Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
La 8-a de Majo 1945 - Liberigo trans la tago
de Heinz MODROW  
4a majo 2016

Hans Modrow

La 8-a de Majo 1945, la Tago de Liberiĝo

Gorbaĉovo ktp

Elgermanigis Vilhelmo Lutermano

Monda Asembleo Socia (MAS), 2016

Enhavo :

La 8-a de Majo ‒ Liberigo trans la tago

Gorbaĉovo kaj tiel plu

Pri la aŭtoro

La 8-a de Majo ‒ Liberigo trans la tago

Antaŭ ol skribi ion pri mia travivado de la 8-a de Majo 1945 kaj pri mia vido al ĝi, mi konfesas personan rilaton al historio­grafio. Komence de 1961 Profesoro K.-H. Jahnke instigis min verki pri la historio de la FDJ [1] en la jaroj de 1956 ĝis 1958, kiun mi poste defendu ĉe la universitato de Rostoko. Baldaŭ mi retiris mian konsenton, ĉar koneblis, ke la konsideroj pri tiu epoko pro travideblaj kialoj tre disiĝis kaj poste de Erich Honecker [2], kaj ekde 1976 prezidanto de la ŝtat-konsilantaro de la GDR. Li demisiis el ambaŭ funkcioj en 1989. -vl]] kaj Paul Verner ĝuste la junularpolitiko de Valtero Ulbriĥto3 estis misuzata por faligi lin. Nova historio estas do uzata kiel rimedo de politiko por atingi potencon kaj certigi ĝin ‒ okazaĵo, kiu, rilate al la 8-a de Majo 1945, trairis multajn fazojn kaj hodiaŭ akiras sian specifan elformiĝon.

Kiel multaj milionoj anoj de la Wehrmacht [3] kaj de la Volks­sturm [4] mi fariĝis ankoraŭ en majo 1945 militkaptito de la Ruĝa Armeo. Tio okazis, laŭ mia memoro, verŝajne la 9-an de majo inter Stralsundo kaj Grejfsvaldo proksime de Militzow. Kiam ruĝarmeanoj kaptis nin, grupon de uniformitaj popolsturmuloj kaj kondukis nin al la bienego, tie aŭdiĝis pafoj kaj oni kriis al ni : „Hitler kaputt !” Ni ne havis senton de liberiĝo, kaj kiel la vivo pluiros, tio estis pli ol malklara.

La rakontoj pri la militkaptiteco estas tiom malsamaj kiom la homoj, kiuj spertis ĝin. Kaj la pritakso de la 8-a de Majo estas tiom kontraŭeca kiom la politiko kaj la konvinkoj de la portant­oj de politiko ĝis hodiaŭ. Kiel en majo 1945 mi povintus senti min liberigita, se post kvar monatoj da popolsturmo komenciĝis jaroj da sovetia militkaptiteco, kiuj poste montriĝis kvar jaroj. Unue oni devis forlasi ion, antaŭ ol io nova povus komenciĝi ankaŭ en la kapo. Tiu procezo komenciĝis ĉe mi en tute perso­na, homa sfero. Ja jam pli longe militservintaj, ekz-e suboficir­oj, estis kelkajn jarojn pli aĝaj ol mi 17-jara kaj volis daŭre ĉion decidi. Sed tiu ĉi subordiĝo ja ĉesis. Decidas la ruĝarmeanoj, kiuj gardis nin kaj kondukis nin al laboro. Vera ĉikanado ne estis ligita kun tio. Ili postulis, ke ni plenumu la planon. Ĝis decembro 1945 ni troviĝis en Malantaŭ-Pomerujo por kunfari la rikolton por prizorgi la Ruĝan Armeon. En februaro ’46, de Breslaŭo [5], al kiu ni venis en decembro ’45, ni veturis en la moskvan regionon por arbar-laboroj kaj en 1947 en moskvan antaŭurbon por hejti la loĝejojn de la moskvanoj. En la grandaj tendaroj, ekz-e de Breslaŭo kaj Moskvo, ekzistis germanaj kon­traŭfaŝistoj („antifaŝistoj”), kiuj klopodis atingi nin tra Antifa-komitatoj. La temo de iliaj argumentadoj ankoraŭ ne estis „liberiĝo”. Temis precipe pri „kompensado” [6] de la germanoj al Sovetunio. La celo estis, per tio motivi nin por la laboro. La sukceso dependis ankaŭ de tio, kiom ĉiu unuopulo inter ni pretis konsciiĝi pri la gigantaj detruoj kaj la sufero, kiun oni faris al la lando kaj al ĝiaj homoj. Ni ja aŭdis pri ia Pocdama Traktato, sed ĝia preciza enhavo ankoraŭ ne estis objekto de nia intereso.

