Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
„Klimatskeptikuloj” kaj iliaj argumentoj. Konciza enkonduko kun literaturindikoj
de Germanwatch  
20a januaro 2017

Fona dokumento

„Klimatskeptikuloj” kaj iliaj argumentoj. Konciza enkonduko kun literaturindikoj

Resumo

Enhavo

1 Enkonduko

2. Ĝeneralaj informfontoj pri „klimatskeptikuloj” kaj iliaj argumentoj

2.1 Germanlingvaj

2.2 Anglalingvaj

3.

3.1 Filmo : La klimattrompo / The Great Global Warmin Swindle

3.2 Libro : Klimafakten

3.3 Libro : Der Klimaschwindel

4 La kazo ExxonMobil

Pri multaj ekkonoj koncerne la klimatŝanĝon en la scienco intertempe regas baza interkonsento. Sendube gravas ĉiam denove pridemandi aŭ ekzameni akiritajn ekkonojn. Sed la plej multaj duboj pri la tutmonda klimatŝanĝo, kun mirige granda prezentiĝo en la amaskomunikiloj, estas jam delonge klare refutitaj. Krome, kontraŭ restantaj malcertecoj, kiuj ĉe la tre kompleksa sistemo Tero-klimato apenaŭ ekskludeblas, staras la neceso agi en la senco de la antaŭzorga principo : La konsekvencoj de grandaj riskoj per nebremsita ellaso-kresko minacas endanĝerigi la vivkondiĉojn de milionoj da homoj speciale en evolulandoj. Tiu ĉi fona dokumento koncize enkondukas en la temon, nomas pli detalajn informfontojn kaj, per la ekzemplo de la konzerno ExxonMobil, ellaborita de la Union of Concerned Scientists, prilumas la financadon de „klimatskeptikuloj” fare de konzernoj de la fosilia energiekonomio.

Aŭtoroj : Gerold Kier, Manfred Treber kaj Christoph Bals

Eldonantoj : Germanwatch e.V.,

oficejo Bonno : Dr. Werner-Schuster-Haus Voßstr. 1, D-53113 Bonn, telefono +49 (0)30/288 8356-0, Fax -1

oficejo Berlino : Kaiserstr. 201 D-10117 Berlin, telefono +49 (0)228/60492-0, Fax -19

Interrete : http://www.germanwatch.org

retpoŝte : info@germanwatch.org

Julio de 2008

Tiu ĉi teksto estas elŝutebla ĉe : http://www.germanwatch.org/klima/sk...

Subtenata de la Federacia Oficejo pri Medio kaj de la Federacia Ministrejo pri Medio, Naturprotekto kaj Reaktorsekureco kaj de la Evangelia Disvolvoservo. La subtenantoj ne garantias la ĝustecon, la precizecon kaj kompletecon de la indikoj nek la observadon de privataj rajtoj de triaj partoj. La esprimitaj opinioj ne nepre identas kun tiuj de la subtenantoj.

„Klimatskeptikuloj” kaj iliaj argumentoj Konciza enkonduko kun literaturindikoj

1 Enkonduko

„Ni estos venkintaj, kiam mezumaj civitanoj ’komprenas’ resp. perceptas la malsekurecojn en la klimata scienco” – tiel en 1998 skribita interna komunikad-agad-plano de la American Petroleum Institute, la plej granda interesgrupo de la usona petrol- kaj gas-industrio.

