Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
La Baleto en Kubo kaj Usono : kosmopoliteca heredaĵo
de Miguel CABRERA  
28a marto 2016

Miguel Cabrera*, speciale por la gazeto Granma

Malmultaj artoj havas tiom kosmopoliteca deveno en la naskiĝo kaj en la posta evoluo kiom la baleto, la plej antikva formo de spektakla danco en la nomata „okcidenta mondo”. Ĉar kvankam la tiam nomata „baleto” naskiĝis en la renesanca Italujo, kiel frukto de la tuta heredaĵo de la popola danco kreita en la Mezepoko kaj venigita de la dancomajstroj al la kortumaj salonoj, nur en la 17-a jarcento ĝi atingis profesian klason.

Tie, en 1661, la reĝo Luiso la 14-a kreis la Reĝan Akademion de la Danco, kie establiĝis la akademia teknika vortaro donanta nomojn al la paŝoj kaj korpofiguroj kaj estis fiksitaj la kvin bazaj pozicioj de gamboj kaj brakoj, aktualaj ĝis la nuntempo.

La evoluo de tiu nova „baleto” estis rezulto de daŭra interrilato inter instruistoj, koreografoj, dancistoj, komponistoj kaj desegnistoj venintaj el diversaj landoj. Italoj kaj francoj, kun la pioniroj Vincenzo Galeotti kaj Antoine Boumonville, estigis la bazojn por la apero de la tria skolo, la dana, rezulto de la kreema posta verkado de Augusto Boumonville, filo de la supre menciita franca instruito.

Reprezentantoj de tiuj tri skoloj venigis la baleton al la zarisma Rusujo, kie de 1734 evoluis la bazoj por la apero de nova : la rusa skolo, kies ĉefaj agantoj estis la aŭtro Franz Hilferding, la italo Gasparo Angiolini kaj la franco Charles Louis Didelot, pioniroj de la agbaleto, kaj kiel supera arkitekto estis la marsejlano Marius Petipa, kiu gvidis la evoluon inter 1869 kaj 1903.

En la 20-a jarcento aperis la kvina skolo, la brita, kun kernaj majstroj kiel Ninette de Valois, kiu kiel ĉiuj antaŭaj sindonis sin al la pena sed patruja tasko enradikigi heredaĵon ĉefe kosmopoliteca.

La historio de la kuba baleto ne estas for de tiu universaleco de influoj, sed danke al la klara vido de la fondtriopo : Alicia, Fernando kaj Alberto Alonso, eblis akcepti la valorajn fremdaĵojn sen flankenlase la riĉeco de la radikoj, kiuj refreŝiĝis kaj riĉiĝis per universala vibrado kiel konsilis la saĝulo S-ro Fernando Ortiz, sojle de la fondiĝo de nia unua profesia kompanio, antaŭ sesdek ok jaroj.

La semo de nia baleto estis akvumita, kiel okazis en preskaŭ ĉiuj landoj, de eksteraj apogoj ĉefe venintaj el francaj kaj hispanaj kompanjoj kaj elstaruloj kaj pro la rekta rilato kun Usono, kiu pro sia geografia situo estis loko vizitata de famaj eŭropaj dancistoj, kiuj allogis la publikojn de la Nova Mondo.

La gazeto El Papel Periódico de Havano donas al ni la unuan dokumentitan pruvon de baleto prezentita en Kubo : La hakistoj, kiu estis unuafoje prezentita en la Teatro La Cirko la 28-an de septembro 1800, kaj kies ĉefa rolanto estis S-ro Anderson, usona dancisto kaj koreografo, pri kiu ni ne havas alian informon.

El Usono venis al la kolonia Kubo elstaruloj kiel la franco Jean Baptiste Francisqui, kiu en 1803 prezentis en la Ĉefa Teatro de Havano artaĵojn de Noverre kaj Dauberval kun la sama granda sukceso atingita en teatroj de Charleston kaj Novjorko.

Kubo kaj Usono havas la gloron esti la nuraj landoj en Ameriko vizitataj de la fama aŭstra dancistino Fanny Elssler, kiu prezentis en ambaŭ landoj la romantikan stilon kaj la dancado per la piedpintoj. La unuan fojon ŝi venis per la skuno kaj poŝtŝipo Hayne la 14-an de januaro 1814, el la urbo Charleston, kaj en marto 1842 revizitis Havanon veninte el la sama urbo, kie li atingis grandajn sukcesojn kaj mirojn de la usonanoj, inter ili de la prezidanto Martin van Bufen.

