Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Parolado de Evo Morales antaŭ 8 jaroj
de Roland PLATTEAU  
11a januaro 2006

Eble estas momento rememorigi nuntempe la parolojn, kiujn Evo Morales - nun Prezidanto de sia lando ! - eldiris antaŭ la Unuiĝintaj Nacioj en 1998 kiam li provis konvinki ilin pri la fieco kaj maltaŭgeco de la tiama neniiga kampanjo kontraŭ la folio de koka-o, komprenigi al la mondo kiom ĝi estas grava por la indianoj, kaj ke ne ili estas la problemo, do ne volas esti la viktimoj.

PAROLADO de EVO MORALES, plenumanta Sekretario de la kvin federacioj de kamparanoj en malsupraj terenoj de Bolivio (kaj sukcesonta duan lokon en la porpresidenta baloto de Bolivio dum Julio 2002), eldirita antaŭ la speciala kunsido pridroga de la Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj en Nov-Jorko 8-10-an de junio 1998 :

Sinjoro Prezidanto de tiu speciala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj, delegitoj. Mi pensas, ke tio ne estos la lasta internacia konferenco pri la drogoj. Tamen mi volas esprimi mian dankon pro la okazo paroli al vi, humile kaj sincere, sed ankaŭ firme kaj klare, kiel kamparano inter ĉiuj tiuj kamparanoj, kiuj kultivas la koka-foliojn en Bolivio, Peruo kaj Kolombio.

La folio de kokao

En la Anda mondo kultivi la folion de kokao neniam estis krimo, pli bone privilegio. La klimato igas la kultivon malfacila sed egale rekompencema, ĉar kokao havas multajn kultivajn avantaĝojn kaj uzojn pozitivajn por la konsumantoj. Kiel vi scias, kokao estas daŭra arbedo, kiu kapablas prosperi eĉ en plej sendankaj grundoj, havas malpli da ĉirkauŭumaj kromefikoj ol aliaj kreskaĵoj, estas rezistema kontraŭ malsanoj kaj plagoj, kaj la folio estas pli facile stokebla kaj transportebla ol iu ajn alia terkultiva produktaĵo. Kaj vi ankauŭ sciu, ke la tradicia kuracarto And-a estas utiliginta kokaon dum jarcentoj por mildigi gastrajn problemojn, ĉesigi sangelverŝojn, fermi vundojn, kaj malakrigi doloron. Per kokao laboristoj maksimumigas la utiligon de siaj energioj, kaj vojaĝantoj kontraŭas la problemojn ligitajn kun granda altoniveloj. La andaj familioj esprimas korinklinon kaj solidarecon al kokao. Kiel produkti tiom profitdonan planton povus ne esti ja inda agado ? Sed kulturaj antaŭjuĝoj ĉiam kontraŭbaris la vojon al tion kompreni. Dekomence de nia kolonia historio tiuj, kiuj kondamnis la indianojn kiel sovaĝulojn kaj sensciulojn, kondamnis kokaon kune kun kulturoj malsamaj ol iliaj. Nia muziko ne estis muziko, ĝi estis folkloro, nia lingvo nur dialekto, nia religio idolkulto, nia kokao malvirtaĵo. Kaj ili provis altrudi sian muzikon, sian lingvon, sian religion, siajn mavirtojn. Pasinttempe alformiĝis la antaŭjuĝoj al « studoj », kiuj estis la fundamento por la nejusta Interkonsento en 1961, kiu proponis ekstermi la kultivadon kaj elradiki la konsumadon de kokao. Kaj nuntempe la misuzo de kokao alligis plian riproĉon al la folio : tio esti la materialo al kontraŭleĝa stimulilo. Kiam ulo falpuŝiĝas kun ŝtono, kaj tiam kulpigas la ŝtonon, ni pridiras tiun personon nematura, iu, kiu forkuras el siaj responsoj. Kion povas ni do diri pri la ŝtatoj kaj socioj, kiuj kulpigas la drogojn pri la sociaj problemoj ?

