Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Kubo kaj la reveno de elmigrintoj
de Salim LAMRANI  
13a aŭgusto 2017

Ekde la venko de la kuba revolucio en 1959 Usono uzis la migrado-problemon kiel ilon por malstabiligi Kubon, nome de la milito kontraŭ la unua socialisma lando en la amerika kontinento. En la unuaj tagoj post la venko de Fidel Castro Vaŝingtono malfermis siajn pordojn por la sekvantoj de la diktaturo de Fulgencio Batista [Fulgencio Batista y Zaldívar : Kuba militisto kaj politikisto, prezidanto de la Respubliko en du periodoj : 1940-1944 kaj 1952-1958. -ndlt], kaj por la oligarĥaro de la antaŭa reĝimo. De 1960 ĝis 1969, pli ol 200.000 kubanoj transloĝiĝis al Usono. Kiel komparo, la kvanto en la antaŭa jardeko – de 1950 ĝis 1959 – estis 73.000 foriroj al Usono [1].

Tri kialoj klarigas tiun amasan elmigradon. Unue, Kubo estis historie lando kun granda elmigrado al la norda lando. En 1959 Kubo havis la duan lokon en la amerika kontinento, post Meksiko. Kubo havis elmigradon pli fortan ol tiu de ĉiuj karibaj landoj kaj tiu de ĉiuj centramerikaj landoj. En Sudameriko nek Brazilo, nek Kolombio, nek Argentino havis elmigradon pli superan ol tiu de Kubo. Krome, la tuta elmigrado de tiuj ĉi homkvante grandegaj landoj estis pli malgranda ol tiu de Kubo [2].

La dua faktoro helpanta la elmigradon de kubanoj al Usono estis la aplikado de fortaj ekonomiaj punoj kontraŭ la insulo ekde julio de 1960, kiuj estis tre fortaj en februaro 1962. Tiuj punoj estigis cirkonstancojn tre drastajn por la kubanoj, kaj tiel estis favorata la eliro al Usono. Ankoraŭ hodiaŭ ili estas aktivaj kaj damaĝas la tutan kuban loĝantaron ĉefe la plej malriĉan, samkiel ĉiujn sektorojn de la socio. Malŝatataj de la internacia komunumo pro ilia anakronisma, kruela kaj kontraŭleĝa karaktero la punoj estas la ĉefa baro por la progreso de la lando. En 2016 – por la 25-a sinsekva fojo – la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj kontraŭis la ekonomian embargon kontraŭ Kubo per grandega plimulto de 191 favoraj voĉoj el 193 eblaj [3].

La tria konsiderinda faktoro estas la usona Alĝustiga Leĝo por Kubo, aplikata de 1966. Tiu ĉi speciala leĝo, unika en la mondo, diras, ke ĉiu kubano leĝe aŭ kontraŭleĝe migranta al Usono, pace aŭ per perfortaj rimedoj, la 1-an de januaro 1959 aŭ poste, estas libere akceptata en Usono, ricevas plurajn socialajn helpojn, kaj unu jaron plus unu tago post la alveno la kubano fariĝas daŭra loĝanto. Tute klare, tio estas forta rimedo por instigi la leĝan kaj kontraŭleĝan elmigradon [4].

En decembro 2014 la prezidanto Barack Obama decidis dialogi kun la kuba registaro por klopodi pace solvi la malamikecon kaŭzitan de Vaŝingtono al Havano de antaŭ pli ol duonjarcento. Oni aplikis plurajn favorajn rimedojn kiel la malfermon de ambasadejoj en la respektivaj ĉefurboj, la nuligon de kelkaj malpermesoj koncernaj al komercado – kvankam kun multaj limigoj – la restarton de la flugaj kaj maraj rektaj ligoj inter ambaŭ landoj, kaj la subskribon de migrado-interkonsento inter Kubo kaj Usono en januaro 2017, kiu ĉesigas la politikon „sekaj/malsekaj piedoj” – laŭ kiu la kubanoj sukcese trairintaj la markolon de Florido kaj envenintaj en usonan teritorion estas tuj akceptataj – samkiel la Prikuban Kuracistan Programon aplikatan de 2006, kiu celis instigi la kubajn kuracistojn elmigri al Usono, per kio oni rabis altvalorajn profesiulojn [5].

