Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
La nova gazetaro
de CAPOTE_Raúl Antonio  
2a oktobro 2016

La 22-an de septembro 2016

La projekto Genezo – de la Centra Oficejo de Esplorado – celanta aŭ almenaŭ kontribui al la malvenko de la kuba revolucio, estis temo de debatoj, prelegoj, paroladoj en kubaj kaj alilandaj universitatoj. Mimetisme, lernante el la malvenko kaj serĉante pli efikajn variantojn la malamiko daŭrigas sian evoluon ; hodiaŭ ĝi etendas siajn tentaklojn en pluraj lokoj kaj diversmaniere.

Ekzistas eblaj alternativoj rilate al Genezo. La denunco en 2011 per la serio La Kialoj de Kubo, estis forta bato kontraŭ tiuj planoj ; aliaj similaj projektoj kie ajn aperis. La novaj internaciaj cirkonstancoj ebligis al ili variaĵojn de la taktiko, sed la strategio plu estas la sama.

La uzado de la novaj gazetaraj platformoj, la apero de retejoj, revuoj ŝajne nedamaĝaj, kun malalta graveco, estas firme bazitaj sur pruvitaj stereotipoj de kultura milito. La pago al artikolistoj per strategioj por allogi prestiĝajn homojn en la mondo de la kuba gazetaro, la aplikado de pruvitaj teknikoj de merkato, kiu ebligas rapidan diskonigon de la materialoj ellaboritaj de ili, superaj salajroj – tre superaj al la ebloj de niaj gazetaroj – la maskigo de la veraj intencoj post sinteno supozeble kritika kaj de liberesprimado, estas kelkaj el la novaj aplikataj taktikoj. Ili ĉiam pagis la dungosoldatoj de la skribilo kaj la vorto, sed nun ili pagas iom pli kaj maskas la intencojn nuligi la etikon de kelkaj kaj doni la eblon pravigi la mortigon de la etiko.

En la hodiaŭa mondo preskaŭ nenio estas spontana, des malpli en la Interreto, kaj ankoraŭ des malpli en la sociaj retoj. Mi memoras la tagojn antaŭ la radia dissendado de la denunco konata kiel La Kialoj de Kubo, en 2011 ; la fina ĉapitro estis preta elsendiĝi per televido la 4-an de aprilo, kaj mi komentis al Iroel Sánchez : „Mi kredas, ke ni devas printi kaj konservi ĉion aperantan en Guglo pri la agento de la Sekretecaj Ŝtat-Oficejoj aperonta en la denunco. Tio estis prava ideo, ĉar kelkajn horojn post la publikigo kontraŭ la planoj de la usona registaro kaj specife de la Centra Oficejo de Esplorado kontraŭ Kubo, miloj da mencioj, centoj da artikoloj, komentoj, tekstoj por aŭ pri la intelektulo supozate kontraŭrevolucia nun konata kiel revolucia batalanto, malaperis kvazaŭ per artifiko kaj li ne plu ekzistis en la Interreto.

Laborteamoj rekte gvidataj de la oficejoj de psikologia milito de la sekretecaj servoj de Usono preparas kaj progresigas la planojn kontraŭ Kubo. La antaŭfabrikita onidiro, la kalumnio, la falsa novaĵo, ĉio estas uzata por malstabiligi, estigi seniluziiĝon, heziton, timon, konfuzon ; la sociaj retoj estas vaste manipulataj kaj estas konstruataj falsaj opinipioniroj laborantaj kun falsaj profiloj, teamoj de unu deko da homoj dividas unu aŭ plurajn kromnomojn. Kelkaj el tiuj interretsalajratoj havas plurajn profilojn, veraj majstroj de la onidiro kaj la mensogo aperintaj el tiuj vicoj.

Temas pri bone organizita sistemo ; ili samtempe agadas kaj ne gravas la vizaĝo aŭ la gazetara masko de ili uzataj ; ĉiuj laboras por la sama celo kaj obeas la ordonojn de la sama mastro.

La klopodo krei kontraŭrevolucia blogo ne estis sukcesa. La kreado de kuba platformoj de blogoj kaj la apero de revolucia blogspaco faris tiun spacon tre komplika por la malamikoj de la revolucio. La nomata „Sendependa Gazetaro” formita, trejnita kaj pagita de Usono per la SINA en Havano, neniam havis kredeblecon ; senprestiĝa kaj malgrandiĝinta ĝi troviĝis en senelira krizo kaj ne plu estis utila.

