Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
La eterna Caguairán
de BARREDO_Lázaro  
5a februaro 2017

La eterna Caguairán [1]

Lázaro Barredo

La 25-an de januaro 2017

La rolo de Fidel en la historio de Kubo similos tiun de Martí [José Julián Martí y Pérez (1853-1895) : Homo kun altaj principoj, latinamerika kaj internaciisma sinteno. Kubano de universala penso, kiu fariĝis la plej granda hispanamerika politika pensulo. Nacia Kuba Heroo. N. de la T.], la Apostolo de la Sendependeco, pro la flukvanto da ideoj, valoroj kaj principoj, kiun li donis por la estanteco kaj la estontaj generacioj de kubaj patriotoj. Tre malmultaj pioniroj en la mondo povas en la lastaj cent jaroj elmontri tian konduton tiom striktan, kiu neniam estis ventosago obeanta la ventojn, sed defendmotoro de la digno, la suvereneco, la rajtoj de la civitanoj, la solidareco kaj la homeco, kiun li karakterizis, je kiu ajn kosto.

De kiam la kuba revolucio venkis la unuan de januaro 1959 Fidel Castro, nia Ĉef-Komandanto, levis kiel la sola la fierecon de la kubanoj tiam troviĝantaj en nacia marasmo, en egaleco kun ĉiuj ĉefe fronte al la usona imperiismo. En frua dato kiel la 15-a de januaro 1959 – semajnon post lia venka eniro en Havano – la revolucia ĉefo havis intervjuon kun la publikaĵo U.S. News and World Report, kie koncerne la rilatojn kub-usonajn li diris : „ni volas bonajn rilatojn kun Usono, sed submetiĝon ne”.

Ĉi tiuj vortoj de Fidel, per kiuj li de suvereneca pozicio anoncis, ke Kubo ne permesos la entrudon kaj la malrespekton al la memdecido, estis komprenitaj de la usona registaro kiel atako. Mankis ankoraŭ kelkaj monatoj, por ke Kubo akceptis la unuan el la revoluciaj leĝoj, la Leĝon de Agro-Reformo en majo de tiu jaro ; ankoraŭ estis malproksima la enradikiĝo de la socialismaj ideoj en la nacia konscio de la kubanoj, sed jam de januaro 1959 la usonaj politikistoj estis koleraj pro tiu postulo pri respekto al la rajto memdecidi.

En sia numero de la 6-a de aprilo 1959 la gazeto Time prikomentis la malkontenton estigitan de tiu sinteno inter la usonaj ŝtatestroj kaj en artikolo asertis, ke „la neŭtralismo de Castro estas defio al Usono”. Eĉ ne neŭtrala povis esti la kuba registaro antaŭ Usono !

La malamo kaj la rankoro de la politika konservema klaso de Usono plifortiĝis koncerne Fidel, kiam en aprilo 1959 li vizitis Usonon kaj en Vaŝingtono li diris al la ĵurnalistoj ĉi tiajn aferojn :

[…] Vi alkutimiĝis al tio, ke la reprezentantoj de aliaj registaroj venas ĉi tien peti monon. Mi ne venis por tio. Mi venis nur por klopodi pli bone interkompreniĝi kun la usona popolo. Ni bezonas pli bonajn rilatojn inter Kubo kaj Usono.

[…] Por mi estas bedaŭro kaj konfuzo vidi tiom da nescio kaj misinformado pri niaj faroj. Mi vidas, ke oni taksas min diktatoro kaj tirano. Ĉi tio ne estus povinta okazi se la usona popolo estintus bone informita pri tio, ke mia registaro reprezentas la principojn, kiuj bazas sin sur la libereco kaj la homrajtoj.

[…] Oni forte kritikis min en la usona gazetaro. Foje la atakoj al mi estis tiom fortaj, ke mi ilin konsideris insultoj. Sed mi akceptas tion kiel parton de la gazetarlibereco kaj mi profitas la okazon por respondi. Sed mi ne povas akcepti la misinterpreton de la faktoj […]. Temas pri rakonti la faktojn kaj ne interpreti. La interpretojn mi kun intereso legas, ĉu ili estas favoraj ĉu malfavoraj. Sed la faktoj devas esti la faktoj […]

[…] Usono kaj Kubo ĉiam havis tre bonajn rilatojn. Ne estas kialo, por ke ĉi tiuj rilatoj ne pliboniĝos tagon post tago. Nia popolo konsideras la usonan popolon kun vasta sento de amikeco. Samtempe nia popolo kunhavas la esperojn pri la plej bona komprenemo de la usona popolo pri niaj faroj por solvi niajn problemojn.

