Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Estas urĝa tempo reeki al atako !
de Xavier MORIN  
21a majo 2016

Se la NKR (Nacia Konsilantaro de Rezistado, politika ento kreita en Francio en 1944, pour kunigi ĉiujn la diversajn movadojn de rezistado kontraŭ laa nazia okupacianto) laboris por liberigi Francion, dum la Okupado, ĝi ankaŭ scipovis pensi la estontecon, kaj verki programon tre amician (« La feliĉaj tagoj »), cele al la tempo post la liberigo. Tiu politika projekto, tiel elpensita en kaŝeco, en 1944, tre rapide efektiviĝis, en 1945 kaj 1946, sub alta inspiro de Ambroise Croizat, ministro de generalo de Gaulle. Profitanta je favorega situacio (komunista partio flirtanta kun la 30 % da voĉdonoj, sindikato forta de 5 milionoj da aliĝintoj, mastraro hontigita pro ĝia konpromitiĝo kun la nazioj dum la Okupado), li trudis socialan politikon vastskalan, ĝis tia grado ol doni navan difinon de valoro.

Ni ĉi jene rememorigu la vastecon de tio, kio estis en mallonga tempo realigita pro la agado de 5 komunistaj ministroj : konstruado la sistemon de sociala protekto (kasoj de asekuro kontraŭ malsanoj, de familia kromsalajro, de ĝenerala reĝimo de la pensioj), plibonigo de la prilabora leĝaro (entrepreno-komitatoj, reguligo de la kromhoroj, labora medicino), plivastigo de la statuso de la publikaj oficistoj (tion efektivigis Maurice Thorez), alŝtatigo de multaj entreprenoj. Kiel unua fojo en historio, la laboristojsociigas la produktadon ĝis grado de 32 % kaj liberiĝas de la karitataĵoj. Ni aldonu, ke ili mastrumas mem ĉiujn tiujn kasojn (ilaj elektitoj okupas la plejmulton de la seĝoj), kio montras ilian kapablecon je memmastrumo, kio estis tiom ofte neita de la mastraro.

La 4-a Respubliko ekas, kaj Francion oni devas rekonstrui. La francoj naskas infanojn, multajn infanojn, kaj tiu politiko favorigas novan akcelon. Endas lernejojn krei, kapabligi kaj pagi bazlernejaj instruistojn. Sammaniere la fako pri sano disvolviĝas rapide, danke al la leĝdonadekreto de la 4-a de oktobro 1945 pri Socia Sekureco. Tiu protektsistemo garantias aliron al flegaĵoj por ĉiuj. La malsanulejoj frontas mendon je flagado pli kaj pli altgrada flanke de la laboristoj kaj ties rajthavantoj. Nia sociala modelo ekiras, pri kiu ĝuos ĉiu, kiom ajn estu ties gajnoj. Tiu politiko grandparte kontribuas je kreskigi la vivdaŭron. La infanoj estas pli bone nutrataj, la laboristoj pli bone protektataj, la emerituloj pli bone flegataj. Precipe la estonteco ŝanĝas je koloro, la timo pri la morgaŭo iom post iom malaperas, ĉar ĉiu estas pli bone protektata de la vivhazardoj, per la kotizo.

La tempo de malvenko

Tion neniu primiros : la alta mastraro ne povas toleri tian pliboniĝon. Ni memoru la jarojn 60-aj kiam la dungito povis aŭdaci rifuzi laborpostenon – ĉar ne sufiĉe pagata, aŭ tro peniga – certa kiel li estis pri trovi alian ekde la sama tago mem ! La fortorilato estis al li favora, tio estas necesa kondiĉo por liberiĝi. Krome, la kotizoj plialtiĝadis ĉiujare, malpliigante iom post iom la kvoton de la profitoj. Se socialismo ekzistis oficiale en la oriento, en la sovetia bloko, ĝi iel ekzistis ankaŭ ĉe ni, sub formo miksita. Ni rimarku preterdire, ke inflacio regis, kaj plenumis determinantan rolon : la mono de la plej riĉaj konstante perdadis je valoro !

