Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
ESPLORO PRI LA FONTOJ DE LA CIVITANA MILITO EN SIRIO
de Djémil KESSOUS  
12a aprilo 2016

"Kiu zefiron dissemas, aasifon rikoltas" (araba proverbo)...

Kara Kamarado

"La origino de la civitana milito en Sirio estas la indignulaj revolucioj kontraŭ la konservatismo en arabaj landoj". Tion vi asertas en via mesaĝo de la 27-03-2016, malrekte respondante al mia antaŭa "Ik Ben Ksus". Via taksado iom rapida alvokas miaflanke la jenajn komentojn.

*

La "islamologoj" (se uzi tiun laŭmodan neologismon) bone konas la malproksiman fonton de la nuntempa kaĉo de Oriento, tiu regiono en kiu troviĝas Sirio. De Gaulle ĝin nomis la "komplika Oriento"… Kies proa kulpo ? Estas fakte du famaj diplomataj fiaĵoj, kvazaŭ samtempaj (1916-1917), kiuj senteble kompligis la geopolitikon de tiu regiono.

1. La plej lasta estas en 1917 la deklaracio de lord Balfour al lia ne malpli estimata kolego lord Rothschild. "Por la juda popolo la registaro de Lia (brita) Moŝto apogas la establon de nacia hejmo en Palestino", asertis tre kviete s-ro Balfour en tiu historia momento, kiam lia regno tute ne volas akcepti la judojn viktimojn de pogromoj en Eŭropo. Ili tiuepoke plejmulte rifuĝis usonen, iuj francen.

2. La ĉi-supra fiaĵo estis malferma letero, klara do, publika. Sed jam en 1916 okazis la unua akto de tiu granda historia dramo. Kaŝa estis tiu ĉi, do ja pli perfida. Temas pri la traktato Sykes-Picot inter Britio kaj Francio. Tiu koloniada sekreta akordo difinis la reciprokajn influajn kampojn de ambaux regnoj en Mezoriento post la unua mondmilito. Jam ili antaŭvidis la dissplitiĝon de la Otomana Imperio kaj inter si dispartigis ĝiajn lastajn restaĵojn.Tre rapide malkaŝis tiun lastan fiaĵon la bolŝevistoj, kiuj iom poste enpotenciĝis en Rusio. Lenin tiuteme ne malprave traktis "vulturoj" la konkurencajn imperiismojn, unue tiujn de Francio kaj Britio.

Bone klarigas do nian orientan kaĉon du grandaj fiaĵoj, ne ignorindaj, far du grandaj okcidentaj civilizaj demokratioj. Ambaŭ same primokis la bazajn popolrajtojn. Sed vi sendube diros, ke mi tro foren retroiras. Ni do transpasu tiun malnovan historion, eĉ kelkajn postajn interesajn eventojn, rekte ligitajn. Ni rapide ekzamenu pli freŝajn aferojn.

Pli rekta origino de la civitana milito en Sirio troviĝas en 2003 kun la komenco de la Iraka Milito (oficiale finita en 2011). Ĝi ruinigis tiun landon kunliman al Sirio. La lando de Sadam Husejn, kvankam jam bone malriĉigita depost 1991, estis antaŭe la plej evoluinta el la tiama araba mondo. En 1982 ĝi sukcesis akiri premion de Unesko pro la edukado de la knabinoj. Kvazaŭ 100 % el la tiamaj irakaj infanoj estis enlernejigataj. Tiu feliĉo ne postvivis ambaŭ NATO-ajn kampanjojn, la unuan de 1991, la sekvan de 2003, kun ĝiaj "kirurgiaj" operacoj. Hodiaŭ Irako ne plu estas, mi poste revenos al tiu dramo.

