de sia registaro, okazis, eĉ, antaŭ la deklaro pri la socialisma karaktero de la kuba revolucio. Tiuj bombadoj okazis antaŭ la deklaroj pri la socialisma karaktero de nia revolucio.

Ŝi parolis pri la Oktobra Krizo.

En tiuj ĉi tagoj oni parolas pri la murdo de la prezidanto Kennedy kaj pri la sensekretigo de dokumentoj. La vero estis kaŝita dum tro da tempo, ekster la atingeblo de la usona popolo. Ĉio malkaŝiĝu.

Sed se ŝi volas paroli pri tiuj ĉi temoj, mi konsilas al ŝi legi la libron „Trejnita por murdi Castro-n” verkitan de la agento de la Centra Oficejo de Esplorado (CIA), Veciana, kiu rakontas sian renkontiĝon kun la CIA-agento David Phillips kaj kun Lee Harvey Oswald, en Dallas, en la tria semajno de septembro 1963.

Tio estis historio de mensogoj kaj atakoj : Operacio Northwoods, Operacio Mangosta. Oni ĵus malkaŝis la informon pri tio, ke en tiu momento Usono havis pretaj 261.000 soldatojn por rekta invado de Kubo. En Florido funkciis la plej granda CIA-trejnejo ĝis tiu momento – kun pli ol 700 oficiroj – kaj ĝis la kreado de tiu CIA-komandejo, ankoraŭ pli granda, en Saigono.

Ŝi uzas la stilon de la proceso al „Alico en Mirlando” : unue puno, poste juĝo.

Mi parolas nome de mia popolo, kaj nome ankaŭ de tiuj, kiuj ne povas nomi la prezidanton Trump kaj la usonan ambasadorinon per iliaj nomoj, sed tuj sentas kaj pensas kiel mi. Ŝi agnoskis almenaŭ la absolutan izoliĝon de Usono en tiu ĉi salono kaj en tiu ĉi mondo. Usono estas sola koncerne al la embargo kontraŭ Kubo ! (aplaŭdoj). Ŝi ne konas la gravecon de la vero, subtaksas la fortecon de justa ideo en la profundo de kaverno, pli potenca ol armeo, kiel diris José Martí [3], kiu skribis portante en sia brusto, en nefinita letero la jenan frazon : „Ĉiutage mi estas en danĝero fordoni mian vivon por mia lando, kaj por mia devo (…) ĝustatempe eviti per la sendependeco de Kubo, ke Usono vastiĝos tra la Antiloj kaj regos, kun tia granda forto, niajn amerikajn landojn”.

Ambasadorino, la afero komenciĝis multe pli antaŭe ol 26 jaroj, multege pli ol 55 jaroj antaŭe. Krom la milito, la fabrikado de pretekstoj, la planoj por rekta invado, la rimedoj dronigi nian ekonomion, la terorismo de ŝtato, la malstabiligo kaj la renversado, Usono celis – kaj mi citas la kruelan memorandon de la vica ŝtatsekretario Lester Mallory, subskribitan la 6-an de aprilo 1960 – „… estigi la seniluziiĝon kaj la rezignon per la ekonomiaj bezonoj kaj la penado (…) ne donante al Kubo monon nek rimedojn, kun la celo redukti la laŭkontraktajn kaj realajn salajrojn.” La embargo kontraŭ Kubo estis kreita kun la celo „estigi malsaton, malesperon kaj falon de la registaro”.

Tamen, kiam la prezidantoj Raúl Castro Ruz kaj Barack Obama faris la surprizajn kaj esperplenajn anoncojn de la 17-a de decembro 2014, la prezidanto Obama taksis la embargon sensukcesa kaj antikva, ne efika koncerne siajn celojn, kreinta damaĝojn al la kuba popolo kaj izoliĝon de la usona registaro. Poste li priskribis ĝin senutila koncerne la progreson de la usonaj interesoj ; li taksis ĝin fuŝa, sensenca, ne aplikebla, kaj ŝarĝo por la civitanoj.

