Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
La granda antaŭtremo - Ekonomiaj aspektoj de la migraj kaj fuĝaj movadoj
de Manfred SOHN  
11a majo 2016

En aŭgusto de 1907 en Ŝtutgarto (suda Germanujo) kunvenis preskaŭ 900 delegitoj el 25 socialistaj partioj en Internacia Socialista Kongreso, kiu interalie decidis rezolucion pri la „En- kaj el-migrado de laboristoj”, en kies ellaborado estis partopreninta ankaŭ la rusa partigvidanto Vladimiro Iljiĉo Lenino. Ĝi komenciĝis jene :

„La en- kaj el-migradoj de la laboristoj estas fenomenoj same nedisigeblaj de la esenco de la kapitalismo kiel la senlaboreco, superproduktado kaj subkonsumado de la laboristoj. Ofte ili estas rimedo por malaltigi la parton de la laboristoj en la laborproduktado, kaj de tempo al tempo per politikaj, religiaj kaj naciaj persekutadoj ili alprenas malnormalajn dimensiojn. La Kongreso ne povas vidi rimedon por forigi la eblajn sekvojn de la el- kaj en-migrado por la laboristaro en iaj ekonomiaj aŭ politikaj esceptostataj reguloj, ĉar tiuj estas senfruktaj kaj en sia esenco reakciaj, do speciale ne en limigo de la libera moviĝo kaj en ekskludo de fremdaj naciecoj aŭ rasoj. Sed la Kongreso deklaras devo de la organizita laboristaro defendi sin kontraŭ la multfoja malaltigo de ĝia vivtenado sekve al la amasa importo de neorganizitaj laboristoj, kaj krome deklaras ĝia devo malebligi la en- kaj eks-porton de strikrompuloj. La Kongreso rekonas la malfacilaĵojn, kiuj en multaj kazoj elkreskas al la proletaro de lando, kiu staras sur alta evoluŝtupo de la kapitalismo, el la amasa enmigrado de neorganizitaj laboristoj kutimiĝintaj al malalta vivtenado el landoj kun precipe kampkultura civilizacio, same kiel la danĝerojn, kiuj estiĝas al ĝi el certa formo de enmigrado. Sed ĝi vidas en la ‒ cetere ankaŭ el la starpunkto de proletara solidareco kondamninda ‒ ekskludado de certaj nacioj aŭ rasoj el la enmigrado nenian taŭgan rimedon por kontraŭbatali ĝin.” [1]

Sekvas katalogo de disponoj, kiun la Kongreso rekomendas, kiuj estas, same kiel tiu ĉi enkonduko, mirige aktualaj, ekzemple la postulo de „enkonduko de minimum-salajra kvoto”. Tiu rezolucio de 1907 entenas la bazajn orientiĝojn de ĝenerale maldekstra politiko, kiuj efikas ĝis hodiaŭ :

- Solidareco kun la migrantgoj, do hodiaŭ : kun la rifuĝantoj,
- Nenian limigon de la libera moviĝo, kiom ajn kompreneblas la flirtado kun ĝi,
- Batalo por konservi la atingitajn normojn en la evoluintaj kapitalismaj landoj (minimuma salajro)

Sed ĉe la nuntempa analizo necesas konsideri kelkajn novajn aspektojn. Kiel konate, Karlo Markso ne fariĝis elstarulo per tio, ke li antaŭdiris krizojn en la sistemo, kiu dum lia vivtempo supreniris. En sia ekonomia ĉefverko li faris ion multe pli gravan : Li analizis la produktadon bazitan sur la interŝanĝvaloro kiel sistemon, kiu rompas ĉiajn al ĝi metitajn barojn por seninterrompe fari el mono pli da mono, sed kiu ĝuste ne nur promenas de krizo al progreso, al alta konjunkturo, reen al malprogreso kaj al la sekva krizo, same kiel sin sekvas vintro, printempo, somero kaj aŭtuno.