De Filadelfio, ĉefa centro de baleto en la norda lando, venis en 1843 la franca dancisto Paul Phillippe Hazard, fondinto de la unua granda baletoskolo en tiu urbo, kie atingis sian profesiecon la tri kernaj dancistoj en la baleta romantikismo de tiu lando : Augusta Maywood, Mary Ann Lee kaj George Washington Smith. La franca baletriĉeco kaj la spertoj kultivitaj en Usono estis transdonitaj de Hazan al Kubo, dum liaj prezentoj en la Granda Teatro Tacón, kie li rolis en vasta repertuaro, kun artaĵoj tiel famaj kiel Dio kaj la aborigena dancistino kaj Roberto la diablo, ambaŭ verkitaj de Filippo Taglioni, la plej grava koreografo de la Opero en Parizo.

Aliaj gravaj elstaruloj kaj kompanioj, kiel Los Ravel (inter 1838 kaj 1865), venis el la norda regiono por prezenti grandajn okazintaĵojn, inter ili la premiero en Kubo de la kompleta versio de Giselle, la 14-an de februaro 1849, kun la ĉefrolado de Enriqueta Javelli-Wells, fama figuro de la Park Theatre de Novjorko. La paro Monplaisir – Adele kaj Hippolite ; ĉi-lasta estis steluto en la opero de Parizo kaj partenaire de la fama María Taglioni –, kun sia kompanio vizitis Kubon, ankoraŭ kontentaj pro la sukcesoj atingitaj en Novjorko kaj Nueva Orleans ; ili venis per la skuno Titi en februaro 1848 kaj revenis al Nueva Orleans en 1851.

En la kolonia tempo vizitis Kubon ankaŭ la ekzotika kompanio La Kvardeko kaj Ok Infaninoj, de Vieno, kaj la franc-germana dancistino Augusta Saint James, kiu loĝis en Usono ekde 1837 ; ŝi prezentis sian arton en la havana teatro La Cirko kaj en aliaj teatroj en la urboj Cienfuegos, Trinidad kaj Puerto Príncipe – nuntempe Camagüey –.

Post kiam Kubo sendependiĝis de Hispanujo la danckulturo de la kubanoj riĉiĝis per la vizitoj de la granda rusa baletdiino Ana Pavlova, en 1915, 1917 kaj 1918. Kun centro en Usono ŝi konkeris la publikojn de la Centra kaj Suda Ameriko.

Tamen la plej grava rilato de la kuba kaj usona baletoj komenciĝis en 1937, kiam Alicia kaj Fernando Alonso vojaĝis al Novjorko por riĉigi siajn konojn kaj komenci karieron kiel profesiaj dancistoj.

Ili alvenis en Usonon, kiam en tiu lando okazis la unuaj demarŝoj por krei baleton aŭtentike usonan, kaj tio evoluis kun ilia partopreno en la muzikkomedioj, en la Lernejo kaj Baleto Modkin, la School of American Ballet, la American Ballet Caravan kaj la Ballet Theatre, kie ekde 1940 nia elstara Alicia evoluigis sian tutmondan elstarecon.

Ŝia sukcesa unuafoja prezento en Giselle, la 2-an de novembro 1943 en la novjorka Metropolitan Opera House, estas nedisigebla parto de la historio de la baleto en Usono, kun la sama brilo de la fondaj kaj kreaj donitaĵoj de tiel gravaj figuroj kiel Lincoln Kirstein, Balanchine, la fratoj Christensen, Eugene Loring, Lucía Chace, Nora Kaye aŭ Jerome Robbins, kun kiuj ŝi rekte laboris.

La dancistoj Alonso, inkluzive Alberto, kiu rolis ankaŭ kun Ballet Theatre de Novjorko kaj prezentiĝis en muzikkomedioj kaj filmoj de Holivudo kun Fred Astaire kaj Ginger Rogers, kun siaj usonaj kolegos antaŭvidis la eblon krei profesian baltkompanion en Kubo, kaj tiu revo realiĝis la 28-an de oktobro 1948 kun la firma kunlaborado de grupo da gravuloj kiel Melissa Hayden, Bárbara Fallis kaj Royes Fernández, kaj ankaŭ de la orkestrestroj Max Goberman kaj Ben Steinberg, kiuj apud la kubanoj dum pluraj jaroj travivis la malfacilaĵojn de nia baleto en la periodo antaŭ la jaro 1959.