La demando kiu metiĝas do estas la jena : je kiam oni povas dati la komencon de la kontraŭ-atako ? Ĉiuj nias akiritaĵoj disfadeniĝis, ĝis perdiĝi el nia memoro, de generacio al la sekva. Oni devas rimarki, ke tiuj luktoj ne estas instruataj en la lernejoj ! Kiu en Francio konas Ambroise Croizat (ambroaz’ kroaza’) ? François Billoux (fransoa’ biju’) ? Marcel Paul (marsel’ pol) ? Nur de Gaulle plurestis en la historio, ĝis la grado estis rigardata kiel la patro de la Socia Sekureco ! Dum estas li, kiu direkti al ĝi mortigan baton en 1967, redonante al la mastraro la povon estri la kasojn. Ĉion tion oni forgesis, sed la faktoj estas obstinaj. La komunista partio estis malpli vigla, kaj CGT (la komunista sindikataro Ĝenerala Konfederacio de l’Laboro) perditis iom de sia influo. La generalo profitis je tio.

Dum paso da la jaroj, la kondiĉoj malrapide malboniĝis. La repago de la kurackostoj transiri de 80 % al 65 %. Malsanuleja pensiono-pago estas kreita, kaj regule altigita. La kresko de la kotizoj estas haltigita, en la jaroj 70-aj, dum rimedoj favoraj al impostdeprenoj aperis, avantaĝe al la plej riĉaj. Ĉiuj la registaroj kovis siajn « reformojn », ne nur la dekstraj, sed eĉ pli la « maldekstraj », en la daŭro de la 80-aj jaroj. Sufiĉas pensi al la liberala turno de 1983, sub anglosaksa premo, aŭ al la akcelo al la borsa indico en 1992, fare de Pierre Beregovoy ! La deŝtatigojn oni multobligis, sub ĉiaj registaroj, de tiu de 1986, estrata de Jacques Chirac, al tiu de Manuel valls nuntempe.

Estas necesa emfazi pri tiu perdo de la nacia suvereneco, tra eŭropa integriĝo kaj kreado de l’eŭro. Niaj komunistaj ministroj de 1945 tre certe rifuzus la Eŭropunuiĝo, tia kia ĝi ekzistas : ni estas devigataj nin konformigi je la postuloj de tiu establo, tiu ne konsideras niajn konkerojn, tute male, ĝi nin senposedigas de ili. Niaj regantoj obeadas al ĝi, ĉar ili eĉ ne plu havas la povon ĝin rezisti, êc se ili tion volus, bone vidiĝis nelge en Grekujo. Ĉiuj decidoj estas faritaj en ruselo. La premgrupoj subaĉetas nia deputitojn, en la direkto de la « reformoj » plej malprogresaj. Ni ne plu faras la laĝojn, tion faras nun la multnaciaj firmaoj. Eĉ niaj investoj estas submetitaj al la merkato, nin trudanta al pruntepreni ĉe privataj bankoj, kio plikreskigas nian ŝuldon.

Sed tiu konflikto evoluas, de kelkaj jaroj. La malamiko prezentas sin nun malkaŝe. Ni rememoru la eŭropan intertraktaĵon, kie nia volo estis piedpremita de nia deputiloj, dum la prezidanteco de Nikolas Sarkozy. Etapon ili transiris, kie la povo ne plu surhavas maskon, kaj nin humiligas nin malkaŝe. Le sociaj movadoj ne plu estas aŭskultataj kaj la voĉdonado de la franca popolo estas piedtretata.

Tiom maltrankviliga estas, ke niaj socialaj konkeraĵoj suferas saman traktadon. Sufiĉas legi la artikolon aperinta en la revuo « Challenge », la 4an de oktobro 2007, kie Denis Kessler, tiama vicprezidanto de la franca organizo de la granda mastraro, MEDEF, malkaŝas la koheron de la « reformoj » antaj. La celo estas « metode malfari la programon de la CNR, (la dummilita, 1944-a, Nacia Konsilantaro de la Rezistado) ». Li trafe konscias la kontraŭkapitalisman econ de tiu programo, kaj la laboraron ĝin detruantan. Li apogas la registaron de François Fillon, kiu tiam estas atakanta la statuson de la publikaj oficistoj, la spacialajn reĝimojn de pensioj, tiom bone kiom socialan sekurecon. La celo de tiu disrabado klaregas : igi nin pli konkurkapablaj en la tutmonda tereno, tio estas nin laŭliniigi al la socialaj reĝimoj la plej senkompataj.

