Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Fidel CASTRO RUZ
de Vilhelmo Lutermano  
26a novembro 2016

FIDEL CASTRO RUZ

Fidel Castro Ruz nun mortis, 90-jara, je sia natura morto, malgraŭ la multegaj murdoprovoj, kiam li estis en respondeca funkcio, faritaj precipe de la usona sekreta servo. La kubanoj konsideras lin, apud sia José Martí, sia nacia heroo.

Kaj ne senkiale. La atako al la kazerno de Santiago de Kubo kontraŭ la usone subtenata Batista-reĝimo, en 1953, kiu malsukcesis kaj en kiu li kun aliaj estis kaptita, fariĝis ĝis hodiaŭ simbolo de la kuba rezistado al la usone trudita sistemo kaj de la insisto de la kubanoj pri sia rajto je memdecido kaj je socia justeco. Lia parolado antaŭ la tribunalo, „La historio absolvos min” – ankaŭ tradukita al Esperanto[1] – fariĝis la teoria bazo de la kuba revolucio.

Poste, kun manpleno da homoj – inter ili lia frato Raul, Ernesto Che Guevara kaj Camilo Cienfuegos – kaj kun la aktiva apogo de la grandega parto de la kuba popolo li en mallonga tempo, en sinsekvaj bataloj, liberigis Kubon el la usona novkoloniismo – io ĝis tiam ne vidita en la historio.

Sub lia gvido la kubanoj venkis la invadon de usonaj ekzilkubanoj, kiuj elŝipiĝis en la Porkogolfo apogate de Usono. Ekonomie kaj politike izolita fare de Usono, Kubo en la sekvo estis helpata de la USSR kaj de la ceteraj landoj de la socialisma mondsistemo, kaj, kvankam ne industriigita kaj tute subevoluinta lando, sur tiu bazo povis konstrui la socialismon … ĝis la kolapso de la eŭropaj socialismaj landoj komence de la 1990-aj jaroj.

La helpo de Kubo al aliaj revoluciaj movadoj en la mondo, precipe en Afriko, estis kelkfoje decida. La decido de Fidel milite helpi Angolon kontraŭ la trupoj de la sud-afrika apartheid-reĝimo (la decida venko en Cuito Cuanavale) ŝanĝis la sorton de la tuta suda Afriko.

Ekde la 1990-aj jaroj denove izolita kaj devigata iel-tiel elturniĝi en la epoko, kiun la kubanoj nomas la „speciala periodo”, Kubo sub Fidel iom post iom transiris al provoj konstrui ekonomian bazon por povi konstrui la socialismon, do aplikis politikon, kiu pli aŭ malpli sekvis tiun de Lenino, kiam tiu troviĝis en simila situacio : en esence neindustriiĝinta lando kaj izolita en kapitalisma mondo, rompi la izolitecon per kompromisoj kun eksterlanda kapitalo por konstrui ekonomian bazon necesan por konstrui la socialismon. La modelo de Ĉinujo kaj de Vjetnamujo kaj la rilatoj kun ili kaj kun latinamerikaj landoj faciligis la paŝojn sur tiu vojo.

La komenca izoliteco de Kubo en Latinameriko, trudita de Usono, en la fluo de la tempo inversiĝis kaj kondukis al relativa politika izoliteco de Usono en Latinameriko.

La sukceso de la politiko kaj praktiko de Fidel Castro ne estas komprenebla sen liaj principoj, esprimitaj en la 10 punktoj de „Kio estas revolucio ?” Surpriza por iuj, sed ne de marksistoj, estas ke la unua punkto de tiuj principoj estas : „Sento pri la historia momento”. Do, „sento”, kiu gvidas la homon, kompreneble laŭ lia analizo de la historia situacio. Tio helpas distingi tion, kio jam eblas, disde tio, kio ankoraŭ ne eblas.

La evoluo de Latinameriko, de multaj landoj en tiu mondoparto sur socie progresema vojo, estas pli aŭ malpli rekte ligita kun Fidel Castro.

Lia parolado en Rio-de-Ĵanejro en 1992, (kiu komenciĝis per la vortoj "Grava biologia specio estas minacata malaperi pro la rapida kaj progresa forigo de ĝiaj naturaj vivkondiĉoj : la homo. Nun ni ekscias pri tiu ĉi problemo, kiam estas preskaŭ tro malfrue por malebligi ĝin."[2]) montras lin kiel unu el la unuaj ŝtatestroj, kiuj plene konsciis pri la graveco de la klimata ŝanĝo.

Kaj nelaste, multaj Esperantistoj ne forgesos, kiam Fidel, dum Universala Kongreso de Esperanto en Havano, deklaris sin "soldato de Esperanto".

La principoj de Fidel, lia modelo kaj lia pensado restas vivaj en la kuba popolo same kiel en la revoluciaj movadoj de Latinameriko. En la konscio de la progresemaj homoj en la tuta mondo li restas kiel grandulo de analiza pensado kaj de konsekvenca praktiko. Lia influo ne ĉesas kun lia morto. Mi finu kun la kubanoj : „Hasta la victoria siempre, Fidel” („Ĝis la venko ĉiam, Fidel !”).

Havano, la 26-an de novembro 2016

Vilhelmo Lutermano

NOTOJ :

[1] Reeldonota de MAS.

[2]Fidel Castro Ruz : Dialogo de civilizacioj. Parolado farita en Rio-de-Ĵanejro dum la Konferenco de la Unuiĝintaj Nacioj pri la Medio kaj la Disvolvado, la 12-an de junio 1992 ; Parolado farita ĉe la solena fermo de la Monda Konferenco "Dialogo de Civilizacioj. Latinameriko en la 21-a jarcento : Universaleco kaj Originaleco", Havano, la 30-an de marto 2005. Kun enkonduko de la aŭtoro. Tradukita de Amparado Cisnero Rovira. Kontrollegita de María Julia Cárdenas Cápiro. Monda Asembleo Socia (MAS), Embres-et-Castelmaure, 2009, ISBN 978-2-9529537-7-1, paĝo 11-12.