Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Ŝtato, popolo kaj komunikiloj : ĉu ni rezignu ?
de SÁNCHEZ_Iroel  
28a aŭgusto 2016

Iroel Sánchez

La 31-an de julio 2016

La 15-an de aprilo 2009 la ĉefo de la tiama Diplomata Oficejo de Usono en Kubo skribis en raporto poste publikigita de Wikileaks „estas ne probable, ke la tradicia movado de opoziciantoj anstataŭos la kuban registaron”, aldonante, ke „blogistoj, muzikistoj kaj artistoj ne apartenas al opoziciaj organizaĵoj”, kaj alprenas „multe pli bone, ribelajn poziciojn kun granda influo”.

Sed la elektitaj nomoj aperis en la publikaĵoj mem de Wikileaks, kaj en la raportoj de la agentejo Associated Press, kiuj venis poste, oni tiel malprestiĝigis la novan projekton kaj malaperis la plej grava afero por ĝia efiko : la ligo kun la kuba socio.

Forigi iun el Kubo, prepari tiun homon, disponigi al li monsumon ne rekte venantan de la usona registaro, deklari travideblecon rilate al la deveno kaj uzo de la mono kaj anonci zorgon pri civitanaj aferoj, kiel la rajto je la informado kaj la problemoj de la komunumo ne sufiĉe priatentataj de registaraj institucioj, amasorganizaĵoj kaj la kuba gazetaro, estis la procedo ; sed estis bezonataj nomoj sen kontraŭrevolucia pasinteco kaj pli bone se ili estis ligataj al la akademio, la komunikrimedoj kaj la naskiĝanta komunumo de kubaj blogistoj.

Kubo kreis senpagan nacian platformon por blogoj, sed tiam, aŭ eble pro tio mem, la blogoj ne estis jam interesaj kaj – ho, hazardo – la privataj komunikrimedoj vigliĝis, raportante pri la malkontentoj de nia gazetaro, pagante tion, kion ni ne pagas kaj okupante la vakuajn spacojn de ni lasitajn. Kaj la mono faras miraklojn : Tiu, kiu en iu kuba gazeto omaĝis Che [Ernesto Guevara de la Serna (1928-1967) : Argentinano universale konata kiel Che Guevara. Internacia revolucia batalanto, verkisto, kuracisto. N. de la T.], tiu poste malrespektis lin tie, kie oni pro tio pli bone pagis.

Krome, laŭ la novaj realoj, la registara mono disdividiĝas kaj iras tra perantoj tiel, ke iom post iom fariĝas pli malfacile scii kiu ĝin manipulas. La 24-an de decembro 2014 – ĝuste unu semajnon post la interkonsentoj de la 17D inter la registaroj de Kubo kaj Usono – la Ŝtat-Oficejo de Usono anoncis, ke ĝi serĉadas organizaĵojn usonajn aŭ kun eksterlanda sidejo, kiuj interesiĝas pri programoj „instigantaj la civitajn, politikajn kaj laborajn rajtojn en Kubo” por subvencii ilin per sumo de 11 milionoj laŭ kvantoj de po 500.000 ĝis 2 milionoj. La Oficejo deklaris, ke ĝi prioritatigos la proponojn „kiuj insistas en la rolo de la kubaj dialogantoj rilate al la evoluo kaj atingo de la laŭprogramaj celoj”. La monsubtenataj aranĝoj inkluzivas „kapabligon, mallongdaŭraj aŭ monsubtenataj studadoj laŭ interkonsentoj”, ne en la diplomata oficejo de Vaŝingtono en Havano, sed en aliaj landoj, eĉ Usono.

En la tuta mondo la privata gazetaro estas unuanima kiam prijuĝi Kubon kaj montri al ni la irendan vojon ; ĝi estas unuanima, kiam ĝi alfrontas kiel unu sola politika partio la progresemajn procezojn en Latinameriko, kaj ĝi estas unuanima apogante la strategiojn de Usono en la regiono, sed – jen paradokso – oni diras al ni, ke ni devas havi privatan gazetaron por esti diversecaj. Kaj se ni demandas kie la privata gazetaro (aŭ eĉ pli, la registara, kiu ekskluzive koncentriĝas je ni el publikaj gazetoj de Usono kaj Eŭropo) defendas la malriĉulojn, kie ĝi donas voĉon al la sindikatistoj kaj senlaboruloj, tiam ni estas ekstremisto. Estas tiel, ke la ekstremismo troviĝas ne en la malplimulto regantan tion aŭ en tiu, kiu servas ĝin petante „bruligantan purigadon” de la lastaj 60 jaroj de nia historio en stilo kongrua kun la „tri tagoj por mortigi”, sed en tiuj, kiuj denuncas tiun ekstremismon.

Temas ĉu pri registaraj gazetoj kun specialaj sekcioj okupiĝantaj pri Kubo, ĉu pri privataj gazetoj kun agentoj agantaj ene de la lando, la eldonlinio okupanta la centron de la gazetaro konstruista elekstere por konduki Kubon al la kapitalismo estas elmontri la sukceson de la individuismo kompare al la malsukceso de la kolektivismo. Sed en opinio de niaj inteligentaj konsilantoj tio ne estas propagando.

En ili panorama rigardo de la aŭtoŝoseo de la kapitalo ne aperas tiuj, kiuj rampas ĉe la randoj, sed ĝi estas pli alloga se apud la individua venkanto – “entreprenema” aŭ elmigrinta – unuavide aperas la truoj en la kolektiva projekto. Kompreneble, sen diri kiom da tiuj truoj estis kreitaj de la mineksplodiloj tien metitaj de tiuj, kiuj pagas al tiuj, kiuj skribas la mendon.

