Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Kiu vojaĝas tra la plej popolriĉa lando de la araba mondo, tiu vidas la kolapson alveni. La demando estas, kiu tiam transprenos la potencon
de Joachim BITTNER  
13a aprilo 2017

Ĉu vi povas imagi tion ? La tuta loĝantaro de Germanujo kunpremita sur surfaco same granda kiel Malsupra Saksujo. Mezuma monata enspezo de 300 eŭro. La nutraĵoj fariĝas ĉiam pli kostaj, ĉar ili adaptiĝas al 50-elcenta inflacio. Nur proksimume ĉiu dua civitano kapablas legi kaj skribi. Energio, akvo, kuracistoj kaj instruistoj jam nun tro malmultas, la junulara senlaboreco troviĝas ĉe 40 elcentoj. Aldone al ĉiuj ĉi malbonaĵoj, la loĝantaro ĉiujare kreskas je kromaj 2,5 milionoj da homoj. Kaj ĉiam denove okazas katastrofaj islamistaj atencoj. Ĉu vi ne provus kiom eble plej rapide eskapi el tiu lando de hororo ?

Se vi povas imagi tion, tiam vi havas ideon pri tio, kiel estas vivi en Egiptujo. Kiu nuntempe veturas tra la plej popolriĉa ŝtato de la araba mondo kaj parolas kun politikistoj, socilaboristoj kaj diplomatoj, tiun tre rapide movas jam nur tiu sola demando :

Kiom longe tiu ĉi lando povas ankoraŭ resti stabila ?

Ĝuste tiu estas la demando, kiun eksterlandaj diplomatoj starigas al si ĉiutage, konfirmas unu el ili, ne oficiale. Ekonomie multaj egiptoj jam nun fartas mizere, tamen la prezidanto Abdel Fataĥ al-Sissi volas trudi drastajn reformojn – la kondiĉo por helpkredito je dek unu miliardoj da eŭroj de la Internacia Mon-Fonduso (IMF). Parto de ili estas forstreki la subvenciojn por elektro kaj petrolo, sen kiuj multaj el la 92 milionoj da egiptoj jam delonge ne plu povus veturi aŭte. La reformoj trafas ekonomion, kiu apud siaj strukturaj mankoj jam tio troviĝas en akuta krizo : La enspezoj el la turismo, unu el la ĉefaj enspezofontoj de la lando, laŭ indikoj de la Eŭropa Unio (EU) en la pasintaj jaroj malaltiĝis je 90 elcentoj.

Kvinono de la lernejoj „maltaŭgaj por uzado”

Por la EU-delegacio, kiu oficas en kaira nubskrapulo kun vido trans la rivero Nilo, migrado al Eŭropo estas la sola temo, kiu kovras ĉiujn ĝiajn klopodojn helpi la landon, laŭ tiu delegacio. „Ni provas okupiĝi pri la fundamentaj kaŭzoj de la migrado, por ke la homoj ne plu devu eniri la boatojn”, diras la ĉefo de la delegitoj, la slovako Ivan Surkos. Ĝis nun Egiptujo estas precipe transita lando. En la pasinta jaro 16.000 homoj, kiuj atingis Eŭropon tra la mediteranea itinero, venis tra aŭ el Egiptujo. Surkos taksas, ke proksimume kvin milionoj da rifuĝintoj troviĝas en Egiptujo, precipe el Sudano, Libio kaj el Somalio.

Sed ankaŭ multaj egiptoj mem pensas pri elmigro. La EU disponigis 1,3 miliardojn da eŭroj por subteni la konstruadon de ventelektrigejoj, konstrui akvopurigajn sistemojn, disdoni kreditetojn al kampkulturistoj, subteni infanejojn kaj universitatojn, proponi medicinan helpon en la kamparo … La listo de helpaj projektoj longas. Sed ĉio ĉi estas precipe agado kontraŭ simptomoj kaj ne kontraŭ la kaŭzoj.

Kial ekz-e tiom multaj egiptoj ne sendas siajn infanojn – precipe knabinon – al la lernejo ? Unu el la kialoj estas, ke knabinoj ne iru longajn vojojn al kaj de lernejo. Alia, ke infanoj estas ofte konsiderataj kiel mallongtempaj fortoj por akiri salajron por la familio, anstataŭ kiel investo en la estontecon de la lando. Infanoj vendas sandviĉojn surstrate. Infanoj laboras sur la kampoj. Infanoj purigas la ĉambrojn de kvinstelaj hoteloj aŭ tie kelneras. Kvinono de la lernejoj, raportas la kompetenta EU-diplomato pri Socia Disvolvado, estas „malgaŭga por uzado”. Instruistoj ofte simple ne venas. Korpa punado estas larĝe disvastiĝinta. Kaj „ne ekzistas instigoj al kritika pensado”.

