Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
1-a de Majo 2017 en Havano, Kubo
de Vilhelmo Lutermano  
2a majo 2017

Inter la 5-a kaj la 6-a matene, inter jam impona homamaso, la E-istoj komencis kolektiĝi ĉe la monumento al la geedzoj Ethel kaj Arthur Rosenberg, ĉe la aleo Paseo, kondukanta al la Placo de la Revolucio.

Ni iris kun granda afiŝtuko pri Esperanto kaj kun citaĵo de Fidel Castro pri Esperanto. La teksto estis ambaŭflanke de la afiŝtuko, tiel ke ĝi videblis de antaŭe same kiel de malantaŭe - granda avantaĝo, ĉar la granda homamaso staranta kaj paŝanta tiel povis trankvile rigardi ĝin !

Pluraj Esperantistoj paŝis kun Esperantaj flagoj, ankaŭ mi. Ĉar mi estas tuj identigebla kiel nekubano, okazis al mi, ke iuj demandis min, de kiu lando mi venas kun tiu flago. Sekvis mallonga klarigo kaj enmanigo de slipeto de la Kuba Esperanto-Asocio, kun adreso, telefono kaj mallongaj klarigoj. Oskar estis presiginta multege da ili kaj do ĉiu el ni iris kun trideko da ili kaj disdonis ilin al sciemuloj.

La manifestacio finiĝis proks. je la 10-a, kaj pluraj el ni ĉe komuna matenmanĝo esprimis nian komunan impreson, ke tiu iniciato de nia samideano Oscar estis bonega aranĝo, nepre ripetenda - kaj aliloke imitinda !

Vilhelmo Lutermano, Havano, la 1-an de majo 2017