La ŝanĝo de strategio kontraŭ Kubo – pro la malsukceso de pli ol 50 jaroj da planoj por faligi la revolucion –, havas kiel bazon la kreadon de malgranda kaj meza burĝa klaso opozicianta la revolucion ; ĝi celas organizi socialdemokratajn sektorojn, neaneksiismajn kaj emajn al la Amendo Platt [Enmienda Platt. Aldonajxo de la Legxprojekto de la Armeo-Bugxeto aprobita en la Kongreso de Usono kaj trudata al la unua Konstitucio de la Kuba Respubliko. N. de la T.], kaj senproprigitaj, kie ili loĝas, kaj de la lando.

Ĉi tiu klaso, ĉi tiu nova kontraŭrevolucio bezonas novan gazetaron, bezonas novan lu-gazetaron, bezonas aĉeti artikolistojn, konsciojn, „konvinki” kelkajn per la argumentojn de la novliberala pensado, per la trompoj pri la fino de la historio, de la homo de Musil, per ĉio validas kaj nenio validas, savu sin tiu, kiu povas, esenco de la origina burĝa doktrino.

La densa reto de komunikiloj kaj sociaj retoj kreita ĉirkaŭ Kubo per internaj amikoj kaj kunlaborantoj, homoj, kiuj iutage estas kapablaj verki en la populara revolucia gazetaro, en Granma, Juventud Rebelde aŭ aliaj, kaj en la posta tago en la malamika gazetaro ; homoj kapablaj pro konveneco negi siajn firmajn asertojn en antaŭaj horoj ; homoj, kiuj pensas kaj skribas laŭ la ordono de tiu, kiu plej bone pagas ; homoj, kiu skribas por privataj komunikiloj je la servo de la kapitalo, havas unikan celon : malprestiĝigi la revolucian ŝtaton, malfortigi la bazojn, sur kiu staras la institucieco de la revolucio.

Junaj ĉefoj de la Junkomunista Organizaĵo, la Federacio de Kubaj Virinoj kaj la Kuba Komunista partio, estas celoj de bone organizitaj kampanjoj, ĝisdetale preparitaj, armitaj de la grandaj komunikiloj kaj de la tre modernaj ciferecaj iloj, kiuj kune agadas por konstrui malbonan bildon de la revoluciaj ĉefoj, la intelektuloj, la artistoj en kongrua sinteno kun sia popolo kaj sia revolucio.

Ili bezonas „malprestiĝigi” homojn kiel Randy Alonso, Iroel Sánchez kaj tiom da aliaj artikolistoj kaj sociaj komunikistoj, kiuj ne luas sian honestecon kaj honoron ; ili bezonas tiujn nepre malprestiĝigi kaj por tio ili uzas la plej fiajn rimedojn de la jornalismo paparazzi ; ili faras tiujn homojn celoj de satiroj en la sociaj retoj, falsigas iliajn dirojn kaj malkaŝe uzas la mensogon.

La celo estas la revolucio kaj ties defendantoj. La strategio de „mola bato” havas kiel fundamentan regulon la detruon de la ĉefaj bazoj, kiuj subtenas la ŝtaton. Ĉu ne estas tio, kion ili klopodas fari ?

Veroj, duonveroj, klaraj mensogoj, kalumnioj, onidiroj, la „plej utilaj” rimedoj de la kontraŭrevolucia propaganda arsenalo miksiĝas en peza elokventeco ; mensogi, mensogi kaj denove mensogi, la mono fluas el la monskatoloj de la imperio kaj estas animoj, kiuj pretas labori por malmulta mono.

La celo estas la revolucio kaj ties baldaŭa estonteco, pro tio ili volas ĉion detrui ; pro tio ili klopodas krei konfuzon, malesperon, malaktivemon ; pro tio ili instigas la egoismon, la mankon de fido, la malaltan nacian fierecon.

La rajdantoj de la apokalipso iras tra la insulo, ne gravas la uzata nomo, ne gravas la masko uzata ; ili estas la mesaĝistoj de la relokigo de la kapitalismo, nura maniero klopodi detrui la revolucion, kaj finfine, forŝteli la animon de Kubo.

Raúl Antonio CAPOTE.

Elhispanigita de Norberto Díaz Guevara

fonto : www.granma.cu