Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Ĉesigu la aerbazon Ramstein 2017
de Kunordiga rondo Ne al minacoj de atommilito – ek al Ramstein !  
12a aŭgusto 2017

Ĉesigu la aerbazon Ramstein 2017 Deklaro de la kunordiga rondo Ne al minacoj de atommilito – ek al Ramstein !

La senrespondece militisma konduto kaj la agresema preparo de atommilito de la plej forta atompotenco Usono same kiel la atomarmado kaj la minaco per uzado de atomarmiloj fare de Nordkoreujo venigis la mondon en la proksimon de katastrofa atommilito neniigonta milionojn da homoj.

Tiu ĉi atoma akriĝo okazas 72 jarojn post la neniigaj atomfrapoj kontraŭ Hiroŝimo kaj Nagasako. Ĝi klarigeblas ankaŭ per la historie kreskinta bunkro-mensostato de Nordkoreujo rezultinta el la spertoj de la katastrofa korea milito 1950-1953, kie la usona militistaro faris konkretajn planojn por uzado de atomarmiloj.

Ni alvokas la registaron de la Federacia Respubliko Germanujo rifuzi al Usono ĉian subtenon por ĝia militpreparo. Ĝi devas postuli al la usona registaro ke ĝi fine intertraktu, sur justa kaj egalrajta bazo, kun Nordkoreujo pri forigo de la atomarmiloj kaj malarmado sur la korea duoninsulo. La germana federacia registaro devas aktive partopreni en la UN-intertraktadoj pri la kontrakto de malpermeso de atomarmiloj.

En la konflikto sur la korea duoninsulo urĝe necesas rektaj interparoladoj inter la antagonistoj, anstataŭ konstrui ĉiam pli grandajn minackulisojn. Al tio apartenas ankaŭ la usona kontraŭraketa sistemo THAAD, lokita kontraŭ la rezistado de la loĝantaro en Sudkoreujo.

Anstataŭ tio, la usona registaro devas ebligi al la du koreaj ŝtatoj, surbaze de egalrajteco, transigi la batalhalton, kiu formale ekzistas ekde 1953, en packontrakton, kiu ebligu ankaŭ la longtempan perspektivon de reunuiĝo de la du ŝtatoj sen fremda enmiksiĝo.

Ni turnas nin al la publiko : La zorgo, kiu nun kaptis ankaŭ nian loĝantaron, ne sufiĉas. Nun la protesto estas surstratigenda. Faru protestajn agojn, tie kie vi vivas kaj laboras. La kunordiga rondo kaj ankaŭ la palatina [Ramŝtejno (Ramstein) situas en la palatina parto de Germanujo] iniciato „Indignu !” faros tion ĉe la agosemajno en septembro en Ramŝtejno [Ramstein].

Ni ne forgesis, ke la militcentralo por la usonaj atomarmiloj en Germanujo kaj Eŭropo estas en Ramŝtejno [Ramstein].

Ni kune preparu pli intense la protestajn agojn kontraŭ la aerbazo en Ramŝtejno de la 3-a de septembro ĝis la 10-a de septembro 2017, ni provu gajni eĉ pli da homoj por aktiva partopreno en la homĉeno la 9-an de septembro. Ĉesigo de la aerbazo Ramŝtejno estas grava paŝo kontraŭ la loĝistiko de atommilito.

Ni turnas nin ankaŭ al la subtenantoj de la kampanjo Stop Air Base Ramstein : Portu vian zorgon pri la atoma militdanĝero en la publikon ! Protestu !

Aktionsbüro Ramstein-Kampagne 2017 Marienstr. 19/20 DE-10117 Berlin

Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano 2017-08-12