Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
La 10 venkoj de la prezidanto Maduro en 2016
de Ignacio RAMONET  
20a februaro 2017

La 3-an de januaro 2017

Komence de 2016 ĉio prezentiĝis komplika por la aŭtoritatuloj de Karakaso. Ĉefe pro tri kialoj : 1) la novliberala opozicio venkis en la parlamentelektoj de decembro 2015 kaj dominis la parlamenton ; 2) la prezoj de la petrolo, ĉefa rimedo de Venezuelo, falis al la plej malalata nivelo en la lastaj jardekoj ; 3) la usona prezidanto Barack Obama subskribis estrarordonon por deklari, ke Venezuelo estas „eksterordinara minaco kontraŭ la nacia sekureco kaj la ekstera politiko de Usono”.

Nome, en tri gravaj kampoj — politika, ekonomia kaj geopolitika — la bolivara revolucio ŝajnis troviĝi en defendstato. Dum la kontraŭrevolucio kaj interna kaj ekstera pensis havi je manatingo, finfine, la povon en Venezuelo.

Tio okazis en spaco de longdaŭra gazetara milito kontraŭ Karakaso, kiu komenciĝis kun la prezidantiĝo de Hugo Chávez en 1999 kaj kreskis post aprilo 2013. Post la elekto de la prezidanto Nicolás Maduro estiĝis nekutimaj niveloj de perforto.

Ĉi tiu etoso de daŭra kaj agresa gazetara agado kreas insidan misinformadon pri Venezuelo, kiu konfuzas eĉ multajn amikojn de la bolivara revolucio. Ĉefe, ĉar en ĉi tiu erao de la „post-vero”, la uzo de mensogo, intelekta fraŭdo kaj senhonta trompado ne estas punataj de iu negativa sekvo rilate kredeblecon nek bildon. Ĉio validas, ĉio utilas en ĉi tiu „erao de la post-fakta relativismo” kaj ne la faktoj nek la plej objektivaj datumoj estas konsiderataj. Ankaŭ ne estas akceptata la argumento – tiel klara koncerne Venezuelon – de la komploto, de la konspiro. De antaŭe la nova dominanta gazetara retoriko denuncas kaj ridindigas la „supozatan komplotismon” kiel neakcepteblan argumenton de „malnova retoriko”, kiu estas rekte pagata …

Komence de 2016 ĉio, do, troviĝis en tre malfacila situacio por la prezidanto de Venezuelo. La aĉa novliberala opozicianto Henry Ramos Allup, tro ebria pro la majoritata parlamenta subteno al li, asertis en sia unua parolado kiel prezidanto de la Parlamento, en januaro 2016, ke „post ne pli ol ses monatoj” li forigos de la povo la prezidanton Maduro. Li sendube inspiriĝis el la institucia puĉo kontraŭ la prezidantino Dilma Rousseff en Brazilo kaj el la espero venki en eventuala opozicia referendumo.

Tiaj estis la aferoj, kiam la prezidanto Maduro en majstra sinsekvo de ŝakmovoj, kiujn neniu antaŭvidis – korekte leĝaj laŭ la Konstitucia Ĉarto (KĈ) —, surprizis ĉiujn. Li renovigis surbaze de sia rajto la membrojn de la Supera Justico-Tribunalo (SJT), supera organo de la jura povo, kies Konstitucia Ĉambro havas la lastan vorton koncerne interpretadon de la KĈ.

Plenplena de kolero la opozicio tiam faris du grandajn erarojn :

1) Ĝi decidis malatenti la avertojn de la SJT kaj laborsesii kun tri deputitoj de la ŝtato Amazonio, kies elekto en decembro 2015 estis en nuligprocezo pro malreguleco. Fronte al tio la SJT klare ordonis, ke la aliĝo de la tri deputitoj „neleĝe elektitaj” forigis ĉiun validecon el la decidoj de la Parlamento. Fakte, la SJT deklaris la Parlamenton ne obeanta la leĝon kaj decidis, ke „ĉiuj ĝiaj decidoj estos konsiderataj nevalidaj”. Estis tiel, ke pro siaj propraj eraroj la Parlamento ne povis regi nek domini la registaron, sed kiel rekonas prestiĝaj fakuloj pri konstitucia rajto, ĝi senvalidigis sin mem, malŝparis sian povon kaj memdisiĝis. Ĉi tiu estis la unua granda venko de Nicolás Maduro en 2016.

2) Kun la obseda klopodo faligi la prezidanton la kontraŭchavisma opozicio decidis malatenti ankaŭ la leĝajn kondiĉojn (art. 72 de la Konstitucia Ĉarto), rilate neprajn etapojn kaj demarŝojn postulatajn de la juraj regularoj, por lanĉi opozician referendumon en 2016. Tiuokaze la opozicio same katastrofe malvenkis. Tio estis alia granda venko de Nicolás Maduro.