Pli ĝuste lia analizo kondukas al la konkludo, ke tiu sistemo disponas pri integrita meĥanismo de memdetruo, ke ĝi fine ‒ pli aŭ malpli frue kaj kiom ajn turmente ‒ fiaskos ĉe sia „vera limo”, kiu troviĝas en la esenco de la kapitalismo mem.

Jen la kerno de tiu analizo : En tiu ĉi sociordo nur la varo laborforto estas valorestiga. Sed tiu, pelata per la vipo konkurenco, per raciigo de la produktadprocezo estas konstante elĵetita el ĝi.

Tio, kion oni kredigas al ni kiel „rifuĝinto-krizon” estas la konkretigo de tiu dinamiko, estas la ĉe la rifuĝantoj praktikata komenco de la fina krizo de la kapitalisma sistemo. Ĝi estas parto de la kapitalismo-krizo, kiu ĉiam pli determinos la vivon de ni ĉiuj en la venontaj jardekoj.

Migraj kaŭzoj

Por subvencioj de plurmilionaj eŭroj el publikaj kasoj antaŭ kelkaj jaroj oni konstruis en Wietze en Malsupre Saksujo (nordorienta Germanujo) kokbuĉejon, en kiu en ĉiu horo oni mortigas 24.000 kokojn kaj ĝisfine prilaboras ilin. Tie laboras 380 homoj kaj eble kromaj 20 kiel gardistoj (ĉar kontraŭ tiu buĉfabriko okazis kelkfoje konsiderinda rezistado) ‒ do entute 400 homoj. Sur la eŭropaj merkatoj, el la bestoj, kiuj estas altproduktive mortigataj kaj prilaborataj, oni vendas precipe brust-fileojn kaj femuroj. Same kiel ĉe aliaj kampkulturaj fabrikoj, la ĉi tie ne valorigeblaj partoj iras tien, kie ankaŭ la kokvisceraĵoj ‒ do la resto, kion la kapitalismaj prosperaj socioj rifuzas ‒ estas ankoraŭ vendeblaj. La gazeto Die Zeit la 20-an de januaro 2015 atentigis pri tio, ke la eksportoj de kokidaĵo el la Eŭropa Unio (EU) en afrikajn landojn ekde 2009 preskaŭ triobliĝis ‒ al ĝis nun 592.000 tunoj.

Kontraŭ tiaj amasimportoj de industrie produktitaj nutraĵoj etkampuloj en Afriko kaj Azio havas nenian ŝancon. La kampkulturistoj en Afriko, raportas la gazeto, havas produktadkostojn de 1,80 eŭroj por ĉiu kilogramo ‒ sed eŭropa kokidaĵo kostas nur la duonon. Rezulte, la precipe junaj homoj, kiuj antaŭe laboris en la kamparo, svarme fariĝas senlaboraj kaj senperspektivaj. Simila situacio fariĝis por produktantoj de vestaĵoj aŭ de meblaroj.

La lastan instigon por la milionopa migrado, kiu nun komenciĝas, donas la militaj konfliktoj. Sed tiuj disvolviĝas sur la bazo de ekonomia disfaligo de tutaj mondregionoj. La ŝtatoj de Okcidenteŭropo bombis Afrikon per malmultekosta viando kaj armiloj kaj ricevas kiel respondon la senlaborigitajn homojn, kies vivo estas minacata. Oni povus nun diri, ke la afrikanoj, kiujn la kokbuĉejo en Wietze senlaborigis, survojas por tie akiri unu el la tie ekzistantaj 400 laborlokoj.

La migrado mem

La debato pri la fuĝhelpantoj estas la plej cinika parto de la tuta debato pri la rifuĝantoj. La gazeto Bild, kiu al li trijara Aylan, kiu dronis en la Mezmaro, la 4-an de septembro 2015 dediĉis tri paĝojn, direktas la koleron de la legantoj graslitere al tiuj, kiuj subtenis la fuĝon : „Kaj kio fariĝis la kluzistoj, kiuj respondecas pri la tragedio ?” En tiu frazo du aferoj notindas. Unuflanke la gazeto, kiu ankoraŭ antaŭ tri jardekoj jubilis pro la „fuĝhelpo” de oriento okcidenten, nun pri homoj, kiuj helpas ĉe la danĝera migrado de sudo norden, parolas pri „kluzistoj” (germane „Schleuser”).

