Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
La uragano „Irma” : La ŝtata televido ARD en raportado pri Kubo prioritatas ideologion anstataŭ faktojn
de Volker HERMSDORF  
16a septembro 2017

Volker Hermsdorf : Kubo. Polemiko kaj malico

Al kritiko en la tiel nomataj sociaj komunikiloj pri sia unuflankeca raportado pri la uragano „Irma”, grandaj burĝaj komunikiloj reagis polemike kaj malice. Dum ili dum tagoj detale informadis pri la vojo de la ŝtormo laste metita al la plej malsupra kategorio, en Usono, Kubo estis komence, se entute, nur marĝene menciita. Sed tie la ciklono dum du tagoj furiozis kun ventrapidoj de 260 kilometroj hore tra la lando. Por la unua fojo post la jaro 1932, ŝtormo de la plej alta kategorio kvin trafis la socialisman insulon, mortigis dek homojn kaj kaŭzis plej gravajn damaĝojn. Post la uragano en la malriĉa Kubo ŝtataj ripartrupoj tuj komencis forigi la damaĝojn, dum en la plej riĉa lando de la mondo regis ĥaoso kaj rabadoj.

Eĉ la ARD-krono pri novaĵinformoj „Tagesschau” [„Tagrigardo”] ne povis ignori tion kaj la plendojn de koleraj televid-spektantoj. Marde ĝia paĝo en Interreto aperigis kontribuaĵon kun la titolo „Purigado en la ŝtorm-elprovita socialismo”. Sed kiu esperis laŭfaktajn informojn, tiu ree seniluziiĝis. La ARD ne hetitis ekspluati naturkatastrofon, al kiu registaroj kaj organizaĵoj tra la mondo reagis per alvokoj je solidareco, por subsojla agitado kontraŭ la socialisma Kubo. La korespondantino Anne-Katrin Mellmann priskribis la situacion „en lando kiel Kubo” (laŭvorte), ĉe kio ŝi konscie ignoris la konatajn ŝtatajn programojn de rekonstruado post uraganoj : „Neniu estas asekurita, konstrumaterialo estas malabunda kaj la komunista ŝtato apenaŭ havas monon. De jardekoj la substanco de la konstruaĵoj estas eluzita. Eĉ kiam la suno brilas, la konstruaĵoj disfalas.” Post la katastrofaj detruoj en Kubo kaj en Karibio, tiom da malica polemiko eksterordinaras.

Ankaŭ deklaro de la kuba prezidanto, kiun multaj latinamerikaj komunikiloj disvastigis laŭvorte, devis servi por subtila polemiko. „Antaŭ ol la turisma ĉefsezono komenciĝos, ĉio estos restarigota, skribas la ŝtatestro Raúl Castro en letero al la suferplena popolo kaj igas ĝin laŭtegi en la ŝtata televido”, rakontas Mellmann. Popolon suferantan pro murdoj al ĵurnalistoj, pro malaperintaj opoziciuloj kaj pro la ĉiutaga teroro de polico, armeo, justico kaj politiko kunligitaj kun fidrogaj karteloj, tian popolon la korespondantino povus trovi en Meksiko, sed ne en Kubo. Kaj kompreneble la raportistino de la tiea ARD-studio, el siaj okazaj laborpartoprenoj en Kubo ankaŭ scias, ke tie pri la televidprogramo decidas ĵurnalistoj. Vide al la konstanta gurdado al germanaj televidspektantoj per sensignifaj eldiroj de pintaj kandidatoj de la ekzistanta granda koalicio, tiu atribuado efikas eĉ ridinda. Sed interalie ankaŭ la gazeto Die Welt, lastan lundon, respondecas la „ŝtatan cezuron” pri tio, ke la gazeto ne tiom detale raportis pri Kubo. Ĉar simple, laŭ ĝi, bildoj el la lando apenaŭ ekzistis.

La riproĉo de cenzuro envere trafas ne la kubajn komunikilojn, sed la „Tagesschau”. Kvankam ĝi citis la prezidanton Raúl Castro, lia plej grava frazo fariĝis viktimo de la atendoj de la ARD-gvidantaro, de la memcenzuro de ĝia korespondantino aŭ al ambaŭ. La kuba prezidanto asertis : „Principo restas senŝanĝa : La revolucio lasos neniun sen protekto, kaj jam oni faras disponojn por ke neniu kuba familio estu lasita al sia sorto.” Tia aserto de ŝtata kaj registara ĉefo ekzistas nur en Kubo, kiu de 55 jaroj suferas sub la usona blokado. Sed, se ĉio okazus laŭ la decidoj de la ARD kaj de ceteraj grandaj komunikiloj, neniu iam ekscius tion.

Raportita de Helmut Dunkhase el la germana maldekstra gazeto "junge welt" kaj elgermanigita de Vilhelmo Lutermano