Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
La kontraŭimperiismo ne estas buŝtuko
de SANDE_Luis Toledo  
13a januaro 2017

La 7-an de januaro 2017

Responde al malamiko – pri kiu ne temos ĉi tiu artikolo, ĉar interalie li meritis jam multajn pliajn refutojn –, Atilio Borón komentis pri Latinameriko kaj la kariba regiono kaj, en la sama regiono, pri „minoritataj sektoroj de niaj socioj, kiuj ankoraŭ kredas je la eterneco kaj la nepenetrebleco de la amerika imperio kvazaŭ ĝi estus biblia malbenaĵo nepre konkretiĝinta”. Ne estas atento pri la uzo de amerikano anstataŭ usonano – malĝusta uzo, kiu ĝenerale aperas kiel eta leksika eraro, sed ĝi enhavas grandan konfuzon de koncepto –, la vortoj de la argentina sociologo meritas atenton. Li aldonas sian voĉon al tiuj, kiuj avertis kaj avertas pri la tre danĝera realo markita de la povo de la plej gravaj (mal)komunikiloj kaj de la inercio, per kiu ofte estas akceptata tio, kion ili diskonigas ; tiu akcepto malfortigas la fortojn taskitajn firme alfronti ilin en la batalo kontraŭ la imperiismo.

Eĉ ne Kubo, kiu edukiĝis en batalo kontraŭ imperioj kaj kiu daŭre staras pro sia rezistemo fronte al tiu, kiu havas sian komandejon en Usono, liberiĝas de la malĝusta perspektivo, kiun refutis Boron. Kelkaj signaloj montras, ke ankaŭ en la kuba teritorio ekzistas homoj, kvankam malmultaj, kiuj konsideras la imperiismon eterna estaĵo : Ĉu oni devas entute malkonsideri, ke la bildo de la usona flago sur diversaj objektoj kaj en cirkonstancoj estas konscia aŭ nekonscia kulto al Usono kaj al la menciita supozata eterneco ? Unu ekzemplo de la akcepto de tiu supozata eterneco de la imperiismo videblis en dokumentfilmo prezentita en la televida ronda tablo de la pasinta 18-a de novembro.

Plena de surstrataj intervjuoj kaj tie prezentita en rilato kun la pritraktita temo – la kontraŭimperiismo kaj ĝia graveco ĉefe por Kubo – la filmo estas abunda je firmaj montroj de klareco de la popolo pri tiu grava afero kaj aperas ankaŭ iu ideo sur alia vojo. Tiu estas la kazo de intervjuato, kiu dubas pri la rolo de la kontraŭimperiismo, ĉar li opinias, ke la imperiismo ĉiam ekzistos. Ĉiam ekzistos !

En lando, kie – malgraŭ la grandaj eraroj en la instruado de la historio – oni atingis altajn indicojn de instruado agnoskatajn eĉ de internaciaj institucioj sen emo amikiĝi al registaro kun komunista trajto, unu afero devas esti ĝenerale konata : de la apero de la homaro, tra la praa komunumo, la sklavismo kaj la feŭdalismo neniu ekonomio-socia formo estis eterna. Por ke la kapitalismo kun sia imperiisma etapo estos escepto ankaŭ la homaro devos esti eterna kaj tion malfacile eblos atingi se oni eternigas iun manieron de produktado kaj ekspluatado tiel kruelan kiel tiun.

Sed ĉu sufiĉas, ke io ne ekzistas, por ke la malo ne ekzistas ? Se malaperas la imperiismo kaj ĝi estos anstataŭata de justa socio, ĉu tio estos sufiĉa kialo, por ke malaperos la kontraŭimperiismo ? Se oni ne kultivas la necesajn ideojn kaj agadojn, por ke la malbono ne reaperos, tiu malbono trovos malfermitajn pordojn – la kondiĉojn – por reveni. Tio estas aplikebla kaj al la sociaj problemoj kaj al la sano de la korpo. Se oni forgesas kaj ne plenumas rimedojn daŭre ekzistantajn, por ke jam forigita malsano ne reaperos, ĉi tiu malsano povas denove aperi. Sed la pensado kontraŭ- povas same koncerni realojn ne ekzistantajn – almenaŭ ne entute – ie sur la planedo. Tio estas bone konata kaj ruze uzata de la agentoj de la kontraŭkomunismo, kiuj investas grandajn rimedojn por malebligi, ke la komunisma utopio venkos, kvankam eĉ ne la socialismo sukcesis entute venki.