La redaktistoj atendas de la legantoj due, ke ili pretervidas la interŝanĝon de kaŭzo kaj efiko. Ĉar estas klare, ke pri fuĝ-movadoj ne respondecas tiuj, kiuj subtenas fuĝanton, per kia ajn rimedo kaj kontraŭ kia ajn kompensaĵo. Respondecas tiuj, en la ŝtatoj de la fuĝantoj kreas aŭ helpas krei kondiĉojn, kiuj estas tiom neelteneblaj, ke tutaj familioj survojiĝas al aliaj landoj. Sed se por tia migrado ne ekzistas laŭleĝaj vojoj, ili estas devigataj uzi spertulojn, kiuj malfermas al ili ankaŭ kontraŭleĝajn vojojn. Fuĝhelpado estas, kiel la aŭstra ĵurnalisto Franz Schandl antaŭ kelka tempo konstatis, ne kaŭzo de fuĝo, sed la fuĝrimedo. Kaj sen fuĝhelpantoj la fuĝantoj estas en pli malbona situacio ol kun ili. Ĉar la ekonomiaj kaŭzoj de la migrad-movadoj ne estas forigataj kaj la landlimoj estas kontrolataj kaj fermitaj, tial la migrado same daŭros kaj kun ĝi la fuĝhelpa metio.

Sekvoj de migrado

La Frankfurter Allgemeine Zeitung (FAZ) jam la 22-an de septembro 2015 donis la bazan indikon por la tria ekonomia aspekto de la migrad-movadoj en komento :

„Se el rifuĝintoj fariĝu laboristoj, kiuj iam certigu la pensiojn, tiam la registaro devas unue jure liberigi al ili la vojon en la laboron […], gravus, fari la labormerkaton pli akceptkapabla, anstataŭ fari ĝin nealirebla per minimuma salajro, baroj por templaboro kaj entreprenaj kontraktoj aŭ per dekretoj pri laborejoj. Fariĝis fiksa ideo de la registara nigra-ruĝa koalicio [inter kristandemokratoj kaj socialdemokratoj], ke laboro sole ne sufiĉas, sed ke necesas ’bona laboro’.”

Ekde tiam la dekstraj komunikiloj dekomence ĝisfine gurdas tiun argumenton, kaj tiu jam eniris en decidproponon de la plej forta registara partio.

La malpli forta partnero, la Socialdemokrata Partio de Germanujo (SPD) lamentante direktiĝas sur tiun kurson. La 8-anb de februaro 2016 la „ekonimi-saĝulo” Hans-Werner Sinn en la gazeto Handelsblatt laŭdis la SPD-laborministrinon Andrea Nahles, ĉar ŝi proponis unu-eŭro-laborojn por rifuĝintoj, „ĉar per tiuj laboroj la baza provizo fakte fariĝas salajro por simpla laboro”. Li komparis tiun instigon kun sia propra propono, „transiri al sistemo kun salajro-aldonaĵoj kaj pagoj por komuna laboro”, do per ia federacia laborservo. [2]

Ne precipe malklara malamikeco kontraŭ malriĉaj fremduloj, sed verŝajne ĝuste la supozo, ke tiaj intencoj estas la ĉefa kialo por politiko de malfermitaj brakoj al la plejmulte ja senlaboraj, sed bone formitaj sirianoj kaj ceteraj rifuĝintoj, kaŭzas almenaŭ parte la skeptikon de multaj malbone enspezantaj federaciaj civitanoj kontraŭ tio, kio venas al ili en la formo de salajron premantaj kolonoj.

