Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Monda Socia Forumo - Bulteno 2006-01-06
de Monda Socia Forumo, sidejo San-Paŭlo  
9a januaro 2006

MSF-Bulteno La 6-an de januaro 2006

Enhavo

1. Plurcentra MSF 2006 sidejo Ameriko kaj 2-a ASF (Karakaso, Venezuelo)

- Enskribo de organizoj kaj de delegitoj

- Enskribo de individuoj

- Pagado de enskriboj

- Enskribitaj agadoj

- Mozaiko de libroj

- Enskribo de gazetaraj profesiuloj

- Gastigado

- Vizoj

2. Plurcentra MSF 2006 Bamako (Malio)

- Enskribo de organizoj kaj ties delegitoj kaj de individuoj

- Programo : 600 enskribitaj agadoj

- Pagado de la enskriboj

- Gastigado

- Invitletero

3. Plurcentra MSF Karaĉio (Pakistano)

- Enskribo de organizoj kaj de iliaj delegitoj kaj de individuoj

- Enskribo de agadoj

- Pagado de la enskriboj

- Gastigado

- Vizoj

4. Kunveno decidas pri nova plurcentra forumo en Tajlando

5. Dunacia Tendaro Brazilo - Urugvajo : enskriboj malfermitaj

6. Asembleo de la 4-a Eŭropa Socia Forumo okazos en Vieno (Aŭstrio)

7. Socia Forumo Karibio

8. Forumoj en la mondo

1. Plurcentra MSF 2006 sidejo Ameriko kaj 2-a ASF (Karakaso, Venezuelo) (De la 24-a ĝis 29-a de januaro 2006)

Necesas ke la organizoj kiuj enregistris agadojn enskribu sin denove en la venezuela teksejo.

Necesas ke ĉiuj organizoj kiuj enskribis agadojn en la MSF en la teksejo www.wsf2006.org enskribu sin krome en la retejo www.forosocialmundial.org.ve ĝis la 10-a de januaro 2006, kaj ke ili faru ankaŭ la pagon. Por enskribiĝi, vi devas plenigi la formularon ĉe la ligo :

http://www.forosocialmundial.org.ve....

Vi devas unue plenigi formularon kun informoj pri la respondeculo pri la enskribo de la organizo. Se vi ne estas venezuelano, kontrolu ĉe la ambasadejo aŭ konsulejo de Venezuelo, kiu estas plej proksima de vi, ĉu vi bezonas vizon aŭ ne. En kazo de pozitiva respondo, vi devas, dum la plenigado de la formulado, elekti JES al la demando "necesita carta de invitación ?" kaj plenigi la inidikitajn kampojn kun la numero de via pasporto kaj la daton de ĝia valideco. La letero estos sendita aŭtomate al la indikita retpoŝt-adreso.

Poste, elektu salutvorton kaj pasvorton. Konservu tiujn donitaĵojn, ĉar vi uzos ilin por aliri vian enskribo-formularon. Poste vi devas plenigi formularon kun la donitaĵoj de via organizo. Ĉe la lasta punkto de la formularo vi devas informi kiom da delegitoj partoprenos la eventon en Karakaso.

Atentu : tiu numero ne ŝanĝeblas, ĉar ĝuste laŭ tiu informo la enskribokostoj de via organizo estos kalkulataj. Tiu ĉi bulteno informas ankaŭ pri la sumoj kaj opcioj de pago.

Vi povas aldoni la nomojn de viaj delegitoj en la enskriboformularo ĝis la 10-a de januaro 2006. Por tion fari, vi devas aliri la teksejon www.forosocialmundial.org.ve, alklaku la butonon "Organizaciones inscritas" en la menuo dekstre, enigu la salutnomon kaj pasvorton indikitan de la persono kiu faris la enskribon por aliri al la enskriboformularo kaj faru la necesajn modifojn.