Tion fari per la merkateca allogo ne faras tion malpli propaganda ol la klare esprimita indiko. Estas jam sciate, ke por la Centra Oficejo de Esplorado (COE) „la plej efika formo de propagando” estas tiu, kie la individuo agas en la atendata direkto pro kialoj kredeble propraj. Koncerne al la uzo de la cenzuro, abundas la atestoj, ke tie estas intrigoj, sed envere kiam la mono ordonas, ĝi malpli necesas, ĉar kiel diris la fondinto de la novliberalismo, Milton Friedman :

„Kiam vastiĝas la merkato, malpli granda estos la kvanto de aferoj, kie estas bezonataj decidoj strikte politikaj kaj, do, kie necesas alveni al interkonsento”.

Nia gazetaro devas multe ŝanĝiĝi por esti la ilo de popola regado, civitana partopreno kaj spirita kreskado bezonata de Kubo, kaj por profiti en ili la tutan potencialon de niaj junaj artikolistoj kaj niaj intelektuloj, sed ni atingos tion ne per la kondiĉa helpo de tiuj, kiuj faris Noam Chomsky nekonatan en lia propra lando kaj per persekutado mortigis la junan aktivulon por la libera aliro al la informoj, Aaron Swartz.

Ĉu eble estas senpage, ke en ĉi tiu strategio tiuj komunikiloj instigantaj la kapitalisman relokigon samopinias kun la klare esprimita diro de la prezidanto Barack Obama – dum lia vizito al Havano – metanta en opoziciajn flankojn la kubajn popolon kaj ŝtaton kaj atakanta la Komunistan Partion kiel garantio de tiu povo ? Ĉu iam la revolucia ŝtato ĉesis lukti por la utilo de la kuba popolo ? Ĉu ne estas ŝtata la politiko de privata komunikilo, kiu servas la strategion de eksterlanda ŝtato ? Ĉu ne estas ĝuste la historiaj opoziciantoj de la interesoj de nia popolo, kiuj bezonas kaj pagas gazetaron malamikan de nia ŝtato ?

Se estas dubo rilate al la loko de ĉiu, oni devas kontroli kiun sintenon unuanime alprenis tiuj spacoj, kiam la ŝtato, por protekti la nutradon de la popolo, aplikis regulojn por ĉesigi la malordon de la prezoj de la nutraĵoj.

Afero ne solvita estas la rilato inter ŝtato, partio kaj amaskomunikiloj en la socialismo por pli bone servi la popolon kaj venki en la ideologia batalo kontraŭ la kapitalismo, kaj tie estis faritaj multaj mispaŝoj en multaj mondopartoj. Ni estas malproksime de la diro de Fidel en 1977 : „En nia opinio la gazetoj kaj la amaskomunikiloj apartenas al la popolo. Kaj devas ekzisti granda libereco, por ke la popolo utiligu tiujn rimedojn favore de la batalceloj, en la firma kritiko kontraŭ ĉio malbone farita. Mi kredas, ke la ekzisto de kritikemo en la socialismo estas la plej bona afero …”

Sed la socialisma ŝtato al kiu ni aspiras, iom post iom pli demokratieca kaj populara, kaj kies formon ĝuste nun pridebatas centmiloj da kubanoj en kompleta libereco, ne estas la problemo, sed ĝi povas esti la nura solvo por ĝin atingi. La elstara argentina artikolisto Víctor Hugo Morales, kiu estis cenzurata, persekutata kaj premata de la privata gazetaro en sia lando tion klarigas :

„La plej grava problemo de la demokratieco estas la influo de la amaskomunikiloj fariĝintaj politikaj partioj, kiuj pravigas sin per la esprimlibereco kiel utilo super ĉiuj aliaj. La reala libereco estas tiu kun respondeco, kiam la grupiĝintaj komunikiloj sufokas tiun idealon.

„La plej pova korporacio el ĉiuj, ĉar ĝi troviĝas en la avangardo de tiu armeo batalanta kontraŭ la ŝtato, kvazaŭ ĉi tiu estas la kialo de la malbonoj, kaj ne la solvo aŭ almenaŭ helpilo en ĉi tiu mondo kliniĝanta antaŭ la kapitalismo. Nur la ŝtato povas okupiĝi pri tio kaj ordigi la malvenkon de la plimulto, ĉar ĝi faras pli granda kaj profunda la politikan debaton.

„Ekster la ŝtato ne estas mondo, ne estas digno, estas nenio valora por la plej malriĉaj. Kaj la milito maskita de la valoroj de la esprimlibereco estas senkompata, konstanta, kruela kaj mensogema. Sen ŝtato ne estas demokratieco, ĉar nur la ŝtato povas arbitracii en la senekvilibra rilato de la interbatalantaj fortoj”.

En tiu milito, kie ni riskas la estontecon kiel revolucion de la malriĉuloj, pro la malriiĉuloj kaj por la malriĉuloj, ni ne havas la rajton fordoni la armilojn de la komunikado al la riĉuloj, pro la riĉuloj kaj por la riĉuloj, kiuj fakte estas tiuj, kiuj jam regas la komunikilojn en la plej granda parto de la planedo.

Esperantigita de Norberto Díaz Guevara

fonto : www.granma.cu

La 2-an de aŭgusto 2016