Sed neniam oni rekonis la embargon kiel klaran malobservon, amasan kaj daŭran de la homrajtoj de la kubanoj, kio estis antaŭ kelkaj horoj cinike silentigita de la usona ambasadorino ; oni ne rekonis la embargon kiel rompon de la internacia juro aŭ genocidon laŭ la Traktato de Ĝenevo ; oni ne rezignis ĝiajn celojn premadi nian popolon. Tamen, la usona prezidanto tiam plurfoje deklaris sian decidon uzi siajn povojn kaj labori kun la Kongreso por ĉesigi la embargon.

Praktika bildigo de tiu ĉi volo estis la sindeteno de Usono en la voĉdonado en 2016 koncerne tiun ĉi rezolucion, kaj pri tio la usona ambasadorino ĵus mokis.

En tiu ĉi periodo okazis gravaj progresoj koncerne la diplomatajn rilatojn, dialogo kaj kunlaborado en spacoj de komuna intereso kaj utilo ; sed en la du pasintaj jaroj la embargo, koncerne la ĉefajn detalojn, daŭris, kvankam oni faris kelkajn registarajn decidojn, kiuj modifis ĝian aplikadon en tre limigita maniero, sed en la favora direkto. Rilate al la leĝa malpermeso vojaĝi al Kubo, kio estas rompo de la rajtoj kaj de la civilaj liberecoj de la usonaj civitanoj – kion ŝi same ne mencias – tamen, estis notinda la maniero, kiel oni vastigis la uzon de la vojaĝpermesiloj. Oni atingis konstateblajn rezultojn ankaŭ koncerne la kunlaboradon inter ambaŭ landoj, en branĉoj tiel gravaj kiel la alfronto al terorismo, narkotaĵa ŝakrado aŭ la cifereca krimo.

Sinjoro prezidanto :

La pasintan 16-an de junio la prezidanto Donald Trump proklamis la embargon kiel ĉefan akson en sia kontraŭkuba politiko, kaj li anoncis rimedojn, kiuj celas la fortiĝon [de la embargo].

En malnoveca kaj malamikeca parolado, kun trajtoj de la Malvarma Milito kaj antaŭ publiko konsistanta el putriĝintaj Batista-sekvantoj [4], aneksistoj kaj teroristoj, la usona prezidanto reprenis eluzitajn aludojn pri supozataj perfortoj de la homrajtoj en Kubo, por pravigi la potencigon de la embargo. En tiu ĉi podio oni ĉi-matene aŭskultis lian eĥon, lian resonon.

La prezidanto Trump havas eĉ ne minimuman moralan aŭtoritaton por kritiki Kubon. Li prezidas registaron de milionuloj, kies tasko estas apliki kruelajn rimedojn kontraŭ la malriĉaj familioj de tiu ĉi lando, la malplimultoj kaj la enmigrintoj. Tiu registaro sekvas programon, kiu instigas al malamo kaj divido. Ĝi anoncas danĝeran esceptismon kaj hegemoniismon maskitan per patriotismo, kiu estigos pli da perforto. Ĝi ignoras la volon de la elektantoj : du trionoj de la usonanoj kaj ankaŭ de la kubanoj loĝantaj en Usono apogas la ĉesigon de la embargo.

La aktualaj politikoj en Usono damaĝas la civitanojn ; la politika koruptado regas, dominata de la tiel nomataj „specialaj interesoj”, tio estas, la interesoj kaj la mono de korporacioj ; la manko de sekureco koncerne edukadon, sanon kaj socian asekuron, la limigoj de la sindikatoj kaj la grandega seksdiskriminacio.

Meritas kondamnon la torturo, la murdo de afrik-usonanoj fare de la polico, la mortigoj de civiluloj fare de la usona armeo, la senkontrola laŭrasa aplikado de la mortpuno, la murdo, premado kaj spionado de la enmigrintoj fare de la polico, la divido de familioj kaj la aresto aŭ ellandigo de infanoj, kaj la kruelaj rimedoj, per kiuj Usono minacas la filojn de kontraŭleĝaj enmigrintoj kreskintajn kaj instruiĝintajn en tiu lando.

Tiu registaro perdis la apogon de la popolo.

