Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Libio : Ne responditaj demandoj
de Elson CONCEPCIÓN PÉREZ  
31a julio 2016

La 24-an de julio 2016

Oni multon parolis, antaŭ ol okazis la murdo de la tiama prezidanto Muammar el Gadafi, pri lando nomata Libio havanta la plej altajn sociajn indicojn en la afrika kontinento.

Estis ankaŭ sciate, ĉefe de okcidento, ke tiu lando havis la plej grandan subteran rezervujon de sensala akvo, kun 10.000 kaj 12.000 kubaj kilometroj ; kaj – tre grave – ĝi havas la plej bonkvalitan leĝeran petrolon je internacia nivelo.

La rezervujoj de petrolo en Libio estas la plej grandaj en Afriko kaj ili okupas la naŭan lokon en la mondo. La ĉiutaga produktado de petrolo estis 1,8 milionoj da bareloj en la jaro 2006, kaj tio donis al Libio minimume 63 jarojn da disponebleco.

Tiam ĝi havis altajn indicojn de sano, edukado kaj ceteraj sociaj branĉoj kaj, kvankam ĝiaj triba kaj religia elementoj estigis konfliktojn en pluraj lokoj de la lando, ne konstateblis alia tipo de konfrontoj des malpli rilate al neregebleco.

En tiaj cirkonstancoj la Centra Oficejo de Esplorado (COE) kaj la registaro de Usono studis la libian situacion kaj decidis faligi la registaron de la prezidanto Gadafi, per tio estigi altan nivelon de neregebleco kaj do alproprigi al si la abundajn rimedojn de petrolo kaj gaso tie ekzistantajn.

Per la utiligo de tiu internacia gendarme nomata NATO (la Nord-Atlantika Traktakt-Organizaĵo), komenciĝis la milito kontraŭ Libio kaj por tio estis uzata la grandigo de la tribaj diferencoj tiel, ke la lando disfalos.

Gadafi estis fie murdita, la araba nacio troviĝis en risko pri la institucia atakebleco, kaj tre baldaŭ malaperis tio, kio aspektigis Libion vivpova lando, kun progresoj en la ekonomio kaj la socio, kaj dispeciĝis la registaraj strukturoj, malfortiĝis la sanservoj, la edukado kaj aliaj, kaj la teritorio fariĝis vera scenejo de homdetruado.

En tiu situacio kaj pro tio, ke „malklaran akvon profitas la fiŝistoj”, Libio estas agadtereno por la plej famaj teroristaj grupoj de Al Qaeda kaj la Islama Ŝtato.

Same, ĝiaj strandoj ĉe la Mediteranea Maro fariĝis ellandiĝejo por centoj da malriĉiĝintaj afrikanoj viktimoj de la malsato kaj la konfliktoj, kaj ili klopodas atingi Eŭropon por trovi la esperon, kiu ofte malaperas en la samaj akvoj, kie la homtrafikantoj metas ilin en malfortajn ŝipojn.

Estas firma vero, ke Libio bezonas stabiliĝi kaj liberiĝi el premoj, minacoj kaj eksterlandaj militagoj.

Tamen, la lastaj informoj publikigitaj de radiostacioj, eksterlandaj televidoj kaj grandaj amaskomunikiloj, raportas pri nova danĝero por la loĝantaro de tiu lando.

Laŭ The Mirror ĉirkaŭ 1.000 britaj soldatoj agados en Libio kun la celo kontraŭbatali la teroristan grupon Islama Ŝtato (IŜ).

Rilate al tio la libia televido Al Manar diris, ke ĉirkaŭ 6.000 teroristoj de la IŜ troviĝas en Libio kaj la analizistoj timas, ke tiu kvanto kreskos meze de la ĥaoso estigita de la interveno fare de la NATO en la jaro 2011, kiu faligis la reĝimon de Muammar el Gadafi.

Siavice la usona gazeto The New York Times raportis, ke la defend-sekretario de Usono, Ashton Carter, donis al la Blanka Domo detalan planon por realigi militagojn en la tuta Libio.

Citante anonimajn respondeculojn la novjorka gazeto skribis, ke post kiam Obama aprobos la planon, la usonaj aviadiloj atakos trejnejojn, komandejojn kaj armilstokejojn de la IŜ, kaj certigos aerspacan disponeblecon al diversaj milicoj apogataj de Usono, kiuj konsistigas ekstremelementojn similajn al la IŜ.

Dum unu el la lastaj elektodebatoj elsenditaj de la televido, Hillary Clinton diris, ke ŝi apogas kaj la agadon de usonaj specialaj fortoj en Libio kaj la vastiĝon de la militoperacioj de Usono.

Ene de la araba lando estas milicoj, kiuj ricevas apogon de la okcidentaj landoj, kiel „Mateniĝo de Libio¨, kiu inkluzivas batalantojn ligatajn al Al Qaeda. Ekzistas ankaŭ la fortoj lojalaj al la Parlamento lokita en Tobruk, kiuj estas apogataj de la COE.

Gazetoj publikigis, ke grava faktoro favora al la interveno estas la timo, ke la evoluo de la IŜ en Libio venigos al Eŭropo centojn de miloj da rifuĝintoj el la nordo de Afriko.

En ĉi tiuj tagoj, laŭ Al Manar, dekoj da libiaj policanoj mortis, kiam kamiono okupita de memmortema stiranto atakis la Akademion de Policanoj en la urbo Zliten, okcidente de la lando. Temas pri unu el la plej kruelaj atakoj, kiu mortigis ĉirkaŭ 55 homojn kaj vundis pli ol 100.

Libio daŭre troviĝas en ĥaosa situacio ekde la interveno de la NATO, kiu faligis la libian pioniron Muammar el Gadafi, en la jaro 2011.

Hodiaŭ estas sen respondoj demandoj kiel : Ĉu Libio estas unu lando ? Kiu regas ĝin ? Kie estas la centra povo ? Kiu estas la posedanto de ĝiaj petrolo kaj gaso ? Al kiu konvenas, ke tie regas la ĥaoso kaj la neregebleco ?

Elson CONCEPCIÓN PÉREZ.

Elhispanigita de Norberto Díaz Guevara el : www.granma.cu