Larĝe tenditan ponton al la sento de liberiĝo konstruis por mi la profesoro Nikolaj Jansen per siaj prelegoj pri marksisma filozofio en la Antifa-lernejo, en la lasta fazo de mia militkaptit­eco kiel kursano kaj asistento dum po ses monatoj. La bazaj tezoj de liaj prelegoj tiutempe estis kompreneble ligitaj kun la „Konciza kurso pri la KPSU” [7]. Sed la malfermiteco, per kiu li prezentis sian celon, atingis nin. Kompensadon ‒ tiel mi sentis ‒ vi faris per via laboro. Kaj nun kreskis ankaŭ la sento kaj la konvinko : La venko de la Ruĝa Armeo kaj de ĝiaj okcidentaj aliancanoj kontraŭ la germana faŝismo estis liberigo de la popo­loj de Eŭropo.

En januaro 1949 mi revenis al Germanujo, en landon al mi fremda. Gepatroj kaj gefratoj estis transloĝiĝintaj el la sovetie okupata Odro-golfeto al Schwarzenbeck apud Hamburgo, kaj mi havis kiel hejmlandan adreson tiun de onklino en Körbiskrug apud Berlino. Mia unua laborloko estis en la LEW en Hennigs­dorf, kie oni riparis malnovajn lokomotivojn, kiuj antaŭe ruliĝis por la milito, kaj oni konstruis novajn elektrajn lokomotivojn, kiuj antaŭ ĉio iris en la USSR kiel kompensaĵoj por milit-detru­oj. Tie ne estis sloganoj kiel „Lokomotivoj por la paco” aŭ simile, sed multe da disputoj kun mi, kiu por la plej granda parto de la meĥanikistoj estis la „ruso”. Ne pri „liberiĝo” ekfla­mis la disputo, sed pri la blokado de Okcident-Berlino fare de Sovetio, kaj pri la aerponto, ankaŭ pri la valuta demando kaj pri la „perditaj orientaj teritorioj”, kiujn nun havas la poloj kaj la rusoj. La sinteno pri la lasta temo estis por mi ja en kunteksto kun la sinteno al la 8-a de Majo 1945 kiel Tago de Liberiĝo. Pro tio unue iom pri la Odra-Nisa-limo [inter Pollando kaj la GDR]. Persona rilato faci­ligis al mi mian engaĝiĝon por la nomo „paclimo” : la Pocdama Traktato estis popoljura decido por ĉesigi la 2-an Mondmiliton en Eŭropo, kaj tiu, kiu dubin­d­igas tiun landlimon, tiu povas ŝanĝi ĝin nur per milita forto. Ĉar mi apartenis al la elloĝigitoj, sed ne pridubis la limon, mi enga­ĝiĝis por la paco.

Tio, kio tiutempe estis ligita kun argumentoj, tio en 1989-90 fariĝis registara respondeco. La Federacia Respubliko Germa­nujo nur per la Du-plus-kvar-traktato estis definitive kaj popolj­ure devigata agnoski la landlimon ĉe Odro kaj Niso. Post la erao de la kanceliero Adenauer kaj ankaŭ por Kohl la deman­do de tiu limo restis malfermita. La genuiĝo de Willy Brandt en Varsovio estis persona konfeso de la germana kulpo kontraŭ la pola popolo, sed ĝi ne estis traktato pri la limo. La GDR kaj Polujo en la jaro 1950 en la traktato de Görlitz/Zgorcelec po­poljure laŭ la Pocdama Traktato agnoskis tiun limon en inter­konsento, kiun subskribis Otto Grotewohl kaj Josef Cyrankie­wicz. Ankoraŭ la 3-an de februaro 1990 tiu demando ludis rolon en podia diskuto kadre de la Ekonomia Forumo en Davoso. En ĝi partoprenis W. Jaruzelski, tiam la prezidanto de Pollando, Calfa, ĉefministro de Ĉeĥoslovakujo, Lukanov, ĉefministro de Bulgarujo, kaj mi kiel ĉefministro de la GDR. La temo de la limo kaj ankaŭ de la foriro de la soveta armeo el la koncernataj landoj estis priparolata. Mi deklaris la agnoskon de la Odra-Nisa-limo kiel deviga kaj por la paco en Eŭropo esenca antaŭ­kondiĉo. Tute persone mi emfazis, ke tie jam kelkaj polaj gene­racioj fondis siajn familiojn kaj nek mi, kiu tie pasigis sian infanecon kaj junecon, nek miaj infanoj kaj nepoj povus havi pretendon pri ŝanĝo de la limo kaj por reveno tien. Post la publika debato W. Jaruzelski diris al mi, ke estis bone ke mi esprimis tiun sintenon ne nur kiel politikisto, sed kiel iu, kies persona vivo estis ligita kun la problemo. Nelaste per la klopo­doj de Jaruzelski la malnova Federacia Respubliko per la Du-plus-kvar-traktato estis devigata agnoski la limon.