Enskribo de individuoj

La enskribo de individuoj, t.e. tiuj kiuj ne estas ligita al ia organizo, devas fariĝi en la retejo www.forosocialmundial.org.ve. La enskrib-formularo disponeblas ĉe la ligo :

http://www.forosocialmundial.org.ve....

Kiel ĉe la enskribo de delegitoj, la individuoj kiuj ne estas venezuelanoj, devas informi la numeron de sia pasporto kaj la daton de ties valideco kaj diri ĉu ili bezonos invitleteron aŭ ne por havi la vizon. La invitletero estos aŭtomate sendata al la indikita retpoŝtadreso.

Pago de la enskribokostoj

Vidu ĉi-sube la kostojn de enskribo kaj la eblecojn por fari la pagon :

- Membrolandoj de la OEKD – Aŭstralio, Aŭstrio, Belgio, Britio, Kanado, Koreio, Danlando, Hispanio, Usono, Finnlando, Francio, Germanio, Grekio, Nederlando, Irlando, Islando, Italio, Japanio, Luksemburgio, Norvegio, Nov-Zelando, Portugalio, Svedio, Svisio - escepte de Meksiko : USD 120,- (inkluzive de 5 delegitoj) kaj po USD 20,- por individuo.

- Aliaj landoj : USD por organizo kaj po USD 4 por individuo

- Venezuelo : po USD 30 por organizo kaj la civitanoj de Venezuelo ne pagas la kostojn.

Por fari vian pagon, sekvu la subajn instrukciojn : 1.- Ekster Venezuelo, vi devas pagi per banka transkontigo al :

Kontonumero 0105-0699-93-1699-0340-44

Nomo de la konto FUNDACION POR UN MUNDO MEJOR CARACAS 2006

Adreso : avenida Francisco de Miranda, edifício sede Mintur, piso 5 - La Floresta - Caracas

Nomo de la banko : BANCO MERCANTIL

Code Swift : BAMRVECA

Adreso de la banko : Av. Andrés Bello, Torre Mercantil - Caracas

Telefonnumero de la banko : (58 212) 503-1111

2- Ene de Venezuelo, vi devas deponi :

Kontonumero 0003-0059-42-0001076823.

Nomo de la konto FUNDACION POR UN MUNDO MEJOR CARACAS 2006

Adreso : avenida Francisco de Miranda, edifício sede Mintur, piso 5 - La Floresta - Caracas, Venezuela

Nomo de la banko : BANCO INDUSTRIAL DE VENEZUELA.

Adreso de la banko : Edif. Anauco Hotel Anauco Hilton - Caracas

Telefonnumero de la banko : (58 212) 575-2561 / 575-3722

Farinte la deponon, vi devas sendi kopion de la kvitanco / pagatesto per fakso (58 212) 208-4823, indikante la nomon kaj la enskribo-kodon de la organizo.

La kvitanco povas ankaŭ esti sendata per pretpoŝto (e-mail, en formato jpg) al inscripcion@forosocialmundial.org.ve.

Vi povas poste aldoni la nomo(j)n de la delegito(j). La lasta limdato estas la 10-a de januaro 2006. Por tion fari, vi devas eniri la retpaĝon de la MSF Venezuelo (www.forosocialmundial.org.ve), alklaki sur "Organizaciones inscritas" (en la menuo maldekstre) kaj eniri en la formularon kun la salutnomo kaj pasvorto de la respondeculo kiu enskribis la organizon.

Eblas ankaŭ informi pri la numero de depono aŭ de la banka transkontigo rekte en la teksejo de Venezuelo, uzante la salutnomon kaj pasvorton elektitan dum la enskribado. Por tion fari, vi devas aliri al la "casillero virtual" de jam enskribitaj organizoj (alklaku http://www.forosocialmundial.org.ve...) .