*

La arabaj landoj ne estas tiel "konservativismaj", kiel vi sugestas. Ekzistas fakte malantaŭ ilia nuna dramo, afero pli aparta, kiun oni povus nomi la malbeno de la araba socialismo. Kvankam nun, ekde Libio, la tuta Afriko estas minacata, la araba malfeliĉo ĉefe centrigis siajn nocajn efikojn en iun vastan regionon rajde sur Irako kaj Sirio. Tiu ĉi estas mondfama per la nomo Mezopotamio. La historia lulilo de niaj civilizacioj tiel notinde fariĝis predo de novaj okcidentaj barbaroj, la ĉiatendencaj "novkuloj" [1], helpe de siaj naftomonarkaj aliancanoj.

Mi pli precize nombros kvar kongruajn faktorojn, intermiksajn, kiuj perverse kunagadis favore al la civitana milito en Sirio. Mi jam elvokos la tri lastajn, rezervante la unuan, ĉefan, kiun ni ekzamenos poste.

‒ La dua malbeno de la araba socialismo estas la tutmonda varmiĝo... En Sirio ĝi okazigis trijaran sekecon en 2006-2009. Tiu klimata monda fenomeno, kiun oni esperu kiel eble modera, daŭre ruinigas sennombrajn kamparanojn en Sud-Eŭropazio (ankaŭ en Afriko, en Nord- kaj Sud-Ameriko). Kvankam la fundo de la problemo estas la (nov-)koloniismo, la tragika fenomeno de la rifuĝintoj, kiun Eŭropo nun spertas, jam parte venas de tiu klimatoŝanĝo.

‒ La tria malbeno estas la financa krizo de 2008 (t.n. krizo de "subprimes"). La eksplodo de nova financa veziko en Usono estigis malsat-ribelojn en la tuta Tria Mondo, ĝis Latin-Ameriko (Meksikio kaj Argentino), ankaŭ la ruinon de Ukrainio. La tiel nomata araba "Printempo" datumas precize de tiu krizo. Mi hezitus ĝin nomi "indignula revolucio" kiel vi, ĉar ekzistas sentebla diferenco, geografia kaj laŭklasa, inter la arabaj ribeloj, kiujn la novkuloj tiam kaŝe subtenis, kaj la indignula movado, kiun ili klare kontraŭis (kaj daŭre kontraŭas).

‒ La kvara malbeno, kongrua, havas miasmon de kruda gaso. Nia kamarado Lucien trafe mesaĝis al ni tiuteman artikolon de Robert Kennedy junior. La fama advokato tiel bone evidentigas, samcelan al la antaŭaj faktoroj, la kialon de la "usona decido organizi kampanjon kontraŭ Baŝar al-Assad" (referenco en noto [1]). La afero fakte estis ekinta en 2009, kiam la estimata emiro de Kataro proponis, kontraŭ dek miliardoj da dolaroj, konstrui gasodukton, kiu irus de sia emirlando ĝis Turkio tra Sirio.

La eta Kataro sidiĝas envere sur la tria pruvita gasrezervo en la planedo. La dua tiutema estas Irano (malantaŭ Rusio, la ĉefa). La katara projekto fincelus, ke la emirlando havu decidigan avantaĝon kontraŭ Irano. Tiel la eta naftomonarkio fariĝintus "la plej granda liveranto de gaso al Eŭropo" klarigas Kennedy.

Bedaŭrinde samepoke Irano intertraktis kun Sirio duktoprojekton interesan, alternativan. Ĝi do celis konstrui gasodukton, kiu kondukus kvazaŭ perpendikle gason de Irano ĝis Libano tra Irako kaj, evidente, Sirio. Dum la katara estis sunaisma, tiun alian projekton oni povas nomi ŝijaisma (tial ke ĝi trairus la islaman ŝijaisman mondon). Baŝar el Assad tute logike preferis la iranan proponon, tial ke ankaŭ ĝin apogis Rusio, la lando kiu estas la tradicia aliancano de Sirio. Ĉiu rajtas havi sian preferatan amikon, ĉu ne  ?

