Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
La tutmondiĝo mortis
de LINERA_Álvaro García  
13a januaro 2017

La 5-an de januaro 2017

La voloj pri baldaŭa mondo sen limoj, la eŭforio pri la konstanta sovaĝiĝo de la naciaj ŝtatoj nome de la libereco de entrepreno kaj la preskaŭ religieca certeco, ke la monda socio finfine fariĝos unu sola ekonomia, financa kaj kultura integrala spaco, ĵus malaperis pro la silentigita stuporo de la tutmondiĝemaj elitoj de la planedo.

La brita rezigno plu membri en la Eŭropa Unio – la plej grava projekto de ŝtata unuiĝo en la lastaj cent jaroj – kaj la venko de Trump – kiu portis la flagon de la reveno al ekonomia protektismo, anoncis la rezignon pri interkonsentoj de liberkomercado kaj promesis la konstruon de mezopotamiaj landlimaj muroj –, malaperigis la plej grandan kaj sukcesan liberalecan iluzion de nia tempo. La fakto, ke tio venas de la du landoj, kiuj 35 jarojn antaŭe – havantaj militkirazojn – anoncis la alvenon de la liberkomercado kaj la tutmondiĝo kiel neevitebla liberigo de la homaro atestas, ke la mondo renversiĝis aŭ des pli malbone, ke elĉerpiĝis la iluzioj, kiuj tenis ĝin maldorma dum unu jarcento.

La tutmondiĝo kiel metarakonto, nome kiel politiko-ideologia horizonto kapabla gvidi la kolektivajn esperojn al unu solo destino, kiu ebligos realigi ĉiujn eblajn esperojn pri komforto, eksplodis je mil pecoj. Hodiaŭ anstataŭ ĝi ne ekzistas io monda, kio ebligos tiujn komunajn esperojn. Ekzistas timema reveno al la spaco kun landlimoj kaj la reveno al iu tipo de politika tribismo nutrita de la ksenofoba kolero en mondo, kiu apartenas jam al neniu.

La geopolitika mezuro de la kapitalismo

La iniciatinto de la studado de la geografia vasteco de la kapitalismo estis Karlo Markso. Lia debato kun la ekonomikisto Friedrich List pri la nacia kapitalismo en 1847 kaj liaj meditaĵoj pri la graveco de la malkovro de la orminoj en Kalifornio en la transpacifika komercado kun Azio, lokas lin kiel la unuan kaj plej detaleman esploriston de la procezoj de ekonomia tutmondiĝo de la kapitalismo. Fakte, lia donitaĵo ne estas la kompreno de la tutmondigita karaktero de la komercado, kiu komenciĝis kun la eŭropa invado al Ameriko, sed la tutplanede vastiĝanta trajto de la kapitalisma produktado mem.

La kategorioj de formala submetiĝo kaj reala submetiĝo de la laborprocezo al la kapitalo, per kiuj Markso malkaŝas la senfinan aŭtomovadon de la kapitalisma produktadmaniero supozigas la kreskantan submetiĝo de la laborforto, la socia intelekto kaj la tero, al la logiko de la entreprena akumulado ; nome, la submetiĝo de la ekzistokondiĉoj de la tuta planedo al la valorigo de la kapitalo. Pro tio en la unua 350 jaroj da ekzistado la geopolitika mezuro de la kapitalismo iris de la urboj-ŝtatoj al la kontinenta spaco kaj en la pasintaj 150 jaroj transiris al la tutmonda geopolitika mezuro.

La ekonomia tutmondiĝo (materiala) estas do ligata al la kapitalismo. Ĝia komenciĝo povas esti datita 500 jarojn antaŭe, kaj de tiam ĝi fragmente kaj polemike ankoraŭ pli bari sin.

Se ni sekvas la skemojn de Giovanni Arrighi laŭ lia propono pri sistemecaj periodoj de kapitalisma akumulado en la kapo de hegemonia ŝtato : Ĝenevo (15-a kaj 16-a jarcentoj), Nederlando (18-a jarcento), Anglujo (19-a jarcento) kaj Usono (20-a jarcento), ĉiu el ĉi tiuj potencoj estis akompanata de nova barado de la tutmondiĝo (unue komerca, poste produktiva, teĥnologia, de la kono kaj fine media) kaj de teritoria ekspansio de la kapitalismaj rilatoj. Tamen, la lasta okazintaĵo en la interno de tiu ekonomia tutmondiĝo estas ĝia konstruo kiel politiko-ideologia projekto, espero aŭ saĝeco ; nome, kiel horizonto de epoko kapabla unuigi la politikajn kredojn kaj moralajn esperojn de viroj kaj virinoj el ĉiuj landoj de la mondo.