Atentu : en certaj kazoj, la kostoj por fari bankajn transkontigojn de unu lando al alia estas tro multekostaj. Tiukaze oni proponas ke la individuoj kaj la malgrandaj organizoj formu grupon por fari unu solan bank-transkontigon por pluraj enskriboj. Poste, la fakso sendota kiu entenas la kvitancon de la depono devas ankaŭ enteni la nomojn de la organizoj kiuj partoprenis en la transkontigo kaj iliajn enskribo-numerojn.

Tre gravas por la organizado de la MSF ke la pagoj estu faritaj antaŭe. Tamen, la venezuela faciligo-grupo decidis ke la pagoj de enskribokostoj, kiuj estas malpli altaj ol USD 30,-, povu esti farataj en Karakaso.

Jam enskribitaj agadoj

La listo de enskribitaj agadoj jam disponeblas rete kaj deŝuteblas, en formato pdf. Alklaku tie :

- De A ĝis Fundação : todas_caracas_50_fundacao.pdf

- De Fundacion ĝis Z : todas_caracas_fundacion_z.pdf

La organizoj kiuj volas nuligi agadon devas sendi retmesaĝon al programa@forumsocialmundial.org.br. La temo de la mesaĝo devas esti « annuler activité ». Kaj la mesaĝo devas enteni la sekvajn informojn : La ID kaj la nomo de la organizo kaj la ID kaj la nomo de la agado kiun vi volas nuligi.

La datoj, horaroj kaj salonoj kie okazos la enskribitaj agadoj ne estas publikigitaj de la organizo de la evento kaj disponeblas en ĉiuj retejoj.

Mozaiko de Libroj

Partoprenu en la kampanjo de la Mozaiko de Libroj kiu okazos dum la Plurcentra MSF 2006 Ameriko en Karakaso. La kampanjo kunigos librojn sendotajn al la Monda Socia Biblioteko - projekto kiu komencis dum la unua okazaĵo de la MSF, en 2001, en Portalegro. La organizantoj de la Mozaiko petas ke ĉiuj partoprenantoj en la evento alportu librojn pri ajna temo ligita kun la MSF. La verkoj estos kunigitaj en la centroj de akreditado.

La kampanjo havas jam pli ol 6 mil librojn kaj troviĝas en Portalegro, Brazilo. Se vi volas pliajn informojn pri la kampanjo, iru al la teksejo www.mosaicodelivros.org.

Enskribo de gazetaraj profesiuloj

La enskribo-formularo por gazetaraj profesiuloj kiuj volas kovri la MSF Karakaso jam disponeblas ĉe la ligo http://www.forosocialmundial.org.ve.... La limdato por enskribiĝi estas la 10-a de januaro 2006. Vd ĉi tie la kriteriojn por akreditado.

Gastigado

La homoj kiuj volas pli da informoj pri gastigado en Karakaso povas konsulti la teksejon de la flavaj paĝoj aŭ liston da hoteloj, moteloj kaj tranoktejoj. La adreso estas http://www.pac.com.ve/. Ĉe la butono "Clasificación", elektu la opcion "Hoteles, moteles y posadas". Ĉe la butono "Ciudad" elektu la opcion "Caracas". Vidu ankaŭ :

http://www.venezuelatuya.com/caracas/ kaj

http://www.infodestinations.com/ven...

La organizantoj de la evento pbulikigis liston de personoj kiuj ofertas solidaran gastigadon en Karakaso kaj iliajn kontaktojn. Eniru la ligon : http://www.forosocialmundial.org.ve.... Tiuj kiuj volas oferti gastigadon en la urbo povas plenigi la sekvan formularon :

http://www.forosocialmundial.org.ve....

