Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
AFRIKAJ ESPERANTISTOJ KUN LA 6a AKE
de Koffi GBEGLO  
13a decembro 2015

La sesa AKE en Togolando en decembro 2015 estos okazo de renkontigho de la veteranoj de Esperanto en Afriko. Jes ankau afrikaj esperantistoj estas pli ol sesdekjaraj. Aperos en la sesa AKE en Togolando esperantistoj afrikaj kiuj en sia nuna okdekjarigho plulaboras por Esperanto. Ankau tial nia sesa AKE en Togolando estos senprecedenca evento. Ankau pro la fono afrikeca de la kongreso, AKE sesa de Togolando estas unika en sia speco. Vidu :

FONO DE LA KONGRESO

La fono de la sesa AKE estas afrikeca. Dum la arangho kongresanoj aperos en tradiciaj vestoj afrikaj. Chiuj afrikanoj surmetu vestajhojn tradiciajn de sia lando dum eksterafrikanoj elektu vestajhojn afrikajn, kiujn ili deziras. Chiu pretigu sin por prezenti kulturajhojn de sia lando. Tiel okazu dum la tuta kongreso. Tamen necesas emfazi ion por apartaj tagoj.

La unuan tagon de la kongreso, che la inauguro, chiu partoprenanto aperos en sia nacia vestajho. Dum la ekskurso chiu partoprenanto surmetu la kongresajn T-chemizon kaj chapon/fulardon. Necesas, ke dum la tamtamludoj chiu partoprenanto surhavu vestajhon, kian oni uzas dum tiaj okazoj. Chu nur vestajhojn koncernu la fono afrikeca de la kongreso ?

Dansoj estos tradiciaj, manghoj nature biologiaj, jes, ankau trinkoj.Lingvoj estos chefe naturaj do naciaj kaj Esperanta. Vere estos tute speciala etoso senprecedenca kun mirvekaj prezentoj. Kaj on i ne forgesu la historion de Afrika Kongreso de Esperanto. Antau ol aliri la historion de AKE necesas jam nun scii la lokojn de la venontaj AKE.

Okazontaj AKE

La 7a AKE okazos en 2016 en Burundio, la 8a en Nigherio en 2017 kaj la 9a en Demokratia Kongolando en 2018. Traktado por la elekto de lando gastigonta la 10an AKE-n nun okazas. Eble ghi okazos en Malagasio au en Sudafriko.

Nun al la historio de Afrika Kongreso de Esperanto !

ORGANIZADO DE LA AFRIKA KONGRESO DE ESPERANTO

La Unesko-Konferenco de Sofio (Bulgario) de 1985 faris rezolucion por Esperanto.

Tiam estis propono pri rezolucio favore Esperanton. Afrikanoj subtenis la proponon kun la kondicho, ke estu UKo en Afriko kaj tiam esperantistoj promesis organizi UKon en Afriko en 1990 kaj Kotivuaro estis elektita. En augusto 1987, dum la 72a UKo en Varsovio (Pollando) la tiama estraro de UEA klare diris al la afrikaj esperantistoj tiam partoprenantaj la UKon, ke en 1990 ne povos okazi en Afriko la UKo promesita en Sofio. Kun la paso de la tempo montrighis klare, ke tiu UKo certe ne okazos en Afriko, sed en Kubo. "Io tamen okazu" decidis Hans BAKKER kaj GBEGLO Koffi, kiuj organizigis kongreson en Afriko. Tiam la nomo AKE por la kongreso tute ne aperis. Ghi devis poste aperi en 2010 kun la fondo de UETA (Unuigho de Esperantistoj en la Tuta Afriko).

La kongreso, UKo-surogato, okazis en Togolando fine de 1990 ( Notse :27/12/1990 - 02/01/1991) kaj nomighis UAK (Unua Afrika Kongreso). La postan jaron ghi okazis en Benino (Cotonou : 08-31/12/1991) kun la nomo DAK (Dua Afrika Kongreso). Sekvis TAK en Ganao ( Winneba :23/12/1994 - 02/01/1995) kaj KvAK en Tanzanio ( Moshi : 26/12/1995 - 03/01/1996. En raportoj pri la kongreso, Koffi tiam menciadis AK por Afrika Kongreso. Tial li nomis UAK-n la Unua AK, kaj tiel estas Dua AK ghis la kvara AK. Kiam naskighis UETA en 2010, ghia statuto menciis AKE por Afrika Kongreso de Esperanto. Kiel organizighis UAK, DAK, TAK kaj KvaK ?

