Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Ĉu fino de la ideologio en Kubo ?
de Vilhelmo Lutermano   Arnold AUGUST  
13a januaro 2017

La 6-an de januaro 2017

En 1960 la usona sociologo kaj akademiano Daniel Bell (1919-2011) publikigis „La fino de la ideologio”, kiu fariĝis klasikaĵo de la oficialaj politikaj sciencoj. La publikaĵo estis konsiderita de Times Literary Supplement kiel unu el la cent plej influaj libroj en la dua duono de la 20-a jarcento. Malgraŭ tio, ke en la 50-aj jaroj kaj komence de 1960 estis aliaj simpatiantoj de „La fino de la ideologio”, Bell estas konsiderata kiel la plej influa. Kvankam okazis kelkaj variaĵoj ĉi tiu pensoskolo havas komunan aferon. Klopodante ne tro simpligi ĉi tiun gravan tendencon, por la celo de ĉi tiu artikolo eblas aserti, ke ĉi tiu skolo aperis pro la malvenko kaj de la socialismo en la tiama Sovetunio kaj de la kapitalismo en okcidento. Ĝi naskiĝis opozicie al la „ekstremismo”.

En novembro 1968 ni fondis, kune kun aliaj lernantoj de politikaj sciencoj en la Universitato MacGill, en Montrealo, la Asocion de lernantoj de politikaj sciencoj. Ni organizis strikon kaj prezentis du ĉefajn depostulojn : la unua estis postuli la partoprenon de la lernantaro en la komitatoj de kontraktado de la fakultato kaj la dua – en rilato kun ĉi tiu eventuala enpoviĝo de la lernantaro –, postuli pli inkluzivan instruantaron kaj instruprogramon. Ĉi tio povos inkludi publikaĵojn ne nur de Daniel Bell – kiu estis kompreneble konsiderata deviga studcelo kaj nepra referenco rilate al la politikaj sciencoj –, sed ankaŭ de progresemaj sociosciencistoj, samkiel la verkoj de Markso kaj Lenino. En tiu epoko tio estis ekskludata. Post dek tagoj da okupado kaj striko la peto de la lernantaro estis akceptita de la universitatestroj.

Bell ne atingis la neevitigeblan ribeladon formiĝantan en Usono inter la afrikdevenaj civitanoj iom post kiam sia best-seller eliris el la presejo. Ĉi tiuj progresemaj luktoj samkiel tiu de la indiĝenaj popoloj komenciĝis en la tempo de la 13 Kolonioj. En la 60-aj jaroj la usonaj lernantoj estis allogataj de alternativaj ideologioj kaj politikoj. Fakte, la movado de la junularo ekzistis en la tuta norda Ameriko kaj en granda parto de Eŭropo. Dume, en la 60-aj jaroj ĉi tiu tendenco estis karakterizita de diversaj aspektoj de la politika kaj ideologia maldekstrularo kaj havis siajn proprajn ŝanceliĝojn ; tio ŝajnis esti la adiaŭo de la tezo de la ideologifino. Tamen, la donitaĵo de Bell plu rondiras nin.

Ĉirkaŭ la lasta jaro en Kubo okazis daŭra kvantokreskado de artikoloj en nerekta lingvaĵo pri la ideo de la ideologifino verkitaj de kelkaj apartaj kubaj blogistoj kaj intelektuloj. En la komenco ili estis timemaj, sed poste pli aŭdacaj. Ili parolis pri la „sterila disbranĉiĝo de socialismo kaj kapitalismo” konsilante la kubajn revoluciulojn esti „ekvilibrigemaj kaj profundaj en la opinioj” kiam oni kritikas la usonan imperiismon, aŭ eviti la ekstremon esti „fidelisma aŭ kontraŭkastrisma” ; ili nomis „ekstremistoj” aŭ „fanatikuloj” la marksisto-leninistojn aŭ la fidelistojn verkante pri du grandaj mensogoj pri la revolucio en Kubo, la dekstrularo kaj la maldekstrularo kiel „ekskludiga dogmo” kaj laste postulante, ke „la vivo estas pli komplika ol la ideologioj”.

Legante ĉi tiujn artikolojn daŭre venis al mia menso tiuj universitataj tagoj de 1968. Kiel eblis, ke ni opoziciis la finon de la ideologio en la koro de la kapitalismo kaj ke tio nun denove aperas – el ĉiuj imageblaj lokoj – ĝuste en Kubo ? Oni povas argumenti, ke la opozicio en Kubo venas de la „maldekstrularo”, nome, de tiuj, kiuj pretendas helpi la revolucion. Nu, de kie povos aperi se ne de la nomata maldekstrularo ? Temas pri Kubo. Ni ne forgesu, ke Bell konsideris sin mem maldekstrema, kaj ke lia opozicio al la ideologio havis klare maldekstreman kaj ne dekstreman vidpunkton. Tiel li sukcesis konstrui sian kredeblecon. Bell estis seniluziiĝinta pri la socialismo kaj li ne vidis alternativon ; pro tio li batalis kaj kontraŭ la kapitalismo kaj kontraŭ la socialismo. Lia agado spegulas sian propran personan kaj politikan kontraŭdiron. Tamen, objektive parolante ĉi tiu nomata neŭtraleco rilate la ekstremojn konsistis el la lanĉo de vivsavilo al la kapitalismo. Ne estas hazardo, ke Bell estas tiom aprezata de la regantaj elitoj de okcidento.

