Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Pjongjango por dialogo, Seulo por jankiaj raketoj
de Granma (Internacia redaktejo)  
22a aŭgusto 2016

Granma, mardon, 16-an de aŭgusto 2016

Seulo, aŭgusto 2016

Pjongjango por dialogo, Seulo por jankiaj raketoj

Nord-Koreujo ĉi-lunde (15-an de aŭgusto), la 71-an datrevenon de la liberiĝo el la japana kolonia dominado, sciigis kela renunuiĝo de la duoninsulo estas ĝia „plej granda promeso”, laŭ oficialaj komunikiloj cititaj el la najbara nacio por EFE.

„La unuiĝo estas la plej urĝa temo je vivo aŭ morto, la plej granda promeso por la tuta nacio”, tekstas la ĉefartikolo de la oficiala nordkorea ĵurnalo Rodon Sinmun. „Granda vojo ĝis la unuiĝo”, aldoniĝas la teksto.

Pjongjango pledas por la reunuiĝo de la du landoj, dispono, kiun la sudkoreaj kritikantoj konsideras destinita elpeli la usonajn militfortojn el la sudo.

La nordkorea ttt DPRK Today urĝis Sud-Koreujon akcepti la proponon de la nordo komenci la dialogon kaj kritikis Seulon pro ĝia rifuzo de la intencoj de Pjongjango rekomenci la interparoladojn.

La nordkorea registaro lastatempe faris proponojn de dialogo, sed Sud-Koreujo rifuzis ilin, ĉar ĝi konsideras ke ili ne estas sinceraj, pro la nepreteco de la nordo intertrakti pri la fino de ĝia atomprogramo.

„Per sia rifuzo de niaj sinceraj dialog-proponoj, la instancoj de Sud-Koreujo, interkonsente kun eksterlandaj fortoj, laŭgrade ampleksigis siajn politikajn kaj militajn provokojn”, indikis la DPRK Today en artikolo. La gazeto admonis Seulon kaj Vaŝingtonon nuligi siajn komunajn manovrojn Ulchi Freedom Guardian, kiuj komenciĝos la 22-an de aŭgusto kaj daŭros du semajnojn.

La rilatoj de Seulo kaj Pjongjango malboniĝis ekde kiam Nord-Koreujo faris sian kvaran atomteston en januaro kaj lanĉis spac-raketon en februaro, kion diversaj registaroj kvalifikis kiel kaŝitan provon de misiloj, kio sekvigis la akrigon de la sankcioj, kiuj pezas sur la nordo.

Aliflanke, en la retpaĝo HispanTV aperis artikolo, laŭ kiu centoj de sudkoreanoj ĉi-lunde razis siajn kapojn kiel protesto kontraŭ la permeso de Sud-Koreujo al dismeto de la kontraŭraketa ŝildo de Usono, THAAD, en tiu azia nacio.

„THAAD [angla mallongigo de Aer-defendo de granda alteco] devos neniam estis instalota, ne nur en Seongju, sed nenie en Sud-Koreujo. […] Ni, la loĝantoj, kunvenis ĉi tie kaj ni razis niajn kapojn por montri nian rifuzon de tiu instalado”, klarigis iu el la manifestaciantoj.

Laŭ informoj de sudkoreaj komunikiloj, 908 loĝantoj de la komunumo de Seongju – proksimume 300 kilometrojn de Seulo –, kie la THAAD instaliĝos, razis sin proteste kontraŭ la plano de la registaro.

La partoprenantoj entuziasme konsentis sloganojn kontraŭ Seulo kaj ĝia plano. La decido instali la THAAD fine de 2017 respondas al la planoj de Seulo alfronti supozatajn minacojn de Nord-Koreujo. Usono havas proksimume 28.000 soldatojn en Sud-Koreujo. Enketo de Gallup Korea montris, ke 32 elcentoj de la sudkoreoj kontraŭas la instalon de la THAAD.

La sudkorea prezidantino, Park Geun-hye, asertis, ke „ne ekzistas alternativo al tiu kontraŭraketa sistemo […]. Ĝi estas memdefenda dispono, kiun ni decidis starigi por protekti la vivojn de nia popolo kontraŭ la senrespondecaj provokoj de Nord-Koreujo”, ŝi asertis.

(Elhispanigita de Vilhelmo Lutermano)