Se la iran-siria duktoprojekto sukcesus, la islama respubliko Irano tiel logike povus rompi la maljustan imperiisman blokadon, kiu ĝin vundas de multaj jaroj. Tio ne nur profitus al ĝi, al Sirio kaj Libano, sed ankaŭ al la tuta sud-okcidenta Eŭropo, granda konsumanto de energio.

Sed la tutmondaj novkuloj havas mense aliajn aferojn, aliajn klopodojn … Ili tute ne estas ekologiistoj. Ili prifajfas la fakton, ke Eŭropo povus pridisponi ĉipan kaj relative propran energifonton, kia ajn estas ĝia deveno. Ili ja preferas la pli malpuran, poluan, saud-araban nafton, ankaŭ la profitodonajn militojn …

*

Tamen, antaŭ ĉi supre menciitaj kialoj, la unua kaj fundamenta malbeno de la araba socialismo, ĝia granda peko, estas ĝia ambicio konduki politikon sendepende de okcidentaj ŝtatoj.

Tiun volon oni ne tro ŝatas altaloke. Ja tio freŝe okazigis la forpason de Kadafi. Ne forgesu, ke ĝis la disfalo de la libia "dikatatoro", lia lando estis la unua el Afriko rilate al la Programo de Unuiĝintaj Nacioj por la Disvolviĝo (PUND). Libio estis la Irako de Afriko kaj Kadafi, tute ne submetata al la nov-koloniada volo, la plej firma aktivulo favore al la unuiĝo de Afriko, kio faris al li mortigajn malamikojn en Okcidento.

Sed ni restu en Sirio. En 2013, kiam la siria milito apenaŭ ekis, elstara diplomato de Unuiĝintaj Nacioj, Lakhdar Brahimi abrupte asertis  : "En Sirio estas unusola venkanto  : Israelo" (Jeune Afrique, 23-10-2013). Li tutcerte pensis pri proksime lokita venkanto. Li tamen forgesis duan profitanton, nome Turkion. Ambaŭ landoj kunlimaj al Sirio (norde kaj sude, kio faras iom sufokigajn najbarojn), bone profitis ĝisnune de la naftoŝakrado regata far la Islama Ŝtato (pere de la turka haveno de Ceyhan).

Ekzistas tamen unu fundamenta diferenco inter Turkio kaj Israelo. Israelo plene apogis la kontraŭ-Irakan militon de 2003, kvankam ĝi oficiale ne partoprenis en ĝi. "Milito en Irako estus bona afero por la reeko de la monda ekonomio", tiam asertis la israela ŝtatulo Ŝimon Peres, Nobel-premio pri paco en 1994 (dum la 33-a forumo de Davos, vd. Le Monde, 28-01-2003). Li kompreneble ĉefe pensis pri la ekonomioj de siaj preferataj landoj, Israelo kaj Usono.

Male la tiama turka ĉefministro Erdogan [2], eĉ la tre por-usona reĝo Fahd de Saud-Arabio, kvankam aliancanoj de Israelo, tute ne konsentis kun la estimata pacopremiulo. Tiun militon ili ne volis. Ili bone sentis, ke ĝi ne estus tiel "bona afero" por iliaj respektivaj landoj. Fakte ĉiuj ŝtatestroj de la landoj kunlimaj al Irako, eĉ la emiro de Kuvajto, tiutempe kontraŭis la militon. Ĉiuj ĉi, konfuze sed trafe, antaŭsentis ke la nova konflikto estis metonta ilin en neelteneblan situacion.

Malgraŭ sia malnova amikeco al Usono, Turkio tiam demokrate malpermesis la haltadon ĉe sia teritorio de la NATO-aj aviadiloj dediĉitaj al la milito kontraŭ Irako. Erdogan eĉ rifuzis ĉekon de 15 miliardoj da dolaroj, kiun Usono ofertis al Turkio. Nia ĵusa historio bone pravigas la timon de la turka ĉefministro (nun fariĝinta prezidento).

