Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Liberigi Idleb post Orient-Alepo
de MEYSSAN_Thierry  
30a decembro 2016

La liberigo de Orient-Alepo markas la finon de la provo renversi la Sirian Araban Respublikon. Ĝi fariĝis ebla nur pro tio, ke Kataro forlasis siajn ĝihadistojn kaj ke Turkujo ŝanĝis sian politikon. Tamen parto de Sirio estas daŭre okupata de ĝihadistoj en la servo de la NATO. La venontaj militaj venkoj kaj la fino de la milito do dependos de la sekretaj intertraktadoj kiuj ĵus komenciĝis kun membroj de la NATO.

La liberigo de Orient-Alepo fare de la siria armeo estis ebla nur ĉar eksterlandaj agantoj akceptis ĉesigi sian subtenon al la ĝihadistoj. Ties retiriĝo ne povis intertraktiĝi de la Siria Respubliko, sed nur de la Ruslanda Federacio.

Moskvo sukcesis returni Kataron kaj fari ĝin unu el siaj aliancanoj. Komence de decembro tiu ŝanĝo estis firmigita per tio, ke Moskvo vendis kvinonon de la kapitalo de Rosneft al Doho. Rosneft estas la juvelo de Ruslando, la plej granda societo de la mondo. Per tiu operacio, laŭdire por malaltigi la deficiton de la rusa buĝeto, Igor Setĉin kaj Vladimir Putin nedisigeble kunigis la energipolitikojn de la du plej grandaj gaseksportistoj de la mondo. Efektive, Kataro forlasis siajn ĝihadistojn, dum ĝi ekde majo de 2016 posedas konstantan oficejon en la sidejo de la NATO en Bruselo.

La alia evoluo estas tiu de Turkujo. Kvankam ĝi kiel ŝtato restas membro de la NATO, ĝia prezidanto Recep Tayyip Erdoğan fariĝis persone kontraŭulo de Vaŝingtono. Ekde la parlament-elektoj la CIA provis jam kvarfoje murdigi lin, interalie la 15-an de julio 2016. Moskvo do provas apogi sin sur Erdogan por disigi Turkujon disde Usono.

Kvankam tiu manovro estas kompleksa kaj povas bezoni tempon, ĝi furiozigis Tel-Avivon, kiu mendis la murdon de la ambasadoro Andrej Karlov en Ankaro ; murdo aprobita kaj celebrita de la New York Daily News, la kvara plej granda gazeto de Usono kaj proparolanto de la plej akra cionista premgrupo. Eble Tel-Avivo ankaŭ mendis la mortigon per kuglo, samtage en Moskvo, de la direktoro de la latinamerika oficejo de la rusa ministro pri eksterlandaj aferoj, Petro Polŝikov.

Post kiam ĝi por momento supozis, ke la murdo al Karlov estis la rezulto de duobla ludo de Erdogan, al kies korpgardistoj la murdinto apartenis, Moskvo konstatis, ke tio plej verŝajne ne estis reala. Vladimir Putin tiam fortigis la sekurecon de Ruslando kaj tiun de siaj reprezentantoj eksterlande. Tamen tiu epizodo atestas, ke, malgraŭ la ŝajno, la prezidanto Erdogan hejme jam ne regas ĉion.

La kapto de eksterlandaj oficiroj en bunkro de la NATO en Orient-Alepo ilustrasl la evoluon de la konflikto. Temas precipe pri britaj, usonaj, francaj, saud-arabaj kaj turkaj civitanoj. Publike konfirmante ne kompletan liston de 14 nomoj, la ambasadoro Bachar Ja’afari respondecigis la NATO-n ; demarŝo tute alia ol tiu, en februaro 2012, kiam Sirio duflanke intertraktis kun Francujo kaj Turkujo dum la sieĝo de la Islama Emirejo de Baba Amr. Tiam, Damasko redonis kvardekon da turkaj oficiroj kaj dudekon da francaj oficiroj al ilia devenarmeo, ĉu pere de Miĥail Fradkov (direktoro de la rusaj informservoj) aŭ fekte al la admiralo Édouard Guillaud (ĉefo de la franca ĉefstabo) ĉe la libana landlimo. Sed la la interkonsento farita kun la franca prezidanto Nicolas Sarkozy ne estis respektata de lia posteulo, François Hollande.

La ekzisto de bunkro de la NATO en Orient-Alepo konfirmas tion, kion ni diris pri la rolo de kunordigado de la ĝihadistoj fare de la LandCom de la NATO, en Izmiro. Nu, la Atlantika Konsilantaro, la plej supera organo de la NATO, neniam donis verdan lumon al tiu operacio. Same kiel dum la atako al Tripolo (Libio) en aŭgusto de 2011, Vaŝingtono uzis la rimedojn de la NATO sen ke ties membroj sciis tion. Per tio ĝi aplikas la doktrinon de Rumsfield, laŭ kiu ne plu ekzistas konstanta koalicio por Usono, sed nur laŭokazaj koalicioj, laŭ la celoj de Vaŝingtono.

La liberigo de Sirio devus esti daŭrigota en Idleb. Tiu gubernio estas hodiaŭ okupata de multaj diversaj grupoj de ĝihadistoj sen komuna komando. Ĉar ili ne kapablas certigi sian mastrumadon kaj eĉ malpli tiun de la civila loĝantaro, la zono estas fakte regata de la NATO pere de pseŭdaj NRO. Almenaŭ tion lastan monaton konstatis usona pensfabriko. Por tie venki la ĝihadistojn necesus unue tranĉi ilian vojon de proviziĝo, do fermi la turkan landlimon. Ĝuste pri tio nun okupiĝas la rusa diplomatio.

Thierry MEYSSAN.

Tradukita el la franca (el la retejo www.voltairenet.org) de Vilhelmo Lutermano, 2012-12-30