La elstara artikolisto Luis Báez, jam mortinta, akompanis Fidel dum tiu memorinda vojaĝo kaj li rakontis, ke post tagmanĝo en la Ŝtat-Oficejo okazis io, kio fariĝis historia anekdoto : ĉe la ĵus malfermita pordo, William Wieland, direktoro de la oficejo pri karibiaj aferoj en tiu Oficejo, rolis en ĉi tiu dialogo, kiam li diris al la komandanto :

„Doktoro Castro, mi estas la taskito pri la aferoj de Kubo”. „Pardonu min, sed la taskito pri la aferoj de Kubo estas mi”, respondis Fidel.

La fino de la dialogo estis rideto, sed ĝi markis la komencon de la fino de dominadepoko, kiu poste etendiĝis al ne malmultaj mondopartoj.

La defio estis neakceptebla de la imperio. Richard Nixon, tiama vicprezidanto de la registaro, en memorando pri tiu konversacio, skribis por la prezidanto Eisenhower : „Castro estas nekredeble tiom naiva rilate al la komunismo aŭ li estas dominata de ĝi. Li ne devas esti konsiderata, iluzie, kiel fanatika ribelanto laŭ la stilo de Bolívar [2], kaj pro tio oni devas konvene agi”.

De tiu momento komencis kruela milito, kiu malsukcesis en ĉiuj siaj klopodoj renversi la kuban nacion.

La sentemo kaj la homeco

La 12-an de septembro 1973, post partopreni en la Konferenco de la Movado de la Ne Aliĝintaj Landoj okazinta en Alĝero, ĉefurbo de Alĝerio kaj post mallongaj vizitoj al Bagdad – ĉefurbo de Irako – kaj Hindujo, la komandanto alvenis en Vjetnamujon plena de emocioj, sed ankaŭ de grandaj ŝtreĉoj pro la kruelaj faktoj tiam okazantaj en Ĉilio pro la puĉo, kiu faligis kaj mortigis Salvador Allende.

En junio 2007 la gazeto Granma publikigis belan rakonton de doktoro José Miyar Barruecos [José Miguel Miyar Barruecos (1932). Kuba politikisto kaj esploristo. Doktoro Honoris Causa pri Biologiaj Sciencoj. Sekretario

de la Kuba Ŝtat-Konsilantaro de 1980 ĝis 2009. Ministro pri Scienco, Teĥnologio kaj Medio de 2009 ĝis 2012. N. de la T.], kie aperis sintezo el la detala raporto de la tuta vojaĝo.

Fidel decidis mallongigi sian viziton al Vjetnamujo pro la tragikaj okazintaĵoj en Ĉilio, sed li emfazis, ke lia plano vojaĝi al la Suda Vjetnamujo – tiam militanta kontraŭ la usona interveno – estos neniel ŝanĝita.

La tagon antaŭ ol la foriro la heroa kaj tre kara vjetnama unua ministro Pham Van Dong, komentis al Fidel, ke estis uragano eble endanĝerigonta la vojaĝon ; la komandanto respondas per sia decido nepre iri. Jam en la aŭtomobilo por iri al la flughaveno Pham Van Dong nome de la partio, la registaro kaj la armitaj fortoj petas al Fidel ne fari la vojaĝon, ĉar estas zorgoj pro informoj, ke la malamiko scias pri lia decido vojaĝi kaj klopodos lin mortigi. La pioniro de la kuba revolucio ripetas, ke li nepre iros kaj la unua ministro tiam respondas, ke li mem akompanos lin. Tiu estis la sola vizito, kiun ŝtatestro faris al tiu frateca popolo en forta milito.

Iel humorece okazis, ke jarojn poste – en 1979 post la Kunsido de la Movado de Ne Aliĝintaj Landoj okazinta en Havano – estis forta klimatfenomeno, kiu diversloke inundis kuban ĉefurbon, ĉefe la regionon apud la Palaco de Kunsidoj pro la superfluo de la rivero Kubú. En unu el la loĝejoj de tiu regiono estis la unua ministro Pham Van Dong, kiu gvidis la vjetnaman delegitaron al tiu renkontiĝo. La tiea inundo estis tiel granda, ke la delegitaro devis translokiĝi al la supra etaĝo de la domo. Fidel per ŝipeto iris al sia amiko kaj diris al li, ke li venis savi lin nome de la partio, la registaro kaj la armitaj fortoj.

Alian senteman momenton ĉeestis en 1992 la partoprenantoj en la laborsesio de la Kuba Parlamento por aprobi la konstitucio-reformon, kie oni modifis multajn detalojn, kiuj ŝanĝis enhavojn, ĉefe la konceptojn pri posedaĵo, por alfronti la novajn defiojn de la opozicio. Sovetunio estis dispecigita, malaperis la socialisma kampo kaj oportunisme Usono akrigis la embargon per la ekterteritorieco de la Leĝo Torricelli. Malpli ol unu jaron poste la lando malhavis sian kapablon enlandigi rimedojn je monkvanto de ĉirkaŭ 900 milionoj da dolaroj lige kun la usonaj oficejoj de monsubtenado.