Alia artikolo indas atenton, tiu freŝe aperinta en la gazeto « La tribune », la 16-an de februaro 2016, kie Nathalie Kosciusko-Morizet proponas « forigi la statuson de la ŝtatoficistoj » aŭ almenaŭ « limigi ĝin al kiuj alteregaj postenoj ». La celataj sektoroj ne estas nomitaj, sed tre certe temas pri edukado kaj sano. La projekto tre klaras kaj strebas al konformigi la publikan dungstatuson laŭ la laborleĝaro de la privata sektoro, ĝis samaj mastrummetodoj. Ŝi planas proksimigi la konkursajn laborpostenoj al la kontraktoj de la privata sektoro, kio estus la plej bona maniero fari « tabula rasa », vakan tabulon ! Ni ĉi tie memorigu, ke la statuso de la ŝtatoficistoj, fundamentita sur la konkurso, ebligis fondi la dumvivan salajron, politiko admonata de la « Salajrec-reto »*, ĉar ĝi ebligas sin liberigi de la dungantoj. Sed sinjorino Kosciusko-Morizet ne haltas tie, kaj metas la minacon super la senduguloj, aliaj ĝuantoj de skiza dumviva salajro,sub formo de pluigata salajro. Ŝi admonas « maalkreskecon de la sendungaj monkompensoj, laŭ la nombro da validaj laborpostenoj rifuzitaj ». Jen ni estas antaŭsciigitaj, rilate kio atendas nin, kiam ŝia partio revenos je la povo en 2017. Ĉiuj niaj konkeraĵoj estatas en la pafcelilo.

La kialoj de tiu malvenko

Necesas kulpigi la registarojn, sed endas ankaŭ praktiki memkritikon kiel eble plej honeste klarvidan. Se ĉio misiĝis de duonjarcento, pro tio ni parte respondecas. La kapitalistoj kaj iliaj aliancanoj – tio estas ĈIUJ la partioj enpotencigitaj – trudis al ni sian konceptadon pri la realo, kaj ni konsentis pri ĝi ! Ni prenis sur ni ilian analizon, kaj praktikas la « novparolon » kiun ili kreas entute. Ni ne plu parolas pri « kotizo » aŭ pri « sociigo de la valoro », sed pri « socialaj kostoj » ! Ni glutas obeeme ĉiujn iliajn fabelojn, interalie la oficialan rakonton pri la « tridek jaroj de ekonomia belvetero », la mensogoj pri la laŭdira deficito de la Sociala Sekureco aŭ la demografiaj prognozoj pri la financado de la pensioj. Ni kredas je la neceso de kredito, harfendas pri la jaraj pagoj, kaj postulas plenan dungitecon ! Ĉiuj niaa sloganoj rolas kontraŭ ni kaj ĉirkaŭbas nin en niaj malvenkoj.

Same la disfalo de la berlina muro en 1989 paralizis nin. La potenco avis belan ŝancon konsideri ĝin kiel la morto de komunismo kaj prezento kapitalismon kiel la ununura eblan sistemon. Ni tamen scias, ke la komunismo ne okazis. Neniam. Nenie. Nek ĉe Stalino, nek ĉe Mao, nek ĉe Kastro. Temis pri ŝtatkapitalismo, burokrateca, kiu estis denuncita jam en 1918 fare de la revuo Kommunist (Buĥarin, Smirnov, Radek) en USSR, kaj kelkaj jardekoj pli poste en Francio fare de Guy Debord kaj Jean-François Lyotard. Ni tamen akceptis tiun aserton, kaj klininta l’nukon.

Finefine, alia eraro niaflanka, ni lasi kredi, ke la komunismo celas malposedigi la burĝon de sia domo. Jes ja ni volas neniigi la privatan posedon, sed nur tiun de la produktrimedoj ! En la mondo, kiun ni volas, ĉiu povos konservi sian karan hejmon, tio estas memkomprenebleco ! La komunismon de la maŝinoj ni volas, la uzad-kunposedo de niaj fabrikoj, de niaj oficejoj, kaaj ne la gulagon por ĉiuj ! Temas nur pri fini la sklavecon de dungeco, kiu trudas al ni la flekseblecon, la inferajn kadencojn, la traĉado de la taskoj, kaj ĉoi por nur transvivsalajro.