La limdemando ĉe Odro kaj Niso konstante akompanis min en mia politika vivo, ekde 1975 en aparta mezuro. Ekde la jaro 1950 estis tradicio ĉiujare per solena okazaĵo honori la gravecon de la limtraktato. Ekde 1975 mi portis kunrespondecon por la estigo de la okazaĵo. Ĉe la pola flanko tiu estis la partiestraro de la PULP [8] en Vroclavo, poste de Jelenia Gora, kaj flanke de la GDR la distrikta gvidantaro de la SED [9] Dresdeno. Oni komen­cis per renkontiĝo de la delegacioj kaj mallongaj paroladoj de la gvidantoj. En 1975 ili estis la ĉefministro J. Cyrankiewicz kaj W. Stoph. Poste oni honore memoris la falintojn de la Dua Mond­milito kaj oni demetis kronojn. Soldatoj de ambaŭ armeoj portis la kronojn de siaj registaroj. Kiam en la 1990-aj jaroj okaze de vizitoj de reprezentantoj de la Federacia Respubliko en Pollando oni disvastigis la mesaĝon, ke por la unua fojo germanaj soldatoj demetis kronon en Pollando, mi starigis al mi la demandon : Ĉu la membroj de la Nacia Popol-Armeo ne estis germanaj soldatoj ? Eble la respondo rezultas el la nomo por membroj de la NVA [10] post la aliĝo de la GDR al la FRG : „serv­inta en fremdaj armeoj”. (Envere tio estis malfruiĝinta ŝtata agnosko de la GDR [fare de la FRG].)

Ĉe la fondo de la du germanaj postmilitaj ŝtatoj en la jaro 1949 la karaktero de nia ŝtato estis determinenda kaj ĝia rilato al la historio notenda. La Germana Demokratia Respubliko komprenis sin kiel kontraŭfaŝista-demokratia ordo kaj la Fede­racia Respubliko kiel postsekvanto de la Germana Regno [la t.n. Tria Regno]. En la „Politika Vortaro” de la GDR, sub la kapvor­to „antifaŝista-demokratia ordo” staras : „La plej grava tasko post la disbato de la hitlera ŝtato en majo 1945 konsistis en tio, por ĉiam elradikigi la radikojn de la faŝismo kaj de la militismo. Tio kongruis ankaŭ kun la Pocdama Interkonsento … La deci­dan antaŭkondiĉon kreis la sovetarmeo per la liberigo de la germana popolo el la faŝismo. La venko super la faŝismo fun­damente ŝanĝis la fortrilaton.” [11]

En la [okcident-germana] „Vortaro pri politiko” de Manfred G. Schmidt pri la sama historia etapo tekstas sub la kapvorto „epoko de okupado” : „En la politika lingvouzo en Germanujo, la periodo ekde la tago de la senkondiĉa kapitulaco de la germana defendforto la 8-an de majo 1945 en Berlino ĝis la fondo de la Federacia Respubliko Germanujo kaj de la GDR (1949), dum kiu la ŝtata potenco interne kaj ekstere estis praktikata de la oku­padaj fortoj.” [12]

Tiu politika lingvouzo eĉ post la parolado de la federacia prezidanto Richard von Weizsäcker antaŭ la [okcident-]germana parlamento (Bundestag) en 1985 kaj post la aliĝo de la GDR al la FRG la 3-an de oktobro 1990 ne ŝanĝiĝis.

La formulo „liberigo de la germana popolo el la faŝismo” ankaŭ en la 70-a jaro de la venko de la aliancitaj militfortoj super la faŝismo ne apartenas al la politika lingvouzo en Germa­nujo. Schmidt skribas en la „Vortaro pri politiko” tre detale pri la federacia prezidanto kaj fine konstatas :

