Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Bombado de Usono al Sirio – Ĉu antaŭludo al nova Irako 2003 ?
de Elson CONCEPCIÓN PÉREZ  
10a aprilo 2017

La scenara muntado pri la supozata uzo de ĥemiaj armiloj fare de la siria armeo kontraŭ la teroristoj, kiuj okupas parton de la araba nacio, estis ellaborita de Usono per la sama platformo uzita en marto 2003 de la tiama prezidanto George W. Bush por pravigi siajn bombadojn kaj ekokupon de Irako.

Nun, Donald Trump faris la unuan paŝon kaj ordonis lanĉi 59 raketojn al aerarmea bazo en la provinco de Homs, kio mortigis proksimume dekon da homoj en evidenta spito al la internacia komunumo kiu, pri kelkaj aferoj eĉ kredis liajn antaŭelektajn paroladojn, en kiuj li diris, ke li ne eniĝos en tiajn militojn.

Kiam antaŭ 14 jaroj Bush, sen konsulti la UN, komencis la bombadon de Irako, li diris al la mondo, ke tiu araba nacio disponas pri amasdetruaj armiloj kaj monatojn poste devis koncedi ke tio estis mensogo, ke ĝi estis eraro de la usonaj sekretaj servoj. Sed la malbonaĵo estis farita kaj hodiaŭ oni scias, ke pro tiu agreso mortis aŭ kripliĝis miliono da irakanoj.

Irako estis transformita en veran ĥaoson, kaj vere malracie la sanktejoj, heredaĵo de la homaro, urboj plenaj de historio kaj de kulturo estis ruinigitaj kaj hodiaŭ estas pafkampoj inter militaj grupoj aŭ rifuĝejo de tiuj, kiuj volas konstrui terorisman kalifujon.

Sed la usona pretendo alproprigi al si la irakan petrolon plenumiĝis, dum nuntempe civitanoj, precipe infanoj, mortas ĉar tuŝitaj de malriĉigita uranio entenata en dekoj da miloj de bomboj ĵetitaj de usonaj aviadiloj kaj de la NATO en urboj kiel Faluĵa kaj aliaj.

La uzado de tiuj armiloj malpermesataj de la internaciaj konvencioj neniam estis kondamnita de Vaŝingtono, dum tiu kulpigas Sirion, sen ajna pruvo, esti uzintaj ĥemiajn armilojn kontraŭ la terorismo.

Tamen la nuna prezidanto de Usono asertis, ke „ne estas duboj, ke Sirio uzis malpermesatajn ĥemiajn armilojn”.

En tiu ĉi kunteksto ne eblas pretervidi, ke Trump agis kiel instrumento de la militmaŝino, de la ekonomiaj kaj politikaj interesoj kaj de potenca komunikila sistemo je lia servo. La milita komplekso bezonas militojn por ke la mono fluu kaj ke la dolaro restu la monetalono sur la internacia scenejo.

La argumento, kiun Nikki Haley, usona ambasadorino ĉe la Unuiĝintaj Nacioj, uzis, ne povas esti pli aroganta, kiam ŝi diris : „Kiam la UN ripete malsukcesas en sia devo agi kolektive, kelkfoje ni, la ŝtatoj, vidas nin devigataj fari nian propran agon”.

Ĉi-foje, dum la Unuiĝintaj Nacioj estis denove ignorataj de Vaŝingtono, en Eŭropo, Francujo, Britujo, Germanujo, Hispanujo kaj la registaroj de aliaj landoj de la NATO urĝis montri sian apogon al la milita atako kontraŭ Sirio.

Kaj valorus la peno demandi, ĉu la nova ĉefo de la Blanka Domo kaj la tiel nomataj eŭropaj „aliancanoj” ne scias, ke Sirio eliminis ĉiujn ĥemiajn armilojn en 2014, en agado superrigardata de la internacia institucio taskita pri kontrolado de tiaj armiloj.

Aŭ la momento elektita de Vaŝingtono rilatas kun la antaŭenmarŝo de la siriaj armitaj fortoj kaj kun la apogo de la rusaj aviadiloj, kiuj estas venkantaj la Islaman Ŝtaton kaj la Fronton Al-Nusra.

Precize tion Vaŝingtono ne volas, ĉar temas pri la apogo de la siria popolo al ĝia registaro kaj al ĝia armeo.

Trump kaj liaj militaj falkoj forgesas la milionojn da sirianoj, kiuj devis forlasi sian landon pro la teroristaj atakoj. Aŭ ili ne kalkulas la proksimume 300.000 sirianojn mortintajn den tiu trudita konflikto.

Kio povas pravigi, ke sur Sirion lanĉiĝas 59 raketoj, krom deturni la atenton por apogi la armitajn grupojn kiuj agas kontraŭ la registaro de Al Assad.

En Irako en 2003 okazis io sama. Oni komencis per granda mensogo kaj lanĉis la militon de okupado. Oni faligis la registaron kaj mortigis ĝian prezidanton. Oni okupis la landon kaj detruis ĉiajn registarajn infrastrukturojn kaj multon da ĝia universala heredaĵo.

Ankaŭ Libio estis kaptita de simile krima politiko. Vaŝingtono kaj la NATO same atakis ĝin. Ĝia prezidanto estis sovaĝe murdita. Oni faris tiun nacion neregebla teritorio, kiu daŭre ne rekonas sin mem.

Kiam oni parolas pri ĥemiaj armiloj, Vaŝingtono ŝajnas forgesi la malpermesatajn armilojn, kiun ĝiaj militistoj uzis en Irako, en la eksa Jugoslavujo, en Afganujo, en Vjetnamujo, inter aliaj.

Tiu ĉi bombado kontraŭ Sirio okazas, dum Ruslando faras ĉiajn eblajn diplomatiajn klopodojn por sidigi ĉirkaŭ la tablon de interparoladoj ĉiujn faktorojn, kiuj partoprenas en la siria konflikto.

Pri la interparoladoj, kiuj pli ol unu fojon fiaskis en Ĝenevo, la fakulo pri geopolitko kaj prezidanto de la Hispana-Rusa Observejo de Eŭrazio, Fernando Moragón, diris, ke oni devas konsideri, ke la opozicio estas opozicio de pupoj ; ĉar ĝi dependas de tiuj, kiuj financas ĝin kaj, lastinstance, de Usono. Ili estas pli aŭ malpli brutalaj ĝihadistaj grupoj apogataj de diversaj eksteraj agantoj.

Kaj ĝuste nun, kiam plej mankas dialogo inter la sirianoj por trovi eliron el la konflikto, aperas 59 raketoj lanĉitaj de Usono, barbara ago kiu povas aktivigi danĝeran sparkon meze de pulvujo.

Persone mi pensas, ke la debato pri tio en la Konsilantaro pri Sekureco de la UN, krom konfirmi la apogon de la brita, germana, franca kaj hispana registaroj kaj de la NATO kaj de Israelo al la usona atako, denove montris, ke la Unuiĝinta Naciaro, nekapabla kondamni la agresantojn, ne faris pli ol la supre menciitan alvokon al „moderiĝo” kaj al serĉado de politika solvo.

Nun necesas alarmi la internacian komunumon pri la danĝero, ke la okazaĵo en Sirio povas esti la antaŭludo de tio, kion Usono kaj la NATO faris kontraŭ Irako, uzante la samajn mensogojn kaj similajn armilojn.

(Elhispanigita de Vilhelmo Lutermano el „Granma” de la 10-a de aprilo 2017, p. 5)