Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
La fino de farso
de Ricardo ALARCÓN DE QUESADA  
31a julio 2016

La 25-an de julio 2016

La legendo ŝajnis eterna, sed tamen ĝi malaperis en apenaŭ iom pli ol unu semajno.

Meze de la pasinta jarcento Usono trumpete anoncis, ke Portoriko ne plu estas kolonio kaj fariĝas kolego nomata „libera aliĝinta ŝtato”, kun kiu Usono subskribis Pakton, supozate inter egaluloj.

Kiel magiisto elprenanta kuniklon el ĉapelo, Vaŝingtono fiere montris la novan estaĵon ĉe la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj kaj avertis, ke en la estonteco ĝi ne raportos pri la situacio en teritorio, kie ne plu estos sub ĝia regado. La Asembleo, kiu en 1953 estis vaste dominata de Usono, atingis tiun pozicion en voĉdono kun 26 punktoj por, 16 kontraŭ kaj 18 sindetenoj. Alivorte, malgraŭ la malvarma milito kaj sia tiama nepridubinda povo super forumo, kie ankoraŭ ne partoprenis la plimulto el la nuntempaj ducent membroj, la magiisto ne povis konvinki eĉ la duonon de la Asembleo.

En la insulo la naciistoj kaj sendependistoj suferis la plej kruelan premadon. Multaj el ili mortis en batalo aŭ estis murditaj ; ne malmultaj malhavis siajn laborpostenojn kaj estis persekutataj kaj diskriminaciataj. Aliaj estis kondamnitaj je longdaŭraj malliberecoj en federaciaj malliberejoj, inter ili, Pedro Albizu Campos, kiu estis malliberigita nur kiam ĝi estis sojle de la morto.

Jaron post jaro la patriotoj denuncis la farson kaj postulis la internacian solidarecon, sed ilia pledo batis sin kontraŭ la universala surdeco.

Intertempe la Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj (OUN) ŝanĝiĝadis. Membriĝis dekoj da landoj el Afriko, Azio, Karibio kaj Oceanio, venintaj de procezo, kiu faligis la malnovajn koloniajn imperiojn. Preskaŭ ĉiujn. Vaŝingtono sukcesis daŭre praktiki la koloniismon kvazaŭ estus okazinta nenio en la mondo.

La OUN alprenis en 1960 la Deklaracion 1514 (XV) proklamante la propran rajton je la sendependiĝo de ĉiuj popoloj ankoraŭ dominataj de eksterlando kaj devigante la koloniajn potencojn transdoni al ili la povon, por ke ili povos ĝui „absolutan sendependiĝon kaj liberecon”.

De kiam kreiĝis la Speciala Komitato de la OUN, taskita apliki tiun Deklaracion, la portorikanoj klopodis esti aŭskultataj. Ili sukcesis pri tio nur en 1973. De tiam, en ĉiu jaro la Komitato aprobis rezoluciojn, kiuj estante alprenitaj ankaŭ de la Asembleo, rekonis al Portorikon tiun rajton, kaj instigis Usonon sekve agi. Vaŝingtono malmolnuke insistis pri tio, ke la afero estis solvita per la kreado de la „aliĝinta libera ŝtato”. En tiu jaro, en la debatado ene de la Komitato partoprenis la reprezentantoj de ĉiuj portorikaj sektoroj, senescepte, inkluzive la nuntempa Guberniestro de la insulo, kaj ĉiuj apogantaj la aneksiĝon al Usono ; kaj ĉiuj, senescepte, akceptis, ke temas pri kolonia situacio urĝe solvenda ankaŭ laŭ la mandato de la OUN.

Unu afero ŝvebis super ĉi tiu debato. La ekonomia krizo de la insulo, kiel sekvo de la malsukceso de la trudita ekonomia modelo, estigis grandegan ŝuldon kaj la nepagipovecon pri la ŝuldo. La lokaj aŭtoritatuloj volis trovi per si mem rimedojn kun la ideo, ke ili kapablis tion fari, ĉar tiel sugestis la malnova mito. Ili klopodis, senutile, havi la permeson alpreni la procedurojn pro bankrotiĝo, kiel faris, ekzemple, Detroit. Sed post malmultaj tagoj ili estis devigataj vekiĝi. La Supera Kortumo, la Kongreso kaj la usona registaro solene kaj rekte diris tion, kion la patriotoj neniam ĉesis denunci : Portoriko ne havas propran suverenecon kaj ĝi estas entute submetita je la povoj de Vaŝingtono, tiel estas, ĝi estas usona posedaĵo, kolonia teritorio. Eĉ pli, la prezidanto Obama aprobis leĝon, kiu kreas Estraron de Impost-Kontrolo taskita ricevi la pagon de ŝuldo kaj ĝi estros la financojn kaj la ekonomion de Portoriko. La sep membroj de la estraro estos nomumitaj de Vaŝingtono. Sen teni en konsidero la „kolegon”, Usono senigis ĝin de la malmultaj atributoj.

Kiel estis supozite, la situacio estigis unuaniman malŝaton.

La kurteno fine falis sur la farson de la „libera aliĝinta ŝtato”.

Montrante altecon kaj bonkorecon la sendependecaj fortoj proponis eblan solvon. Pro la iniciato, krom la jaran rezolucion, la Komitato unuanime aprobis specialan interkonsenton, kiu taskigas ĝian prezidanton utiligi siajn bonajn oficojn por instigi al dialogo inter Vaŝingtono kaj tiuj, kiuj klopodas pri la malkoloniiĝo, kun la celo solvi ĉi tiun kazon en agordo kun tio, kion la OUN postulis jam dum pluraj jaroj. Obama havas la parolvicon.

Ricardo ALARCÓN DE QUESADA.

Elhispanigita de Norberto Díaz Guevara el : www.cubadebate.cu