„Normale la politika graveco de la funkcio de la federacia prezidanto tamen troviĝas precipe en stildonaj kaj reprezentaj funkcioj de la prezidanto.” [13] Richard von Weizsäcker estis trans sia mandato stildona por tiu ofico. Aliaj federaciaj prezidantoj estas ĝis hodiaŭ mezurendaj laŭ tio. Mia unua renkontiĝo kun R. v. Weizsäcker okazis jam en 1984 en Dresdeno. Li ĵus finis sian oficon kiel Reganta Urbest­ro de Okcident-Berlino, staris antaŭ sia elekto kiel Federacia Prezidanto kaj kun sia edzino estis mia gasto survoje al vojaĝo al Prago. Kiam R. v. Weizsäcker en 1985 parolis pri la liberiĝo el la faŝismo, li certe konsciis, ke li por la Federacia Respubliko eldiris ion, kio en la Germana Demokratia Respubliko per la „Tago de liberiĝo” kiel ŝtata festotago estis trovinta plenan agnoskon. Ne temis simple pri la stilo, per kiu li stampis la oficon. Temis pri la historia kaj tre persona eldiro. Fine de la 2-a Mondmilito li servis en la germana armeo kaj post 1945 li antaŭ tribunalo defendis sian patron, kiu dum la faŝismo estis ŝtatse­kre­tario en la ofico. Li estis akirinta distancon kaj komprenon kaj per tio la pretendon pri la ofico 40 jarojn post la liberiĝo el la faŝismo. Dum lia vivtempo oni ne dankis al li tion per la formo, ke lia formulo eniris en la politikan lingvouzon aŭ eĉ kiel firma punkto en la lernejan instruadon. Nur por malmultaj funebraj tagoj post lia morto oni memorigis pri tio en la komu­nikiloj. La federacia registaro 30 jarojn post lia parolado estas multe malproksima festi la 70-aj datrevenon de la liberiĝo kiel gravan politikan okazaĵon. En la politika honorado de la liberi­go la tiel nomata D-Day [14] okupas la antaŭon de la scenejo kaj forŝovas la scion pri tio, ke la popoloj de la Sovetunio, la Ruĝa Armeo pagis per sia sango la kun granda distanco plej grandan tributon al la venko.

La nuna viro en la ofico de la Federacia Prezidanto, Joachim Gauck, flegas alian stilon kaj dismetas danĝerajn signojn. La mezuroj metitaj de Richard von Weizsäcker ne estas liaj. Kiam Erich Honecker21 en 1987 kiel ŝtata gasto vizitis la Federacian Respublikon, li estis tuthonore akceptita de la federacia prezi­danto kaj ricevis precipe grandan respekton pro sia batalo kon­traŭ la faŝismo. Tiu stilo ja malplaĉis al la federacia kanceliero Kohl, sed tiu devis respekti la sendependan praktikadon de la ofico. En la jaro 2015, 70 jarojn post la liberigo, regas alia prezidanta stilo. Kaj la federacia kancelierino [Angela Merkel], kiu origine ne volis tiun prezidanton, ĉiam pli proksimiĝas al li. En la oficejo de la urba junulara pastro de Rostoko, tempe de la GDR, pendis du sloganoj : „Faru el glavoj plugilojn” kaj „Ima­gu, ke estas milito, kaj neniu iras tien”. En julio 2012 Gauck vizitis la Akademion de gvidantaro de la Bundeswehr en Ham­burgo, kaj oni aŭdis tute aliajn sonojn.

„Iuj tro volonte forgesas, ke funkcianta demokratio postulas ankaŭ engaĝiĝon, atentemon, kuraĝon kaj ĝuste kelkfoje ankaŭ la plej ekstreman, kion homo povas doni : la vivon, la propran vivon. Tiu preteco je sindono maloftiĝis.” [15]

La federacia kancelierino kaj la federacia prezidanto estas tute unuanimaj pri la pretendo je germana respondeco, kiu estas certigenda per ekonomia forto kaj milita potenco. Atenton postulas ankaŭ la lokoj, kie tiu pretendo estas deklarata, 75 jarojn post la komenco de la faŝista agreso en Eŭropo. Gauck esprimas sin sur la Westerplatte en Dancigo [16], kie la 2-a Mond­milito komenciĝis per la atako al Pollando, kaj Merkel [17] pozici­iĝas en Rigo, kie ŝi deklaras al la rusoj, ke la federaci-germana militŝiparo kun ceteraj NATO-ŝipoj faros konstantan ŝipar-ma­novron en la Balta Maro. Kio okazas 70 jarojn post la fino de la 2-a mondmilito, tio estas ŝanĝo de la germana interna kaj ekste­ra politiko.

La ekonomia forto de la FRG estas kreskigata per malmun­tado de socialaj atingoj laŭ la modelo de Hartz 4, per plue kres­kanta riĉaĵo por malmultaj kaj pli granda malriĉeco por multaj milionoj en aŭ sen dungo. La milita potenco, kreskigata per protekto de la armad-industrio, per modernigo de milita edu­kado kaj motivado por la engaĝiĝo, ĝenerale pravigata per la argumento de defendo de la homrajtoj en la mondo, fariĝas la celo de la politiko kun neantaŭvideblaj sekvoj.