Sed kelkaj emas al konfuzoj aŭ objektive tiel estas kaj ili konsideras certeco, ke la imperiismo ŝanĝas sian naturon de premado aŭ rezignas ĝin nur anoncante, ke ĝi ŝanĝiĝas aŭ simple ŝanĝas la aspekton. Se, ekzemple, iu skribas pri la similaĵoj inter la politika kaj socia realo de Usono, kiujn José Martí [José Julián Martí y Pérez (1853-1895) : Homo kun altaj principoj, latinamerika kaj internaciisma sinteno. Kubano de universala penso, kiu fariĝis la plej granda hispanamerika politika pensulo. Nacia Kuba Heroo. N. de la T.] tiel klere denuncis kaj pri la hodiaŭaj okazintaĵoj tie, certe iu plendos kaj diros, ke tiu lando estas jam malsama, alia, ĉar ĝi havas malsamajn elektantaron, ekonomion kaj teĥnologian progreson kaj ke la prezidanto povas esti „nigrulo” aŭ virino.

Estas ridinde ne konsideri la ŝanĝiĝojn okazintajn en tiu socio kaj ne nur tie, sed ĉu la emo kredi, ke la faktaj ŝanĝiĝoj esence transformis ĝian socian naturon estas rezulto nur de nekapablo analizi, kio temas nur pri supraĵa informado sen priesplori la kernajn faktojn ? Ĉu tio povos esti rezulto ankaŭ de la emo al konfuzo, de la preteco dolĉigi la realon, konsideri la fenomenajn kaj anekdotajn aferojn esencaj ?

Senvalorigi iun ne estas la celo de ĉi tiu artikolo. Kio povos malĝojigi la aŭtoron estas tio, ke opinioj kiel tiu ĵus refutita estas eraraj, ĉar kiu ne volas iutage konstati, ke la imperiismo kerne ŝanĝiĝis kaj transiris sen sangoverŝaj demarŝoj al justeca sistemo ? Okazas nur, ke ne ŝajnas saĝe ne distingi realon disde deziro. Ankaŭ ne eĉ sistemeca krizo donas rajton prognozi baldaŭan finiĝon : surbaze de la protektado de ĝiaj naturaj rezervujoj per la senigado de aliaj popoloj, ĝi povos plu ekzisti kiu scias kiom da tempo kaj – tion diris revoluciulo, kiun oni volis silentigi, sed la realo estas pli forta ol buŝŝtopilo aŭ paĝŝtopilo – en siaj finaj momentoj ĝi povos esti ankoraŭ pli danĝera ol en la jaroj de pli granda povo.

En ĉi tiu momento la virino, kiu – kiel alia simptomo de ŝanĝiĝo – videblis kiel ebla prezidantino de Usono malvenkis en pugnobatalo de serpentoj, kvankam ĉirkaŭ ŝi estiĝis perspektivoj, kiuj estis malpravaj pro tio, ke ŝi estas aktiva intervenemulino kun krima emo : ŝi iris de ŝtat-sekretarieco al mallumeca sinteno pri Libio, kiam ŝi groteske festis la ekzekuton de la landestro faligita de la interveno fare de la Nord-Atlantika Traktat-Organizaĵo, kion cetere aplaŭdis „maldekstremuloj” kiel la menciita aŭtoro refutita de Boron.