La kontraŭdroga milito

Kaj same kiel tiu, kiu kulpigas la ŝtonojn pri sia duonfaliĝo, neniam paŝos trankvile, senĉese rigardanta la ŝtonojn kiel minacon, neniam ni kapablos solvi sociajn problemojn niajn, se ni kulpigas la drogojn pri ili. Hodiaŭ pli da rimedoj, pli da policanoj, pli da juiĝstoj, prokuroroj kaj malliberejoj estas dediĉitaj al tiu problemo ol en iu ajn epoko el la tuta homara historio. Hodiaŭ pli da homoj ol iam ajn kuŝas en karcero, kulpigitaj pri produkti, ŝakri aŭ vendi drogojn. Do, pli da familioj ol iam ajn suferas forlasiĝon kaj malfacilaĵojn pro juĝa kaj leĝaplikiga sistemo, kiu kreskas kaj kreskas plu, sed kiu ne solvas la problemojn. Hodiaŭ produktado, uzo kaj konsumado de pli kaj pli da substancoj estas malpermesitaj aŭ reguligitaj. Tamen en la hodiaŭa mondo pli kaj pli estas da produktantoj kaj konsumantoj de drogoj ol en iu ajn epoko de la historio ; Mi ne estas kontenta. La kamparanoj ne estas kontentaj. Neniu devus esti feliĉa kiam la rimedoj de la homaro estas malŝparitaj tiele. Tiu situacio ekigas suspektanta. Kiam malsukceso estas tiel plena kaj konstanta, tio sugestas nur unu aferon : tio estas intenca. Ĝi sugestas, ke neniu havas intereson solvi la efektivajn subsidantajn problemojn, ke tio estas hipokrita milito, kiu cele forkondukas kaj deflankiĝas atenton de la homoj. Ni demandu al ni : ĉu volas ni obstini en tiu fiasko ?

Ĝustaj respondoj al la malĝustaj demandoj

Kiel trakti la drogan problemon estis, kaj estos priparolata ĉi tie. Multaj unuopaj respondoj estos ja bonaj, kaj sinceraj. Sed la politikoj plu estos malbonaj, se ni plu provizas respondojn al la malbonaj demandoj. La milito kontraŭ drogo gviditis per maltaŭgaj priokupoj kiel : kiu estas la pli ege konsumita drogo ? kiom da tiu estas konsumita ? kiel kaj kie ĝi estas ŝakrata ? Tiuj demandoj igis nin fiaski, ĉar ili malhelpis nin demandi pli gravajn demandojn, la demandojn, kiuj kondukus nin al la fundamento de la afero, ĉar nin ili trudas rigardi al ni mem. Nenia drog-politiko iam estos trafa tiom longe, ke jenaj demandoj plu estos senrespondaj : kial estas drogoj konsumitaj ? kial homoj konsumas iun drogon kaj ne aliajn ? kaj plej grave, kial estas homoj, kiuj bezonas drogojn ? Liveri respondon ne facilos. La usonanoj estu priklarigontaj la senesperecon en la nigrulaj kaj hispaneskaj kvartaloj, la malplenecon en la vivo de la eminentularo, la adoradon al kemiaĵoj en la mezaj klasoj. Kaj ni bolivianoj, peruanoj, kaj kolombianoj estu klarigontaj la malriĉecon de plejuloj, la mankon de rimedoj je tiuj el ni, kiuj volas pli bone vivi, la ambiciecon de tiuj, kiuj imitadas la riĉajn kaj famajn. Malfacilos respondi tiujn demandojn, sed farinte povos ni pritrakti tiujn problemojn. La milito kontraŭ drogoj estos aliigita en tion, kion ĝi estu : lukto por homecigi la vivon mem.