La defio de la germana maldekstrularo estas, per la Tago de Liberiĝo, pli klare ol iam antaŭe montri sian profilon kiel partio de la paco.

Gorbaĉovo kaj tiel plu

[El : H. M. : En historia misio. Kiel germana politikisto survoje.] [18]

Kiel GDR-ĉefministro mi kunvenis kun Gorbaĉovo la unuan fojon la 4-an de decembro 1989. La Politika Konsilanta Komi­siono, la plej alta instanco de la ŝtatoj de la Varsovia Traktato [19], sesiis en Moskvo. Gorbaĉovo informis pri sia renkontiĝo kun la prezidanto de Usono en Malto. Kvankam tiu renkontiĝo estis la kialo de nia kunveno, la eldiroj de Gorbaĉovo ne kontentigis nin. Ili ŝajnis esti supraĵaj. Ili ne entenis ion por politikaj kon­klu­doj por nia alianco. La tuta afero estis formala plenumo de devo, nenio pli.

Gorbaĉovo montris malmultan intereson pri la problemoj de la aliancitaj ŝtatoj, kiujn ni detale raportis. La plej multaj alven­intaj politikistoj estis novaj en siaj oficoj. Mi mem ĝis tiam ankoraŭ neniam persone renkontis lin, lia konateco kun la ank­aŭ ĉeesta Egon Krenz, male, estis pli malnova. Gorbaĉovo ne montris bezonon pri persona interparolado pri la germana demando kaj pri la rilato de la Sovetunio al la GDR. Helpe de Falin okazis mallonga renkontiĝo por gazetara deklaro. La teksto estis interkonsentita inter Falin kaj mi. Miaj esperoj, kiujn mi antaŭe ligis kun Gorbaĉovo, definitive perdi­ĝ­is en tiu tago. Kaj mi koncedas, ke ekde tiu momento la bezonoj de la GDR en mia pensado estis antaŭrangaj. [20]

En la plenkunsido de la Centra Komitato kvin tagojn poste Gorbaĉovo certigis la firman aliancon kun la GDR. Konsciante pri miaj observoj en Moskvo mi estis sufiĉe certa, ke temis en la plej bona kazo pri formala konfeso direktita al la propra partio. En la Centra Komitato de la KPSU kaj ekstere en la lando ekzis­tis ne malmultaj kamaradoj, por kiuj la socialisma interna­ci­ismo kaj fidelo al alianco ja signifis ion.

Kvin semajnojn poste evidentiĝis, ke temis ‒ kial supozite ‒ nur pri frazo. En malgranda rondo Gorbaĉovo kaj liaj paladinoj la 26-an de januaro 1990 decidis la definitivan forcedon de la GDR kaj la foriron de la sovetiaj trupoj el Germanujo.

Kvar tagojn poste Gorbaĉovo akceptis min. Ĉar la evoluo en la GDR, nelaste pro premo el la Federacia Respubliko German­u­jo akiris viglecon, kiu apenaŭ ankoraŭ stireblis, mi proponis triŝtupan planon. La koncepto, komune ellaborita kun la vicmi­nistro pri eksteraj rilatoj Harry Ott, kiu iam estis ambasadoro en la USSR, kaj la ĵurnalisto Karl-Heinz Arnold, mia persona kun­laboranto, planis stiratan kaj longdaŭran proksimiĝon de la du germanaj ŝtatoj. Gorbaĉovo pri tio jam ne interesiĝis, sed ja Valentin Falin. Mi renkontiĝis kun li la 31-an de januaro kaj priparolis ĉion kun li. Tagon poste mi prezentis niajn ideojn en gazetara konferenco en Moskvo.

La 8-an kaj 9-an de februaro la usona ministro pri eksteraj aferoj Baker klarigis al Gorbaĉovo kaj Ŝevardnadze [21] la sintenon de Vaŝingtono pri la germana demando. Unuigita Ger­manujo devas aparteni al la NATO, kaj la rajtoj de la venkintaj potenclandoj estu antaŭe reguligitaj en kontrakto kun la GDR kaj FRG. Gorbaĉovo sennecese rezignis pri la origina postulo de Moskvo pri neŭtraleco de unuiĝinta Germanujo.

La 10-an de februaro Kohl [22] estis en Kremlo. Jam dum sia reflugo li deklaris, ke li venis preni la ŝlosilon por la „reunu­iĝo”. Je ridinda prezo. Gorbaĉovo libervole forlasis la sovetiajn poziciojn.