Malgraŭ tio, ĉirkaŭ marto-aprilo 2016 ĉio ege komplikiĝis, ĉar al la kutimaj atakoj fare de la malamikoj de la bolivareca revolucio aldoniĝis eksterordinara senpluveco, la dua plej granda ekde 1950 kaj altegaj temperaturoj estigitaj de la fenomeno "La Infano". En Venezuelo, 70 elcentoj de la energio estas generata de hidroelektraj centraloj kaj la plej granda centralo dependas de la akvorezervujo Guri. Ĉar ne pluvis, la niveloj de tiu rezervujo iris preskaŭ ĝis la minumumo.

La kontraŭrevolucio klopodis profiti de tiu cirkonstanco por multobligi la sabotojn de la elektrosistemo kun la celo estigi energiĥaoson, socian malkontenton kaj plendojn. La danĝero estis tre granda, ĉar al la prielektra problemo aldoniĝis la manko de trinkebla akvo pro la senpluveco.

Sed la prezidanto Maduro denove rapide agis kaj li faris fortajn leĝojn : li decidis anstataŭigi milionojn da inkandeskaj per elektroŝparaj lampoj ; li ordonis ŝanĝi la malnovajn klimatizilojn por aliaj kun teĥnologio de elektroŝparo ; li establis la duonan labortagon en la publika administracio kaj dekretis specialan planon por tutlanda ŝparado de elektro kaj akvo.

Pro tiuj aŭdacaj leĝoj la prezidanto sukcesis evitigi la energikolapson. Tiel li havis unu el la plej popularaj venkoj en la jaro 2016.

Alia el la gravaj problemoj (eble la plej grava) alfrontata de la registaro — kiu estis parte sekvo de la ekonomia milito kontraŭ la bolivara revolucio — estas la disponebleco je nutraĵoj. Necesas memori, ke antaŭ 1999 65 elcentoj de la venezuelanoj vivis en malriĉeco kaj ke nur 35 elcentoj povis ĝui altkvalitan vivon. Nome, nur tri el ĉiu deko da venezuelanoj regule konsumis viandon, kokidaĵon, kafon, maizon, lakton, sukeron … Sed en la lastaj 17 jaroj la nutraĵkonsumo (danke al la amasa socia investado de la revolucio) kreskis al 80 elcentoj.

Per si mem ĉi tiu struktura ŝanĝo klarigas, kial subite la nacia produktado de nutraĵoj, multe pli grava ol supozate, estis nesufiĉa.

Ĉar la mendo amase kreskis, ankaŭ kreskis la spekulado. Antaŭ la strukture limigita disponeblo la prezoj rapidege altiĝis. Vastiĝis la fenomeno de la nigra merkato aŭ „bachaqueo”. Multaj homoj aĉetis kontraŭ malaltaj prezoj la produktojn subvenciitajn de la registaro por poste ilin vendi je prezoj superaj al tiuj de la merkato. Aŭ tiuj homoj amase „ellandigis” la produktojn al la najbaraj landoj (Kolombio, Brazilo), kie ili estis revenditaj kontraŭ — kompare kun la subvenciita prezo — duobla aŭ triobla prezo. Tiel, Venezuelo malhavis siajn dolarojn — ĉiam pli malmultajn pro la falo de la petrolprezoj — por nutri „vampirojn”, kiuj forprenis de la pli malriĉaj homoj la necesajn produktojn kaj samtempe eksterordinare riĉiĝis. Tia senmoraleco ne povis daŭri.

Plian fojon la prezidanto Maduro decidis firme agi. Unue — tre grave — li ŝanĝis la filozofion de la helpado al la socio. Li tiel korektis grandan eraron, kiu daŭris en Venezuelo de antaŭ pluraj jarkvinoj. Li decidis, ke la registaro ne devas subvencii la produktojn, sed la homojn. Tiel nur la malriĉuloj, kiuj envere tion bezonas, povas aliri la produktojn subvenciitajn de la registaro. Por ĉiuj aliaj homoj la produkto vendiĝas laŭ la justa prezo establita de la merkato. Tio evitigas la spekuladon kaj la bachaqueo.

Kiel dua grava leĝo la prezidanto anoncis, ke de nun la registaro strebos ŝanĝi la ekonomian karakteron de la lando por transiri de „rentisma modelo” al „produktiva modelo”. Tiurilate la prezidanto difinis „dek kvin motorojn” por revigligi la komunuman ekonomion kaj la ekonomian agadon, kaj de la privata kaj de la publika sektoro.

Tiuj du gravaj decidoj kuniĝas en originala kreaĵo elpensita de la prezidanto Maduro : la Lokaj Komitatoj pri Disponeblo kaj Produktado (LKDP), kiuj konsistigas novan formon de popola organizado. Ĉe domo post domo la reprezentantoj de la organizitaj komunumoj liveras, je regulita prezo, sakojn plenajn de nutraĵoj. Multaj el tiuj nutraĵoj estas nacie novproduktitaj. En la venontaj monatoj de 2017 la LKDP devas disponigi nutraĵojn al ĉirkaŭ kvar milionoj da malriĉaj familioj. Oni garantias la nutradon de la popolo. Tiel ni alvenas al nova granda venko de la prezidanto Maduro.