Ne ni estas la problemo, ne volas ni esti la viktimoj

La politikoj pridrogaj, kvankam ili ne kapablas solvi la subsidantajn problemojn, influas grave niajn vivojn. Al ni ĉiuj malutilas, kiam rimedoj estas fordirektitaj, aŭ leĝoj estas ŝanĝitaj por redukti niajn rajtojn. Sed indianoj kaj kamparanoj en Latinameriko ja pli suferas. Nia koka-kultivado estas deklarita kontraŭleĝa, ni estas rigardataj kaj traktataj kiel deliktuloj, ni estas persekutataj kaj mistraktataj senĉese. Ili diras, ke ili uzas « la karoton kaj la bastonon » al ni. Ili reduktas la prezojn de kokao, kaj ili atendas, ke la malriĉigitaj kamparanoj risku kultivadon pri novaj produktoj, kiuj ne estas adaptitaj al la kondiĉoj, kaj pri kiuj ne ekzistas merkatoj. La registaroj uzadas malriĉecon kiel batalilon en la milito kontraŭ drogoj. Ĉu juste ? Ĉu morale ĝuste ? Reduktado de la kokaprezoj, krome, ne nur suferigas la kamparanojn, sed helpas al la aĉetontoj, ambaŭ la laŭleĝaj kaj la kontraŭleĝaj. Tiuj ĉi profitas el la « karoto ». Kaj kio pri la « bastono » ? Tiun ĉi nuran jaron en Bolivio militistoj kaŭzis morton de 12 homoj dum siaj streboj al trude elradiki kultivon de kokao. Tiu morto-kvoto estas multoble pli granda ol la morto-kvoto rezultanta de trouzo de kokaino en Usono. Esploro montras, ke el 100 000 kokain-uzantoj, po 4 mortas pro trouzo aŭ toksiĝo. Surbaze de tio, kion ni travivis tiun nuran jaron, la milito kontraŭ drogoj rezultas po 12 mortoj inter ĉiuj 15 000 kamparanoj (aŭ el 100 000 po 80). La kuracilo pli malbonas ol la malsano.

La registaroj sentas sin devigitaj, kaj estas sub insistado pliigi la dozon. Kaj ĉiam malpli kaj malpli da ebleco dialogi aŭ serĉi alternativajn solvojn. Ni la kamparanoj mobilizis nin por defendi niajn vivtenojn, kaj ni serĉis interkonsenton pri politikoj, antaŭmetante kompromisajn proponojn por intertrakti. Ni petis helpon por industriigi la kolaon cele eviti ĝian kontraŭleĝan uzon. Ni petis merkatojn por niaj aliaj rikoltaĵoj. La registaro nin forĵetas argumentante, ke ĝia politiko devas laŭiĝi laŭ la internaciaj sindevontigoj. Tio signifas, ke kunvenoj kiaj tiu ĉi, kiuj formulas kaj aŭtoritatas interkonsentojn kaj internaciajn traktatojn , kunkulpas kaj kunrespondecas pri la subpremado. Kiu ja ĉi tie pretas respondeci pri la mortoj de miaj fratoj kaj fratinoj ? Ja pri la suferigaj fiaskoj en tiu milito hipokrita, kaj pri la profitegoj kiuj el tiu akiriĝas al iu malplimulto ?

Estas mi kamparano, sudamerika indiano, el la Aymaraa-gupo, heredinto de miljara kulturo, kaj egale de multcentjara subpremo. Estas mi civitano de malgranda malriĉa lando, kaj partoprenanto de tuttera mondo. Tio estas la kaŭzo, kial mi sentas, ke mi rajtas peti vin esti honestaj ĉe viaj pripensoj, kaj singardemaj ĉe viaj decidiĝoj. Ne kulpigu la ŝtonojn pri viaj mispaŝoj kaj elpensu rimedojn pri la problemoj de homoj, la problemoj de marĝenuleco, kiuj igas iujn misuzi drogojn kaj aliajn sin vivteni per kultivado la materialojn por ili. Ni ne estas la problemo ; ni volas esti parto de la solvo. Tial mi petas vin : ne plue pelu nin, ĉesu premi nin, ne aliformu nin kontraŭleĝulojn nur pro tio, ke vi ne volas aŭ ne kapablas konsenti la veran econ de viaj problemoj. Ni esperas, ni petas, ni postulas, ke vi respektu nin kiel homajn estaĵojn, ke vi donu al ni eblecojn vivi kiel terkulturistoj, ke vi aŭskultu nin kiel civitanojn. Ne ni estas la problemo. Helpu nin esti parto de la solvo