La ambasadorino de Usono prezentis al ni sian revon. Mi preferas ripeti tiun de Martin Luther King : „Mi revas, ke iutage tiu ĉi lando stariĝos kaj vivos la veran signifon de sia kredo. Ĉiuj homoj estas kreitaj en egaleco. Sonu la libereco.” (aplaŭdoj).

Ŝi venis por diri al ni, ke ŝi agnoskas la fakton, ke la estonteco de Kubo dependas de la propra kuba popolo. Ŝi komplete mensogas, neniam tio estis tiel en la tuta historio. Tio estas la historio de la klopodo je dominado kaj hegemonio kontraŭ Kubo.

La anoncita politiko celas venigi la rilatojn al pasinteco de malamikeco, por satigi falsajn interesojn de ekstremistaj rondoj de la usona dekstrularo, kaj de frustrita kaj maljuniĝinta kubdevena malplimulto en Florido.

La prezidanta ordono, kiu oficialigas la politikon por Kubo, inkluzivas, inter aliajn rimedojn, novajn malpermesojn al la ekonomiaj, komercaj kaj financaj rilatoj de la usonaj kompanioj kun kubaj entreprenoj. Krome, ĝi limigas la liberecon de la usonaj civitanoj vojaĝi, per la malpermeso je individuaj vojaĝoj en la kategorio de interŝanĝoj – nomataj „de popolo al popolo” – kaj per spionado de la ceteraj vizitantoj de tiu lando.

En la lastaj semajnoj la prezidanto Donald Trump ripetis en kvar malsamaj okazoj (tio inkluzivas lian paroladon en tiu ĉi asembleo la pasintan septembron), ke lia registaro ne ĉesigos la embargon kontraŭ Kubo, se la kuba registaro ne faras ŝanĝojn en la interna ordo.

Mi hodiaŭ ree certigas, ke Kubo neniam akceptos kondiĉojn nek altrudojn, kaj ni memorigas la prezidanton kaj ties ambasadorinon, ke tiu ĉi vidpunkto, subtenita de dekoj da usonaj prezidantoj, neniam funkciis nek funkcios. Ĝi estos unu plia vidpunkto en politiko, kiu stagnas en la pasinteco.

Antaŭ nelonge, kun preteksto pri damaĝoj al la sano de kelkaj diplomatoj en Havano, eĉ sen minimuma pruvo pri la kaŭzo kaj origino – ĉar la usona registaro mensogas, kiam ĝi parolas pri atakoj aŭ okazintaĵoj – nek rezultoj el la daŭraj esploroj, la registaro de Usono oficialigis novajn politikajn rimedojn kontraŭ Kubo, kiuj potencigas la embargon kaj damaĝas la rilatojn.

Inter tiuj rimedoj troviĝas la ĉesigo de vizoj al kubaj vojaĝantoj kaj enmigrontoj, en la konsulejo en Havano, kio damaĝas la rajton de la civitanoj libere vojaĝi kaj en mallonga tempo viziti tiun landon – kion en tiu ĉi jaro faris pli ol 163 000 kubanoj – aŭ grave malfaciligas la familian rekuniĝon de aliaj civitanoj, kiu okazas surbaze de la interkonsento doni ne malpli ol 20 000 vizojn en ĉiu jaro al enmigrontoj. La postulo pri rekta intervjuo en la usona konsulejo en aliaj landoj – al la kubaj vojaĝantoj –, kaj en la usona konsulejo en Bogoto – al la enmigrontoj – estigos grandegajn elspezojn por la demarŝoj, kiuj fariĝos ne-eblaj por granda parto de la vojaĝantoj. Kie estas iliaj rajtoj en la retoriko de Usono ?

Ne pravigeblas, ke la personoj kaj familioj estas damaĝitaj ĉar oni alstrebas politikajn celojn kontraŭ la konstitucia stato en Kubo.

La usona registaro, kun la politika celo limigi la vojaĝojn kaj damaĝi la internacian turismon en Kubo, faris senbazan kaj absolute mensogan averton al la usonaj civitanoj, por ke ili ne vizitu nian landon.

