Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Mortis soldato de Esperanto
de Renato CORSETTI  
5a decembro 2016

La morto de Fidel Castro aparte trafis la tutmondan movadon por la internacia lingvo Esperanto. Lia favoro al la movado por Esperanto kulminis en la deklaro okaze de la Universala Kongreso de Esperanto en Havano en 1990 : Mi estas soldato de Esperanto.

Efektive li apartenis al tiuj gvidantoj de la tutmonda socialisma movado, kiuj tre frue rekonis la ligitecon inter la idealoj de Esperanto kaj la idealoj de socialismo, Ekzemple Lenin, Maŭ Ze-dong, Ho Chi Minh, Tito kaj multaj aliaj.

Ilia subteno kaj la memoro pri tiu subteno estas aparte gravaj en la nuna epoko en kiu naciismaj ideoj ŝajnas pligraviĝi ĉie en la mondo, dum la parolantoj de Esperanto daŭre provas disvastigi ideojn pri internaciismo kaj internacia solidareco inter ĉiuj popoloj grandaj kaj malgrandaj, riĉaj kaj malriĉaj.

Dankon, Fidel ! Ni scias, ke ankaŭ vi abunde helpis al aliaj popoloj kaj ni pluportos viajn ideojn.

Renato Corsetti

Prezidinto de la Universala Esperanto-Asocio (UEA)