Por disponigi lernadon al la kreskanta loĝantaro, Egiptujo devus ĉiujare dungi [kromajn] 90.000 instruistojn. Tiu nombro estas tute iluzia, por eĉ ne paroli pri la kvalito de la profesi-instruado. En universitato en la urbo Fajum, sude de Kairo, oni prezentas al la raportisto grupon de modo-studentoj. La junaj geviroj fingrumas ĉe vestaĵoj kaj diskutas pri kudraĵoj kaj aplikaĵoj. Ili lernas ĉi tie „kvalit-manaĝeradon”, diras la docentino. Maleblas paroli kun la studentoj mem, ili parolas eĉ ne vorton angle. En apuda ĉambro okazas kurso por komencantaj infanejistinoj. Oni demandas, kiom da infanoj la komencantaj edukistinoj mem ŝatus havi. „Tri ĝis kvar”, diras nikab-portantino ridante al la tradukistino. Kial tiom multaj ? „Mi amas infanojn !”

Iuj kredas, ke homoj estas la plej grava resurso de la lando

En vilaĝo kun la nomo Nakalifaĥ, en kiu multaj homoj vivtenas sin per subsistiga ekonomio kaj kie azenoj apartenas ankoraŭ la la proksimtransportaj rimedoj, la EU subtenas centron por sanklerigado. Ĉi tie oni instruas virinojn por ke ili instruu aliajn virinon : pri tio, kiom malhumana kaj malreligia estas seksa kripligo (ĝi estas daŭre disvastiĝinta en Egiptujo), aŭ pri tio, kiel koncipevitado funkcias. Nenie en Egiptujo estas problemo akiri la pilolon, la registaro subvencias ĝin kaj subtenas ĝian disvastigon, ni aŭdas de diversaj flankoj. Sed : „Multaj virinoj ne evitas koncipon, ĉar ili kredas, ke tiom longe, kiom ili ne havas menstruon, ili ankaŭ ne bezonas pilolon”, diras kunlaborantino de la sancentro. Por multaj june edziniĝintaj knabinoj tio estas surpriza miskonkludo. Aldoniĝas heredojuro, kiu privilegias virajn idojn. „Familio, kiu jam havas tri knabinojn, kompreneble volas havi ankaŭ knabon.”

Se oni parolas al egiptaj oficistoj kaj sociaj laboristoj pri la nebremsata kresko de la loĝantaro, oni ricevas same multajn realismajn respondojn kiom da naivaj. Naskokontrolado estas prioritato de la registaro, diras la unuaj. Aliaj kredas, ke homoj estas la plej grava resurso por Egiptujo, ke oni povas senprobleme krei laborpostenojn en fiŝkaptado aŭ en la kampkulturo. Tio estas kompleta iluzio. La malmulta fruktodona grundo kun ĉiu sovaĝe konstruita loĝbloko ĉe la Nilbordo fariĝas pli malgranda, kaj sciencistoj pri kampkulturo taksas, ke dugrada temperatur-altiĝo, kaŭzita de la klimatŝanĝo, sekvigas dek-elcente pli altan bezonon je akvo en la kampkulturo. Akvo, kiu ne ekzistas.

Kiom Egiptujo stabilas ? Tio envere estas la demando, kiom malstabila ĝi estas. „La venonta revolucio povus esti malsat-revolucio”, kredas la ekonomia fakulo de la EU-delegacio en bilanca interparolado.

Sed kiu povus anstataŭi la armean registaron de la generalo Al-Sissi, kiu siaflanke anstataŭas la Islam-frataron kaj ĵetis multajn da ili en malliberejon ? Ekzistas grupo, kiu jam kvazaŭ vulturo faras siajn rondojn super la oriento de la lando. En la Sinaja duoninsulo la egipta armeo de monatoj militas kontraŭ la Islama Ŝtato. Sed nenia raportisto atingas tien.

Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, el DIE ZEIT, Fuenf vor 8:00, 2017-04-13