Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Mi estis aktivulo kontraŭ Esperanto
de Vilhelmo Lutermano  
31a decembro 2016

Iam, kiel gimnazia lernanto kun amiko survoje al la lernejo, mi demandis lin kiel li pasigis la feriojn. Li entuzias­m­is pri sia feriumado ĉe sia avo, iama laboristo ĉe la petrolindustrio tridek kilometrojn for de ni. Li diris ke tiu parolis al li pri interesa lingvo, facile lernebla, kiu nomiĝas Esperanto.

Mi estis tuj naŭzita. Kiom mi penis por lerni iom da angla, da latina kaj iomete da franca ! Kaj mi fieris pri tiuj atingoj. Mi spertis kiom komplikaj estas lingvaj sistemoj. Mi estis certa ke ilia kompli­keco venas de ilia esprimriĉeco, kaj se Esperanto pretendas esti facila, ĝi certe ne ka­pa­blas esprimi la riĉaĵojn de la lingvoj. Pri tio mi certis kaj tion tuj diris al li.

Jarojn poste, en universitato, profesoro iun vesperon demandis nin kion ni pensas pri Espe­r­anto, aŭ Volapuko. Nu, kion pensi ? Post iomete da pripensado, mi diris : „Tiu lingvo estas faci­la kaj artefarita. Kio estas tiom facila, ekzemple kun gramatiko de dek-ses reguloj, tio estas tut­certe primitiva. Kaj io artefarita ne kapablas spiri la nestvarmon de la intima homa vivo. Do, kio estas primitiva kaj artefarita, neniam en mia vivo mi volas havi ion komunan kun tio.” Tion mi ne nur pensis, sed publike eldiris, kaj tio faras sulkon en la cerbo.

Do, mi restis kun tiu juĝo kaj, kiam mi havis nur la plej etan ŝancon eldiri ĝin, mi pasie pro­vis konvinki la aliajn. Ekzemple, plurajn jarojn poste, en la tiama Okcidenta Berlino, iun di­m­an­ĉon mi staris en granda publika festo antaŭ stando – mi demonstris ion, sed ne precize me­m­oras, kion –, kaj subite venis grupo de bulgaraj knabinoj, unu pli bela ol la alia, kaj ni komen­cis interbabili – nu, ili babilis kaj mi balbutis … en la rusa. Mi estis fiera lerninto de la rusa lingvo, kiun mi tiam opiniis la lingvo de la revolucio, lerninta dum kvar jaroj, memlerne, vespere antaŭ ol enlitiĝi. Kaj mi konsta­t­is ke tiuj knabinoj gaje babilis ruse, kion mi ne komprenis, dum mi mizere balbutis kaj eĉ ne sukcesis esprimi ion kion mi nepre volis diri. Tiam la plej bela el ili diris : „Nu, kial ni ne paro­las Esperan­ton ?” Mankis nur tio, kaj mi tuj alkraĉis ŝin : „Ĉu tiu aĉaĵo estas entute lingvo ?” Tiel agresite, ŝi levis la ŝultrojn kaj foriris kun la aliaj.

Nokte, enlite, mi pensis ke ja estas domaĝe ke mi lasis ilin tiel foriri. Sed tuj poste mi konso­lis min : „Vi ja damne pravis. Kaj kiam vi pravas, vi devas diri tion. Ŝi ne diru tiajn stultaĵojn …” Kaj mi daŭrigis mian kontraŭEsperantan propagandon.

En junio 1998, mi laboris en Bordozo, Francio, ĉar mi interŝanĝis mian laborpostenon de gim­nazia instruisto pri la germana kaj la franca lingvoj por unu lernojaro kun bordoza instru­isto, mi kaj mia edzino kaj li kun la lia. Ni interŝanĝis la klasojn, la domojn, la katojn, amikojn ktp. Do, iun lun­dan matenon mi sidis ĉe matenmanĝo – kaj komforte kaj abunde matenmanĝis (en tio mi konser­vis miajn germanajn kutimojn) – kaj povis fari tion, ĉar tiutage miaj lecionoj komencis nur posttagme­ze.