Tio havas sistemajn kaŭzoj : Kapitalismo en sia esenco konas plantojn nur kiel utilplantojn, bestojn nur kiel utilbestojn kaj homojn nur kiel utilhomojn. La limigo de tiu utilprincipo, al kiu ĉio estas submetata, se el mono fareblas pli da mono, kaj kiu estas kontraŭ plantoj tute ne ekzistanta, ĉe bestoj nur tute malforte kaj ĉe homoj iomete pli forta nur en tempoj, kiam la kapitalismo floras, tiu limigo de la utilprincipo ne malklarigu al ni la vidon al la esenco ‒ alie en akriĝintaj tempoj de militoj kaj de krizoj ĝi ŝokus la vidanton.

Konkludoj

En siaj konsideroj pri la demandoj debatitaj en la ŝtutgarta socialista kongreso en 1907, Lenino kritikis la klopodojn „defendi gilde limigitajn opiniojn, trudi malpermeson de enmigrado de laboristoj el postrestintaj landoj (kulioj el Ĉinujo ktp). Tio estas la sama spirito de aristokratismo inter proletoj de kelkaj ’civilizitaj’ landoj, kiuj el sia privilegia situacio tiras certajn avantaĝojn kaj pro tio tendencas forgesi la postulojn de internacia klasa solidareco.” [3]

Evidentas, ke kun tio ne kongruas postuloj ‒ kiuj etendiĝas ĝis en la partion Die Linke ‒ pri kontingentigo de rifuĝintoj kaj superaj limoj. La militaj kaj krizaj fenomenoj, kiuj antaŭ niaj okuloj ĉiam pli amplekse disvolviĝas kaj kiujn la kapitalismo produktas, estis ĝis nun forteneblaj ekster la limoj de Germanujo, sed nun ili „revenas”. Tio ĝustas pri la nuna rifuĝanto-movado same kiel pri kromaj, kiuj jam anonciĝas pro la klimataj ŝanĝoj. Ankaŭ tiuj havas malpli da komuneco kun didonita evoluo de la aferoj ol pli ĝuste kun tio, ke la nesatigebla devigo senĉese fari el m(ono) m’, neeviteble neniigas ĉiam pli da naturresursoj kaj same neeviteble detruos la klimatan ekvilibron de la lastaj jarmiloj, kiu por homoj estas fundamente esenca.

La popolmigrado, kiu akompanos neeviteble akompanos tion kaj la defendaj reagoj ‒ kiuj pro la kapitalisma krizo ankaŭ en la cellandoj de tiu migrado antaŭvideblas ‒ ŝovos la politikajn kondiĉojn tiom longe dekstren, kiom oni ne sukcesas meti en la centron de la debatoj la kernon de tiuj problemoj ‒ la kapitalisman principon levi monon kaj ĝian pliigon la mondvaste ĉion subpremanta memcelo.

Por la strategio eble urĝas la tempo tiri la konkludojn el la fakto, ke la longa serio de provoj proksimigi la sistemrompon per grimpado al postenoj en la burĝaj ŝtataparatoj, kun bela reguleco ‒ kiel laste en la mallonga printempo de Sirizo (Syriza) ‒ finiĝas per kraŝoj. La absurda fiksiĝo al la elekto-cirko, parlamentoj kaj partopreno en registaroj estu dubigota kaj anstataŭigota per orientiĝo al trudado de reale alternativaj vivstrukturoj trans la sfero de varproduktado kaj de la ĝin protektanta ŝtatmaŝino ‒ kaj tio ne nur kiel urĝa solvo en disfalantaj ŝtatstrukturoj de la sudo, sed ankaŭ en la centroj de la kapitalisma maŝino mem.