Alia ne malpli granda venko en ĉi tiu malfacila jaro 2016 estas la rekordo koncerne la socian investadon, kiu atingis 71,4 elcentojn de la buĝeto de la lando. Neniu alia ŝtato en la planedo disponigas preskaŭ tri kvaronojn el la buĝeto al la socia investado.

Koncerne la sanon, ekzemple, la kvanto de hospitaloj multobliĝis per 3,5 ekde la jaro 1999. La investado en novan homecan modelon de publika sano multobliĝis per dek.

La Misio En la Kvartalo, kies celo estas priatenti la malsanulojn en la pli malriĉaj urbaj spacoj de la lando, faris preskaŭ 800 milionojn da konsultoj kaj savis la vivon de 1.400.000 homoj. La universitatoj pri medicino kapabligis 27 mil novajn kuracistojn. Aliaj tridek mil ekhavos sian diplomojn en 2017. Ok distriktoj atingis 100 elcentojn koncerne la atingeblon de En la Kvartalo, sed la celo estis ses distriktoj.

Alia ĉefa socia venko ne menciita de la grandaj dominantaj komunikiloj estas tiu koncerne maljunulojn, kiuj ricevas pension pro emeritiĝo. Antaŭ ol la revolucio apenaŭ 19 elcentoj de la emeritoj havis pension ; la resto pluvivis ofte en la malriĉeco aŭ kun subteno fare de la familianoj. En ĉi tiu jaro 2016 la parto de emeritaj homoj ricevantaj pension (kvankam ili ne povis kotizi por la socia sekureco dum la aktiva vivo) atingis 90 elcentojn. Tio estas rekordo en Sudameriko.

Alia eksterordinara venko — ankaŭ ne menciita de la grandaj dominantaj komunikiloj — estas tiu surbaze de la Misio Domo, kiu estas taskita konstrui sociajn domojn, je establita prezo, por la venezuelaj malriĉaj familioj.

En 2016 ĉi tiu Misio liveris 359 mil domojn (komparekzemplo : progresinta lando kiel Francujo apenaŭ konstruis en 2015 109 mil sociajn domojn). Al tio endas aldoni la 335 mil domojn riparitajn kadre de la bela Misio Nova Kvartalo, Trikolora Kvartalo. Tiu estis Misio specife laŭdata de la geniulo de la arkitekturo, Frank Genhry, aŭtoro de la Muzeo Guggenheim de Bilbao kaj de la Muzeo Louis Vuitton de Parizo ; li diris, ke li volas engaĝiĝi en tiun mision. Ni parolas, do, pri ĉirkaŭ 700 mil sociaj domoj liveritaj en 2016. Tiu cifero ne havas ekvivalenton en la mondo.

De la komenco de sia mandato en 2013 la prezidanto Maduro liveris jam ĉirkaŭ milionon daj duono da domoj al malriĉaj familioj. Tiu monda rekordo estas silentigita de ĉiuj komunikiloj opoziciaj al la bolivara revolucio. Eĉ multaj amikoj foje ne mencias ĝin.

Ni memoru, por fini, kelkajn el la brilaj venkoj en la geopolitika kampo. Ekzemple, evitigi, ke la Organizaĵo de Amerikaj Landoj (OAL), dominata de Vaŝingtono, kondamnu Karakason, kiel volis fari la ĝenerala sekretario de tiu organizaĵo, Luis Almagro, kiu alvokis la Demokratan Ĉarton kontraŭ Venezuelo.

Aŭ la sukceson de la 17-a Plenkunsido de la Movado de Nealiĝintaj Landoj (MNAL) okazinta en septembro 2016 en la Kunsid-Centro Hugo Chávez, en la insulo Margarita, kun ĉeesto de multaj ŝtatestroj, prezidantoj kaj reprezentantoj de 120 landoj, kiuj prezentis sian solidarecon al Venezuelo.

En ĉi tiu kampo la ĉefa venko de la prezidanto Maduro, kiu faris plurajn internaciajn vizitojn kun tiu celo, estis la eksterordinara interkonsento inter landoj de la Organizaĵo de Landoj Eksportantoj de Petrolo (OLEP) kaj ne-OLEP-landoj por la interkonsentita reduktado de la eksportoj de petrolo.

Ĉi tiu historia interkonsento subskribita en novembro 2016 tuj bremsis la malaltiĝon de la prezoj de la hidrokarbonaĵoj ; tiuj prezoj abrupte falis de la mezo de 2014, kiam ili troviĝis ĉirkaŭ cent dolaroj por ĉiu barelo.

Danke al ĉi tiu pinta venko la prezo de la petrolo — kiu en januaro estis 24 dolaroj — superis 45 dolarojn fine de decembro 2016.

Tiel, do, en la plej malfacila kaj longa jaro, kie multaj homoj atendis lian mispaŝon, la prezidanto Nicolás Maduro pruvis — evitante ĉiujn barojn, ĉiujn kaptilojn kaj ĉiujn malfacilaĵojn — sian grandan staturon de ŝtatestro kaj de nevenkebla gvidanto de la bolivara revolucio.

Ignacio RAMONET.

elhispanigita de Norberto Díaz Guevara

fonto : www.cubadebate.cu