Post mia gazetara konferenco la 1-an de februaro mi alfron­tis riproĉon : Ke mi ne nur tro frue, sed entute malkonvene reagis al la evoluo. Kun la scio de hodiaŭ mi diras : Jes, la nomo de mia koncepto „Por Germanujo, unueca patrujo”, estis en tiu politika situacio tre maltaŭga. Malgraŭ tio, mi senŝanĝe defen­das ĝian enhavon. Se ĝi kaj ĝuste ne la okcidentgermana kon­cepto estus realigita, tiam supozeble ne okazintus tiuj doloraj sociaj kaj politikaj disŝovoj, kiujn nun la tuta germana popolo suferas.

Falin instigis Gorbaĉovon antaŭ ties renkontiĝo kun Kohl en la somero de 1990, ke li postulu de la FRG minimume 100 mili­ardojn da germanaj markoj kiel kompensaĵon por la detruadoj faritaj dum la Dua Mondmilito. Kiel konate, nur la GDR estis paginta por tio.

Fine, laŭdire estis dek du miliardoj, kiujn Bonno pretis pagi ekskluzive por la foriro de la sovetiaj trupoj.

Du jarojn poste mi staris en la oficejo de la ĉefo de la ĉefsta­bo de la rusaj militfortoj, generalkolonelo Kolesnikov. La foriro estis jam plene okazanta, en majo 1994 la lasta soldato forlasos la orientan Germanujon. Sed jam estis antaŭvidebla, ke okazos nek komuna adiaŭa parado de la iamaj aliancanoj, nek samrajta adiaŭo.

Kolesnikov montris al mi per la staba mapo tion, kio restos post la foriro de siaj trupoj. Ne preteraŭdeble en la voĉo miksiĝ­is kolero de la militisto pro la politika kapitulaco. Milionoj da filoj de Sovetunio donis sian vivon ĉe la liberigo de Eŭropo el la hitlera barbareco, la soveta armeo same kiel ĝiaj tiutempaj aliancanoj batalis ankaŭ por nova Germanujo. Sed nun ili estas forpelataj kiel malkonvena gasto ‒ dum la aliaj restis sub la flago de la NATO. Tio videble doloris lin.

Ni estis unuanimaj : La adiaŭo de la rusaj militfortoj devas okazi ne, kiel planite, en Vajmaro, malproksime de Berlino. La intenco malantaŭ tio estis klara al ĉiuj. Ni kontraŭis : La koncen­trejo Buĥenvaldo liberigis sin mem, kaj en Vajmaro en aprilo 1945 enmarŝis unue la usona armeo. Kial la nepoj de la Ruĝa Armeo faru sian finan paradon ĝuste tie ?

Multaj civitanoj de Berlino fine adiaŭis en Karlshorsto digne kaj adekvate siajn liberigintojn. Kiam poste la ebria rusa prezi­danto Jelcin direktis armean orkestron sur la placo Gendarmen­markt en Berlino, mi staris kune kun dekmiloj en la Honorejo en Berlino-Treptow, kiuj kun granda estimo kaj senŝanĝa respek­to manifestaciis per sia ĉeesto : Dankon al vi, sovetiaj soldatoj !

En la ŝtata ceremonio partoprenis multaj komandintoj el Wünsdorf kaj el la ĉefstabo de la Varsovia Traktato. Al mi ŝajnis necesa postuli ilian solidarecon kun la iamaj germanaj armilf­ra­t­oj. La defendministro Heinz Keßler, stabĉefo Fritz Streletz, la ĉefo de la GDR-limtrupoj Klaus-Dieter Baumgarten kaj aliaj estis intertempe jure persekutataj.

Mi demandis la armegeneralon Boris Snetkov. En 1973 mi konatiĝis kun li kiam li estis ĉefo de la 1-a gvardia tankarmeo en Dresdeno. Poste mi renkontis lin kiel ĉefon de la milita dis­trikto Leningrado, poste li estis ĉefkomandanto de la Okcidenta Grupo de la sovetiaj militfortoj. Kiel ĉefministro mi denove rilatis kun li. Li rekomendis la ofican vojon kaj sendis min al marŝalo Kulikov, de 1977 ĝis 1989 ĉefkomandanto de la milit­fortoj de la Varsovia Traktato. Li estu mia partnero.

Kulikov kaj lia tiama stabĉefo, armegeneralo Gribkov, la 7-an de junio 1996 sendis al la berlina tribunalo (Berliner Land­gericht) leteron. En tiu ili ne nur starigis sin protekte antaŭ la membroj de la NVA kaj de la limtrupoj de la GDR, ili ankaŭ insistis pri la respondeco de Sovetunio pri la limreĝimo. La ŝtatlimo inter la GDR kaj la FRG ne estis limo kiel ĉiu alia, skribis ili, ĝi estis la „limo inter du malamike kontraŭstarantaj milit-politikaj blokoj”. Pro tio oni ne povas forigi la okazaĵojn ĉe tiu limo „el la historia kunteksto de la Malvarma Milito”.