Tiun virinon venkis usona barono, blankulo, mallaborema, miljonulo, faŝisteca, malŝatata pro sia troa vanteco kaj eĉ la ridinda hararanĝo. Li estas ĝisosta neroneculo. Tiu negocisto – kiu laŭdire en la elektoj venkis kontraŭ la establishment, kvankam li fakte fortigas ĝian plej malluman flankon kaj sur tiu mallumo li apogas sin, se en la politiko de tiu lando estas io alia pli klara ol la malboneco –, daŭrigas la eraon de Bush ne la formalan alian flankon markitan de la trompaj eleganteco kaj ĉarmo kaj plena ankaŭ de internaciaj genocidoj kaj mensogoj. Ĉi tiu alia flanko estas personigita de Barack Obama, al kiu oni tro frue kaj senhonte donacis la Nobel-Premion pri Paco, por ke li daŭrigu la militojn helpate de teroristaj trupoj. Sirio – ĉefe Alepo – estas klara pruvo, sed tute ne la nura.

Aparte de personaj nuancoj, kiuj obeas la imperion reprezentitan aŭ reprezentatan de tiuj tri homoj, Obama faris, Hillary Clinton estus farinta – tion ŝi faris dum siaj antaŭaj funkcioj – kaj Donald Trump faros tion, kion permesos aŭ ordonos fari la mastroj de la lando kaj ĉi tiuj agadas depende de ilia akcepto aŭ ribelado en la enlandaj aŭ internaciaj cirkonstancoj. Nuntempe inter tiuj mastroj troviĝas la plej granda transnacia mafiestro de la morto : la militeca konzerno.

Iom post iom konstateblas, ke almenaŭ laŭ la figuro la malĝentila Trump estas malpli danĝera ol Obama. En la frazo publikigita komence de 2010 „Jes, Obama estas pli konvena ol Bush” la aŭtoro de ĉi tiu artikolo konsideris, ke Bush estas pli malbona, ĉar li estas pli malĝentila kaj ankaŭ pli neroneca ol sia elokventa anstataŭanto. Sed ĉi tiu lasta homo estos malpli danĝera. Liaj kvalitoj submetiĝis al la sama imperio por fari ĝin pli travivebla kaj ke liaj ligoŝnuroj, liaj militecaj ukazoj estos akceptataj, kun malpli da kulposento.

Sinjorinoj de la eŭropa „maldekstrularo” enamiĝis kaj deklaris sin nekapablaj kritiki la ĉarman prezidanton – multe pli granda aktoro ol Ronald Reagan – kaj politikistoj de tiu sama „maldekstrularo” aplaŭdis tion, ke la usona potenco rehavu la mondan pintpozicion perditan en la tempo de George G. Bush. Kelkaj homoj konsideris Bush stulta, kvankam – estante stulta – li verŝajne povis bone aktori.

La artikolisto diversmaniere ripetis – okaze de la famaj kaj sendube gravaj anoncoj samtempe faritaj en Havano kaj Vaŝingtono la 17-an de decembro 2014 –, ke Obama estas pli danĝera ol Bush kaj eble la plej danĝera prezidanto de tiu lando almenaŭ de post la tempo de John F. Kennedy. Tiam estis ŝokitaj kaj koleraj reagoj pro la „ne deca” tipa ripetado de malfestemuloj. Kial ne simple akcepti „la bonkorecon” esprimatan de la cezaro ! Ne estas tro memori, ke – kiel diris matadoro al José Ortega y Gasset – „hay gente pa’to” [pron. ajhentepato’. Homoj ekzistas por kion ajn fari. N. de la T.], eĉ por senlime iluziiĝi kaj volonte lasi sin trompi.

Kompreneble por Kubo tio estis kaj plu estos desiderátum kaj indas, ke ĝi fariĝu vera realo ; liberiĝi de la embargo, rehavi la teritorion de Guantánamo okupatan de Usono de antaŭ pli ol jarcento kaj ke – kadre de la restarto de rilatoj, kio restas ĉefe en la vera spaco de la utopio, kvankam tio ne estas neatingebla – ĉesos la diskriminaciaj, absurdaj aferoj, kiel la nomata alĝustiga leĝo por Kubo. Kiu povos nei, ke tiu desiderátum estas digna kaj justa ?

Sed Obama estis eĉ senhontece sincera en siaj deklaroj : oni devos ŝanĝi la taktikon kontraŭ Kubo, ĉar la embargo ne venkis eĉ ne izoligis ĝin, sed Usono estis jes izolita en Latinameriko kaj Karibio. Ankaŭ li estis sincera koncerne faktojn : de Havano – kie li kiel ŝercemulo eniris la domojn tra la nacia televido, kiu same dissendis lin dum lia parolado en la Granda Teatro antaŭ publiko, kiun li, en opinio de ĉi tiu artikolisto, ne meritis – li iris al Bonaero por fortigi la manierojn religi nian Amerikon kaj daŭre klopodi nuligi Kubon.