Do, mi havis antaŭ mi ĉion por matenmanĝi : bonegan panon, buteron, kolbasaĵojn, ŝinkon, ovon, marmeladon, kafon, kaj apud mi la gazeton kaj antaŭ mi la radion. En la radio ili anoncis duhoran diskuton pri … Esperanto ! Mi havis jam la fingrojn ĉe la butono por haltigi tiujn stult­a­ĵojn, sed aŭdis ankoraŭ la partoprenontojn en la diskuto. Mi konis neniun, krom Brigitte Vin­cent, kiu estis tiam la parolantino de tiu radioprogramo de la stacio France Inter. Kaj ĉiufoje, kiam mi aŭdis tiun belan profundan voĉon, mi fandiĝis … Do, estu ! Kompreneble ne por aŭs­kul­ti tiujn stultaĵojn, sed por aŭdi, de tempo al tempo, tiun belegan profundvirinan voĉon.

Kaj mi direktis mian atenton for de la radio kaj alen al la gazeto. Tamen, malgraŭvole, mi ja aŭdis kion ili tie diris. Kaj kiam ili parolis pri lingva genieco, mi eĉ aŭskultis. Jen : Diru en la franca „Nations Unies”, en la germana „Vereinte Nationen”, en la angla „United Nations”, en la hispana, nederlanda, rusa ktp ; en ĉiuj ĉi lingvoj, la participo „unies”, „vereinte”, „united” ktp ne diras ĉu la nacioj unuiĝis mem aŭ ĉu ili estas unuigitaj, eble eĉ perforte, ĉu ne ? Kia diferen­co inter „unuiĝin­taj” kaj „unuigitaj” ! Sed ĉiuj ĉi lingvoj, riĉegaj „kulturlingvoj”, ne kapablas diri tion en sia partici­po, dum tiu Esperanto senprobleme, kaj eĉ devige, esprimas tion. Mia ar­gumento, ke Esperanto estas primitiva, estis ĝisfunde frakasita. Krome telefonalvokis viroj kaj virinoj al la elsendo, oni aŭdis ilin saluti kaj iomete babili en Esperanto antaŭ ol daŭrigi en la franca. La interparoladetoj estis evidente fluaj kaj tute ne io, kion oni atendus de artefarite­co.

Sekvis monato aŭ du da dekminutaj lecionoj en tiu radioprogramo. Normale mi ne havis tem­pon en tiuj momentoj, sed unufoje mi aŭdis ĝin. La parolantino Brigitte Vincent estis la lernantino, kaj anglo estis la instruisto. Mi ĝojis aŭdi la stumblojn, demandojn kaj progres­ojn de mia belvoĉulino kaj promesis al mi, en septembro, revene en Berlino, tuj okupiĝi pri tiu lingvo.

Monaton poste estis la someraj ferioj, kaj mi sidis sub pinarboj en ĝardeno de amiko en la Kor­bie­ra Montaro en la varma franca sudo. Jen debiciklis naŭdekjara kabilo kun longega bar­bo. Ni konatiĝis kaj li diris : „Ho, se vi estas berlina instruisto, diru al mi, kial estiĝas la milit­oj.” Ni ambaŭ serĉis iom, trovis tiun kaj alian kaŭzon de militoj, kaj subite mi diris : „Estas an­koraŭ io alia. Mi ne kredas ke tio estas ĉefa aŭ eĉ nur esenca kialo, sed ĉiukaze, eĉ se la popo­l­oj volas interkompreniĝi, tio ĝenerale ne eblas pro la lingvaj baroj.” Li tuj respondis : „Ho, se vi diras tion, kial vi ne instruas Esperanton ?” Mi estis perpleksa kaj devis iom gluti. Li ne par­o­lis Esperanton, sed estis ĝia fervora proparolanto. Mi diris : „Venontan jaron, kiam ni revidos nin, mi povos diri ion pli precizan pri Esperanto. Mi promesas al vi ke mi okupiĝos pri tio.”