Jam dum la UKo de Brajtono (Britio) en 1989 ekis la preparoj por la unua AK. Hans BAKKER, GBEGLO Koffi, Gilles WALLEZ kaj ties edzino kaj du filinoj kunvenadis. La unua decido tiam estis la organizado de la UK-surogato en Togolando. Koffi revenis al Togolando, kaj la preparlaboroj pluiris. ADANOU Efoé, AFANTCHAO-BIAKOU Yao, AMOUZOUVI Ekoue Attah, FOLEY-ALOTSO Ekoué, AGBOLO Messsan, HOUNNAKE Raoul, ATTIOGBE-AGBEMADON Mensah, GBEGLO Koffi, HOVA Koffi kaj aliaj komencis la laborojn. Tuj sentighis la bezono starigi internacian komisionon por gvidi la tutan laboron. Kunveno devis okazi en la domo de GBEGLO Koffi en Lomé (Togolando). S-roj Privas TCHIKPE (Benino), Cameron SACKY (Ganao), Antoine KOUASSI KOUABLAN (Kotdivuaro) aldonighis al togolandanoj por la organizaj laboroj. En la perleteraj kontribuoj partoprenis ankau Prince Henriko OGUINYE (Nigherio), Alphonse DIATTA (Senegalio), Jean-Marie MBOGE-MBELE (Kamerunio), Oliver MAZODZE (Zimbabvo) ; Minani Justin (Gabono), Minani Matabaro (Tanzanio) ktp. Jen la 1a AK bone okazis. Sekvis la dua AK, por kiu ne formalighis tiu chi organizado, tamen okazadis chiam interrilatado inter esperantistoj afrikaj por la organizo de la kongreso. Tiel estis ankau por la 3-a AK kaj kvara. Pri la kongreso en Benino scias Mireille GROSJEAN kaj SCIOJ SEN BARILOJ. Intertempe decas mencii, ke en 2006 okazis du regionaj kongresoj en Afriko, unu en Badagry (Nigherio) kaj dua en Bujhumbura (Burundio). Pri la organizo de tiuj kongresoj decidis la afrika komisiono de UEA starigita en 2000 de GBEGLO Koffi kaj gvidata de li de 2004 ghis 2005.

La termino AKE por Afrika Kongreso de Esperanto aperis en 2010 kiam fondighis UETA (Unuigho de Esperantistoj en la Tuta Afriko). Por chiam memorigi la jam okazintajn kongresojn UAK, DAK, TAK kaj KvAK la afrikaj esperantistoj de UETA akceptis nomi ilin AKE kaj tiam lanchis la ideon pri organizado de la kvina AKE jam en 2011. Libera Folio de Kalle KNIIVILLA povus atesti pri tio. Tiu planita kongreso ne povis okazi ghis Mireille GROSJEAN iniciatis sian renkontighon en Benino kun sia kreajho SCIOJ SEN BARILOJ fine de 2014. Afrikaj esperantistoj de UETA tute ne konstraustaris, char tio helpas la movadon en Afriko. Dum tiu kongreso oni decidis okazigi alian en Burundio en 2016. Kiam nun UETA havas la rimedon ion organizi chiam por helpi la movadon en Afriko, ghi decidis okazigi la sesan AKE en Togolando, kaj tial la sepa okazos poste, kredeble en Burundio. Char la bezono pri la sepa sentighas, jam en la kulisoj de UETA oni flustras Nigherion kiel la gastiganton de la sepa AKE. Venontaj tagoj ion certigos. Nu, chu ne decas havi ion iel strukturitan kiel organizilon de AKE ? La konsilio de UETA jhus proponis ion. Ni vidu !

Du laborgrupoj jhus starighis por la organizado de AKE (Afrika Kongreso de Esperanto). La unua estas KOKAKE (Konstanta Organiza Komitato de AKE), kaj la dua, LOKAKE (Loka Organiza Komitato de AKE).Dum la unua konsistas el esperantistoj tra Afriko, la duan konsistigas esperantistoj de la lando, kiu gastigas la kongreson. La taskoj de KOKAKE estas la gheneralaj preparoj chiamaj de AKE, dum LOKAKE zorgas pri la lokaj aranghoj. Lau la nunaj taksoj, chiu el tiuj laborgrupoj konsistas el maksimume dek membroj. Dum LOKAKE laboras por difinita AKE, KOKAKE funkcias konstante tra la jaroj ghis alia strukturo de Esperanto en Afriko naskighos. La tutan laboron kunordigas ACE (Afrika Centro Esperantista) en Togolando. En tiu chi etoso nun okazas la preparoj de la sesa AKE en Togolando en decembro 2015.

Chiuj esperantistoj tra la mondo estas invitataj kontribui en la okazigo de AKE, kio fortigas la movadon en Afriko. Afrikanoj unuighu por la realigo de tiu chi granda laboro. Neniu krom la afrikaj esperantistoj mem organizu la afrikan esperanto-movadon per rimedoj chefe afrikaj. Feliche nun estas afrikanoj pretaj donaci monegon por realigi esperantajn projektojn en Afriko.