Niaj nunaj novkuloj estas kvazaŭ rabobestoj. Al tiaj animaloj oni tute ne montru signon de malforto. Tiam ili komencas malrapide ĉirkaŭiri vin, gvati ajnan vundon. Tiel, kun la naftodolaroj de siaj mezorientaj aliancanoj, la okcidenta imperiismo komencis kaŝe financi al Sirio la venon de integristoj, la eksportadon de armiloj (pere de la jam ruinigita Irako).

Komence de la jaroj 2010, samkiel Afganio antaŭ tridek jaroj, la antikva Mezopotamio fariĝis la nova Promesita Lando de ĉiavenaj porislamaj radikaluloj. Sed oni memoru, ke jam en 1936-39 Hispanio kaj ties Internaciaj brigadoj same allogis aventuristojn. Tiam estis maldekstraj, la junaj radikaluloj, kiuj tiuepoke sin engaĝis. Kaj ili kontraŭbatalis Franco, veran diktatoron. Poste dum la jardeko 1960, apogea epoko de la anti-imperiismo, la radikaluloj iris al Sud-Ameriko, al Ĉinio … Por ĉia epoko ties herooj  !

… Tiel, la kvar malbenoj de la araba socialismo ĉefe koncentriĝis en Mezopotamio por prezenti, kun la Islama Ŝtato, ion kompareblan al la antikvaj dek plagoj de Egiptio.

* En via mesaĝo, dubinte ke Baŝar el Assad, Muamar Kadafi, Hafiz kaj Baŝar al-Asad (eĉ Putin) "estis/estas bonfarantoj por la homaro", vi tuj poste asertas, ke temas envere pri "aŭtokrataj potenculoj, por kiuj la popolo estas nura manipulebla amaso". Mi pardonpetas, sed la Rusio de Putin, ĝis mala pruvo, estas parlamanta respubliko. Baŝar El Assad siavice estas elektita prezidento malgraŭ ke lia lando spertas urĝostaton depost 1963 sekve de tialoj facile kompreneblaj. De 1967 la militstato kun Israelo daŭras. Malgraŭ – aŭ pro – la komenco de la civitana milito, referendumo okazis en 2012. Preskaŭ 90 % el la siriaj voĉdonantoj aprobis la registaran proponon pri la nova konstitucio. La problemo funkciigi demokratiajn instituciojn en tia kunteksto ceteras.

Se Putin aŭ El Assad estas/estis "aŭtokratoj", tiam ankaŭ Ruhani, la prezidento de la respubliko de Irano, aŭ Castro, Chávez, Evo Morales … Mi persone, kiel liberecano, ne tro ŝatas la politikistojn, ĉefe la ŝtatulojn. Mi dume tute ne hurlus kun la lupoj. Mi ne povas ne senti objektivan respekton, foje admiron, al iuj, kiuj provis plenumi politikon sendependan de Usono, ekzemple al De Gaulle, kiun oni ankaŭ traktis aŭtokrato, sed precipe al la triamonduloj, kiuj vere aktivis por socialisma mondo.

Kelkaj el tiuj ŝtatestroj vere freneziĝis, iuj fariĝantaj paranojuloj. Oni ja sin demandas kial. Endus plenumi prian esploron por verki libron. Mi ja ŝatus vidi s-ron Hollande aŭ Fabius, sur la sidloko de Baŝar el Assad, se ne paroli pri Kadafi, kiun la karaj islamistaj protektatoj de Sarkozy sodomiis per bajoneto. Oni eĉ povus aŭdaci provon de difino  : "aŭtokrato estas ŝtatestro celanta konduki politikon sendepende de Okcidento". Malfeliĉulo ! Endas tie rapide elvoki la kazon de la nuna siria prezidento. Sed mi jam elvoku lian naskiĝlandon.