Dum sia prezentado en Usono, kie ŝi estis proklamita „la plej granda nuntempa Giselle, unua reĝino de la baleto” kaj „plej supera stelbrila dancistino de Usono”, Alicia estis la unua dancistino de la amerika kontinento invitita danci en la ĉefaj teatroj de la antikva Soveta Unio, en la periodo de 1957 ĝis 1958, kaj tiun honoron ŝi ricevis kiel reprezentantino de la arto en Kubo, ŝia patrujo, kaj de Usono, ŝia profesia formiĝloko.

La forta baletorilato Kubo-Usono havis pintan momenton la 28-an de julio 1975, kiam Alicia ricevis unu el la plej varmaj kaj tondraj laŭdoj aŭskultitaj en la New York State Theatre, okaze de sia reveno al la usonaj scenejoj post 15 jaroj de maljusta malpermeso – pro visaj limigoj – eniri tiun landon.

Tiun nokton, ĉe la balkonoj de la grandega teatro estis malvolvita granda blanka flago kun la teksto : „Alicia, denove bonvenon en via hejmo”, kaj tiu teksto resumis belegan historion de arto kaj amikeco, justa agnosko kvar jarojn poste ratifita, kiam ŝi estis nomumita Membro de la Arta Komitato de la Kennedy Center por la Scenejaj Artoj, en Vaŝingtono. Tiu institucio grupigis elstarulojn, kiuj postlasis grandegajn valorojn al la usona kulturo. Ŝi tiam estis akceptita de la prezidanto James Carter en la Blanka Domo.

La kontakto popolo-popolo, pri kio nun oni multe parolas, neniam rompiĝis inter la reprezentantoj de la dancmovadoj de ambaŭ landoj. En En 1974 mi havis la honoron prezenti Cynthia Gregory kaj Ted Kivitt al la kuba publiko, unuaj usonaj dancistoj, kiuj dancis en Kubo post la rompiĝo de la diplomatiaj rilatoj inter niaj landoj.

Mi memoras la varman ovacion al ili en tiu nokto kaj en la postaj, dum iliaj prezentoj en la 14-a Internacia Festivalo de Baleto en Havano. De tiam tiu Festivalo ĝuas la ĉeeston de la plej elstaraj dancistoj de Usono, inter ili la tutaj grupoj de la American Ballet Theatre (ABT), la Baleto de Vaŝingtono kaj grupo de unuaj solistoj de la New York City Ballet.

La Kuba Nacia Baleto faris dek turneojn tra 38 usonaj urboj, kun grandega akcepto, kaj diversaj koreografoj, inter ili Jerome Robbins, William Forsythe, Alvin Ailey kaj Karole Armitage kreis aŭ rajtigis la uzon de siaj verkoj por la repertuaro de la Kuba Nacia Baleto aŭ la programoj de la havanaj festivaloj.

Dum dek kvin jaroj José Manuel Carreño, unua dancistino de Kubo kaj de la ABT, ricevis ovaciojn kiel „la plej supera nobela danseur de la usona scenejo” kaj pluraj niaj dancistinoj donis kaj hodiaŭ donas prestiĝon al la teatrogrupoj de la ĉefaj kompanioj de la usona baleto. Ili ricevis la plej grandajn premiojn en konkuroj, kiel la internaciaj konkuroj de la Baleto de Jovjorko kaj Jackson.

Mi estis laste invitita prelegi pri la historio de la baleto en Kubo en universitatoj de Teksaso kaj Princeton, kaj interŝanĝi spertojn kun reprezentantoj de la Baleto de Teksaso, la American Ballet Theatre kaj la Hispana Baleto, en Novjorko ; de la Miami City Ballet kaj la nova Ballet New Generation, de Tampa, kaj en ĉiuj mi povis senti la aktualecon de komuna miro pli ol duonjarceta pri la unika fenomeno de la kuba skolo de baleto, la plej juna el la ses aperintaj kadre de preskaŭ jarmilo kaj vaste konata en Usono. Historia rilato, kiu en la novaj tempoj firmigas sian estontecon.

* Historiisto de la Kuba Nacia Baleto

elhispanigita de Norberto Díaz Guevara fonto : gazeto Granma, la 16-an de marto 2016 El Ballet en Cuba y los Estados Unidos : una herencia cosmopolita

Miguel Cabrera*, speciale por Granma

Granma, 16-an de marto de 2016