Tion pruvas faktoj kiel interalie tiuj okazintaj en Argentino kaj en Brazilo ; en Venezuelo, kie la konstitucia kaj progresema registaro plu regas spite ĉiujn ferocajn malfacilaĵojn pro ĉefa fakto : ĝi estas rezulto de la multa kaj bona semado de la bolivaranismo de Chávez kapabla rezisti brutalajn atakojn malgraŭ sendankemoj, perfidoj kaj ĉefe manovroj de la interna oligarkio helpata de la imperiismo kaj ĝiaj internaciaj servutuloj. Tie, la reakciaj fortoj celas tion, kio ne estas malproksima de tio, kion en 1973 ili celis kaj kruele atingis en Ĉilio.

Se en la monda spaco la manovroj kaj mensogoj de Obama, por tiuj, kiuj honeste vidas, estas evidentaj rilate al Kubo – nome al la ĉesigo de la embargo kaj al la normaligo de la rilatoj inter ambaŭ landoj –, la eksiĝanta imperia prezidanto ne lasas la realon tiom malproksime de la loko, kie ĝi estis en tiu 17-a de decembro. Kun inkludo de la ambasadejoj, kie la imperio estis malsimetrie sen ambasadoro dum longa tempo, la pozitivaj paŝoj estas tro nesufiĉaj. Diversaj analizistoj kaptas la realon : la ŝtatestro, kiu en la elektokampanjo instigis de sia propra lando ŝanĝiĝon, kiu ne estis difinita de li kaj tiom da promesoj malplenumis, ne uzis ĉiujn prerogativojn disponeblajn por li kun la celo normaligi la rilatojn kun Kubo.

La estontaj eventualaj okazintaĵoj restas verŝajne en la manoj de la nova Cezaro. Sed atribui tion al la rolo farita de individuoj ĉu tiom gravaj, estos plia montro de naiveco. Se temas pri la imperiismo la vivo konfirmas, ke la kerno troviĝas en la vorema, militema naturo de sistemo, kiu kiel la antaŭaj alvenos al la fino. Nur se ne ekzisti ĝi povos rezigni sian esencon.

La imperiismo kaj la kontraŭimperiismo ne estas akcidentoj por popolo, kiu devas plu rezisti kaj venki por savi sian suverenecon, sian ekziston kiel lando, sian rajton konstrui la estantan kaj estontan tempon. La kontraŭimperiismo estas elektebla afero, kiun oni ne devas konfuzi kun buŝtuko uzata ĉetable kaj poste entirkestigita.

La imperiismo estas ankaŭ ne rehavebla, kvankam ĝi ĝuas periodojn de adaptiĝo por konservi sian povon. Opozici ĝin ne estas rezulto ĉefe de paroladoj ĉu elstaraj, sed rezulto de la naturo de sistemo, kontraŭ kiu staras la etiko. Martí instruis „Senreage vidi krimon, estas ĝin fari” kaj li estis la iniciatinto de la kontraŭimperiismo, kiu alprenita de pioniroj kiel Julio Antonio Mella [Julio Antonio Mella (1903-1929). Kuba revoluciulo, kunfondinto de la Kuba Komunista Partio kaj de la Federacio de Universitataj Lernantoj. N. de la T.] Rubén Martínez Villena [Rubén Martínez Villena (1899-1934). Intelektulo, verkisto kaj elstara kuba revoluciulo en la jardekoj de 1920 kaj 1930. N. de la T.], Antonio Guiteras [Antonio Guiteras Holmes (1906-1935). Kuba politikisto, revoluciulo kaj kontraŭimperiisto. N. de la T.] kaj Fidel Castro, enradikiĝis en la plimulto el la kuba popolo.

Luis Toledo SANDE.

Elhispanigita de Norberto Díaz Guevara

el la fonto : www.cubadebate.cu