Cetere ankaŭ la movado kleriĝinta kaj orientita laŭ Markso havas ankoraŭ konsiderindan bezonon je teoria diskuto. Ĝis nun ĝi evitas debaton, en kies unu poluso Herbert Böttcher en malfermita letero nome de la revuo Exit por la jarŝanĉiĝo esprimis jene :

„Intertempe ankaŭ en la politika ĉeftendenco oni parolas tute memkompreneble pri ’disfalantaj ŝtatoj’. Militaj intervenoj ankoraŭ pli rapidigas disfalon, se, kiel en Sirio, regionaj kaj tutmondaj ŝtataj agantoj kunbatalas por la restaĵoj de la disfalo. Dum la militaj intervenoj en burĝaj kaj maldekstraj rondoj estas ofte rekte respondecigita pri la disfal-procezoj kaj oni same rekte krias por paco, la objektive okazantaj krizprocezoj restas ekster la konscio.

Restas ne komprenite, ke ili estas la rezulto de la rompiĝanta ’varproduktanta patriarĥato’ (Roswitha Scholz), kiu, pro la jam ne kompensebla perdo de plusvaloron produktanta laboro trafas nun ankaŭ historie al la limo de sia reproduktad-kapablo. Per tio ankaŭ ŝtatoj, kiuj ja dependas de la valorestiga procezo, troviĝas pli kaj pli ĉe la limo de siaj eblecoj. La ŝtatoj de la periferio estas la unuaj viktimoj de la kolapsanta kapitalisma mondsistemo. Ili disfalas, sed ne simple malaperas. […] La sekvoj evidentas kaj fariĝas ankaŭ en Eŭropo ĉiam pli videblaj : ’Kiu ankoraŭ posedas neuzatan forton kaj ne fariĝas aktivulo de la rabekonomio, sole aŭ kun sia familio survojiĝas al la laŭdataj landoj kaj regionoj de la tutmonda merkatekonomio.’ (Robert Kurz, Weltordungskrieg [R.K. : Mondorda milito], Bad Honnef, 2003, p. 157).” [4]

Tio ne signifas, ke la pensado en la kutimaj kategorioj fariĝis superflua. Kompreneble sur la dorso de la siria loĝantaro nunempe batalas Usono kun siaj aliancanoj kontraŭ Ruslando kaj la registaro de Sirio por sia tutmonda monopolo je perforto, al kiu, el ilia perspektivo, ĉiuj ceteraj ŝtate kaj neŝtate organizitaj fortoj devas subordiĝi. La malnovaj kaj novaj kontraŭdiroj de tiu sistemoj parte kovriĝas. Sed la ĉefa punkto estas pli kaj pli jam ne tio, kio antaŭe validis. Pri tio ni devos ankoraŭ kutimiĝi. La debatoj, kiuj nuntempe furiozas pri la tiel nomata rifuĝinto-krizo, estas ofte internkapitalismaj, do debatoj inter homrajtaj fundamentistoj kaj memnomumitaj realistoj, kiuj tamen kune baziĝas sur la kredo, ke la kadraj kondiĉoj ‒ do daŭre jardekojn longe reganta mondvasta kapitalismo ‒ ĉe la komenco de tiu ĉi krizo estos ankaŭ la kadraj kondiĉoj ĉe ĝia fino. La ĉi tie prezentitaj tendencoj kondukas al alia supozo. Ni scias, ke la lasta granda eŭropa migrado de 1945 estis la postsekvo de ankoraŭ pli granda historia tragedio, tiu de la Dua Mondmilito. La en 2015 komencita granda, de sudo al nordo migranta rifuĝantaro estas la antaŭtremo de ankoraŭ pli granda historia dramo, nome de la epokrompo, kiu komenciĝas per la elformiĝo de la fina krizo de la „sur la interŝanĝvaloro baziĝanta produktado” (Markso, Grundrisse).

La rifuĝanto-movado estas fatala averto, kiu, se ni ne konsciiĝas pri nia situacio en la marksa senco, montras al ni nian propran estontecon en la diseriĝanta kapitalisma formacio : Malespere fuĝantaj antaŭ fortoj, kiujn ili kiel homoj mem kreis, sed kiuj en siaj interefikoj efikas malantaŭ iliaj dorsoj kaj aperas kvazaŭ neregeblaj fortoj de malordiĝanta mondo.

Manfred SOHN.

Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano