Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
La Eŭropa Unio kaj la CETA-traktato
de Jörg ROHWEDDER  
25a oktobro 2016

La 25-an de oktobro 2016

URĜA MESAĜO : Hieraŭ vespere, en Twitter, la prezidanto de la EU-konsilantaro s-ro Tusk skribis, ke li unuanimas kun la kanada ĉefministro Trudeau en tio, ke la CETA-pintkunveno daŭre eblas.

La premo al la belgaj regionoj Valonio kaj Bruselo restas do alta. Ili rifuzas senreziste akcepti la demokratiajn limigojn ligitajn kun la komerca interkonsento CETA.

Niaj solidareco kaj subteno iras speciale al la valonia ĉefministro Paul Magnette, kiu ĝis nun restas firma. Same kiel milionoj da gecivitanoj en la EU li ne volas akcepti, ke demokratio kaj jurŝtateco limiĝu favore al la interesoj de internaciaj konzernoj.

La Eŭropa Komisiono kaj la grandaj membroŝtatoj de la EU volas ĉiaforte genuigi la ĉefministron Magnette. Li cedu, por ke jam ĵaŭdon la kontrakto inter Kanado kaj la EU povu subskribiĝi. Sed Paul Magnette restas firma – du bravaj belgaj regionaj parlamentoj subtenas lin.

Per nia alvoko ni starigas nin malantaŭ ilin. Ni montras, ke centmiloj el ni el la tuta Eŭropo ankaŭ rifuzas la CETA.

Bonvole, subskribu nian alvokon : https://act.wemove.eu/campaigns/wal...

La registaro kaj la parlamento de Valonio ne faras antaŭtempan aŭ eĉ obstinan decidon. Ili informis sin kaj organizis socian diskutprocezon, kiu daŭris pli ol jaron. Ili konkludas, same kiel ankaŭ ni : CETA estas komerca interkonsento plena de insidoj kaj danĝeroj por la demokratio. La oftega eldiro de la poruloj, ke la EU ne povas atingi pli bonan interkonsenton, ne konvinkas nin. Se la EU konsentas, tiam mediaj normoj, konsumantprotekto kaj jurŝtateco estas forcedataj favore al ekonomiaj interesoj.

Estas timige vidi, en kiom multspeca maniero la EU-komisiono kaj registaraj ĉefoj de la plej gravaj EU-membrolandoj premas : Paul Magnette diras, ke li ricevas apenaŭ vualitajn minacojn. Tamen lia celo estas atingi interkonsenton, kiu ne senfortigos niajn fundamentajn demokratiajn valorojn. Tio, kion li nun bezonas kaj devas sperti, estas : Li ne staras sola ! Ni, centmiloj da gecivitanoj el Eŭropo, subtenas lin.

Bonvole, subskribu nian alvokon : https://act.wemove.eu/campaigns/wal...

Antaŭ eĉ ne du semajnoj ni mobilizis en Eŭropo por subteni la aŭstrian registaron. Ankaŭ ĝi volis rifuzi la CETA-traktaton, sed pro kroma deklaro al la CETA-traktato kaj per la premo de la ŝtataj kaj registaraj ĉefoj ĝi ŝanĝis sian sintenon.

Nia protesto en la plej granda ĵurnalo ja vekis atenton, sed bedaŭrinde ne sufiĉis. Nun ni havas kroman ŝancon kun ĉefministro, kiu estas tre decidinta. Tiom decidinta, kiom estas ankaŭ ni, ribeli kontraŭ tiu interkonsento.

El diversaj regionoj de Eŭropo kore salutas

Jörg Rohwedder (Lübeck) Virginia López Calvo (Madrido) Martin Caldwell (Berlino) Mika Leandro (Bordozo) Julia Krzyszkowska (Varsovio) Olga Vuković (Bolonjo) kaj la tuta skipo de WeMove.EU.

WeMove.EU estas civitana movado, kiu engaĝiĝas por pli bona Eŭropo ; por Eŭropa Unio, kiu sentas sin devigata por socia justeco ; kiu staras por ekologia daŭrigeblo kaj por civitanproksima demokratio. Ni estas homoj kun diversaj biografioj, kulturoj kaj religioj, kiuj nomas Eŭropo sian hejmon – egale ĉu ni naskiĝis en Eŭropo aŭ aliie. Se vi volas disvastigi ion el niaj materialoj, bonvole alklaku ĉi tie : https://www.wemove.eu/civicrm/maili...

WeMove.EU financas sin el donacoj de niaj subtenantoj el la tuta Eŭropo. Ni ĝojus, se vi helpus financi nian sendependan laboron. Por donacoj alklaku ĉi tie : https://www.google.com/url?q=https%...

Elgermanigita la 25-an de oktobro 2016 de Vilhelmo Lutermano