Kiel ĉiu lando periferia, tiukaze multetna – kio ne vere plibonigas la aferon – ĝi havas politikan reĝimon ege rompiĝeman. Do aŭtoritato nepre necesas tie por eviti displitiĝon. Tute ne la demokratio faras prosperon ; la prospero faras demokration male al, kion ĝenerale kredas la averaĝa civitano. Nu, Sirio estas delonge lando en kriza stato, kaj de 1967 en milita stato kun Israelo. La juda ŝtato kontraŭleĝe okupacias parton de ĝia teritorio. La proksimeco al Israelo, jen aldona malbeno, kiu necesigus etan studaĵon  !

La loĝantara plimulto estas unuflanke sunaisma en Sirio, aliflanke (sed malpli kaj malpli) kristana. Malgraŭ tio, la universala interkonsento destinas alaŭiston la respublika prezidento (nome anon de ŝijaismeca minoritato). Tiu fragila ekvilibro estis do rompita kun la komenco de la enlanda milito dank’ al niaj novkulaj rabobestoj. Cetere endas bone vidi, ke la akutan krizon majstre regis la prezidento Baŝar El Assad. Li tutcerte ne estas sanktulo. Li prezentas dume iun vivon fascinan, iom kiel la turka Mustafa Kemal, kvankam senteble diferencan (jam la siria prezidento ne estas alkoholisto).

Mi konas multajn el tiaj triamondaj intelektuloj, "koloruloj" kiuj eskapas la kliŝojn de la averaĝa okcidentano. Baŝar el Assad estas sprita persono, flue parolanta tri lingvojn, araban, anglan kaj francan. Li iam estis franco-ŝatanto, pri kio niaj francaj novkuloj, la socialistoj notinde, ne vere estis dankemaj. Tute ne politikisto, li sin dediĉis al medicino, al oftalmologio, la sama fako kiel Zamenhof. Li eniris politikon akcidente, ĉar akcidente mortis lia frato, kiu devis postsekvi Hafez el Assad, la patron.

Ja ekzistas ebrieco de la potenco, sed aliflanke eluzo. Eĉ en "civiliza demokratio", la laboro de politika responsulo neniam estas facila, prefere maldankema psike, fizike. Oni do imagu, kiel ĝi povas esti en tiaj malfavorataj landoj. La posteno de prezidento de Sirio, tute ne estas tiu de Reĝino Elizabeth. Konscie akceptinte tiun danĝeregan postenon en la jaro 2000, la juna prezidento Assad estis tiel baldaŭ trudita "iri minejen". Liaj milicioj devis sendube fari teruraĵojn, fojfoje torturante homojn. Kion fari kontraŭ la teruro de la Islama Ŝtato kun ĝiaj internaciaj brigadoj, kiujn kaŝe subtenas la okcidenta novkularo (almenaŭ ĝisfreŝe)  ?

*

Pri la tiel nomata "manipulebleco de la amasoj" mi konsentas. Oni ja estu singarda, unue pri la informoj kiujn oni ricevas. Vi tute prave antaŭgardis tiuteme nian kamaradon Lucien. La amaskomunikiloj fakte tute ne estas neŭtralaj, senpartiaj. En Svislando vi bonŝance havas veran civilizan demokration, nome burĝan. Kompare kun multaj landoj la gazetaro estas iom pli libera. Vi ekzemple povas legi iun gazeton "Zeit Fragen", kies francan eldonon mi fojfoje konsultas [3].

En Francio bedaŭrinde, iu sana kaj malnova anti-imperiisma tradicio tute malaperis. La maljunaj radikaluloj de la maldekstrularo forlasis la lokon al okcidentistoj se ne al islamistoj. Multaj "indignulaj" gvidantoj de la "Maldekstra Fronto", eĉ de la trockisma "Nova Antikapitalisma Partio", tiel fariĝis atlantikistoj. Eĉ elstara gvidanto de la maldekstra partio, s-ro Mélenchon, tute senhonte traktis Kadafi kiel tiranon [vd. "Endas frakasi la tiranon, por malebligi ĝin frakasi la revolucion" [4].