Tiuj rimedoj, krom la politika stabileco en Kubo, la plibonigo de la ekonomia situacio kaj la reformo de la kuba migrado – Dekreto-Leĝo 302 de 2013, kiu forigis la burokratajn obstaklojn rilate al la vojaĝoj – instigis multajn kubanojn loĝantajn en eksterlando definitive reveni al sia naskiĝlando, kaj konsiderinde reduktis la definitivajn forirojn. En 2016 ĉirkaŭ 14.000 kubanoj revenis al Kubo, kaj tiu kvanto estas pli granda ol la totalo en la periodo de 2013 ĝis 2015, kio estas kresko de 300 % en kvar jaroj [6].

Aliflanke, en la periodo 2013-2016 la migrado-diferenco – inter la enveno kaj foriro kaj de kubanoj kaj de eksterlandanoj – estas malpli ol 36.000, tio estas totalo de 9.000 eliroj en ĉiu jaro. Kvankam la diferenco estas malpozitiva, tiu kvanto estas kvarono de la kvanto en 2012, kiam okazis 35.000 foriroj en ĉiu jaro. De 2013 ĝis 2016, pli ol 670.000 kubanoj faris almenaŭ unu vojaĝon al eksterlando, kaj 78 % el ili vojaĝis por la unua fojo. Nur 9 % decidis resti en eksterlando [7].

Tiuj ĉi ciferoj bildigas la realon de la kuba migrado-problemo. Fakte, la plimulto de la kubaj elmigroj okazas pro ekonomiaj, sed ne politikaj kialoj. La elmigrintoj aspiras al normalaj kaj pacaj rilatoj kun la naskiĝlando. La ciferoj pruvas, ke malgraŭ la ĉiutagaj malfacilaĵoj kaj mankoj imanentaj en malriĉa lando viktimigita de ekonomiaj punoj, la plimultaj kubanoj restas ligataj al sia lando kaj ties sociala modelo, kiu donas al la loĝantaro – kaj ĉefe al la plej malriĉaj homoj – la kondiĉojn por digna vivo, pere de disponebleco pri la plej gravaj bezonataĵoj, edukado, sano kaj kulturo, kaj ankaŭ sekureco kaj komforto.

Salim LAMRANI.

Notoj :

[1]- Department of Homeland Security, „2008 Yearbook of Immigration Statistics”, Office of Immigration Statistics, aŭgusto 2009. https://www.dhs.gov/xlibrary/assets... (retejo vizitita la 31-an de julio 2017)

[2]- Vd. noto [1].

[3]- Salim Lamrani, „Etat de siège : les sanctions économiques des Etats-Unis contre Cuba”, Parizo, Editions Estrella, 2011.

[4]- Salim Lamrani, „Cuba : les médias face au défi de l’impartialité”, Parizo, Editions Estrella, 2013. Vd. ĉapitron „l’émigration cubaine vers les Etats-Unis”.

[5]- Cuba/Etats-Unis , „Declaración conjunta Cuba-EEUU sobre temas migratorios”, la 12-an de januaro 2017. http://www.cubadebate.cu/noticias/2... (retejo vizitita la 31-an de julio 2017).

[6]- Oscar Figueredo Reinaldo, Aynel Martínez Hernández & Cinthya García Casañas, „De ida y de regreso : Miradas a la migración en Cuba”, Cubadebate, la 15-an de junio 2017. http://www.cubadebate.cu/especiales... (retejo vizitita la 15-an de julio). [7]- Vd. noton [6].

elhispanigita de Norberto Díaz Guevara fonto : http://www.cubadebate.cu/opinion/20... fonto : Rebelión [http://www.rebelion.org/noticia.php...]