Mi ĉiam asertis, ke la plej danĝera opozicio al la kuba revolucio kuŝas en la nomata maldekstrularo, kaj ne en la dekstrularo klare platisma [Amendo Platt. Aldonaĵo de la Leĝprojekto de la Armeo-Buĝeto aprobita en la Kongreso de Usono kaj trudata al la unua Konstitucio de la Kuba Respubliko. N. de la T.]. Ĝi estas kancero en la kuba socio ; se oni lasas ĝin kreski sen forta ideologia opozicio ĝi povos influi kelkajn naivajn homojn ĉefe el la junularo, la intelektularo kaj la artistoj.

Krome, kiam Bell verkis siajn eseojn fine de la jaro 1950, kiuj estis kompilitaj en la volumo de 1960, Kubo estis scenejo de la plej evidenta refuto al lia teorio : la atako al la kazerno Moncada [Kazerno Moncada. Militista kuba kazerno en la orienta regiono. En 1953 ĝi estis atakita de Fidel Castro kaj la revoluciuloj kun la celo kapti la kazernon kaj poste komenci la batalon en la montaroj de Santiago de Cuba. N. de la T.] en 1953, la rezultinta programo kaj la venko de la revolucio la 1-an de januaro 1959. Fidel Castro kaj la Movado 26-a de Julio estis la naskiĝvojo de la nova marksisma-leninisma revolucia ideologio en Kubo. Des malpli esti periodo karakterizita de la ideologifino, Kubo donis al la mondo la reaperon kaj la fidon je la bezono de la ideologio. Kubo reprezentis la finon de la ideologifino. La kuba revolucio naskiĝis dum la apogeo de la Malvarma Milito, sed ĝi kuraĝe staris kontraŭ kiu ajn timigo fare de la maldekstrularo aŭ la imperiismo. El la vidpunkto de la tiuepoka maldekstrularo des pli por la vidpunkto de la dekstrularo ĉi tiu pozicio ne kontentigis nur per tio politike ĝusta. Fidel tiel havis la sagacon ne montri la tutan scenejon en la komenca periodo. Tamen la ideologio troviĝis en la centro de la pensado kaj la agado.

De 1953 Kubo ĉiam estis – kaj plu estas – la kvintesenco de la evoluo de la ideologiaj principoj. Ĉiu vorto verkita kaj elparolita de Fidel estas plena de ideologio. Kubo ne estas senmova ; male, ĝi plu evoluas laŭ la cirkonstancoj. Se ne, Kubo ne estus povinta supervivi siajn malamikojn en tiu tuta tempo.

Mi estas konvinkita, ke unu el la ĉefaj implicitaj celoj de la internacia korporacieca gazetara kampanjo kontraŭ Fidel, ĝuste post lia forpaso, estis la revanĉo de la imperiismo kontraŭ li, ĉar li ne akceptis rezigni la temon de la ideologio. Sed, kial –povos daŭre sin demandi la komunikiloj – la kuba revolucio neniam subskribis la finon de la ideologio kiel oni devas fari laŭ la oficialaj politikaj sciencoj ? En ĉiuj ĉi tiuj jaroj de la 26-a de julio 1953 ĝis la 25-a de novembro 2016 Fidel vivis kaj mortis kiel li postulis al la aliaj : kiel modesta revoluciulo.

En la nuntempa historia etoso klopodi doni „neŭtralecon” pri la ideologio al la kuba politika kulturo, opozicion al la „ekstremoj" , „egaldistancon” inter socialismo kaj kapitalismo ktp. ne estas defio al la dogmismo de la maldekstrularo kiel oni klopodas tion prezenti. La vera defio estas tiu kontraŭ la socialismo kaj la ideologio de la homo marksisma-leninisma. En la jaro 1960 la teorio de Bell komplezis la grupon de landestroj, kiuj volis konservi la statu quo. La elitoj havis la povon kaj ne timis esti forigitaj de sia propra kapitalismo ! „La fino de la ideologio” kaj ĝia kritiko al la kapitalismo estis nur preteksto por kritiki la socialismon. En 1968, en la Universitato McGill tio estis la ĉefa argumento de la konservemaj instruistoj kaj administrantoj. Verŝajne ili ne estis favore aŭ kontraŭ iu ideologio. „Ĉiuj politikaj elektebloj estas bonvenaj”. Tamen Bell estis ankoraŭ pli multe akceptita. Li opoziciis, ili diris, kaj la kapitalismon kaj la socialismon. Tamen tiuj, kiuj estis favoraj al la statu quo de la kapitalismo apogis sin sur la fino de la ideologio. La opoziciantoj de la „ekstrema” ideologio de la maldekstrularo estis entute aliĝintaj al la kapitalisma ideologio kaj helpis ellabori kaj diskonigi ĝin. La celo de „La fino de la ideologio” en la jaro 1960 kaj nun en Kubo estas fini la marksisma-leninismajn kaj socialismajn ideologiojn.

Arnold AUGUST.

Elhispanigita de Norberto Díaz Guevara

el la fonto : www.cubadebate.cu origina fonto : http://firmas.prensa-latina.cu/inde...