Vizoj

La federacia registaro de Venezuelo donas senpagajn vizojn por la partoprenontoj de la Plurcentra MSF Ameriko kaj la 2-a ASF. Tiuj kiuj interesiĝas pri akiro de vizo devas kontakti la plej proksiman ambasadejon aŭ konsulejon kaj peti la senpagan vizon kiu nomiĝas C-18. Necesas ke la partoprenonto prezentu sian identigilon kaj la invitleteron. Vi povas peti vian invitleteron dum plenigo de via enskribo-formularo en la teksejo www.forosocialmundial.org.ve, kie vi povos opcii por ricevi aŭ ne tian leteron. Se vi elektis la opcion "jes", vi ricevos la leteron retpoŝte. Tiuj leteroj disponeblas ankaŭ por la delegitoj de la organizoj enskribitaj en la sama teksejo. Por tion fari, la respondeculo pri enskribo devas aliri al "organizaciones inscritas" en la venezuela teksejo kaj alklaki "casillero virtual". Poste, li devas enigi la salutnomon kaj pasvorton por aliri la enskribo-formularon kaj al la invitletero (ligo dekstre), presota (printota). Ĉe duboj, skribu al :

visas@forosocialmundial.org.ve

2. Plurcentra MSF 2006 Bamako (Malio) (De la 19-a ĝis la 23-a de januaro 2006)

Enskribo de organizoj, delegitoj kaj individuoj

La enskriboj de organizoj kaj de individuoj por la MSF 2006 Bamako estas ankoraŭ malfermitaj. La formularo disponeblas en la franca lingvo

(http://www.fsmmali.org/inscription.php) kaj en la angla

(http://www.fsmmali.org/inscription....).

Programo : 600 enskribitaj agadoj

Proksimume 600 agadoj estas enskribitaj por la plurcentra evento en Bamako. La Loka Organiz-Komitato petas ĉiujn organizojn kiuj proponis agadojn skribi retmesaĝon al espaceforum@afribone.net.ml, en la sekvaj kazoj :

- Se la agado proponita de via organizo ne troviĝas en la listo

- Se la nomoj de la prelegantoj ne aperas tie

- Se via organizo volas modifi la specon de agado (ateliero aŭ prelego, seminario, ronda tablo ktp)

- Se via organizo volas modifi la grandecon de la salono

- Se via organizo volas modifi la lingvojn de la agado

Alklaku ĉi tie por deŝuti la liston de la enskribitaj agadoj.

Pagado

Enskriboj ekster Afriko kaj ekster la Sudaj landoj

Individua enskribo : 25 €

Enskribo de NRO de la Nordo kaj de internaciaj NRO : 150 €

Enskriboj Afriko kaj ceteraj Sudaj landoj

Individua enskribo : 2 €

Enskribo de NRO : 5 €

Tutafrika organizo : 50 €

Kiel pagi ? Alklaku ĉi tie.

Gastigado

La organizantoj de la evento publikigis liston de hoteloj, kun ĉiuj adresoj, telefonnumeroj kaj prezoj. Vd ĉi tie : http://www.fsmmali.org/article73.ht...

Invitletero

Tiuj kiuj bezonas invitleteron por peti la vizon devas plenigi formularon disponeblan en la retejo http://www.fsmmali.org/lettre-invit... aŭ deŝuti la PDF-dokumenton.

3. Plurcentra MSF 2006 Karaĉio (Pakistano)

Enskribo de organizoj, delegitoj kaj individuoj La enskriboj de organizoj kaj de individuoj estas malfermitaj. La limdato estas la 31-a de januaro 2006. Por enskribiĝi, aliru la teksejon www.wsf2006karachi.org

Enskribo de agadoj

La enskribo de agadoj estas ankoraŭ malfermita. La limdato estas la sama kiel la enskribo de organizoj. Alklaku ĉi tie kaj vi vidos la sekvendajn etapojn por fari vian enskribon. Vidu ankaŭ la liston de agadoj enskribitaj ĝis nun http://www.wsf2006karachi.org/event....