Revene en Berlino, mi prenis la telefonlibron kaj serĉis, sed sen vere esperi, la vorton Es­peranto. Kaj jen : „Esperanto – Esperanto-Centro de Berlino …” La viro ĉe la aparato diris ke ili loĝas sur­voje de mia lernejo al mia hejmo kaj ke mi povos viziti ilin per simpla halto hejm­voje. Tion mi faris. Akceptis min tiu viro – Hermann Tautorat – en la biblioteko plenplena de Esperantaj libroj, ni babilis duonhoron pri la lingvo, pri la neceso aŭ ne de la akuzativo, kaj mi foriris kun la lernolibro „Tesi la testudo”. Saman vesperon mi lernis la unuan lecionon. Sekva­vespere la duan, ktp.

Mia reago al la radielsendo estis unue miksita. Mi hontis pro mia serioza eraro, ja ne de iu ajn, sed de lingvi­s­to ! Mi sentis en mi la honton pro tio ke, antaŭ ol juĝi pri io, mi ne unue esploris la aferon por kompe­tente juĝi. Sed samtempe gajnis la ĝojo pro la nova malkovro. Mi ne nur vidis malfermiĝi an­taŭ mi novan mondon, ne esperitan kaj ege interesan, sed krome mi tuj perdis certan obse­don, kiu dum multaj jardekoj turmentis min. Mi havis ĉiam la aspiron paroli france tiel ke fran­coj ne rimarku ke mi ne estas franco, kaj havi la saman lingvan kompetenton kiel same edukita franco. Sed, kiam mi malfermis francan gazeton, des pli se kun iom da popollingvaj tekstoj, mi devis uzi la vortaron, kaj ofte eĉ tie ne trovis la solvon, kaj tiam mi sentis min ĉiam denove humili­gita. Esperanto liberigis min per la instruo, ke normala homo, eĉ kun dumviva fortostreĉo, ne povas akiri la nivelon de alilingva denaskulo de etna lingvo, ke tiuj lingvoj est­as simple tro komplikaj por tio, kaj ke tia aspiro estas sensenca pretendo. Esperanto forprenis de mi tiun pezan kaj malesperigan pretendon.

Kaj mi komencis tuj naĝi en tiu nova medio ; mi spertis, ke Esperanto estas lingvo kiu perdas post iom da tempo la econ de fremda lingvo ; post jaroj da intensa uzado ĝi fariĝas propra kiel la gepatra, kun la sama esprimriĉeco, la sama sponteco kaj penstujeco, kaj eĉ povas superi ĝin. Multe pli poste mi legis en la libroj de Klaŭdjo Piron, kial tio okazas per Esperanto.

Mi partoprenis kursojn por progresintoj – ankaŭ tradukkursojn – en la „Kvinpetalo”, gvidataj de Georgo, kaj pasigis la diversajn ekzamenojn, inkluzive de la „pedagogia” ekzameno. Mi tra­dukis multajn pecojn el la germana literaturo, sed ekde 2002 okupiĝas pri la Esperanta eldono de la franca monatgazeto de politikaj kaj kulturaj analizoj Le Monde diplomatique. En oktobro la pariza redak­tejo de tiu gazeto subskribis kun mi kontrakton pri oficiala apero de Le Monde diplomatique en Esperanto, prizorgata de grupo de fervoraj tradukistoj (vidu ĉe http.//eo.mondediplo.com).

Kaj mi vivas feliĉa en mia Esperantlingva familio, en ambaŭ sencoj de „familio”, ankaŭ en la „nestvarmo de la intima homa vivo”.

Vilhelmo Lutermano.