Per la nepravigebla forpelo de la laboristaro de nia ĝenerala konsulejo en Vaŝingtono – la sola en tiu lando – Usono grave limigis ĝian kapablon funkcii por la usonaj vojaĝontoj kaj speciale por la kubanoj tie loĝantaj, kiuj havas absolutan rajton je vizito kaj normala interrilatiĝo kun sia lando.

Usono same reduktis, arbitre kaj senbaze, la laboristaron de nia Ambasadejo, kio estigis – inter aliaj sekvoj – la fermon de ĝia Oficejo de Ekonomio kaj Komerco, kun la perversa politika celo ĉesigi la negocadon de la usonaj entreprenistoj, kiuj havas firmajn interesojn esplori la negoco-ŝancojn ankoraŭ ekzistantajn laŭ la reguloj de la embargo.

Ankaŭ ne estas surprizo – laŭ la ĉi tieaj diroj de sinjorino ambasadorino, kaj tiuj de ŝiaj gvidantoj –, ke la prezidanto de Usono ne tenas en konsidero la unuaniman internacian subtenon al la progresoj, kiujn li nun renversas, nek la similan postulon pri tuja kompleta kaj senkondiĉa ĉesigo de la embargo.

Sinjoro prezidanto :

Samkiel esprimis la prezidanto Raúl Castro Ruz la 14-an de la pasinta julio, „ni ree certigas, ke iu ajn strategio celanta detrui la revolucion, ĉu per altrudo kaj premado ĉu per subtilaj metodoj, malsukcesos. [...] Kubo havas la volon plu pritrakti kun Usono la pendantajn aferojn de ambaŭ landoj surbaze de egaleco kaj respekto de la suvereneco kaj sendependeco de nia lando, kaj daŭrigi la respekteman dialogon kaj la kunlaboradon koncerne komunajn temojn, kun la usona registaro.”

„Kubo kaj Usono povas kunlabori kaj kunvivi tenante en konsidero la diferencojn kaj influante ĉion, kio utilas al ambaŭ landoj kaj popoloj, sed oni ne atendu, ke por tion atingi Kubo faros rezignojn pri siaj suvereneco kaj sendependeco […] aŭ kondiĉigos siajn principojn aŭ akceptos iajn ajn kondiĉojn, kion neniam ni faris en la historio de la revolucio”. (aplaŭdoj).

Sinjoro prezidanto :

Hodiaŭ per la dudeksesa sinsekva okazo Kubo prezentas al la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj la rezolucian projekton „Bezono ĉesigi la ekonomian, komercan kaj financan embargon altrudatan de Usono al Kubo”.

En la nuntempaj cirkonstancoj tiu ĉi teksto havas specialan gravecon pro la retroiro estigata de la agoj de la nova usona registaro kontraŭ Kubo.

La embargo estas la plej granda obstaklo por la ekonomia kaj socia progreso de la lando, kaj por la aplikado de la Nacia Plano, kongrue kun la Taskoj 2030 de la Unuiĝintaj Nacioj. Ĝi estas la ĉefa baro por la evoluo de la ekonomiaj, komercaj kaj financaj rilatoj de Kubo kun Usono kaj la aliaj mondopartoj.

Laŭ la kalkuloj detale faritaj de kubaj institucioj, de aprilo 2016 ĝis aprilo 2017 la embargo kaŭzis malprofiton de ĉirkaŭ 4 305 milionoj da dolaroj al la kuba ekonomio.

Tiu kvanto estas ĉirkaŭ la duoblo de la kvanto bezonata kiel ĉiujara rekta eksterlanda investo, por ke la kuba ekonomio notinde progresu.

La damaĝoj akumulitaj atingas la grandan kvanton de 822 280 milionoj da dolaroj kalkulitaj surbaze de la senvaloriĝo de la oro. Laŭ kurantaj prezoj, tio ekvivalentas al 130 178 milionoj da dolaroj.

Dekoj da bankoj de aliaj landoj estis damaĝitaj en la lasta periodo, pro la ekstrema kaj konstanta persekutado de la kubaj financaj transkontigoj.