Enskribo-kostoj kaj pageblecoj

Por individuoj : 130 pakistanaj rupioj ; 100 barataj rupioj ; aŭ 2,17 usonaj dolaroj. La individuoj povas pagi tiujn kostojn ĉe la Enskribo-Giĉetoj kiuj estos preparitaj dum la MSF en la Expo Center Karaĉi dum la evento. La enskribo-kostoj por organizoj estas : 654 pakistanaj rupioj ; 500 barataj rupioj ; aŭ 10,94 usonaj dolaroj. La organizoj havas la opcion de sekvaj pagmanieroj : rete, per bankĉeko, poŝtmandato aŭ banka transkontigo. La poŝtmandatoj kaj la bankĉekoj estas sendendaj al la adreso :

WSF2006Karachi Secretariat

43-4B, Block : 6

Shah Abdul Latif Bhittai Road

P.E.C.H.S.

Karachi-75300

PAKISTAN

La informoj pri la bankkonto estas jenaj :

Nomo de la konto : Social Forum Karachi

Numero de la konto : CD A/C 081-004515-01-6

Nomo de la banko : Bank Al Habib Ltd.

Nomo de la giĉeto : Gulistan-e-Jauhar Branch Gulistan-e-Jauhar

Karachi, PAKISTAN

Kodo de giĉeto : 1018

Kodo Swift : BAHLPKKXXX

La enskribo-kostoj por la eventoj estas publikigotaj. La pagmanieroj estos la samaj kiel tiuj por la organizoj (vd ĉi-sube).

Gastigado

La organizantoj de la evento en Karaĉio publikigis liston de hoteloj kaj ties prezoj. Vidu ĉe la ligo http://www.wsf2006karachi.org/hotel...

Vizoj

Alklaku ĉi tie kaj vi vidos ĉiujn informojn pri vizoj por eniri Pakistanon.

4. Kunveno decidis pri plia plurcentra forumo en Tajlando

La Plurcentra MSF 2006 havos plian eventon kiu okazos en Bangkoko, la 21-an kaj 22-an de oktobro 2006. La decido estis farita dum kunveno de la Azia Konsilantaro, kiu okazis en Hongkongo, la 16-an de decembro 2005. La organizoj de pluraj landoj partoprenis en al renkontiĝo, kiel Barato, Bangladeŝo, Tajlando, Filipinoj, Indonezio, Hongkongo, Japanio, Palestino, Usono, Germanio, Nederlando kaj Belgio.

5. Dunacia Tendaro Brazilo - Urugŭajo : enskriboj de atelieroj ĝis la 5-a de januaro

La enskriboj de atelieroj ĉe la Dunacia Tendaro Brazilo - Urugŭajo estos finitaj la 5-an de januaro. La enskribo de individuoj estas ankoraŭ malfermitaj. Estas du diversaj kategorioj :

- Delegitoj – kiuj povos partopreni en ĉiuj agadoj de la tendaro. Kosto : 10 reais

- Tendaranoj – kiujui povos partopreni en ĉiuj agadoj kaj restadi en la tendaro. Kosto : 20 reais

Ĉiuj modalecoj de enskribo fareblas en la teksejo www.forumbinacinal.org.br Ili estos ankaŭ akceptitaj en la lokaj organiz-komitatoj. Alklaku ĉi tie kaj vi vidos la kontaktojn de la organizantoj de la evento : Kunordigado Brazilo - coordbrasil@forumbinacional.org.br Kunordiagado Urugŭajo - coorduruguay@forumbinacional.org.br Forumo - forum@forumbinacional.org.br Enskriboj- inscrições@forumbinacional.org.br

La tendaro okazos de la 24-a ĝis la 29-a de januaro 2006, samtempe kun la Plurcentra MSF 2006 Ameriko (Karakaso).

6. Asembleo de la 4-a Eŭropa Socia Forumo okazos en Vieno (Aŭstrio)

La venonta Prepar-Asembleo por la 4-a Eŭropa Socia Forumo okazos la 7-an kaj 8-an de januaro 2006 en Vieno (Aŭstrio). La renkontiĝo pritraktos, inter aliaj temoj, la programon de la evento, kies okazo estas planita por la 6-a ĝis 9-a de aprilo en Ateno (Grekio).