„La disponoj por sekurigi la limon en la periodo de la Mal­varma Milito havis altan gravecon por la konservo de la paco en Eŭropo. Pro tio, de nia, de la sovetia flanko oni ĉiam aktive kaj efike influis ĉiujn disponojn de lima sekurigo, inkluzive de la pionira elkonstruado de la ŝtatlimo. Deirante de tio, la demandoj pri la limreĝimo estis reguligataj per interkonsentoj inter la GDR kaj la USSR same kiel ankaŭ en la kadro de la Varsovia Traktato. La GDR kiel nia plej grava aliancano en la Varsovia Traktato ĉiam kaj kun granda dis­ciplino en la intereso de nia alianco submetiĝis al la ’reko­men­doj’ kaj ’petoj’, kiuj fakte estis ordonoj.”

Kvankam la suvereneco de la GDR estis relativa, kion ‒ escepte la juristojn ‒ ĉiuj sciis, tamen doloris la klara konstato de la militistoj. Sed la realo estis tia : La GDR estis ido de So­vet­unio, la kuratoreco ekzistis ĉiam, sole ni ne povis ekzisti ; eĉ se ni konstante persvadis nin pri tio. Sed en la kazo de la aku­zi­taj GDR-militistoj tiu eldiro estis grava. „La GDR estis suvere­na ŝtato, membro de la UN kaj diplomatie agnoskata de 138 ŝtatoj. Ĝi estis suverena sur ĉiuj kampoj ‒ sed laŭ nia pritakso ne sur militpolitika kaj milita kampo.” Kiel kialon Kulikov kaj Gribkov nomis la cirkonstancon, ke „la antaŭa rando de la unua strategia defendlinio de la Unuiĝintaj Militfortoj de la Varsovia Traktato troviĝis laŭlonge de la ŝtatlimo de la GDR kaj la FRG.” „Pro tio la sovetia flanko estis ankaŭ milite deci­da sur la teritorio de la GDR.”

Kaj krome, la militfortoj de la GDR estis enligitaj en la milita organizaĵo de la Varsovia Traktato, ili „devis plenumi la de Moskvo starigitan taskon”. Pro tio, tiel konkludis la du rusaj militistoj, „la politika same kiel la armea gvidado de la GDR ne estis libera en siaj decidoj”. „La gvidantaro de la GDR ĉe la limo al la FRG kaj al Okcident-Berlino povis memstare fari nenion.” Eĉ ne fari pafordonon aŭ nuligi ĝin ‒ se tiu efektive ekzistus.

Tiun substancan intervenon el Moskvo la berlina tribunalo ignoris. Heinz Keßler devis plenumi la plej grandan parton de sia kondamno al malliberejo de sep jaroj kaj duono. Fritz Stre­litz ricevis kvin jarojn kaj duono, Klaus-Dieter Baumgarten ses kaj duono … Ili persone suferis pro tio, ke la sovetia gvidado sub Gorbaĉovo preterlasis fari tribunale validajn interkonsent­ojn kun la germana federacia registaro.

Serio da diversfrakciaj Duma-delegitoj levis sian voĉon en la 1990-aj jaroj diverslaŭte kontraŭ la persekutado de orientgerma­naj funkciuloj ‒ sed sur registara nivelo okazis neniaj iniciatoj en tiu direkto.

Kaj Gorbaĉovo ? Petita pri poziciiĝo, en leteroj al Egon Krenz kaj al mi, la eksa ŝtatestro de la USSR kondamnis la politikan-juran persekutadon de orientgermanoj. Sed mi neniam aŭdis, ke Gorbaĉovo en Bonno aŭ aliloke iam ajn diris tion laŭte kaj percepteble al la respondeculoj en la Federacia Respu­bliko. Liaj deklaroj al ni estis pro tio ne tre valoraj kiel multo de tio, kio venis de li.