Kaj chu ne placgus al vi helpi al iu afrikaj esperantistoj junuloj partopreni la sesan AKE en Togllando kaj kiu lanchos la vere sendependans afrikan agadon ? Vidu

ESPERANTO PLI ALTEN pere de la sesa AKE en Togolando

Afrika Agado de Esperanto havas apartan mencion en la historio de Afriko pere de la sesa AKE en Togolando. Tuta vilagho pretigas sin por agrabligi la etoson, kantonestroj promesas chiel kontribui kaj eminenentaj politikistoj afrikaj ege ghojas pri la okazigo de la kongreso surbaze de afrikaj realajhoj kaj precipe pro la kapabloj de afrikaj esperantistoj mem chion organizi.

Kiuj shatus siamaniere kontribui al tiu chi evento, al tiuj subaj vortoj estas adresataj.

SUBTENKOTIZO

Informoj pri la kongresa kotizo aperas sube. Ghi rajtigas la paginton loghi kaj manghi en la kongresejo. La loghado okazos en simplaj loghejoj kun simplaj manghajhoj nature biologiaj. Kiuj shatus loghi en hotelo, tiuj mem pagos loghadon, sed LOKAKE zorgos pri la trovado de la hotelchambroj malmultkostaj en Anyronkope (inter 6 kaj 10 euroj por chiu nokto)

Subtenkotizo estu oblo de 20 euroj. Chiu ajn esperantisto povos ebligi al siaj gesamideanoj partopreni la kongreson au nur subteni la kongreson pagante oblon de la kongresa kotizo.

- Paginto de kvin obloj ghis nau aperos en la kongresa libro, en aparta listo rezervata por tio.

- Paginto de dek obloj ghis dudek, krom apero en la kongresa libro, ricevos DK/DVD-n pri la kongreso

- Paginto de almenau dudek kvin obloj, krom apero en la kongresa libro kaj ricevo de KD/DVD pri la kongreso, aperos fote en la kongresa libro kaj ricevos apartan diplomon de Afrika Centro Esperantista kun abono unujara de chiuj periodajhoj de ACE. Krome, li/shi ricevos T-chemizon kun speciala mencio pri la subteno al AKE (Afrika Kongreso de Esperanto)

KIEL PAGI LA KOTIZON

La kotizojn oni povas doni surloke, sed ankau eblas pagi alimaniere :

- Sendi la monon al LOKAKE

- Pagi al ACE kiel menciite sube :

La konto de ACE trovighas che la banko INGbank en Nederlando. Por internaciaj pagoj oni uzas t.n. IBAN-numeron : NL50INGB0004401853 Por pagoj en Nederlando sufichas la numero 4401853.

NL = Nederlando

50 = kvin nulo

INGB = mallongigo de ING-Bank

000 = nulo nulo nulo

4401853 = la kerna numero

La nomo de la konto-posedanto estas : Stichting Fonds ACE.

La loko estas : Amsterdam.

Paganto devas mencii t.n. BIC-kodon de la banko : INGBNL2A Pagoj en Europo, kiuj uzas IBANkodon kaj BIC-kodon estas senpagaj.

Kiu preferas uzi sian UEA-konton, tiu povas instrukcii al UEA per la retadresoj:uea@inter.nl.net kaj financoj@co.uea.org (kun kopioj al Gbeglo Koffi kaj Alexander HOLEVITCH ke UEA elpagu el lia/shia konto la sumon al :

ING-Bank -konto 4401853 je la nomo de Stichting Fonds ACE, Amsterdam kun priskribo "Donaco de ........ (metu viajn nomojn)" au uzi la konton "acex-e" de ACE che UEA. Tiaj elpagoj per INGbank estas sen bankokostoj. Eventualajn demandojn respondos GBEGLO Koffi au Alexander HOLEVITCH

KONTAKTOJ

ACE (Afrika Centro Esperantista) korespondas pri chio koncerne la organizadon de la sesa AKE. Interesighantoj bonvolu rilati kun ghi :

- Resposhte :

ace2006hb@gmail.com, afrikacentro@hotmail.com

- Helikposhte : Sesa AKE, p/a DOUMEGNON Koffi, 11 BP 48 Lome 11, Lome, TOGO

- Telefone :

0022822367908 / 0022822192973/ 0022822192973/ 0022822336909

0022890281626 / 0022891293222/

0022898380973 / 0022899449464

KONGRESAJ KOTIZOJ

- Por gelernantoj de IZo : 5 000 F por la tagoj 20a ghis 27a (1000F por TEK kaj 4000 F por AKE)

- Por ceteraj togolandanoj : TEK (lau la jam proponata tarifo)

AKE : 6 000 F por Lomeanoj kaj ekstertogolandanoj alvenintaj en Lome kaj 2000 F homoj de Kleve kaj Anyronkope

- Por eksterafrikanoj : 20 euroj

GBEGLO, Koffi.