La en tiu strategio partoprenantaj entreprenoj de la fosilia energi-ekonomio evidente sukcesis, kiel oni povas diversloke observi. Argumentoj, kiuj vekas sciencan impreson, ĉe multaj civitanoj – ankaŭ ĉe decidantoj – falas sur fekundan grundon. Tio ne vere mirigas, ĉar multaj homoj emas kredi prefere komfortajn poziciojn („ni ne bezonas ŝanĝi ion”) ol malkomfortajn verojn. Kaj efektive multaj el la argumentoj, kiuj, malgraŭ kreskantaj forcejgasaj ellasoj, reklamas por „daŭrigi same kiel ĝis nun”, por la nefakulo kaj eĉ por kelkaj fakuloj, sonas unue tre konvinkaj. Ili ofte estas prezentataj de personoj, kiuj per sia doktora aŭ profesora titolo kaj sia aparteno al institucio kun science sonantaj nomoj impresas serioze (kvankam apenaŭ unu el ili estas klimatsciencisto). Kaj kiam tiaj pozicioj regule troviĝas en la televido kaj en agnoskataj gazetoj – ĉu tiam ne devas esti io vera ĉe tio ? Vide al la por la homaro efektive minaca scenaro de nebremsata klimatŝanĝo de la IPCC kaj la ekde tiam plu kreskantaj avertoj el la scienco ni povas nur deziri ties refuton. Speciale pri la „renversaj elementoj”, nome la danĝeregoj por la Tersistemo kaj per tio por la homaro – ekz-e neinversigeblaj grandspacaj glaciperdoj en Grenlando kaj en la Okcidenta Arkto aŭ ebla renversiĝo de la amazona pluvarbaro en savan-vegetaĵon klimatzonon – ni povas nur esperi, ke la sojlovaloroj („renverso-punktoj”) estu kiom eble plej altaj kaj ke la pli optimismaj scenaroj pravas.

Por multaj milionoj da homoj speciale en evolulandoj la danĝeroj tiam estus malpli grandaj ol ili nuntempe ŝajnas esti. Sed la dezirado malofte estis bona konsilo de la scienco. Skeptiko estas helpa tiam, se ĝi kondukas al nerefuteblaj kontraŭargumentoj. Ja, estas eĉ la viveliksiro de la scienco, ke ĝi pridubas ankaŭ delonge firmiĝintajn opiniojn de la plimulto. Tamen tio povas ofte kaŭzi konfuzojn en la publiko. Tie tio povas tiam estigi la impreson, ke ĉio estas malcerta, kvankam el la historiaj datumoj, la aktualaj observoj kaj el la sur ili baziĝantaj modeloj por la estonteco ja eblas tiri validajn konkludojn.

1.

„Victory will be achieved when average citizens ’ understand’ (recognize) uncertain ties in climate science“, http://www.euronet.nl/users/e_weske...

2.

IPCC (2007) : Fourth Assessment Report : Climate Change 2007. http://www.ipcc.ch/ipccreports/asse...

3.

Por aktuala resumo vidu Lenton et al. (2008) : Tipping elements in the Earth’s climate system. PNAS 105 : 1786–1793.

http://www.pnas.org/cgi/reprint/070...

Skeptiko facile transformiĝas en dogmecon, kiam kritikaj tezoj – kvankam siavice refutitaj en fakrevuoj kun plej alta scienca kvalitkontrolo („Peer Reviews”) – tamen en la amaskomunikiloj ripetiĝas, sen per argumentoj respondi al la antaŭa refuto, kion praktikas ekz-e la „klimatskeptikulo” Fred Singer, citita de Report München kiel ĉefatestanto kaj kiu intime kunlaboras kun organizaĵoj kunfinancataj de Exxon. Kiam „skeptiko” imuniĝas kontraŭ argumentoj kaj vualas riskojn, tiam ĝi estas danĝera. Ĝiaj aŭtoroj ne meritas la titolon skeptikuloj. Se ili prezentas la argumentojn kontraŭ pli bona scio, ilia agado estas krima.

Multnombraj publikigaĵoj jam temas pri la eldiroj de klimat-”skeptikuloj”, tiel ke ni en tiu ĉi fona dokumento ne nove inventas la radon, sed – parte en formo de komentata kolektaĵo de referencoj – unuavice volas doni superrigardon pri tiu literaturo. Krome ni dokumentas apartan kazon de la interplektiĝo de la fosilia industrio kun „klimatskeptikuloj”, ellaborita en ampleksa studaĵo de la Union of Concerned Sciencists.