La horo vekiĝi

Jes ja necesas eliri el Eŭropunuiĝo (François Asselineau), verki mem nian konstitucion (Etienne Chouard), rifuzi pagi ilian « ŝuldon » (Eric Toussain), kaj krei mem nian monon (privilegio de la ŝtata banko), sed tio ne nin malhelpu agi ekde nun je la nivelo de la sociaj bataloj. Temas pri replenumi nian historion tie, kia ni ĝin forlasis, sur la fundamento ellaborita de la Nacia Konsilantaro de Rezistado, kaj ties efektivigo en 1945. Ni ne povas plu restis tiel, nurdefendaj, provante vane savi la meblojn en la katastrofa brulego. Niaj luktoj devas ŝanĝi je naturo, kio estas la ununura rimedo kiun ili havos por akiri allogpovon.

Tiun laboron, konjekteble longdaŭra, estas la celo mem de « Salarajec-reto » (france Réseau Salariat http://www.reseau-salariat.info/ ). ties teoria aliro estas plej determiniga, kaj la ununura rimedo kiun ni havas por eviti la erarojn de l’pasinteco. Tiu aliro ebligas al ni returni la vorttrezoron, ĉar la lukto plenimiĝas en la vortoj, por malfermi mensojn. Ni prnu la ekzemplon de la laŭdiraj « publikaj elspezoj », tiom ofte aludataj, kiam oni parolas pri la ŝtatfunkciuloj. Temas tie pri produktado de valoroj - plej utilaj – kiuj altigas nian Malnetan Internan Produkton. Ni ree asertu, niaj ŝtatoficistoj produktas servojn, pri kiuj ni bezonas. Tiu laboro, kiun ili plenumas, estas bonefika al ĉiuj, multe pli ol se en la manoj de la privata sektoro, ĉar ĝia objekto ne estas la profito por kelkaj sed tutsimple la komuna bono.se kelkaj problemoj restas en la kvalito de ilia laboro, tio estas ĉar il estas malliberuloj de la politika potenco, kaj ne estas kunposedantoj de sia laborrimedoj.

Nia asocio pledas por fondo de vivdaŭra salajro por ĉiuj,ekde la aĝo de 18 jaroj. Tio ne estas utopio, ĉar la vivdaŭra salajro jam ekzistas, êc se ties ekziston ne estas malimplce dirita Ĉiuj ŝtatoficistoj ĝuas pri tiio, laŭ siaj gradoj , ricevitaj per konkursoj. Ili ĝuas je tiu salajro dum siajn tutajn vivojn, kaj ne povas neniakaze esti eksigitaj. Tio financatas per sociala kotizo forŝitita el la profito . Same la emeriteco prezentas alian formon de tiu vivdaŭra salajro. La pagitaj pensioj estas neforpreneblaj.

Konsiderantaj, ke ĉiu estas produktanto de valoro, dum sia tuta vivo, ni proponas vastigi tiun principon al ĉiuj la civitanoj, kio estas redisdoni al ili tiun valoron, tial ke produktas ĝin ili ! Ĝisnun manpleno da rabbestoj senposedigas nin de ĝi, por ludi en la borso, kaj redukti nin al mizero. Sed tio neniel estas fatalo. Ni povas fondi la uz-posedon al ĉiuj niaj produktrimedoj, kaj tiamaniere senbalastiĝi de laa dungantoj. Ni povas egale malhavi la privatajn bankojn, memfinancantaj ĉiujn niajn investojn, pere de la sociala kotizo. Ni devas unuavice konsciiĝi ke certaj institucioj jam ĉeestas, sur kiuj ni povas baziĝi. Ĉar fakte la revolucio okazis en 1945. Ni kreis la statusojn de la publikaj oficistoj, la kasojn de la sociala sekureco, la reĝimo de pensioj, ktp, tio estas la instituciojn reale revoluciaj. Per remalkovri tiun heredaĵn, ni volas ĝin defendi, sed ankaŭ igi ĝin iri pluen. Se bone pripensi, tio estas nur demanto pri politika volo.

Xavier MORIN.

Elfrancigis Roland Platteau