Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Jean-Guy Allard - Modelo por la progresemaj ĵurnalistoj, kiuj laboras en la kapitalisma sistemo
de Arnold AUGUST  
31a aŭgusto 2016

Montrealo, la 17-an de aŭgusto 2016

Jean-Guy Allard, naskita en Shawinigan, Kebekio, forpasis en Havano, lia amata urbo kiun li adoptis kiel sia, la 16-an de aŭgusto, en sia 68-a vivojaro, pro malsano.

Same kiel liaj ceteraj amikoj kaj kolegoj de Kebekio, mi vizitis lin en diversaj okazoj, lin same kiel lian filon, en lia modesta hejmo en Havano. Fakte ne temis pri nur neoficialaj vizitoj, sed pri ia profana pilgrimado. Li aparte fieris pri la objekto ĉe la vando : unu el la skribaĵoj de Fidel Castro, en kiu la kuba gvidanto honoris la verkon de Jean-Guy. Mi esperas, ke Jean-Guy havis la okazon vidi en la televido la agadojn organizitajn en Kubo okaze de la 90-jariĝo de Fidel, la 13-an de aŭgusto.

Niaj vizitoj en la hejmo de Jean-Guy ĉiam estis por ni solenaĵoj, tiom estis la efiko, kiun kaŭzis al ni lia integra sinteno antaŭ la supozata gazetara libereco en Quebecor. Tiu ĉi, kiel ĉiu loĝanto de Kebekio bone scias, estas giganta monopolo, kiu regas la gazeton Journal de Québec, por kiu Jean-Guy laboris.

Kiel montriĝas en liaj interparoladoj, Jean-Guy neniam kaŝis la feran kontrolon de la kapitalisma gazetaro super liaj politikaj vidpunktoj kaj liaj ĵurnalismaj valoroj. Ne mirigas, ke li decidis dediĉi sian pensiulajn tempon kaj salajron al la afero de Kubo kaj Latinameriko. [1] En tio li estas modelo por la ĵurnalistoj, kiuj vivas kaj laboras en la kapitalisma sistemo. Li montris al ni, ke la principoj devas ĉiam rangi antaŭ la kariero.

Krom tiu kvalito, kiun li heredigis al ni, estas alia, kiun mi ŝatus mencii. Jean-Guy estis neŝancelebla kontraŭulo al la usona imperiismo kaj antaŭ ĉio al ties senbrida enmiksiĝo kaj terorismo en Kubo kaj Latinameriko. Li havis neniajn iluziojn pri la usonaj gvidaj rondoj kaj iliaj longperspektivaj interesoj. Li ŝajnis vivi kaj verki laŭ tiu senkompromisa refuto. Li inspiris kaj daŭre inspiras nin. La kontraŭstaro al la usona imperiismo en la mondo, videbla en lokoj kiel Kebekio aŭ Kanado, eble ne bone kompreneblas en la Sudo. La vivo kaj verko de Jean-Guy atestas pri tiu tradicio, kiun multaj el ni honoras.

Liaj ĵurnalismaj principoj same kiel lia kontraŭeco al la usona imperiismo estas modelo, kiu ĉiam persistos.

Arnold AUGUST.

Elhispanigita de Vilhelmo Lutermano el