La embargo kontraŭas la Internacian Juron, kaj ĝia agrese eksterteritoria aplikado damaĝas la suverenecon de ĉiuj landoj. Ĝi damaĝas ankaŭ la ekonomiajn kaj entreprenajn interesojn en ĉiuj mondopartoj.

Sinjoro prezidanto :

La ambasadorino de Usono ne menciis, ke la embargo estas klara perforto, amasa kaj konstanta, de la homrajtoj de kubanoj, kaj ĝi estas genocido laŭ la Traktato por la Prevento kaj Puno kontraŭ la Genocido-Delikto, de 1948. Ĝi estas ankaŭ obstaklo por la internacia kunlaborado, kiun Kubo faras en homhelpaj branĉoj, en 81 sudaj landoj.

Estas nenombreblaj la homaj damaĝoj estigitaj de la aplikado de tiu ĉi politiko. Ĉiu kuba familio kaj socia servo en Kubo suferas la sekvojn de la embargo. Ankaŭ la kuba elmigrantaro suferas diskriminacion kaj damaĝojn.

En la lasta jaro la kuba eksport-importa entrepreno de kuraciloj, Medicuba S.A., mendis krudaĵojn al 18 usonaj kompanioj, kiuj rifuzis aŭ neniam respondis.

Aliaj kompanioj, kiel la usona korporacio Promega, rekonata pro la ellaborado de diagnoz-aparataroj por precizigi la virus-kontaĝon en malsanuloj havantaj aidoson, hepatiton C aŭ renajn malsanojn, en junio 2017 rifuzis vendi siajn produktojn al Medicuba S.A. klarigante, ke la Trezorejo aplikas komercajn rimedojn, kiuj malpermesas la vendadon de ĝiaj produktoj al Kubo.

En tiu sama dato kaj kun la sama argumento, la kompanio New England Biolabs Inc. rifuzis disponigi siajn komercaĵojn al Kubo. Tiu kompanio komercas grandan serion da enzimoj, kiel Proteinasa K, kiu estas reakciilo ebliganta diagnozi virus-malsanojn kiel dengon, zika kaj chikungunya ; samkiel aliajn enzimojn vaste uzatajn por diagnozi heredajn misformiĝojn de la fetoj, kaj por precizigi la kongruon ekzistantan inter memdonantoj de organoj kaj la malsanuloj, al kiuj oni greftos renon, medolon, hepaton kaj aliajn organojn.

Per tiu sama argumento tiu kompanio rifuzis disponigi al Kubo homhelpajn produktojn.

En aprilo 2017 la germana kompanio Eckert & Ziegler Radiopharma Gmbh rifuzis disponigi al Medicuba S.A. la generatoron Ge-68/Ga-68 kun ties partojn ; tiu aparato estas uzata por diagnozi la prostato-kanceron. Laŭ tiu kompanio ne eblis rekte disponigi la produkton al Kubo, ankaŭ ne tra peranta lando, ĉar la embargo malpermesas tion.

La sekcio de kormalsanoj de la hospitalo „Fratoj Ameijeiras” urĝe bezonas aparaton por asistado de sangocirkulado – por povi trakti malsanulojn kun kororigina ŝoko –, por la korĥirurgio kaj por la elektrofiziologio, kaj tiel ebligi la resaniĝon post koraj misfunkcioj, kaj la pluvivadon de la malsanulo.

La usona kompanio Abiomed, pioniro en la monda merkato koncerne tiajn produktojn, havas la sistemon Impella, taŭgan por trakti tiajn malsanulojn. En septembro 2016 kaj en februaro 2017 la entrepreno Medicuba S.A. kontaktis tiun kompanion kun la celo esplori eblojn enkonduki tiun produkton en la kuban sansistemon, sed la kompanio ne respondas.

Sinjoro prezidanto :

Ni profunde dankas ĉiujn registarojn kaj popolojn, parlamentojn, politikajn fortojn kaj sociajn movadojn, reprezentantojn de la civila socio, internaciajn kaj regionajn organizaĵojn, kiuj kontribuis per sia voĉo kaj voĉdono, jaron post jaro, al pravigo de la justeco kaj urĝeco ĉesigi la embargon.