Ĉiuj informoj el Sirio, kiujn ni pridisponas en Francio, venas de iu fama informagentejo kontrolata de la "Islamaj Fratoj". Tiu ĉi "OSDH", tute ne timas proklami favore al homaj rajtoj. Eĉ ne plu estas franca ambasadejo en Damasko (fermita en 2012, unu monaton post tiu de la usona "granda frato"). Do mi preferas pluki kelkajn informojn ĉe la rusa agentejo Sputnik. Alia sonoriltinto, kiun oni certe devas ekzameni singarde … Ĉiu faru sian opinion.

*

La lasta rekonkero de Palmiro estas bona ekzemplo pri tia amaskomunikila manipulado. Komence de la 2000aj jaroj, mi faris en Sirio neforgeseblan vojaĝon. Ni vizitis plurjarmilajn situojn, de Ugarit, kie estis inventita la alfabeto, ĝis Maalula, kie ni aŭdis preĝojn en la aramea, antikva lingvo hodiaŭ kvazaŭ mortinta. La pinto de tiu vojaĝo estis Palmiro, grandega oazo inter Damasko kaj Bagdado. La urbo de Reĝino Zenobia estis tiel ĉarma, ke nur kun granda bedaŭro ni ĝin forlasis post du tagoj.

Ĉiu bone scias, kion tie faris la nov-barbaroj, heredantoj de Timur "la Lamulo". Tiu lasta, antaŭ sep jarcentoj, jam ruinigis la urbon Damasko, bruligante la faman moskeon de la Umajadoj kun la fideluloj tie enkarcerigitaj (kristanoj kaj islamanoj miksitaj).

Estas ankaŭ bone sciate, ke la siria situacio de kelkaj monatoj radikale ŝanĝiĝis dank’ al la helpo de Rusio. Multaj eĉ ne malprave interpretas la freŝajn atencojn en Parizo kaj Bruselo kiel signojn de malfortiĝo de la Islama Ŝtato, alivorte kiel ia senespera antaŭenfuĝo. Nu, anstataŭ ĝoji prie, troviĝas homoj kiuj sukcesas ankoraŭ lanĉi ŝtonojn al Baŝar el Assad.

Tiel laŭ Antoine Basbous, iu franca "arabologo", neniam Palmiro devus esti kaptita. La siria prezidento estus intence forlasinta la urbon al la Islama Ŝtato por akiri mobilizon de la internacia komunumo. Kaj nun li rebonigus sian bildon dank’ al Putin [5]. Tiu teorio estas nun komplezeme diskonigita de niaj amaskomunikiloj.

Kion pensi pri tiu nova "konspirteorio" ? Nenio maleblas fakte. Ni jam scias, notinde de la 11-a de septembro 2001, ke iuj ŝtatuloj estas pretaj plenumi ĉian komploton, ĉian teruraĵon, por regi, daŭre pluigi la komedion. La faron de tia fiaĵo, mi havas tamen malfacilon kredi de la prezidento El Assad. Tiu homo estas ja multe pli civiliza ol la ĉiaspecaj gardhundoj, kiuj furiozas kontraŭ li. Li fakte estas granda patrioto, kiu profunde amas sian landon kiel ĉiu bona naciisto. Li ne povis senemocie vidi la kapton de Palmiro. Kaj li tutcerte havas grandegan dankemon al Putin.

*

Jen do miaj komentoj, kara kamarado. Mi finfine devas peti vian indulgon, ankaŭ tiun de niaj legantoj, pro tiu iom tro longa teksto. Vi cetere komprenos, ke mi ne povis lasi senresponde vian mesaĝon. Mi dume provis esti kiel eble plej konciza, kio ne ĉiam facilas …

Ĝemil KSUS.