La „fino de la historio”

La tutmondiĝo kiel rakonto aŭ ideologio de epoko ne havas pli ol 35 jarojn. Ĝin komencis la prezidantoj Ronald Reagan kaj Margaret Thatcher forigante la komfortstaton, privatigante la ŝtatajn entreprenojn, nuligante la laboristan sindikatan forton kaj anstataŭante la protektismon de la interna merkato por la libereca merkato ; tiuj elementoj karakterizis la ekonomiajn rilatojn ekde la krizoj de 1929.

Envere, tio estis pligrandigita reveno al la reguloj de la ekonomia liberalismo de la 19-a jarcento kun inkludo de la realtempa konekto de la merkatoj, la kreskado de la komerco koncerne la mondan malnetan internan produkton (mip) kaj la graveco de la financomerkatoj, kiuj ĉeestis jam en tiu tempo. Tamen, la diferenco inter ĉi tiu periodo de la sistemeca ciklo kaj tiu de la 19-a jarcento estis la kolektiva iluzio pri la tutmondiĝo, ĝia ideologia validiga funkcio kaj ĝia gravigo kiel supozata natura kaj fina destino de la homaro.

Tiuj, kiuj emocie aliĝis al tiu kredo de la libereca komercado kiel fina saviĝo ne estis simple la ŝtatestroj kaj konservemaj politikaj partioj, sed ankaŭ la amaskomunikiloj, la universitatoj, komentistoj kaj sociaj pioniroj. La falo de Sovetunio kaj la procezo –nomata tiel de Antonio Gramsci – de ideologia transformismo de eksaj socialistoj fariĝintaj furoraj novliberaluloj, fermis la cirklon de la definitiva venko de la tutmondiga novliberalismo.

Kompreneble ! Se je la mondaj okuloj Sovetunio, kiu ĝis tiam estis konsiderata la alternativa referenco antaŭ la kapitalismo de liberentrepreno, rezignis la batalon kaj malvenkis fronte al la furiozeco de la libermerkato – kaj krome la batalantoj por malsama mondo publike kaj genue rezignas siajn antaŭajn konvinkojn por proklami la supereceon de la tutmondiĝo fronte al la socialismo de ŝtato –, ni troviĝas antaŭ la formiĝo de perfekta rakontado de la natura kaj nereturnebla destino de la mondo : la tutplaneda venko de la liberentrepreno.

La anonco de la hegeleca fino de la historio, per kiu Francis Fukuyama karakterizis la mondan spiriton havis ĉiujn ingrediencojn de ideologio de epoko, de biblia profetaĵo : ĝia koncepto kiel universala projekto, ĝia kunfronto kontraŭ alia demoneca universala projekto (la komunismo), la heroa venko (fino de la malvarma milito) kaj la rekonvertiĝo de la nekredantoj.

La historio atingis sian celon : la novliberalan tutmondiĝon. Ekde tiu momento, sen antagonismaj kunfrontendaj malamikoj la afero jam ne estis batali por nova mondo, sed simple alĝustigi, administri kaj perfektigi la nuntempan mondon, ĉar ne estis alternativo. Pro tio, neniu batalo strategie valoris la penon, ĉar ĉio faronta por ŝanĝi la mondon estos fine venkita fronte al la nereturnebla destino de la homaro, kiu estis la tutmondiĝo. Aperis, do, senfara rezignacio kaptinta ĉiujn sociojn ne nur la politikajn kaj entreprenajn elitojn, sed ankaŭ grandajn sociajn sektorojn, kiuj morale aliĝis al la reganta etoso.

La senfina kaj sendestina historio

Hodiaŭ, kiam ankoraŭ reeĥas la lastaj petardoj de la longdaŭra festo de la historiofino tiu, kiu venkis, la novliberala tutmondiĝo, mortis kaj lasis la mondon sen fino kaj sen venkema horizonto ; nome, sen iu horizonto. Donald Trump ne estas la ekzekutisto de la venkisma ideologio de la liberentrepreno, sed la jurkuracisto, kiu estas taskita oficialigi sekretan forpason.

La unuaj mispaŝoj de la tutmondiĝideologio aperis komence de la 21-a jarcento en Latinameriko, kiam laboristoj, urbaj peblanoj kaj ribelantaj indiĝenoj malplenumis la ordonon pri la fino de la klasbatalo kaj kuniĝis por preni la povon de la ŝtato. Kombinante parlamentajn malplimultojn kun popolagado la progresemaj kaj revoluciaj registaroj establis plurajn postnovliberalajn eblojn montrante, ke la liberkomercado estas ekonomia perversaĵo anstataŭebla de ekonomioj multe pli efikaj por redukti la malriĉecon, estigi egalecon kaj impulsi la ekonomian progreson.

