Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Reakiri antaŭan lokon en la klasbatalo !
de Bernard FRIOT  
10a majo 2016

En Francio nuntempe la estiĝonta leĝo de la ministrino El Khomri, estas klara daŭrigo de la reformado de la laborleĝaro ekde la leĝoj « Auroux », kiuj komencis tiun movadon inversigantan la hierarĥion de la leĝaj normoj per meti en ĉefan lokon la interkonsentojn entreprennivelajn. Mi memorigas, ke ni memorfestis la tridekjariĝon de tiuj fatalaj leĝoj kun pompo kaj nomis tiun Auroux maldekstulo. Tio montras kiom ni perdis la kompason ! Estas tro facile kritiki Valls, la nunan ĉefministron, kaj samtempe serĉi aliancojn kun tiuj, kiuj konstante akcelis aŭ akompanis reformon de la laborleĝoj, kiu venas de longa tempo. Denunci la perfidon de Hollande kaŝas profundan devojiĝon, en kiu nia partio [la Franca Komunista Partio, FKP) partoprenis dum la registaroj de Mauroy kaj Jospin, kaj kiun ĝi ne kapablis kontraŭi, kiam ĝi estis en la opozicio, manke de projekto alternativa al tiu de la kapitalo kaj bazita sur la konkeroj de 1945, precipe la ĝenerala reĝimo de Socia Sekureco, kaj la statuso de la ŝtatfunciuloj, por ilin etendi al la tuta de laboristaro kaj al ĉiuj produktad-branĉoj.

Retrovi antaŭan lokon en la klasbatalo, kiun ni perdadas dum nun pli ol tridek jaroj, necesas, ke ni asertu klare, kiel tiel faris en 1945-1946 la elpensintoj de la Ĝenerala Reĝimo de Socia Sekureco, ke neniu rajto de la salajrulo estu dependa de la entreprenoj kie li trapasas, kaj ke la salajro, kiu fundamentas tiujn rajtojn, definita en maniero sole interprofesia, devas ne plu esti pagata de la okaza entreprono, sed de kasoj, kiuj kolektas nacinivele kotizojn kun unu sola konstanta kvoto. La povo de la entreprenoj, tio estas do de ties kapitalismaj proprietuloj, super la statuso de la laboristoj devas, kaj povas, tute malaperi, favore al la kondiĉo de salajro atribuita por la tuta vivo, ĉar ĝi estas atributo de la persono, same kiel tio estas por la ŝtataj funkciuloj. Kontraŭe al la rajtoj ligitaj kun la sinsekvo de laborpostenoj en profesia kariero, kiel ĝin konstruas nuntempe la « personaj kontoj » kun ties rajtoj transporteblaj de entrepreno al entrepreno, kiuj restarigas la bazigadon de la rajtoj en la entrepreno, tial la povon de la dungantoj, kaj de la labormerkato, ni devas agi por la rajtoj je salajro, je kapabligo, je salajra kariero, je moviĝebleco, kiuj estu atributoj de la persono mem, ĉar ne rezultantaj de la hazardoj de la labormerkato, sed de ununura statuso de la produktisto.

Ni insistu pri la instruoj de la revoluciuloj de 1945. La interprofesiaj rajtoj de la produktisto devas neniaokaze esti baza soklo sur kiu aldoniĝus la profesiaj rajtoj (krom kompreneble la rajtoj pri la laborkondiĉoj, strikte ligitaj kun la konkreta laboro en la respektiva profesio). Ĉiuj nunaj salajraj reĝimoj komplementaj aŭ specialaj devas esti kunigitaj en ununura interprofesian reĝimon, estratan nur de la salajruloj mem, sen piliera logiko (la baza piliero kaj la profesia), nek entreprena, de profesia branĉo aŭ de loko en la hierarĥio de salajroj. Ni memorigu al la forgesemuloj, ke la revoluciuloj de 1945 ne eliris de nenio, sed de mozaiko el establoj de Socia Sekureco tute simila al la nuna konfuzaĵo : reĝimoj, kiuj estis grandparte en la manoj de la mastraro, ĉu familiaj monkompensoj, sociaj asekuroj (sano kaj aĝo), de lobarakcidentoj aŭ malsanoj, de ŝtatoficistaj, statusaj, de « kunlaborantoj » (tiuj kiujn ni nun nomas kadruloj aŭ direktuloj), de mutualaj societoj. Ilia projekto estis : anstataŭigi ilin per ĝenerala reĝimo, ununura, kun kotizo ununura, mastrumata sole de la salajruloj mem. Kaj ili parte tion sukcesis, kaj TIUN BATALON ni devas plubatali, rekte, hodiaŭ.

Bernard FRIOT.

Elfrancigita de Roland Platteau