Ni esperas per tio doni aliron al tiuj gelegantoj, kiuj serĉas respondojn al la demando, kiaj duboj pri klimatsciencaj ekkonoj estas seriozaj – kaj kie oni prefere dubu.

Uzanto-indikoj :

Interretaj ligiloj (la en tiu ĉi dokumento entenataj interretaj adresoj estas „aktivaj”, tiel ke vi per alklako venas al la dezirata paĝo. Se vi volas ricevi presitan version, vi trovos la pdf-tekston en nia retejo sub

http://www.germanwatch.org/klima/sk...

Foliaro : Foliaro en PowerPoint por propra uzado (ekz-e uzado de unuopaj folioj aŭ de la kompleta foliaro por prelegoj) ankaŭ elŝuteblas sub la supre indikita interret-adreso.

2. Ĝeneralaj informfontoj pri „klimatskeptikuloj” kaj iliaj argumentoj

2.1 Germanlingvaj

Umweltbundesamt : Skeptiker fragen, Wissenschaftler antworten

http://www.umweltbundesamt.de/klima...

=> Antworten auf häufige gestellte Fragen zum Klimawandel Stefan Rahmstorf : Die sogenannten „Klimaskeptiker“ http://www.pik-potsdam.de/ stefan/k... => Internet-Links und Beiträge des Klimawissenschaftlers. Rahmstorf ist IPCC-Leitautor und Mitglied des Wissenschaftlichen Beirats Globale Umweltveränderungen der Bundesregierung. Besonders ausführliche Antwort auf einzelne „Skeptiker-Thesen“ :

Die Thesen der „Klimaskeptiker“ – was ist dran ? Eine Antwort auf Alvo von Alvensleben, http://www.pik-potsdam.de/~s tefan...

Harald Thielen-Redlich : Klimaskepsis – Aufklärung einer Irrlehre ?

http://www.zum.de/Faecher/Materiali...

=> Zusammenstellung eines Lehrers, der selbst darauf hinweist, dass er kein Fachmann ist – als aktuelle Sammlung von Literaturverweisen ist die Seite aber sehr hilfreich.

Gelbspan, R. (1997) : Der Klima-GAU. Erdöl, Macht und Politik. Gerling Akademie Verlag, München, 248 S.

=> Ein Buch, das sich weniger mit den Skeptikern selbst als vielmehr mit dem Einfluss wirtschaftlicher Partikularinteressen auf die Klimadebatte beschäftigt Bals, C. (1998) : Das Ende der Sensation vom Klimamärchen. Germanwatch, Bonn http://www.germanwatch.org/rio/skept.htm

=> Kurzer Überblick über Grundmuster von Argumenten der „Klimaskeptiker“

2.2 Anglalingvaj

Climate change : A guide for the perplexed http://environment.newscientist.com...

Respondoj al 26 el la plej oftaj skeptikulaj argumentoj de Michael Le Page, NewScientist, How to Talk to a Climate Skeptic http://gristmill.grist.org/skeptics

Respondoj al proks. 300 skeptikulaj argumentoj :

RealClimate : Start Here

http://www.realclimate.org/index.ph...

Detala listo de ligiloj pri la klimata scienco inkluzive de klimat-skeptikulaj demandoj precipe por fakuloj :

David Suzuki Foundation : „Science : The Skeptics“

http://www.davidsuzuki.org/Climate_...

Konciza superrigardo kun multaj ligiloj, 3 filmoj kaj libroj de „klimatskeptikuloj”. El la granda nombro de „klimatskeptikaj” filmoj kaj libroj estas menciitaj tri aparte influriĉaj ekzemploj.

„Recenzo” en la sekvo celas publikigaĵojn, kiuj almenaŭ parte, sed ne nepre ekskluzive, temas pri la nomita libro resp. filmo.

3.

3.1 Filmo : La klimattrompo / The Great Global Warmin Swindle

Recenzo (germanlingva) :

Klimaschwindel bei RTL

http://www.pik-potsdam.de/~stefan/k...

Recenzoj (anglalingvaj) :

Times Online (2007) : C4’s debate on global warming boils over

http://www.timesonline.co.uk/tol/ne...

RealClimate (2007) : Swindled !

http://www.realclimate.org/index.ph... Ward, B. (2007) : Complaint to Ofcom : Seven major misrepresentations of the scientific evidence in ‘The Great Global Warming Swindle’

http://www.climateofdenial.net/?q=node/3

Campaign against Climate Change (2007) :

Channel 4 : Great Global Warming Swindle

http://portal.campaigncc.org/node/1...

3.2 Libro : Klimafakten

U. Berner, H. Streif, Klimafakten (Schweizerbart’sche Verlagsbuchhandlung, Stuttgart)

Rezenzo :

Stefan Rahmstorf : Flotte Kurven, dünne Daten

http://www.pik-potsdam.de/~stefan/f...

Intertempe la libro aperis en nova eldono, la supra recenzo rilatas al la unua eldono el la jaro 2000.

3.3 Libro : Der Klimaschwindel

Kurt G. Blüchel : „Der Klimaschwindel“, C. Bertelsmann Verlag, München 2007

Rezenzoj :

Deutschlandfunk / Deutschlandradio Kultur, 24.9.07 : http://www.dradio.de/dkultur/sendun...

Das Parlament, Nr. 48 / 26.11.2007 :

http://www.bundestag.de/dasparlamen...

4 La kazo ExxonMobil

Kampanjojn de misinformado pri la homfarita klimatŝanĝo estas ofte financataj de tiuj partoj de la ekonomio, kiu timas proprajn ekonomiajn perdojn kiel rezulton de klimatprotektaj disponoj. Eminenta ekz-o estas la konzerno ExxonMobil, kiu en Germanujo nomiĝas „Esso”. Ĝiaj tiurialtaj agadoj – kiom informoj pri tio entute alireblis – estis prilumataj de la usona Union of Concerned Scientists 2007 en la studaĵo „Smoke, Mirrors & Hot Air“, kies resumon ni en la sekvo citas.

Resumo de la studaĵo Smoke, Mirrors & Hot Air :

„En sia klopodo trompi la publikon pri la realeco de tutmonda varmiĝo, ExxonMobil fariĝis la financisto de misinforma kampanjo – de la plej multekosta kaj plej sukcesa ekde la trompo de la publiko fare de la tabakindustrio pri la scienca pruvo, ke fumado kaŭzas pulmokanceron kaj kormalsanojn. Kiel tiu ĉi kontribuaĵo montras, la du misinformaj kampanjoj estas surprize similaj. ExxonMobil apogis sin ur la taktiko kaj eĉ sur kelkaj organizaĵoj kaj agantoj, kiuj partoprenis en la cinika misinforma kampanjo, kiun la tabakindustrio dum 40 jaroj faris. Same kiel en la tabakindustrio, ExxonMobil

- kreis malcertecon, per tio ke eĉ la plej nerefutataj sciencaj rezultoj estis dubindigataj ;

- faris strategion de misinformado, per tio ke ĝi uzis ŝajne sendependajn organizaĵojn por publike disvastigi la mesaĝon deziratan de la konzerno kaj per tio konfuzi la publikon ;

- subtenis sciencajn reprezentantojn, kiuj false prezentis science agnoskitajn (per peer review) ekkonojn aŭ elprenis unuopajn faktojn. Tio okazis kun la intenco konvinki la komunikilojn kaj la publikon pri tio, ke fakte ekzistas serioza debato inter sciencistoj pri la demando, ĉu la bruligado de fosiliaj brulaĵoj kontribuas al la tutmonda varmiĝo kaj ĉu la homfarita varmigo havos seriozajn sekvojn.