Deputito, kiu estis kamparano en la nuntempa provinco Artemisa komencis esprimi siajn zorgojn, kvankam ne rekte, sed balbutante pri sia zorgo, pri la maniero tion diri kaj Fidel helpis lin ; laŭ miaj notoj li diris pli malpli ĉi tion : „Nu, lasu min interpreti tion, kion vi volas diri al ni. Vi zorgas pro la rimedoj, ĉar vi kredas, ke ni ŝanĝas aferojn, pri kiuj ni ne konsentas ; vi zorgas, ke ni malfermos la pordon al turismo, kiu kunhavas danĝerojn pro prostituado, narkotaĵoj kaj aliaj malbonoj ; vin zorgigas la eksterlanda posedaĵo pro la kapitalismaj ideoj, estas tiel, ĉu ? ; do mi konsentas kun vi, sed mi diras al mi mem, ke sen rezigni la principojn ni devas ŝanĝi la aferojn, kiuj helpos nin forigi la malfacilaĵojn, ĉar la plej grava afero estas ne malhavi la revolucion, ne malhavi la nacion.”

Valoras la penon memori pro ĝia etika kaj homeca esenco la anekdoton pri la agado de Ronald Reagan, kiu en la 80-aj jaroj kiel prezidanto de Usono estis la plej furioza malamiko de la revolucio kaj li faris danĝerajn minacojn pri militista atako post la novkonservema programo de Santa Fe, kie oni publike asertis, ke oni devigos Havanon multekoste pagi la elspezojn pro la defio. Reagan devigis nin firme fortigi la defendon. El la revolucia pensado de Fidel kaj Raúl aperis la doktrino de la Milito de la tuta Popolo.

Tamen meze de la mandato de ĉi tiu usona prezidanto nia lando informiĝis pri la preparado de dua klopodo mortigi lin. Estinte informita de niaj sekurecorganoj li tuj ordonis, ke la tuta informaro liveriĝu al la usona registaro. Reagan povis esti nia malamiko, sed li estis homo.

Kromaj du anekdotoj

Antaŭ kelkaj jaroj en la Kuba Parlamento oni debatis pri leĝprojekto pri trafiko. Fidel opiniis pri pluraj artikoloj kaj lin interesis koni opiniojn de diversaj kamaradoj ; li dialogis kun deputito, kiu estis ŝoforo de la taksia haltejo de la provinca komitato de la partio en Urbo-Havano kaj li interesiĝis pri trafikakcidento, en kiu rolis ĉi tiu kamarado. En la dialogo la deputito klarigis al Fidel, ke alia aŭtomobilo koliziis kun lia veturilo ĉe la malantaŭa parto kaj ke en opinio de la spertuloj tiu ŝoforo estis respondeca pri la akcidento.

Fidel demandis la fakulojn pri kiu diris, ke oni aŭtomate fariĝas respondeca se la propra veturilo kolizias kun la malantaŭa parto de alia, ĉar oni povos maljuste decidi ; tiam li tuj rakontis personan travivaĵon okazintan en la 70-aj jaroj.

En iu mateno en akompano de Arnaldo Milián – tiama unua sekretario de la partio en la provinco Las Villas (kiu konsistis el la regionoj de Villa Clara, Cienfuegos kaj Sancti Spíritus) – li eliris el Santa Clara stirante ĵipon. Ili iris sur la ĉefvojo al la ĉefurbo de Sancti Spíritus kaj survoje ili renkontis buson haltigitan en kampara haltejo kaj malantaŭ ĝi estis malnova veturilo (hodiaŭ nomata almendrón). Fidel sekvis la maldekstran trakon de la vojo por antaŭeniri tiujn du veturilojn, sed en tiu momento la homo stiranta la veturilon same aliras tiun trakon kaj la veturiloj kolizias.

La stiranto de la veturilo estis plenaĝa homo, kiu konstatinte, ke li koliziis kun la aŭtomobilo de la komandanto tenis al si la kapon kaj lia zorgo estis scii ĉu Fidel vundiĝis kaj poste sindemandi kiel li klarigos al siaj filoj, ke li endanĝerigis la vivon de la revolucia ĉefo. Fidel petis la kuraciston de la eskorto okupiĝi pri la homo kaj li petis Milián klopodi ripari la veturilon, kiu estis iom damaĝita. Ĉar li vidis tiom nervoza tiun humilan homon la komandanto petis, ke iu akompanos lin al la domo kaj klarigos la faktojn al lia familio.

La grupo daŭrigis la vojaĝon, kvankam ĉiokaze Fidel jam ne stiris ; ĉirkaŭ duonhoron poste la komandanto diris al la ŝoforo, ke li reiru kaj kiam ili alvenis al la urbeto li ordonis aliri la policejon. En ĝi li renkontis la humilan ŝoforon, kiu estis arestita „pro la bezono fari esplorojn”. La ĉefo de la revolucio koleriĝis kaj li diris al la maljuna ŝoforo, ke li [Fidel] estas la defendadvokato, ke li ne zorgu. Je la fino Fidel akompanis la homon al ties bieno kaj sidiĝis por atendi la filojn dum la edzino preparis kafon. Fidel babilis kun la familio, klarigis la okazintaĵon kaj rekomencis sian vojaĝon al Sancti Spíritus.

Pri la basbalo kaj la komandanto oni multon parolas, ĉefe pri tiu memorinda ludo en la komenco de la revolucio, kie li estis la ĵetisto de la teamo Barbuloj – kie ludis ankaŭ Camilo [Camilo Cienfuegos Gorriarán (1932-1959). Kuba revoluciulo kaj paradigmo de la kuba revolucio. N. de la T.] – aŭ pri la ŝerco preparita de Fidel por Hugo Chávez en Havano, kiam la komandanto alivestis plurajn tre bonegajn ludantojn el la landa teamo kiel maljunajn dikajn basballudantojn ; ili tre bone ludis, sed tiu estis ŝerco por evitigi, ke estos venkintoj aŭ venkitoj.

Dokumentfilmo, kiu espereble en ĉi tiuj tagoj estos ree diskonigata, raportas pri vojaĝo de Fidel tra regiono de la montaro Maestra [Sierra Maestra. Montoĉeno en la orienta kuba regiono, kie la geriloj gvidataj de Fidel Castro organiziĝis kontraŭ la diktaturo reganta en 1959. Tie ĝermis la kuba revoluco. N. de la T.] por interŝanĝi opiniojn kun la loĝantoj de komunumoj. Alveninte al la domaro li trovis ĝin tute senhoma ; estas nur unu maljunulino, kiu diras al li, ke la tuta popolo iris al la sola granda placo troviĝanta en tiuj montoj, kie oni konstruis basbalterenon por ludi. Fidel aliris la lokon kaj renkontis la viglajn kamparanojn forte ludantaj. Tiu estis tempo, kiam la veturiloj de la Ĉef-Komandanto kunportis ĉiujn rimedojn taŭgajn por basbalteamo kaj okaze de libertempo ili ludis.

Fidel tuj sugestis, ke formiĝu teamo por ludi kontraŭ tiu de lia eskorto kaj li estos la pilkĵetisto. La ĝojo de tiuj montaranoj estis grandega. Fidel kaj liaj kamaradoj iom ekzerciĝis kaj poste komenciĝis la ludo. La unua kamparano montris, ke ili estis tre kapablaj, ĉar je la unua ĵeto de Fidel la batanto sendis la pilkon malproksimen. Kiam la komandanto ekmoviĝis por ĵeti la pilkon al la dua batanto, la homo ĉe la unua bazo rapide ekkuris al la dua bazo.

La ĉefo, kiu „ne ŝatis malvenki eĉ en kraĉoludo” konstatis, ke tiuj kamparanoj faros plurajn rondkurojn kaj tuj priŝercis la ludon. Li turniĝis al la dua bazo kaj alparolis la montaranon : „Diru, kion vi faras tie ?” La kamparano surpriziĝis kaj respondis : „Komandanto, mi ,ŝtelis’ la duan bazon” kaj tiam okazis geniaĵo. Fidel diris al li : „Ne, ne, ne. Reiru al la unua bazo, ĉar en mia ludo ne ekzistas ŝtelistoj”.

Post eviti pli ol 600 atakojn, venki en la defioj al malsanoj kiel eterna Caguairán la hazardo sukcesis en tio, pri kio ni neniam pensis ; kvankam mi kredas, ke li denove iris al la estonteco, antaŭsciis sian biologecan finon kaj revenis por foriri ĉi tiun 25-an de novembro al la eterneco en nova jakto Granma multobligita de la amo de lia popolo kaj de milionoj da bonaj viroj kaj virinoj en la mondo.

Li faris tion laŭ siaj propraj antaŭdiroj kaj celoj, kiel soldato de la ideoj, kiel li diris en Cartagena de Indias, Kolombio, antaŭ pli ol dudek jaroj : „La revoluciuloj neniam foriras de la batalkampo”.

Elhispanigita de Norberto Díaz Guevara

fonto : www.cubadebate.cu