Pro tio la fino de la historio komencas montriĝi kiel sola tutmonda fraŭdo kaj la rado de la historio – kun ĝiaj senlimaj kontraŭdiroj kaj liberaj elektebloj – denove ekiras. Poste, en 2009 en Usono la ĝis tiam misfamigita ŝtato, kiu estis celo de ofendmoko, ĉar li estis konsiderata baro por la liberentrepreno, estis alprenita de Barack Obama por parte ŝtatigi la bankaron kaj elmovi el la bankroto la privatajn bankistojn. La entreprena efikismo, kerno de la ŝtata novliberala malapero estis pulverigita tiel kontraŭ sia nekapableco administri la ŝparmonon de la civitanoj.

Poste okazis la stagnado de la monda ekonomio, sed ĉefe de la eksportkomercado. Dum la lastaj 20 jaroj ĉi tiu komercado kreskis duoble pli ol la enlanda malneta produkto, sed ekde 2012 ĝi apenaŭ sukcesas egaliĝi al la kreskado de ĉi tiu lasta kaj jam en 2015 ĝi estas multe pli malgranda, pro kio la liberigo de la merkatoj ne estas jam la motoro de la tutmonda ekonomio nek la pruvo pri la neevitebleco de la novliberala utopio.

Fine, la anglaj kaj usonaj voĉdonantoj klinas la elektopezilon favore de la retiriĝo al protektemaj ŝtatoj – remparigitaj, se eblas – krom videbligi malkontenton jam tutmondan kontraŭ la detruo de la laboristaj kaj mezklasaj ekonomioj okazanta pro la tutmonda liberkomercado.

Hodiaŭ la tutmondiĝo ne estas jam la dezirata paradizo, kie troviĝas la popolaj esperoj kaj la realiĝo de la prisopirata familia komforto. La samaj landoj kaj sociaj bazoj, kiuj jardekojn antaŭe akceptis ĝin fariĝis nun ĝiaj plej firmaj malŝatantoj. Ni ĉeestas la forpason de unu el la plej grandaj ideologifraŭdoj en la lastaj jarcentoj.

Tamen neniu socia frustriĝo restas senpuna. Ekzistas morala kosto, kiu en ĉi tiu momento ne lumigas tujajn alternativojn, sed – tiu estas la malfacila vojo de la aferoj – fermas ilin almenaŭ portempe, ĉar la forpason de la tutmondiĝo kiel kolektiva sopiro ne kontraŭstaras la urĝeco de elekteblo kapabla allogi kaj survojigi la volon kaj la mobilizan esperon de la premataj popoloj.

La tutmondiĝo kiel politika ideologio venkis super la malvenko de la alternativo de la socialismo de ŝtato ; tio estas, de la ŝtatigo de la produktrimedoj, la sola partio kaj la ekonomio planita de supre. La falo de la berlina muro en 1989 bildigas ĉi tiun malvenkon. Do, en la tutmonda bildaro restis nur unu sola vojo, unu sola monda destino. Nun okazas, ke ankaŭ tiu sola venkema destino forpasas. Tio estas, la homaro ne havas destinon, nek vojon nek certecon. Sed tio ne estas la fino de la historio – kiel laŭtanoncis la novliberaluloj –, sed la fino de la fino de la historio. Tio estas la nenieco de la historio.

La hodiaŭaj restaĵoj en la kapitalismaj landoj estas senkonvinka inercio, kiu ne allogas, aĉa manpleno da forvelkintaj sopiroj kaj, en la skribilo de la foziliaj skribistoj, la sopiro pri malsukcesa tutmondiĝo, kiu ne plu lumigas la destinojn.

Do, pro la venkita socialismo de ŝtato kaj la sinmortigita novliberalismo la mondo ne havas horizonton, nek estontecon, nek mobilizan esperon. Ĉi tiu tempo estas tempo de absoluta necerteco, kie kiel prave intuis William Shakespeare ĉio solida neniiĝas en la aero. Sed ankaŭ pro tio ĝi estas pli fruktodona tempo, ĉar ne estas hereditaj certecoj, kiujn preni por ordigi la mondon. Tiujn certecojn oni devas konstrui per la ĥaosaj pertikloj de ĉi tiu kosma nubo, kiu postlasas la morton de la pasintaj etosoj.

Kiu estos la nova mobiliza estonteco de la sociaj pasioj ? Maleblas tion scii. Ĉiuj estontecoj estas eblaj surbaze de la heredita nenieco. La ordinaraj aferoj, la komunumaj, la komunistaj estas unu el tiuj ebloj, kiu nestas en la konkreta agado de la homoj kaj en ilia nepra metabola rilato kun la naturo.

Ĉiukaze ne ekzistas homa socio kapabla senigi sin de la espero. Ne ekzistas homo povanta senigi sin de horizonto kaj hodiaŭ ni estas altruditaj konstrui unu. Tio estas la komuna afero de la homoj kaj tiu komunaĵo povas puŝi nin prepari destinon malsaman de tiu stumblanta nova kapitalismo, kiu ĵus malhavis la fidon je si mem.

Álvaro García LINERA.

lhispanigita de Norberto Díaz Guevara

el la fonto : www.cubadebate.cu origina fonto : La Jornada