Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Ni restos fidelaj al la promeso sentime publikigi la veron
de Julian ASSANGE  
7a marto 2017

La 6-an de marto 2017

Amikoj de la reto de Intelektuloj, Artistoj kaj Sociaj Movadoj por la Homaro kunsidantaj en Karakaso.

En la libro Proverboj aperas, ke „domo konstruiĝas kun saĝo kaj establiĝas per la interkomprenemo. Ĝiaj ĉambroj pleniĝas de belegaj trezoroj per la konoj.” Sed estas io pli en tio.

La sekvanta verso estas „La saĝuloj estas pli povaj ol la fortuloj”. La kono estas povo.

Mi havas la grandan honoron alparoli vin en ĉi tiu datreveno de la morto de homo, kiu vaste kaj kuraĝe batalis kontraŭ la imperiismo, la novkoloniismo kaj aliaj formoj de premado de la popoloj ĉefe en Latinameriko.

Chávez havis la plej gravan rolon en la tutmonda spaco kun siaj senlimaj klopodoj evoluigi la regionan integriĝon kaj kunlaboradon kaj konstrui mondon kun pluraj potencoj.

Li denuncis la maljustaĵojn kiel li vidis ilin kaj en 2001 ; li estis la sola gvidanto, kiu denuncis la murdojn de senkulpaj civitanoj en Afganujo faritajn de Usono ; li diris „Vi ne povas alfronti la terorismon per terorismo”. Post 6 monatoj Usono apogis puĉon kontraŭ li, sed tiu puĉo estis fuŝita, kiam centmiloj da venezuelanoj surstratiĝis ; multaj el ili havis en la manoj la konstitucion.

Kiel ni ĉiuj li ne estis senkulpa, sed liaj virtoj skuis la teron.

Kiel direktoro de Wikileaks mi publikigis la sekretojn de la povuloj kaj krome ni konstruis malsaman kaj povan bibliotekon, kiu enhavas la informon pri la envera funkciado de nia mondo kaj ties institucioj ; ĝi enhavas informon, kiu dum jarcentoj estis en la manoj nur de la elitoj kaj nun – kun riskoj kaj persekutado – ni diskonigis kaj disponigis ĝin al la popolo sen distingo de politiko aŭ kredo.

La informo disponeblas por ĉiuj, por ke la socio de la tuta mondo malfermos la okulojn kaj kun nerefuteblaj datumoj en la mano alfrontos la povulojn kaj eltiros siajn proprajn konkludojn, sen gazetaraj filtriloj, pri la eventoj kaj politikaj decidoj, kiuj damaĝas iliajn vivojn.

La celo de Wikileaks – serĉi la veron nome de la homaro – estas hodiaŭ pli grava ol iam ; tiun celon ni plu serĉas malgraŭ la alta prezo de ni pagita pro tio.

La kosto, en mia kazo, estis alta. Mi estis jure persekutata kaj malliberigita dum preskaŭ sep jaroj, sen akuzoj kontraŭ mi. La persekutado okazis ankaŭ kontraŭ mia familio, miaj filoj, kiujn dum tiu tempo mi ne povis vidi.

La Unuiĝintaj Nacioj (UN), pluraj organizaĵoj pri Homrajtoj kaj mondaj elstaruloj alvokis Svedujon kaj Britujon respekti siajn internaciajn devojn, por ke ili respektu kaj agnosku la suverenecon de Ekvadoro kaj do agnosku mian azilon kaj ne plu baru ĉi tiun homrajton. Estas nekredeble, ke la imperiisma sinteno de Britujo kaj Svedujo, jam en la 21-a jarcento, permesas al ili senpune malagnoski suverenan agon de sendependa lando, Ekvadoro.

Mi memorigas la ĉeestantojn, ke Ekvadoro pagis kaj plu pagas altan prezon pro mia azilo por protekti min kontraŭ la politika persekutado, ĉar mi diskonigis la sekretojn de la imperio. La ekvadora ambasadejo en Londono estis atakminacata de la brita polico kaj ĝis hodiaŭ ĝi estas submetita al neniel komparebla kaŝobservado.

Malakcepti la permesilon, kiu rajtigas min vojaĝi al Latinameriko, estas ago entute imperiisma fare de landoj okupantaj altrangajn postenojn en la UN kaj tamen, ili ne volas agnoski kaj permesi la aplikon de universala rajto ; tion ili faras kun kompleta senkulpeco primokante krome la suverenecon de lando de la sudo kaj de la tuta latinamerika regiono, kiu unuanime apogis mian azilon ; tiu ago estas grava malrespekto al la digno de niaj popoloj kaj al la sistemo de la UN. Dum jaroj fari tion pruvas la rompiĝon kaj grandan retroiron de la internacia sistemo de homrajta protektado por ĉiuj.

Por eĉ ne paroli pri mia lando, Aŭstralio, kiu estas plia servutulo de la imperiismaj interesoj ; kiu en sep jaroj eĉ ne unu fojon apogis min kaj kiu krome klopodas krimkulpigi min, por ke mi ne povu reveni hejmen. Malgraŭ firma Rezolucio fare de la plej altnivela aŭtoritato rilate Arbitrajn Arestojn – kiu post detale analizi mian kazon decidis, ke mia aresto estis arbitra kaj neleĝa kaj ke estas devo tuj liberigi min kaj doni al mi kompenson – kaj Svedujo kaj Britujo entute malakceptas ĝin.

Malgraŭ ĉio la imperio ne povis silentigi min. Mi estas libera simple, ĉar mi estas libera esprimi min. Mi ĝuas ĉi tiun liberecon danke al la kuraĝo de Ekvadoro kaj aliaj landoj, inter ili Venezuelo, kiuj kuniĝis por apogi min. Mia batalo povas fariĝi sukcesa historio por la esprimlibereco kaj la homrajtoj.

La livero de permesilo do estos justeca kaj digna ago por la regiono.

Ni restas fidelaj je la promeso sentime kaj sen maskitaj interkonsentoj publikigi la veron. Ni plu strebos al nia devo koncerne la veron kaj la socian justecon.

La liberiĝo de niaj popoloj dependas de la mensliberiĝo de la popoloj. Por tio ni bezonas, ke pacaj revoluciaj klopodoj, kiel tiu de Wikileaks, elfloros en la tuta mondo. Pro tio ni bezonas ĉesigi la persekutadon kontraŭ WikiLeaks kaj ĝiaj homoj.

Tion ni kune faru hodiaŭ. Morgaŭ eble estos malfrue.

Julian ASSANGE.

elhispanigita de Norberto Díaz Guevara fonto : www.cubadebate.cu

Komento de Vilhelmo Lutermano :

„Diri tion, kio estas, restas la plej revolucia ago.” (Rozo Luksemburgo)