La enskriboj de agadoj por la 4-a ESF estas ankoraŭ malfermitaj. Vd pliajn informojn en la retejo www.fse-esf.org.

7. Mobilizado por la Karibia Socia Forumo

La mobilizado por la 1-a Karibia Socia Forumo (KSF) jam komencis. La organizantoj de la evento - CC - FSC kaj la Iniciat-Komitato de Martikiko (CIM) - stimulas la kreadon de mobiliz-komitatoj en pluraj landoj, kiel en la karibaj insuloj, la Gujanaj landoj, Venezuelo, Kolombio, Centrameriko kaj Meksikio.

Unu el la mobiliz-iniciatoj por la KSF estos la Socia Forumo Portoriko, kiu okazos de la 26-a ĝis la 28-a de marto 2006, en la universitato de Portoriko, en Recinto de Río Piedras. Por pliaj informoj pri la evento, skribu al info@forosocialpuertorico.org.

La organizantoj de la KSF intencas ankaŭ fari malfermitan teman konsultadon, kiu estu diskutata dum la renkontiĝoj, asembleoj, kunvenoj kaj en la virtuala listo (forosocialcaribe@habitants.org).

Por informoj skribu al ccfsc@yahoo.com. Telefonoj : 00596- 696 727392, 696 2983 53. La KSF okazos de la 1-a ĝis la 4-a de julio 2006, en Martiniko.

8. Forumoj en la mondo

Magreba Prepara Asembleo, de la 13-a ĝis 15-a de januaro 2006

6-a Forumo de la lokaj aŭtoritatoj, la 23-an kaj 24-an de januaro 2006

1-a Dunacia Tendaro Brazilo-Urugŭajo, de la 24-a ĝis la 29-a de januaro 2006

Kontinenta Forumo pri Sano de Ameriko, januaro 2006, Karakaso, Venezuelo

Socia Forumo Danio, de la 3-a ĝis la 5-a de februaro 2006, Kopenhago, Danio

Socia Forumo Portoriko, de la 26-a ĝis la 28-a de marto 2006, Portoriko

Eŭropa Socia Forumo, de la 6-a ĝis 9-a de aprilo 2006, Ateno, Grekio

2-a Monda Socia Forumo pri Migrado, de la 22-a ĝis la 24-a de junio 2006, Rivas Vaciamadrid, Madrido, Hispanio

Karibia Socia Forumo, 1-a ĝis 4-a de julio 2006, Martiniko

Midwest Socia Forumo, de la 6-a ĝis 9-a de julio 2006, Milvokio, Viskonsio (Usono)

Monda Socia Forumo pri Paco, Vankuvero, Kanado

Alklaku ĉi tie por vidi la kompletan liston, la kontaktojn kaj pliajn informojn.

Oficejo de la Monda Socia Forumo en San-Paŭlo

Adreso : Rua General Jardim, 660, 7 andar, São Paulo - SP- Brazilo

Cep : 01223-010

Teksejo : www.forumsocialmundial.org.br

Kontaktoj de ĉiu evento de la Plurcentra MSF 2006 :

Bamako (Malio)

espaceforum@afribone.net.ml

www.fsmmali.org

Telefono : 223 901 75 53

Adreso : Hamadallaye ACI 2000 Rue 430 - Porte 89, Bamako – Malio

Karakaso (Venezuelo)

fsmcaracas@forosocialamericas.org

fsa@forosocialamericas.org

www.forosocialmundial.org.ve

Telefono : 58 212 208-4823

Adreso : Avenida Francisco de Miranda, Edifício sede Mintur, piso 5 - La Floresta - Caracas, Venezuelo

Karaĉio (Pakistano)

mail@wsf2006karachi.org

www.wsf2006karachi.org

Telefono : 92 21 824-0716 Fax : 92 21 824-0714

Adreso : 43-4B, Block-6, P.E.C.H.S, Behind Nursery Market, Karachi, Pakistan.