Kaj kio fariĝis tiuj, kiuj siatempe parolis laŭ lia plaĉo kaj faris politikon por li ? Multaj el la Unuaj Sekretarioj de la uniaj respublikoj, kiuj pere de li estis venintaj en la pinton de la res­publikaj parti-organizaĵoj, fariĝis prezidantoj de sendependaj ŝtatoj. En Kartvelio ekz-e tiu estis Eduard Ŝevardnadze. Li estas ‒ tion nur preterpase ‒ du tagojn pli aĝa ol mi kaj en la 1950-aj jaroj li estis ĉefo de la Komsomolo de la Kartvelia SSR. Ĝis 1990 li servis al Gorbaĉovo kiel ministro pri eksteraj aferoj, oni konsideris lin lia plej grava homo. Kiel prezidanto li regis Kart­velion de 1995 ĝis 2003, antaŭ ol esti elpelita el la ofico. Ankaŭ internaciaj observantoj de elektoj riproĉis al la prezidanto kaj al lia partio esti falsintaj la elektojn. La kialo tamen estis certe alia : Usono estis por li ja pli proksima ol liaj najbaroj, sed evi­dente tio ne sufiĉis. Pro tio lia posteulo fariĝis Micheil Saakaŝ­vili, juristo, kiu en la 1990-aj jaroj doktoriĝis en la George Wash­ington University en Vaŝingtono kaj laboris en la inter­na­cie aganta advokata societo Patterson, Belknap, Webb & Tyler en Novjorko. Saakaŝvili nomumis en sian registaron multajn junajn universitatajn diplomitojn, kiuj kiel li estis studintaj en okcidentaj eksterlandoj ; lia konsilisto ankaŭ venas el Usono. Tiamaniere Kartvelio estas maturigata por la NATO.

Mi havis ripete ion farendan kun Ŝevardnadze kiel ministro pri eksteraj rilatoj. Jen li montris proksimecon, jen distancon al la GDR. Laŭ sobra rigardo oni devas diri : ankaŭ li ne engaĝiĝis por la afero de la orientgermanoj en la procezo de la unuigo. Okcidentgermanoj estis al li evidente pli proksimaj. Ŝevardnad­ze ne lasis preterpasi okazon por deklari, ke Genscher [23] estas lia bona amiko.

Ĉe Ŝevardnadze oni povis studi en tipa ekz-o la sintenon de multaj sovetiaj gvidantoj. Ili rilatis al la potenco ĉiam oportu­nisme, kaj kiam la fortrilatoj ŝanĝiĝis, ili rapide transiris al la alia flanko. Kiel Unua Sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kartvelio, Ŝevardnadze en moskva parti­kongreso kantis la Altan Kanton je Breĵnevo, kio estis hontiga ne nur ĉar ĉiu sciis, kiom kaduka la ĝenerala sekretario inter­tempe estis kaj ke li jam tute ne gvidis la partion. La troigita himno forte memorigis la flataĵojn en la stalina epoko. Ŝevard­nadze evidente esperis ŝancojn en Moskvo. Ne senfunde : En la jaro 1985 li fariĝis membro de la politikburoo kaj ministro pri eksteraj rilatoj. Sed kiam la stelo de Gorbaĉovo komencis sinki, li forlasis la ŝipon kaj turnis la dorson al Moskvo.

La plej multaj el tiuj Unuaj Sekretarioj havis ĉion necesan por esti despotoj. Ili regis „sian” landon kiel princoj, tenis kort­eg­anaron kun ĉiaj kurtizanoj kaj flatuloj, kiujn oni bezonas kiel suno en la centro por dece brili. Ĉi tie kruciĝas karakteraj dispo­zi­cioj kaj tradicia pensado, kaj certe la politikaj strukturoj de la partio kaj de la lando favoris tion. En 1990/1991 ili seninter­rom­pe daŭrigis tiel.

[Sekvas interesaj renkontiĝoj kun tiaj novaj ŝtatestroj kaj, aliflanke, eĉ pli interesaj kun nuntempaj rusaj komunistoj]

Pri la aŭtoro

Hans Modrow naskiĝis en 1928, maŝinteĥnikisto, militkap­tito, profesia politikisto.

Li estis delegito de la Meklenburga [germana regiona] par­lamento (1951-52), de la parlamento de la Germana Demokratia Respubliko, GDR (Volkskammer 1958-1990), de la parlamento de la Federacia Respubliko Germanujo FRG (Bundestag, 1990-1994). Kiel ĉefministro de la GDR li kondukis la landon ekde la aŭtuno de 1989 ĝis printempe de 1990 tra ĝia plej grava krizo. Li esence respondecis pri tio, ke en tiuj dramecaj monatoj ne okazis pafo. Kun deco kaj digno, kun politika sperto, konsidero kaj lerteco li sukcese levis la certe plej grandan defion de sia vivo kaj de sia lando.

Post la fino de la GDR [per ĝia aliĝo al la FRG] Modrow vidis sian politikan ĉeftaskon en starigo de konsekvence mal­dek­stra forto en Germanujo, kiu flegas tiujn ligojn kun socialis­toj, komunistoj kaj aliaj maldekstruloj en la mondo, kiujn li dum sia vivo estigis.