Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Sep punktoj pri la usona atako kontraŭ Sirio
de Sergio ALEJANDRO GÓMEZ  
9a aprilo 2017

GRANMA, 2017-04-08

Sep punktoj pri la usona atako kontraŭ Sirio

La akrigo de la perforto de Usono en la siria konflikto, per lanĉo de duoncento da raketoj kontraŭ aerarmea bazo de la registaro de Damasko, levas multajn demandojn pri la motivoj malantaŭ tiu ago kaj pri la eblaj konsekvencoj por eksplodema regiono kiel Mezoriento.

Granma komunikas al siaj legantoj sep punktojn, kiuj ebligas meti la ĵusajn okazaĵojn en la kuntekston.

1. Ne ekzistas pruvoj ke Sirio uzis ĥemiajn armilojn.

En la nokto de ĵaŭdo, la 6-a de aprilo, 59 krozraketoj kun longa atingo (Tomahawk) estis lanĉitaj de militŝipoj en Mediteraneo kontraŭ la aerarmea bazo de Ŝajrat, en Homs. Vaŝingtono konsideras, ke de tie ekflugis la aviadiloj, kiuj pafis gason sarino kontraŭ civila loĝantaro en la vilaĝo Jan Ŝijún, kie mortis proksimume 80 homoj, inter ili 11 infanoj.

La bombado "estas vivnecesa por la interesoj de nacia sekureco de Usono, same kiel por antaŭmalhelpi kaj malebligi la uzadon kaj la disvastigon de mortigaj ĥemiaj armiloj", diris la prezidanto Donald Trump en nacia parolado.

Tamen, la internaciaj instancoj antaŭ tri jaroj certigis, ke la siria registaro ne posedas ĥemiajn armilojn post ilia malmuntado kun rusa helpo. Krome, la esplorado, kiu surloke okazas fare de la Organizaĵo pri Malpermeso de Ĥemiaj Armiloj en Ŝijun ankoraŭ ne faris sian taksaĵon.

La siriaj instancoj, apogataj de Ruslando, neas la usonan version de uzado de ĥemiaj armiloj kaj asertas, ke la situacio estiĝis post bombado al armilejo de la teroristoj, kiu entenis tiun specon de armiloj.

2. La atako de Trump eble rompis la leĝojn de Usono.

La atako de ĵaŭdo estas la unua de Usono kontraŭ instalaĵoj de la siria registaro post kiam la civila konflikto en tiu lando komenciĝis antaŭ pli ol ses jaroj.

Ĝis nun, la internacia koalicio gvidata de Usono limigis sin ataki supozatajn celojn de la Islama Ŝtato kaj malrekte subteni armitajn grupojn.

La okazaĵoj de jaŭdo konsidereblas kiel militdeklaro. Laŭ raporto de CNN, la demokrata senatano Tim Kaine, membro de la komisionoj pri Armitaj Servoj kaj pri Eksteraj Rilatoj, eldonis komunikaĵon, en kiu li asertas, ke la prezidanto Donald Trump "lanĉis militan atakon kontraŭ Sirio sen voĉdono de la Kongreso".

Kaine memorigis ke tiu, laŭ la konstitucio, estas la laŭleĝa organo kiu devas deklari militon. En la jaro 2013, antaŭ simila scenaro, la tiama prezidanto Barack Obama konsultis en la Kongreso pri la ebleco komenci la militon kaj ne ricevis apogon.

3. La Blanka Domo troviĝas sub internaj premoj.

Por multaj observantoj la atako kontraŭ Sirio montras ŝanĝon de la pozicio de Trump, kiu dum la elektokampanjo montriĝis kontraŭa al pli granda enmiksiĝo de Vaŝingtono en la internaciajn konfliktojn.

Ankaŭ kiam oni ankoraŭ ne pensis pri lia aspiro kandidati por la prezidantelektoj, en la jaro 2013, la nuna prezidanto esprimis sin kontraŭ ebla milito en Sirio.

"Obama devas komenci koncentriĝi en nia lando, laboro, sano kaj ĉiuj niaj multaj problemoj", li skribis tiam en la socia reto Twitter. "Li forgesu Sirion kaj faru Usonon denove granda !"

4. Ĝi estas unuflanka ago, kiu endanĝerigas la internaciajn klopodojn.

Laŭ komento de Dmitri Peskov, proparolanto de la rusa prezidanto Vladimir Putin, la atako kreos "seriozajn malhelpojn al la starigo de internacia koalicio por batali kontraŭ la terorismo".

Tiel, dum urĝa kunveno de la Konsilantaro pri Sekureco, la reprezentanto de Ruslando, Vladimir Safronkov, avertis Vaŝingtonon, ke la intencoj trudi ultimaton al Damasko ne funkcios. Li aldonis, ke "la mondo fariĝis pli kompleksa kaj multpolusa kaj jam ne eblas vivi tiel".

La ĝenerala sekretario de la UN, Antonio Guterres, siaflanke alvokis al prudento. "Konscia pri la risko de laŭŝtupa akriĝo, mi alvokas al memkontrolo por eviti ian ajn agon kiu povus profundigi la suferon de la siria popolo", li diris.

5. Ruslando decidis ĉesigi sian kunlaboradon kun Usono en Sirio.

La usona unuflanka ago endanĝerigas la delikatan ekvilibron atingitan surloke inter la diversaj potencoj kaj agantoj, kiuj intervenas en la siria konflikto.

Deklaro de la rusa ministrejo pri eksteraj rilatoj indikis, ke oni suspendas la interkonsenton pri aera sekureco kun Usono, "formulitan por certigi, ke la aviadiloj de la du landoj ne koliziu en la aero".

La rusaj trupoj, kiuj kunlaboras en la batalo kontraŭ la terorismo, disponas pri altteĥnikaj ekipaĵoj por kontraŭaviadila defendo, kiuj povas depafi la plej modernajn okcidentajn ĉasaviadilojn, kio altigas la streĉiĝojn.

6. Damasko konsideras la atakon rompo de ĝia suvereneco.

La registaro de Sirio en la UN denuncis la "barbaran agon de agreso", kiun faris Usono, kaj petis ke oni faru disponojn "por ke tio ne ripetiĝu", raportas EFE.

Komunikaĵo de la siria prezidanteco ĉi-vendrede konfirmis, ke la atako de Usono kontraŭ unu el ĝiaj aerarmeaj bazoj estas "senrespondeca" kaj "malprudenta" ago, kiu malkaŝas "politikan kaj militan blindecon".

Sirio ripetis, ke tiu agreso altigas ĝian decidemon forte bati la teroristojn kaj altigi la ritmon de la ofensivo en tiu direkto.

7. Kiu plej gajnas per la incidento estas la teroristoj mem.

La atako krome okazas en momentoj, en kiuj la siriaj trupoj, apogataj de Moskvo, akiras gravajn venkojn kontraŭ la teroristoj, kaj samtempe internaciaj klopodoj kunordiĝas por trovi intertraktitan eliron el la civila konflikto.

Tiel la akriĝo estas vidata de multaj kiel instigo por la ekstremistoj ĝuste kiam ili estas premataj, spite al la supozata intereso de la usonanoj elimini la teroristan minacon.

"Se Sirio kolapsas, ĝi povus transformiĝi en rifuĝejon por la islamaj teroristoj, precize la situacio, kiun Trump volas eviti", skribis David Sanger, la ĵurnalisto de The New York Times.

(Elhispanigis Vilhelmo Lutermano, 2017-04-08)