- provis formovi la fokuson de la serioza agado kontraŭ la tutmonda varmigo, per tio ke oni erarige emfazis la neceson de „serioza scienco”. uzis sian eksterordinaran aliron al la Bush-registaro, por bloki politikojn sur federacia nivelo kaj influi eldirojn de la registaro.

La raporto pruvas, ke ExxonMobil inter 1998 kaj 2005 spite al la scienca interkonsento pri la fundamenta kompreno, ke ellasoj de karbondioksido kaj de aliaj forcejaj gasoj kaŭzas tutmondan varmiĝon, pagis proks. 16 milionojn da usonaj dolaroj al reto de ideologiaj organizaĵoj reprezentantaj interesojn, kiu produktas nescion pri la fakta situacio. Multaj el tiuj organizaĵoj havas interrilatan – kaj parte eĉ identan – serion da kunlaborantoj, kiuj servas ilin kiel kunlaborantoj, estraranoj aŭ sciencaj konsilistoj. La organizaĵoj subtenataj de ExxonMobil subtenis kaj disvastigis laboraĵojn, kies nekredindo estis montrita de seriozaj klimatsciencistoj – tio okazis per la publikigado kaj republikigado de ne science kontrolitaj laboraĵoj de grupeto da sciencaj reprezentantoj. La entrepreno ExxonMobil kreis al si „kovron” per tio, ke ĝi financis ankaŭ establitajn esplor-instituciojn, kiuj strebas al pli bona kompreno de scienco, politiko kaj teĥnologioj por agi kontraŭ la tutmonda varmiĝo, dum samtempe ĝia financado de ideologiaj organizaĵoj, kiuj reprezentas interesojn, por efektivigi misinforman kampanjon efikis, ke ĝuste pri tiu kompreno estiĝis konfuziĝo. Tiu ŝajne kontraŭdira agado aperigas sian sencon nur el la superrigarda perspektivo. Precize kiel al la tabakentreprenoj en la antaŭaj jardekoj, tiu strategio provizas la konzernon pri „por-scienca” publika pozicio, kiu maskas ĝiajn agadojn por prokrastado de senchava agado kontraŭ la tutmonda varmigo kaj helpas ĝin restigi la debaton sur sciencaj demandoj, anstataŭ koncentriĝi al politikaj opcioj, kiuj aliras la veran problemon.

Krome, precize kiel antaŭe la grandaj tabakkonzernoj, ExxonMobil ekstreme sukcese influis la nunan usonan registaron kaj decidajn membrojn de la Kongreso. La en tiu ĉi raporto emfazitaj dokumentoj – lige kun la eventoj sekvantaj al ĝia estiĝo – liveras pruvojn pri la intimaj rilatoj inter ExxonMobil kaj registaraj oficistoj, per kiuj la entrepreno povas labori malantaŭ la kulisoj por akiri aliron al gravaj decidantoj. En kelkaj kazoj la helpantoj de la konzerno rekte kunredaktis la informojn pri la tutmonda varmiĝo ellaboritaj de federaciaj institucioj. Fine tiu raporto prilumas serion de paŝoj, kiujn mandatuloj, investistoj kaj civitanoj povas fari por neŭtraligi la misinformadan kampanjon de ExxonMobil kaj forigi tiun blokadon por racia agado por redukti la forcejajn gasojn.”

La kompleta studaĵo „Smoke, Mirrors & Hot Air” en la angla originalo elŝuteblas ĉe http://www.ucsusa.org/assets/docume...

En ĝi aparte legindas, sed pro la malalta distingivo en la UCS-studaĵo malfacile legebla kaj pro tio indikita kiel aparta ligilo : Global Climate Science Communications Action Plan

Aŭtoro : Joe Walker de la American Petroleum Institute, la plej granda interesgrupo de la usona petrol- kaj gas-industrio http://www.euronet.nl/users/e_weske...

Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano la 20-an de januaro 2017