Ni dankas ankaŭ la vastan plimulton de la usona popolo pro ĝia apogo al tiu ĉi laŭdinda celo.

Ofendas la konsciencon de la homaro, ke la usona ambasadorino en maniero entrudema kaj neakceptebla traktis la bolivaran registaron de Venezuelo. Ŝi ofendas la heroan venezuelan popolon, ĝian civil-militisman unuiĝon, la bolivaran kaj ĉavisman registaron gvidatan de la prezidanto Nicolás Maduro Moros.

La usona registaro mensogas, kiam ĝi deklaras Venezuelon – kiu estas, kurioze, la unua oficialigita rezervejo de hidrokarburaĵoj en la planedo – minaco por la usona nacia sekureco.

La Liberiganto Simón Bolívar [5] skribis : „… Usono estas verŝajne destinita de la providenco por nome de la libereco plenigi Amerikon je mizero”. Mi uzas la vortojn de Bolívar por respondi al la ambasadorino.

Ni troviĝas en travidebla kaj konstitucia elektoprocezo en Kubo, kie oni ne aĉetas lokojn, kaj kie ne regas specialaj interesoj ; kie ne estas mensogaj kampanjoj kun monregado ; en tiuj elektoj oni ne manipulas la volon de la elektantoj ; en tiuj elektoj oni ne instigas la dividon kaj la malamon.

Sinjoro prezidanto :

Ni tre speciale laŭdas ĉiujn, kiuj esprimis sian zorgon kaj malŝaton koncerne la premrimedojn anoncitajn de la nuntempa usona registaro.

La kuba popolo neniam rezignos konstrui suverenan, sendependan, socialistan, demokratian, prosperan kaj daŭrigeblan nacion. (aplaŭdoj).

Ni persistos, kun la konsento de nia popolo kaj speciale kun la patriotisma devo de la pli junaj kubanoj, en la kontraŭimperiisma batalo kaj en la defendo de nia sendependenco, por kiu jam mortis kelkdekmiloj da kubanoj, kaj ni multon riskis, kiel ni pruvis en Playa Girón kaj en ĉiuj aliaj danĝeraj okazoj.

Ni havas eternan lojalecon al la donitaĵo de José Martí kaj de Fidel Castro Ruz. (aplaŭdoj).

Sinjoro prezidanto ; Elstaraj konstantaj reprezentantoj ; Estimataj delegitinoj kaj delegitoj :

Nia popolo kun espero atentas tiun ĉi debaton. Nome de tiu popolo mi petas vin voĉdoni favore de la rezolucia projekto A/72/L.30 „Bezono ĉesigi la ekonomian, komercan kaj financan embargon altrudatan de Usono al Kubo”.

Multajn dankojn. (daŭraj aplaŭdoj)

Ekkrioj : „Vivu Kubo !”, „Kubo jes, embargo ne !”

Notoj :

[1] Enmienda Platt : aldonaĵo de la Leĝprojekto de la Armeo-Buĝeto aprobita en la Kongreso de Usono kaj trudata al la unua Konstitucio de la Kuba Respubliko. -ndlt

[2] Playa Girón (1961) : regiono en la sudokcidenta marbordo, kie la kuba armeo venkis la atakantojn salajratajn de Usono. –ndlt

[3] José Julián Martí y Pérez (1853-1895), kubano de universala pensado, kiu fariĝis la plej granda hispanamerika politika pensulo. Cetere, unu el liaj plej famaj sloganoj estas : „Patrujo estas homaro”. – ndlt

[4] Fulgencio Batista y Zaldívar, Kuba militisto kaj politikisto, prezidanto de la Respubliko en du periodoj : 1940-1944 kaj 1952-1958. -ndlt

[5] Simón Bolívar (1783-1830) : venezuela militisto kaj politikisto, fondinto de Grand-Kolombio kaj Bolivio ; elstara batalanto kontraŭ la hispana imperio. -ndlt

Elhispanigita de Norberto Díaz Guevara fonto : gazeto Granma [http://www.granma.cu/cuba/2017-11-0...]